"- Mi estas certa, ke vi jam aŭdis pri mi... Mi estas Doris Mary Steel da Costa... kaj mi venis de surtera ekzistado, en kiu tre placis al mi esti la patrino de mia kompatinda Joel... via amiko el la Hospitala Departemento."
Ni sentis nin ravitaj kaj ne trovis frazojn sufice esprimivajn por vortigi la emocion, kiu nin tiam posedis. Respektoplene ni kisis la manon, kiu al ni estis tiel demokratie etendita, sed ni ĝin faris sincere, sen tiu afektado, al kiu ni delonge estis kutimintaj...
En la difinita horo, fratinoj gardistinoj komisiitaj pri la internaj servoj, nin enkondukis en la kunsidocambron, lokitan en la centra sidejo de tiu alia Departemento.
Nia klaso, kiu konsistis el cirkaŭ ducent pekuloj, estis unu el la plej multnombraj tiam loĝantaj en la Urbo, kaj al ĝi apartenis granda grupo da brazilaj virinoj venintaj el diversaj sociaj tavoloj de la Tero, kio nin tre mirigis kaj igis konstati, ke la statistikoj pri sinmortigoj inter virinoj en Brazilo multe superas tiujn en Portugalujo. Tiun gravan kunsidon prezidis Frato Sosteneso, la Estro de tiu urbo.
Ĝin komencinte, li admonis nin al mensa omaĝo al la Kreinto, kion ni faris, kiel al ni nur eble, per intima preĝo, sed penetritaj de sincera respekto. Ĉe lia dekstro troviĝis maljunulo, kies neĝkolora barbo, ĝistalia kaj akute finiĝanta, donis al lia persono tielan respektegindan aspekton, ke ni, emociplene kredis, ke ni troviĝas en la ceesto de unu el tiuj patriarkoj, pri kiuj parolas la sanktaj skriboj, aŭ de iu hinda fakiro spertiĝinta pri virtoj kaj sciencoj pere de la plej aŭsteraj disciplinoj. Maldesktre, alia inicito vekis nian atenton per sia klasika, hinda tipo, estigante en nia animo apartan altiriĝemon. Tiel respekteginda kiel la unua, lia persono tamen montriĝis malpli aĝa, prefere respegulante maturecon, kaj la potenco de lia mensa ekvilibro stampiĝis en la viveco de lia vizaĝo, kiun li permesis al ni klare observi. Malpli proksime, iu junulo, preskaŭa adoleskanto, pli forte altiris nian atenton, car li troviĝis ne en la loko rezervita por la adjunktoj sed ja okupis alian majstran katedron. Kun belega vizaĝo kaj eksteraĵo por tiel diri anĝela, lia hebrea profilo radiis tiel impresan dolĉecon, ke ni inklinis prefere supozi, ke temas pri ia apero, el tiaj abunde menciitaj en la orientaj libroj, se ĉio nin ĉirkaŭanta ne estus la esprimo de nekontestebla realo. Li estis dekstre de Sosteneso, apud la maljunulo.
Ĉe signo de Frato Sosteneso, komenciĝis la kontrolvokado de la pacientoj. Niaj nomoj, enskribitaj en dika matrikullibro, kiun ni subskribis ĉe la alveno, resonis, unu post alia, eldiritaj de la potenca voĉo de iu adjunkto, kiu apud la honortribuno kvazaŭ sekretarioficis en la kunsido. Kaj aŭdinte niajn nomojn, ni timeme respondis kvazaŭ novicaj lernantoj, dum la resonado ilin ripetadis pli transe, en la ĉambroj kaj galerioj, tra la malproksimaj aleoj kaj parkoj de la urbo etendiĝanta inter floroj kaj grandiozaj pavilonoj, por ilin eternigi, kiu scias? -, per eĥado tra la Spaco kaj Tempo Senfinaj!...
Ĉiuj ĉeestis, kaj la direktoro ekstaris por la honorparolado:
"- Nun, miaj karaj amikoj, komenciĝas nova etapo en via ekzistado kiel kulpintaj Spiritoj! El inter tiom da suferantoj, kiuj kun vi venis en ĉi tiun Kolonion, vi estas la solaj atingintaj la nepre necesajn kondiĉojn por la luktoj en la spirita lernado, kiu al vi havigos solidan bazon por la konkero de personaj meritoj en la estontaj tagoj. Vi estos matrikulitaj en niaj lernejoj, ĉar vi jam prezentas la necesan moralan kaj mensan disvolviĝon, dum kiu vi povos definitive ripari la eraron, kiu vin pereigis.
Kiel vi de longe certe komprenis, vi ne estas neabsolvindaj kondamnitoj, al kiuj la Leĝo trudus ekstremajn punojn, vin eterne restigante en via malsupereco, forlasitaj al viaj nunaj nekonsoleblaj afliktoj, kaj tiel vin tenante ekstere de la harmonio nature konforma al ĉiu estaĵo kreita de la Eterna Amo! Tute male, ni nun komunikas al vi, ke vi rajtas multon esperi de la patra boneco de la Ĉiopova Kreinto, ĉar tiu sama Leĝo, kiun Li starigis kaj kiun vi malobeis per via malrespekta ago de malutila ribelemo, donos al vi ĉiuj la eblon rekomenci la provon interrompitan de la memmortigo, havigante al vi honoran rimedon, kiu al vi certigos la rehonorindiĝon.
Sed vi neniom scias pri la Spirita Vivo, kaj ja estas urĝe, ke vi konatiĝu kun ĝi. Ĝis nun viajn provtempojn transmondajn vi pasigis en malsuperaj regionoj de la Nevideblo, kie vi malmulte profitis el morala vidpunkto pro la bestnatura kiraso, kiu envolvas viajn mensajn vibrojn aparte alforĝitajn al la regno de la sensoj. Alvenis tamen la tempo, antaŭ ĉirkaŭ unu jarcento, ke rigoraj disciplinoj haltigu viajn senĉesajn malprudentaĵojn kaj vin forprenu el la erariga rondo, en kiu vi memvole restis, por lumigi al vi la aŭroron de via elaĉeto kun Jesuo, elaĉeto vin kondukonta al la vera celo, kiun, kiel kreitoj de Dio, vi nepre devas atingi!
Multaj el vi, kvankam estinte sur la mondo kleraj klarmensaj intelektoj, kiuj imponis al la juĝo de la surtera socio, tamen ne konas la plej elementajn spiritaj n principoj n kaj eĉ kondukis sian indiferentecon ĝis la ekstremo ilin nei kaj kontraŭbatali, kiam vi konstatis, ke ili ornamas la karakteron de la proksimulo. Pro tio vi devas fari ĉe ni iun kurson, kiu celos vian moralan- mensan-spiritan reedukiĝon, ja nepre mankantan al vi, ĉar viaj dispozicioj por tiel nobla entrepreno respondis la malesperajn alvokojn de viaj nunaj suferoj!
Se vi ne estus farintaj tiun aŭdacan senpripensan agon, malobeante neŝanĝeblajn, al vi ankoraŭ nekonatajn leĝojn, vi certe hodiaŭ ĝuus la gloron de grandioza venko, la rekompencon pro la plenumado de la Devo, la kapablecon por novaj lernokursoj. Sed la memmortigo, kiu al vi ne donis la morton, ĉar la morto ja estas fikciaĵo en ĉi tiu Universo viva kaj regata de eternaj leĝoj starigitaj de la saĝeco de la Eterna Kreanto; kiu havigis al vi nek ripozon, nek forgeson, nek neniiĝon, ĉar ĝi atingis sole nur la fizikan-surteran korpon, neniel tiun spiritan, kie sidas via vera, eterna personeco; la memmortigo, kiel ni diras, forprenis de vi la tutan meriton, kiun vi eble havis, vin ĵetante en malfeliĉegan situacion, el kiu ne povos eliri antaŭ ol vi efektivigos definitivajn riparojn. Kaj mi avertas vin, miaj amikoj, ke ĉe viaj klopodoj por atingi la deziratan celon pli ol unu jarcento pasos super la larmoj, kiujn vi verŝos pro la sekvoj de via abomeneginda ago de malrespekto al vi mem kaj al Dio!
Sed la instruoj, kiujn ni donos al vi, multe kontribuos por via venko super vi mem. Vi tamen ne eliros el ĉi tie, por alflugi pli feliĉajn sferojn, ne antaŭe ricevinte de nia Instituto, aŭ de viaj Konsciencoj, la atestojn pri reboniĝo, kiuj al vi permesos translokiĝi en la normalajn spiritajn loĝejojn laŭ la gradaj ŝtupoj de la evoluo. Kaj tiaj atestoj, miaj amikoj, estos donitaj al vi nur post tiu reenkarniĝo, en kiun vi baldaŭ dronos, nur post kiam finiĝos la kurso, kiu ĉimomente komenciĝas..."
Sekvis mallonga paŭzo, kiu al ni donis la impreson, ke novaj dispozicioj ekvibrigas la fibrojn de niaj animoj. Sin turninte al la tri apudsidantaj kunuloj, la oratoro daŭrigis, eble pli forte kaptante nian atenton:
"- Jen viaj edukontoj. Ili estas kvazaŭ gardanĝeloj, kiuj kliniĝos super vi kaj viaj destinoj, subtenante vin dum via dornoplena irado! Ekde nun, ili vin akompanos dum ĉiuj tagoj de via vivo, kaj konsideros elplenumita sian mision ĉe vi nur tiam, kiam vi, jam gloritaj pro la observado de la Leĝo, kiun vi iam malobeis, ankoraŭfoje revenos el la Tero en ĉi tiun azilon, por ricevi ian kvazaŭan pasporton al alia spirita regiono kaj tiel repreni la normalan evoluan iradon, interrompitan de la memmortigo.
La titoloj de tiuj majstroj, al kiuj vi nun estas transdonitaj en la nomo de la Ĉiela Paŝtisto, radikas per virtoj kaj meritoj en tre malproksima pasinteco kaj multfoje elmontriĝis en sanktigaj atestoj.
Jen, dekstre de mi, Epaminondo el Vigo, kiu en brila ascendo, ekde la antikva Egiptujo ĝis la ombraj tagoj de la Mezepoko, en Hispanujo, servadas al la Vero kaj gloradas Dion, kaj kies triumfoj daŭre sin sekvas ĝis hodiaŭ en la Spirita Mondo.