Mildaj, blankebluaj kolornuancoj saturis la medion, en kiun ni la unuan fojon penetris, per la impresa ravo de la sanktejoj. Ni neniam antaŭe tiel profunde konsciis la sensignifon de nia personeco, kiel tiam, enirinte tiun neordinaran amfiteatron, kie la detalo, kiu la unua altiris nian atenton, estis la sublima invito de la Sinjoro el Nazareto, skribita super la ekrano per brilegaj literoj:
"Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj mi vin ripozigos. Metu sur vin mian jugon, kaj lernu ĉe mi, ĉar mi estas milda kaj korhumila; kaj vi trovos ripozon por viaj animoj. Ĉar mia jugo estas facila, kaj mia ŝarĝo estas malpeza." [33]
Sed jen softa tintado de sonorilo vekis nian atenton. Ekaperis la majstro: - Hanibalo de Silas, al kiu ni estis prezentitaj antaŭ kelke da minutoj. Lin akompanis du adjunktoj, Petro kaj Salustio, adoleskantoj kiel li, afablaj kaj ĉarmaj, kiuj tuj komencis la preparojn por la grava tasko. Pensoj tumulte kirliĝis en la kaŝitaj faldoj de mia konscienco, lasante, ke karaj rememoroj el la infanaĝo agrable emerĝu en la koron... kaj mi vidis min denove malgranda, emociiĝa kaj timema, kiel iam, kiam la unuan fojon mi staris antaŭ la maljuna majstro, kiu al mi konatigis la unuajn literojn de la alfabeto...
La adjunktoj ligis al la seĝo, kie Hanibalo jam sidis, nepercepteblajn, lumajn fadenojn, kaj tenis funkcipreta kvazaŭan diademon, kiun ni trovis simila al tiu vidita en la Turo okaze de la instruado de Agenor Penalva. Konstateblis la altgrada homogeneco de la ĉeestantaro, pro la reganta harmonio kiu estigis ĉe ni neesprimeblan bonstaton. Kvankam ni estis suferantaj, ekscititaj, afliktitaj kaj korpremataj, ni tamen silentigis plendojn kaj personajn zorgojn, atendante la sekvon de ĉi tiu momento!
Sur la podion pli venis ses aliajn inicitoj, kiuj eksidis sur duoncirkle dismetitaj kusenoj, dum Hanibalo restis en la mezo kaj malproksime staris Petro kaj Salustio.
Hanibalo stariĝis. Ŝajnis, ke patrinaj kisoj kvazaŭrose tuŝas niajn mallumajn animojn. Blovoj el espero mistere flustris en niajn korojn, longe sufokitajn de la senespero, kaj sopirĝemetoj elspiriĝis, kvietigante abomenajn angorojn. Kvazaŭ himnon religian, ni aŭdis forajn notojn kaj harmoniojn de kortuŝa melodio, kiuj antaŭenigis niajn Spiritojn, forigante el la medio ciajn ajn restaĵojn el malsuperaj zorgoj ankoraŭ flugantaj en la atmosfero. Ni instinkte lasis nin kapti de profunda kaj stranga respekto, kiu ec randumis la timon. Ektremoj, neniam antaŭe sentitaj, trakuris nian psikan strukturon, ĝin dolce varmigante, dum stranga larmoŝprucado refreŝigis al ni la pupilojn bruligitajn de la arda plorado pro malfelico! Estis evidente, ke preparaj magnetaj ondoj portiĝis en la melodio de tiu mirinda himno, kiu unuigis niajn mensojn ce la lulado de sorce ravaj akordoj, igante nin agorde vibradi en harmonia stato de koncentriĝo de pensoj kaj voloj.
Meze en tomba silento, en kiu ni ne distriĝis ec de la cagrenoj fontantaj el niaj malbonoj, la voco de Hanibalo, samtempe grava kaj karesa, aŭdigis tra la cambro kortuŝan inviton:
"- Ni preĝu, miaj fratoj! Antaŭ ol provi ian ajn noblacelan entreprenon, konvenas al ni plenumi la honoran devon prezentiĝi al Dio Plejalta pere de la mensaj fortoj de nia Spirito, por lin omaĝi per nia respekto kaj lin peti pri liaj diaj benoj..."
Liaj pupiloj, lumantaj per la flamo de lia menso, penetris la intimon de niaj koroj, kvazaŭ ili levus, el la internaj ombroj de nia esto, la ciomon de niaj pensoj, celante ilin priverŝi per lumo. Ni havis la perfektan impreson, kvazaŭ tiu fajrelĵeta rigardo estus vivaj torcoj lumigantaj, unu post alia, niajn timemajn fruntojn, konsternitaj antaŭ tiu supera psika forto, al ni sondanta la intimajn faldojn de la memo!
Bonkora, li pluparolis, kvazaŭ en harmonia preludo:
"- La preĝo, miaj karaj fratoj, estos al vi potenca fortikaĵo kapabla teni viajn pensojn serenaj ĉe la tempestoj venontaj el la provoj kaj revirtigaj streboj, nepre necesaj por la progreso, kiun vi celas. Se vi lernos altigi la menson al la Senfino, per la mildaj kaj simplaj esprimoj de sincera kaj inteligenta preĝo, vi ekposedos la oran ŝlosilon, kiu malkaŝos al vi la sekreton de la bona inspiro. Preĝante, vin prezentante, konfidemaj kaj respektoplenaj, antaŭ la Superega Patro, kio por ĉiu el ni estas devo, vi de Li ricevos fluon da nekonataj energioj, kiuj al vi havigos la necesan heroecon por la luktado ĉe la ĉiutagaj laboroj, luktado karakterizanta tiujn, kiuj strebas antaŭeniĝi sur la vojo de progreso kaj lumo! Per la preĝo, bone sentata kaj komprenata, vi iom post iom lernos penetri per la penso en la regionojn lumigitajn de la ĉielaj heloj, de kiuj vi revenos kun menso pli klara por plenumi la plej penigajn taskojn!
Kaj ja celante enkonduki vin en tiun fruktodonan vojon, mi invidas vin kune kun mi etendi la penson tra la Senfino... Ne gravas, ke la bruliga rememoro pri faritaj krimoj pezas sur via konscienco, nek ke, pro tio, malhelpoj ĉe la korelverŝo baras al vi la necesan liberiĝon. Kio estas necesa, urĝa, neprokrastebla, tio estas voli ekprovi kaj, forte revigligitaj de la plej granda kuraĝo, kian vi kapablos elĉerpi en la profundaĵoj de via esto, strebi al irado sur la rekompencaj vojoj de la preĝo... ĉar sen la prepariĝo en tiu inica kurso pri mensa komunikiĝo kun la altaj spiritaj sferoj, kiel vi en ilin penetros por via reboniĝo?!"
Kaj Hanibalo ekpreĝis, altirante niajn mizerajn pensojn en tiujn mildajn vojojn, kiuj disdonas konsolajn balzamojn, revigligajn fortojn! Dum li preĝis, etendiĝis fosforeska strio, radianta opalkoloran lumon, kiu, ampleksante la ĉeestantaron, ĉiujn envolvis kvazaŭ per mirinda kiso el benoj. La himno akompanis, milde, sordine, la vortojn plenajn de fido, kiujn Hanibalo eldiris... kaj dolĉegaj impresoj balzamis la ankoraŭ dolorantajn vundojn de la pasinteco...
Hanibalo de Silas sidiĝis en la mezo de la duoncirklo formita de tiuj ses kunhelpantaj inicitoj. Petro kaj Salustio surmetis la lumdiademon sur lian frunton, ĝin ligante al la speguleca ekrano per tiuj arĝentaj fadenoj, de ni jam konataj. Dum solena minuto de enmemiĝo kaj mensa streĉo, la majstroj, kies agadon ni spektis, harmonie koncentris sian volon, kaj tuj poste la ĉefinstruisto komencis elvolvi sian gravan lecionon.
Pro la amplekso de tio, kio okazis ne nur en tiu tago, sed ankaŭ en la sekvantaj, dum tiuj neforgeseblaj lecionoj; pro ties decida influo sur nian destinon, nian moralan kaj mensan disvolviĝon, kaj pro la graveco de la tiam uzata pedagogia procedo, al ni absolute nekonata, ni dediĉos specialan ĉapitron al ĝia elvolvo, tamen konsciante, ke malgraŭ nia bonvola penado, ni sukcesos prezenti al la leganto nur tre palan ideon pri ĝi:
Ĉapitro II
"Venu al mi"
Hanibalo komencis, priparolante la urĝan bezonon, ke ĉiu el ni, same kiel la tuta homaro, ĉu el la fizika-surtera regiono, ĉu el la mezaj kaj malsuperaj sferoj de la Nevidebla Mondo, reedukiĝu sub la gvido de la fekundaj kristanaj principoj. Per mallonga analizo kontraŭdiranta ideojn, kiujn multaj el ni konfesis, li asertis, ke ne el superstiĉa mistikemo nek el miraklaj, nenormalaj faktoj, konsistas la grandioza epopeo de Kristanismo, kiu ne limiĝis inter la Betlehema sankta stalo kaj la Kalvaria dramo, sed ja etendiĝis de la Sferoj el Lumo ĝis la surteraj ombroj, en konstanta efikado per faroj patosaj, pozitivaj, sublimaj, kiujn nur la blinda nescieco rifuzas ĝuste taksi. Kontraŭe, laŭ lia aserto, Kristanismo, universala doktrino kies origino sidas sur la Eternaj Leĝoj mem, havas esence praktitkajn principojn, kies celo estas la morala reboniĝo de la homo, favore al si mem kaj al la socio, en kiu li devos vivi dum sia longa evoluirado, survoje al la altiĝo de la homaro antaŭ la Saĝaj Leĝoj de la Kreinto. Li rimarkigis, ke la surteraj homoj kovris per ombroj la instruojn de la Altega Majstro, ilin envolvis en abomenajn komplikaĵojn, difektis la brilon de ĝia primitiva esenco per ennovaĵoj kaj artifikoj, konformaj al sia persona malsupereco, tiele kripligante la veron, de kiu tiuj instruoj estas la plej alta esprimo. Li asertis, kun impresa ardo, kiun ni ne kredus ekzisti en adoleskanto, ke nur la grandiozaj kaj altruismaj instruoj de la edukaj doktrinoj prezentitaj de la Plej Eminenta Profesoro, Jesuo el Nazareto, ebligos al ni, same kiel al la homaro, la nepre necesan revirtiĝon, nin preparante por al akiro de nova kaj alta Moralo, por la plenumo de noblaj agoj, povantaj malkovri, por niaj mizeraj koroj, vastegajn horizontojn de kolektiva kaj individua reboniĝo, de vera progreso en la ascenda skalo kondukanta al la riĉegeco de la Senmorta Vivo! Ke, tute egale ĉu ni estas kleruloj, erudiciuloj, geniuloj, al ni neniom utilos tiel brila titolaro, se ni daŭre ignoros la principojn de la Moralo de la Kristo de Dio, de kies aplikado fontas la gloro de la eterna feliĉo, ĉar Klereco sen Amo kaj Frateco rikoltas sian fikcian gloron nur en la sino de la surteraj scoioj...