Выбрать главу

En la apostolaj tempoj, kiam, kiel disciplo de Simono Petro, li gloris la Dian Majstron, Epaminondo havis la superegan honoron suferi la martiran morton de la cirko de Domicio Nerono. En Hispanio, sub la malluma regado de la leĝoj truditaj de la Sankta Ofico, li brilis kvazaŭ savanta stelo, montrante sublimajn vojojn tiel al malfeliculoj kaj persekutatoj, kiel ankaŭ al multaj koroj strebantaj al la dia idealo, kies paŝojn li lumigis per la torco de sciencoj nobligitaj de amo kaj de la respekto al la Evangelio de la Senpeka Ŝafido, sciencoj, kiujn antaŭ tre longe li iris rikolti, dum piaj pilgrimoj, en la sanktaj arkanoj de la antikva, saĝa Hindujo, kiu sur la Tero restas kiel la gardantino de senmortaj veroj! Sed ĝuste tial, ke li brilis meze de la mallumoj, oni lin denove oferis, tamen ne plu ĵetante lian kadukan korpon al la malsategaj sovaĝbestoj sed lin bruligante en publika ŝtiparumo, kie li ankoraŭfoje pruvis sian nepereeman sindonon al la Sinjoro Jesuo el Nazareto!

Jen, maldekstre, Souria-Omar, iama majstro de la antikva inicado en Aleksandrio, filozofo en Grekujo tuj post la alveno de Sokrato, kiam senmortaj lumoj ekbrilis por la popoloj, ĝis tiam tenataj for de la altspiritaj scioj, kiujn oni konservis en sekreto por ekskluziva posedo kaj uzo de saĝuloj kaj kleruloj. Same kiel tiu eminenta antaŭulo de la Granda Majstro, Souria-Omar instruis la Sekretan Doktrinon al disciploj apartenantaj al la plej modestaj sociaj tavoloj, al senhavuloj kaj malfeliculoj; kaj sub la bonfara ombro de frondoricaj kverkoj, aŭ sub la poezia dolceco de la platanoj, li sorbigis al ili instruojn plenajn de la dia grandiozo, ilin ravante per la felico pense altiĝi al la Eterna Dio, Kreinto de Ĉiuj Ekzistaĵoj, al tiu Dio nekonata, kies figuro ne viciĝis en la kolekto de la ŝtonaj altaroj de la antikva Helaso... Poste, jen li reenkarniĝinta en Judujo mem, altirata de la senkompara figuro de la Majstro super la majstroj, penadante, per faroj humilaj, obskuraj, sed grandanimaj kaj puraj, sekvi la lumajn piedsignojn de la Ĉiela Paŝtisto! Jam grandaĝa, li renkontis, tuj post la ŝtonumado de Stefano, la kruelajn persekutadojn en Jerusalemo. Stoika, fortikigita de nerompebla fido, li suferis longan martirecon en la sinistra fundo de malnova karcero; ĉar oni lin rigardis kiel multescian viron kaj, pro tio, danĝeran, nocan al la fariseaj interesoj, oni lin torture blindigis; oni lin martirigis per bategado kaj doloregaj mutiloj, ĝis li pereis malŝatata de la socio, nerekonebla por sia propra familio, sed glorata de la Altega Majstro, pro kies amo li ĉion eltenis humile, amoplene kaj danke. Same kiel Epaminondo, Souria-Omar turnis sian menson, jam de multe da jarcentoj, al la altaj esprimoj de la Spirita Vivo, lia animo fervore baptiĝis en la sankta fajrejo de la Dia Scienco kaj de la amo al Dio! Hodiaŭ li aktivas en tiu regiono de afliktoj, en kiu ni troviĝas, materiiĝinta ĝis tia grado, ke vi lin vidas sub la aspekto de lia lasta korpa formo, tamen ne pro tio, ke al li mankus lumoj kaj meritoj por alflugi aliajn regionojn harmoniajn kun lia progreso, sed ja ĉar, estante fidelaj al la principoj de la kristana inicado, kiujn ili observas super ĉiuj ajn aliaj reguloj, ambaŭ preferas protekti per siaj prizorgado kaj amo tiujn pli malfeliĉajn kaj senkuraĝajn, ilin abnegacie kondukante al la elaĉeto, inspirataj de la ekzemplo de tiu Ĉiela Princo, kiu forlasis sian regnon el gloroj por sin dediĉi, per konstanta sinoferado, al la bono de siaj surteraj ŝafoj...

... Kaj jen Hanibalo, miaj karaj filoj! Junulo, kiu persone konis Jesuon el Nazareto dum ties neforgeseblaj predikoj tra la suferanta Judujo! Hanibalo de Silas, unu el tiuj infanoj de la grupo, kiun Jesuo karesis, kiam elmontrante la karakterizan teneron, per kiu li denove envolvis la ankoraŭ ŝanceliĝemajn ŝafojn, li ekkriis:

"Lasu la infanojn veni al mi, ĉar el tiaj estas la regno de

Dio..."

Hanibalo, kiu instruos al vi la kristanajn lecionojn tiel same, kiel li aŭdis ilin de la Rabeno mem, kiun li amas kun la raviteco de fervora, entuziasma idealisto, ekde tiu sia fora infaneco travivita en la Oriento!

Li asertas, ke dum la Sinjoro predikadis sian belegan Doktrinon de Amo, klarigaj bildoj, mirinde precizaj kaj neesprimeble ĉarmaj, subite ekaperis antaŭ la vidado de la bonvolema aŭskultanto, ĉion nekonfuzeble komprenigante, ĉar ili stampis en la plej kaŝaj anguloj de lia memo la ekzemplon, kiun li neniam forgesos! Ke ĝuste pro tio la granda Sendito povis, per sia parolo, tenadi malsategantajn amasojn en neŝanĝebla kvieto, dum longaj horoj, superregi ribelemajn hordojn, ravi aŭskultantojn, konvinki la korojn, kiuj, aŭ adorkliniĝis ĉe lia pasado, timantaj kaj konfuzitaj, aŭ por ĉiam kaptiĝis de Lia Doktrino, ravitaj kaj fidelaj. Sed la malpiuloj, kies malvirtaj mensoj malagordis al la diaj vibroj, nenion perceptis, nur aŭdis rakontojn, kies sublimo restis por ili ne atingebla, ĉar iliaj animoj estis tute infektitaj de la pereiga viruso de la malbonvolo! Unu el tiuj bildoj, certe la plej bela el ĉiuj, kiujn la Amata Majstro kreis por instrui siajn perditajn ŝafojn, ĉar ĝi prezentis Lin mem en Lia gloro de Ununaskito de la Plej Alta, estis sufiĉa, por ke Saŭlo el Tarso transformiĝu en fervoran subtenanton de la Elaĉeta Doktrino, per kiu Li honoris la mondon!

Hanibalo kreskis, viriĝis, ĉiam sentante sin envolvita en la nepereemaj radioj de la Dia Paŝtisto, kiuj ja neniam forviŝiĝis el lia memoro. Li laboris pro Lia Idealo, ripetis ĉi tie kaj aliloke, kion li aŭdis de la Sinjoro aŭ de liaj Apostoloj, sed li preferis instrui la infanojn kaj la junulojn, rememorante la nesupereblan dolĉecon, kun kiu Jesuo alparoladis la infanaron. Li vojaĝis kaj suferis persekutojn, insultojn, humiligojn, maljustaĵojn, ĉar cetere estis socie bonguste kritiki la adeptojn de la Nazaretano, ilin ofendi, persekuti, mortigi! Kaj veninte en Romon, Hanibalo estis glorita per la martireco pro amo al la Ĉiela Sendito: lia karna korpo estis bruligita sur unu el tiuj fostoj por festa iluminado uzitaj en la fama ornamaranĝo de la Neronaj ĝardenoj, kiam li aĝis tridek sep jarojn! Sed ĉe la torturo de la rezina fajro, eble la plej kruela, kaj la konsterno pro la kaptiĝo en la sublima atesto, li, kiu sin opiniis senvalora, neinda je tiel alta honoro, ankoraŭfoje revidis la bordojn de la belega Tiberiada aŭ Genesareta Lago, la simplajn kaj pitoreskajn vilaĝojn de Galileo, kaj tie Jesuon dolĉe predikanta la ĉielan Bonan-Novaĵon per tiuj rave belaj bildoj, kiuj ĉe la ekstrema horo montriĝis ankoraŭ pli belaj kaj fascinaj antaŭ la animo de humila kaj fervora adepto. Dume Lia voĉo dolĉe ripetadis, kvazaŭ lastŝmira kiso, kiu benus lian animon, destinante por li la gloron de Senmorteco:

"Venu al mi, benataj de Mia Patro, stariĝu dekstre de mi..."

Sincera amanto de la Bona Novaĵo de la Senpeka Ŝafido, li al vi instruos tiun Bonan Novaĵon, ĉar por li vi estas kiel infanoj nenion sciantaj pri ĝi... Kaj tion li faros same kiel li ĝin lernis de la Neforgesebla Majstro: - per klarigaj bildoj, kiuj al vi kiel eble plej fidele prezentu la ĉarmon, kiu lin por ĉiam entuziasmigis kaj alligis al Jesuo.

Por specialiĝi pri tiel sublima rimedo de mensa konversacio, al la sindona Hanibalo estis necesaj sinsekvaj ekzistadoj de rezignacioj, laboroj, sinoferoj, multoblaj kaj dolorplenaj spertoj sur la vojo de la progreso, ĉar nur tiel li povus disvolvi en siaj fakultoj tiel altvaloran kapablon. Sed li sukcesis, ĉar en lia koro neniam mankis la strebon al la venko, li neniam forgesis al glorajn tagojn de la mesiaj predikoj, la momenton, porĉiaman en sia Spirito, kiam li sentis, ke la Ĉiela Kuriero metas sian dekstran manon sur lian malfortikan, infanan kapon, kaj eldiras la neforgeseblan inviton:

"Lasu la infanojn veni al mi..."

Efektive, Hanibalo estis tiucele preparata ekde tre malproksimaj tempoj!

Li vivis en la tempo de Elija, honorante la nomon de la vera Dio! Poste li iniciĝis pri la grandiozaj misteroj de la Sciencoj, laŭ la antikva egipta skolo. La respekto kaj la sindono al la Vera Dio kaj la nerompebla espero pri la alveno de la elaĉetonta Dia Mesio de tiam iluminis lian menson per la lumo de neniam paliĝontaj virtoj!