Выбрать главу

Elektronika eldono de

Memorlibro pri la Zamenhof-

Jaro

kun permeso de Birthe Lapenna

www.kehlet.com

Antaŭvorto de la eldonisto

Por atingi sinkronizadon inter la paĝnumeroj de la presita, origina eldono kaj la elektronika, mi uzas la unuajn, nudajn paĝojn por diversaj informoj.

Ankaŭ mi prenis la enhavtabelon de malantaŭe en la libro kaj metis sur paĝon 4.

Vi verŝajne uzas "Acrobat" por legi la libron. Cu mi rajtas sugesti, ke vi bone studu la eblecojn, kiujn tiu programo donas al vi. Bv.legi la instrukciojn. Se vi ne komprenas la lingvon de la aldonita eldono (sur la originala kompaktdisko) vi povas senpage elŝutigi alian en via propra nacia lingvo en la retejo "www.adobe.com".

Torben Kehlet eldonisto

Antaŭparolo 7

Internacia Patrona Komitato 8

Deklaracio 10

Baza Programo 11

Internacia Organiza Komitato 12

Biografiaj Informoj pri D-ro L. L. Zamenhof, R. Jossinet 13

Geografia Indekso 21

Teksto de la Naskiĝdokumento de D-ro Zamenhof 22

Zamenhof Lazaro Ludoviko, G. Waringhien 23

Pri la vorto "Majstro" 26

D-ro L. L. Zamenhof, E. Privat 27

La valoro de Esperanto el lingvistika vidpunkto, W. E. Collinson 29

Pri la Lingvo Internacia 30

Esperanto, la lingva kreaĵo de Zamenhof, E. A. Bokarev 31

Centjara estus jam la кого, К. Kalocsay 32

La grandeco de Zamenhof, I. Lapenna 33

Pri la Idea Fono 35

D-ro L. L. Zamenhof, oftalmologo, A. Albault 36

Tolstoj, Zamenhof kaj Esperanto, Kolobanov-Lapenna 37

Rememoroj pri la lastaj tagoj de mia patro, A. Zamenhof 39

Pri la Mondlingva Problemo, P. Ravila 41

Pri la evoluo de la Internacia Lingvo 42

La Genio de Zamenhof : Efekta Lingvo, V. Setгlг 43

Esperanto kaj la teorio de komunikado, P. Davis 44

Eclass="underline" La Vojo 45

L. L. Zamenhof - Pionira Poeto, M. Boulton 46

Saluto al Zamenhof, E. Privat 49

Integro kaj latentoj en la verko de Zamen]jof, J. Francis 50

Zamenhof, F. Szilagyi 53

La Internacia Lingvo kiel Belarta Tradukilo, W. Auld 54

Pri literaturo, teatro, gazeto 67

La plej juna literaturo en la mondo, С. Conterno 68

El Proverbaro Esperanta 69

"Lando" de Libereco, Egaleco kaj Frateco, J. Rйgulo Pйrez 70

La uzado de la Internacia Lingvo, sur la scienca kampo, G. Canuto 71

Kial mi fariĝis esperantisto ? S. Nishi 74

Prologo okaze de la jubileo de I.S.A.E., P. Thorsen 75

Lingvaj spertoj en la praktiko de la scienco, H. Sirk 76

Lingvaj problemoj en la natursciencoj, C. Stap-Bowitz 78

Rezolucioj de sciencistoj pri la uzo de Esperanto 80

Zamenhof en la Evoluo de la Komunikado, G. F. Makkink 81

Esperanto — Heredaĵo al la Infanoj de la Mondo, D. Kennedy 84

Al Josephine Baker, P. Thorsen 86

La Internacia Lingvo kiel familia lingvo, F. Moravec 87

Carmaj rimoj por infanoj 89

Unu Mondo - Unu lingvo. J. C. Isbrucker 90

Pri Egalrajteco 91

Zamenhof kaj la Movado, G. C. Fighiera 92

Prologo al la celebrado, Poul Thorsen 95

Resuma trarigardo pri la celebrado de la Zamenhof-J aro 95

U.N.E.S.C.O. oficialigas la centjaran datrevenon 103

U.N.E.S.C.O. honorigas la nomon de D-ro Zamenhof, I.L 103

Fotoj

MEMORLIBRO

pri la

ZAMENHOF-JARO

MEMORLIBRO

ELDONITA OKAZE DE LA CENTJARA DATREVENO DE LA NASKIĜO DE

D-ro L. L. ZAMENHOF

Redaktoro PROF. D-RO IVO LAPENNA

Honorofica Direktoro de C.E.D. Sekretario de I.O.K.

1960

Universala Esperanto-Asocio Centro de Esploro kaj Dokumentado Londono

Antaŭparolo

Jam en Aŭgusto 1957, dum sia kunsido de Marseille, la Komitato de U.E.A. unuanime decidis, ke la jaro 1959 estu dediĉita al la memoro de D-ro L. L. Zamenhof. La preparlaboroj tuj komenciĝis. Speciala Internacia Organiza Komitato (I.O.K.) formiĝis baldaŭ. Ĝia agado okazis sub la aŭspicioj de Internacia Patrona Komitato, en kiun eniris elstaraj personoj de diversaj landoj. Por havigi la necesajn minimumajn financajn rimedojn, la Estraro de U.E.A. establis apartan Fondaĵon Zamenhof. Kontribuoj venis el ĉiuj partoj de la mondo.

La I.O.K. havis sian unuan kunsidon en Mainz la 5-an de Aŭgusto 1958. Estis akceptitaj la Baza Programo, Deklaracio kaj Alvoko al la Esperant- istaro. La elirpunkto de la piano estis, ke la Zamenhof-Jaro estu festata ne sole de la Esperanto- organizaĵoj, sed de la tuta kultura homaro, car Zamenhof fariĝis personeco de monda formato. La ceio de la aranĝoj estis duobla: esprimi dignan omaĝon al la aŭtoro de la Internacia Lingvo kaj samtempe larĝe diskonigi lian verkon, fortikigi la poziciojn de Esperanto, disvastigi la lingvon.

Dum la tuta jaro 1959 viciĝis unu post la alia diversaj solenaĵoj : de nomigo de placoj aŭ stratoj laŭ la nomo de Zamenhof ĝis solenaj kunsidoj en sciencaj institucioj. La Universala Kongreso de Esperanto en Varsovio (Aŭgusto 1959) kun la vizito al Bjalistoko kaj la decembraj festoj markis la du kulminajn punktojn de la Zamenhof-Jaro, precize kiel antaŭvidite en la piano.

Dank'al la bona organizo, al la internacia har- moniigo de la agado kaj al la trafa laboro de multaj organizaĵoj kaj unuopuloj, la fundamenta ideo de la Baza Programo kaj la esenca celo de la Zamenhof-Jaro en ambaŭ aspektoj realiĝis tre kontentige. La pozitivaj rezultoj vidiĝas jam nun, sed ili tute certe sentiĝos ankoraŭ pli forte en la sekvantaj monatoj kaj jaroj.

En tiu ampleksa agado elstaran rolon havis la Centro de Esploro kaj Dokumentado. Aparte men- ciindaj estas la studoj kaj artikoloj, kiujn verkis ĝiaj kunlaborantoj. Kelkaj el ili aperis en la revuo ESPERANTO; aliaj estis senditaj al la landaj Informaj Fakoj kaj al la presagentejoj. Tiuj materialoj estis abunde utiligitaj por verkado de nacilingvaj prelegoj, artikoloj kaj informoj. Pluraj aperis komplete en multaj naciaj lingvoj.

Kiel finan kontribuon al la Zamenhof-Jaro, C.E.D. nun eldonas tiun ĉi MEMORLIBRON. En ĝi troviĝas unuavice la fundamenta j dokumentoj por la Zamenhof-Jaro. Sekvas aro da artikoloj kaj studoj. ĉiuj iliaj aŭtoroj, kun la escepto de Prof. D-ro Paavo Ravila, estas kunlaborantoj de C.E.D. Tiuj kontribuaĵoj estas grupigitaj ĝis la ebla mak- simumo laŭ la ĉeftemo pritraktita : Zamenhof, la lingva problemo kaj Esperanto, literaturo, scienco, infanoj, kun du konkludaj artikoloj. Superflue diri, ke ĉiu aŭtoro respondecas pri la enhavo kaj lingvo de sia verkaĵo. En la fino troviĝas resuma trari- gardo pri la plej gravaj aranĝoj en la Zamenhof- Jaro, verkita de F-ino M. H. Vermaas laŭ la in­formoj ricevitaj de la landaj aŭ lokaj organizintoj. Al la verko estas aldonitaj kelkaj paĝoj da fotoj pri Zamenhof, pri la solenaĵoj okaze de la Kongreso en Varsovio kaj pri la decembraj festoj.

C.E.D. esperas, ke ankaŭ tiu ĉi ĝia eldonaĵo estos diversmaniere utiligata por serioza dokumentado, por efika argumentado kaj entute por la plua disvastigo de la Internacia Lingvo. Tio per si mem estas la plej grava, la plej bela kaj la plej daьra honorigo de D-ro L. L. Zamenhof.