Malgraŭ tio, li, senlaca laboranto, post la martirigo en Romo ankoraŭ renaskiĝis sur la planeda krusto. Sorce regis lin potenca, neretenebla deziro sekvi la Majstron, respondi al Liaj diaj alvokoj. Tial li spertis novajn persekutojn en la tempo de Hadriano kaj ĝojegis pro la venko de Konstanteno!
De tiam li aparte sin dedicis al protekto kaj edukado de infanoj kaj junuloj kiel katolika pastro en la Mezepoko, li pli ol unu fojon fariĝis gardanĝelo por infanoj forlasitaj, forgesitaj de la despoteco de tiamaj nobeloj, farante el ili virojn utilajn kaj valorajn por la socio, virinojn honestajn, inklinajn al la kulto de la Devo kaj de la Familio! Kaj Hanibalo tiele zorgis pri la infanaro kaj junularo, tiel intense fiksis siajn mensajn energiojn sur tiuj carmaj, mildaj vizaĝetoj, ke lia menso stampis sur lian vizaĝon ciaman aspekton de ĝentila adoleskanto, tiel ke, kiel vi vidas, li ŝajnas ankoraŭ esti tiu knabo, kiun la Nazareta Majstro karesis en Judujo, antaŭ preskaŭ du mil jaroj!...
... Sed unu tagon, gloran por lia Spirito de amoplena kaj fidela servanto, rekta ordono venis de la altaj, lumaj sferoj, kiel favorkora rekompenco konsentita pro lia multjarcenta abnegacio kaj amo:
"- Iru, Hanibalo... servigu viajn talentojn al la Legio de Mia Patrino! Helpu per Miaj instruoj, kiujn vi tiel amas, tiujn, kiuj, sub via prizorgado, sin montras pli bezonantaj lumon kaj forton... Prefere celu tiujn, kies mensoj svenis ce la punsuferoj de la memmortigo... Ilin mi delonge konfidis al la gvidado de Mia Patrino, car nur la patrina sento estos sufice karitata por ilin altigi al Dio! Al ili instruu Mian Parolon! Veku ilin, rememorigante al ili la ekzemplojn, kiujn mi postlasis! Per Miaj instruoj, lernigu al ili kiel ami, servi, regi la pasiojn, ci tiujn bridi per la forto de la Scio; kiel trovi la elacetan vojon ce la plenumado de la Devo, kiun mi difinis por la homaro; kiel pacience suferi, car sufero estas preludo de gloro, potenca helpilo de l' progreso... Malfermu por ili la libron de viaj rememoroj! Elvoku la tempon, kiam vi aŭdis mian parolon en Judujo... kaj lumigu ilin per la heloj de Mia Evangelio, car al ili nur tio mankas!...
Tia li do estas, miaj karaj filoj, modesta, malgranda kiel adoleskanto, sed brulanta per la senmorta flamo de la inspiro, per kiu lin gvidas la nevelkema boneco de la Plej Alta Majstro... Al li mi konfidas vin!"
Intensa emocio regis niajn animoj n, elvokante el la profundo de nia esto efektivan senton de admiro al tiuj tri figuroj, kiujn oni prezentis al ni kaj kiuj tiel streĉe ligiĝos al niaj destinoj dum tempo, kiun ni tute ne povus antaŭkalkuli. Sed al ni ankaŭ estis apartamaniere prezentita la distingiĝa figuro de la Nazareta Majstro. Efektive, Li ĝis nun montriĝis al nia penso pli kiel ideala sublimo, nekomprenebla por la homa menso, ol kiel reala persono, kiun la ceteraj kreitoj povus kompreni kaj imiti. Tiuj tri majstroj tamen estis Liaj samtempuloj. Ili konis Lin, aŭdis Lin paroli. Ili eĉ konversaciis kun Li, ĉar ja rimarkindas, ke tiu Dia Majstro neniam rifuzis interparoli kun iu ajn, kiu Lin serĉus! Unu el tiuj majstroj spertis sur la kapo la dolĉan karesadon de lia mano. Kaj tiele konata, tiele vidata, tiele amata, Jesuo-Kristo altiri al Si nian atenton.
Multaj el la ĉeestantaj internuloj mallevis sian frunton. Aliaj lasis flui silentajn diskretajn larmojn, kiuj rososimile elverŝiĝis sur liajn animojn, kvazaŭ agrabla, fervora bapto! Post plua, nelonga silento, Sosteneso daŭrigis, kiel zorga orientisto:
"- Tempoperdo ja neniel praviĝas, ĉar la malŝparo de kelkaj minutoj en la benata laboro de l' progreso povus rezultigi en la estonteco malfacile ripareblajn malbonaĵojn. Tial ni ankoraŭ hodiaŭ faros iajn aranĝojn utilajn al vi. Vi denove estos dividitaj en homogenajn, dekopajn grupojn, kaj, kiel en la Hospitalo, viroj restos apartigitaj disde vivinoj. Nur okaze de la lecionoj aŭ en la tagoj difinitaj por la distraj kunvenoj, vi povos intervidiĝi kaj interŝanĝi ideojn. Tiel estos, ĉar vi ankoraŭ lasas vin regi de ĉagrenaj, materiaj forlogiĝoj, de perturbaj, mensaj ekscitiĝoj, kiujn konvenas superregi. Viaj pensoj devos kutimiĝi al higiena disciplino por kiel eble plej frue konformiĝi al la noblaj manifestiĝoj de la Spirito, al streboj, kies celo harmoniu kun la leĝo de Dio!
Kun ni vi ekzercos vin por altigi vian menson al la Senfino, sed por tion atingi nepre necesos, ke vi liberiĝu de malsuperaj impulsoj. La pensado pri sekso estas unu el la plej ĝenaj baroj kontraŭ la mensaj konkeroj! La seksaj inklinoj premas la volon, tumultigas la energiojn de la animo, paralizas ties fakultojn, trenante ĝin en pezan, malsuperan vibradon, kiu malplifruigas ĝian eniron en la veran spiritan staton. Pro tio, tiel longe ĝis vi atingos sufiĉan progreson, estos saĝe trudi al vi tiun apartigon, ja bonan konsiliston, kiu igos vin forgesi, ke vi antaŭ nelonge estis viroj kaj virinoj. Ni ankaŭ admonas vin al tio, ke nun vi devas strebi al la spirita amo en viaj rilatoj, al la frata, nepereema sento, dia inklino esence konforma al la spiritaj impulsoj. Malgraŭ tio, estuloj, kiuj jam edukiĝis por la noblaj inklinoj de la animo, kaj kiuj sur la Tero vivis en inaj korpoj, estas komisiitaj gvidi vin, plenumante taskon samtempe edukan kaj familian. Elektitaj el inter nia gardistina skipo, ili rolos kvazaŭ guvernistinoj, kiuj vin helpos por via efektiva adaptiĝo al la spirita medio, kiun vi vere ne konas, ĉar ĝis nun viaj transmondaj spertoj fariĝis nur en la malsuperaj regionoj de la Nevidebla Mondo, kio ja ne estas la sama afero... Ili aŭskultos viajn konfidencojn, vin konsolos per siaj konsiloj kaj spertoj, kiam laceco kaj eblaj resopiroj minacos vian kuraĝecon; ili atentos viajn petojn, ilin transsendos al la estraro de ĉi tiu Urbo, tiamaniere tenante ĉirkaŭ viaj koroj la dolĉajn, sanktegajn sentojn pri Familio, kaj evitante, ke vi, post longa apartiĝo, ilin forgesu, ĉar tiajn sentojn, kiaj ili manifestiĝas sur la Tero, vi nepre bezonos tial, ke sur ties scenejoj vi ofte reenkarniĝos por refondi hejmojn, kiujn vi ne ĉiam kapablis respekti, kaj por praktiki instruojn, kiujn en la spirita mondo vi lernos de viaj majstroj, komisiitoj de Jesuo. Ĉe vi ili plenumos la rolon tiel de patrinoj, per sia ama prizorgo, kiel ankaŭ de fratinoj, per siaj interesiĝo kaj sindono!
Kiel vi vidas, la tutan helpon, kiun la Leĝo permesas en via bedaŭrinda situacio, havigos al vi la nobla direkcio de tiu vin gastiganta Korekta Kolonio, kies statuto, bazita sur la Altega
Doktrino de Amo kaj Frateco, havas kiel celon eduki por altigi kaj elaĉeti!
Antaŭen do, karaj amikoj kaj fratoj! kuraĝaj kaj decidemaj, por la batalo, kiu vin liberigos de la gravaj sekvoj de vi mem naskitaj en horo de malfeliĉa, senpripensa inspiro!
En salono situanta tuj vice al la kunsidĉambro, ni konatiĝis kun la Gardistaj Virinoj, nobla korporacio el legianinoj, kiu sin ekzercis ĉe sublima lernado cele al estontaj virinaj taskoj, plenumotaj sur la Tero, kaj tiun ekzercadon ili faris ĉe ni, siaj suferantaj fratoj, bezonantaj instruadon kaj konsolon. Tie ili atendis siajn protektatojn por la necesa prezentado. Nu, la grupo, kiun detempe de la hospitalo konsistigas mi, Berlarmino de Queiroz e Souza kaj Johano d' Azevedo, kaj al kiu nun riĉige aldoniĝas aliaj afinaj lernantoj, brazilaj kaj portugalaj, ricevis, kiel estontajn "bonajn geniojn", tiujn sinjorinojn antaŭe nin kondukintajn al la kunsido, el kiu ni ĵus eliris, nome Doris Mary kaj Rita de Kasja. Ravite de la efektivaĵo, ĉar nekontraŭstarebla simpatio al ili jam alligis niajn Spiritojn, ni emociplene konfesis la ĝojon, kiu nin regis, kiam al ambaŭ ni kisis la bonkore etenditan dekstran manon.
Sen perdo de tempo, ni estis kondukitaj al grandioza konstruaĵo, en kiu funkciis la kursoj de Filozofio kaj Moralo, unu el tiuj admirindaj palacoj starantaj sur la belega Akademia Avenuo. Kiam ni eniris la klasĉambron, milda emocio vibrigis la dolorajn fibrojn de nia esto. Tio estis vastega, duoncirkla salono, kies komfortaj benkoj estis samforme aranĝitaj, kaj sur kies fundo luma ekrano kun grandaj dimensioj altiris la atenton de la vizitanto. Ĉe tiu ekrano, en la mezo de la salono, staris la katedro de la profesoro, kiu gvidos la kurson al ni proponatan. Ni rimarkis, ke tiu aparato ne estas fremda al ni. Jam pli ol unu fojon ni ĝin vidis en la hospitalaj fakoj. Sed ĉi tiu ŝajnis perfektigita, kun malpli pezaj linioj kaj malsamaj dimensioj.