Выбрать главу

Zamenhof kiel lingvisto

La dua parto de la aktiveco de Zamenhof sur la kampo de la lingvo internacia daŭris inter 1905 kaj lia morto en 1917. Gin ebligis la liberaj tem- poj, kiujn havigis al li la jam kreskintaj profitoj de liaj eldonaĵoj kaj precipe la enspezoj de liaj kontribuaĵoj al „La Revuo", kreita de la firmo Hachette dank' al la interveno de Carlo Bourlet. Gi alprenis precipe tri formojn: prilingvaj verkoj, tradukoj kaj ideologiaj eseoj.

En la prilingvaj verkoj estas aparte rimarkinda la singardemo kaj toleremo de la aŭtoro. Zamenhof liveris komence nur la minimumon, 16-regulan gramatiketon kaj 917-radikan vortareton, „lasante ĉion alian al libera iom-post-ioma ellaboriĝado". Ciam li evitis aldoni al tiu primitiva fundamento novajn devigojn, li timis ĉiujn precizigojn, kiuj fariĝus katenoj. Preskaŭ sur ĉiu paĝo de liaj „Ling- vaj Respondoj" (kolektitaj libroforme en 1912), oni trovas la saman sintenon: „Nur la uzo iom post iom ellaboros definitivajn regulojn... Ne venis anko- raŭ la tempo, ke ni estu tro pedantaj... Ni ne devas peni, ke nia lingvo estu tro preciza, car tiam ni nin mem nur katenus... En tiaj okazoj, kie kelka libereco alportas al ni nenian malutilon, kial ni devus senbezone nin malliberigi ? ..." ktp. ktp.

Sed tiu toleremo, kiu celis fari la evoluon de Esperanto vere kolektiva laboro, estis ebla nur, car la bazoj de la lingvo estis firmigitaj kontraŭ ĉia ŝancelo. Tion li atingis, havigante karakteron de netuŝebleco al la tri verkoj "Plena Gramatiko", „Ekzercaro" kaj „Universala Vortaro", kiujn li kolektis en 1905 sub la titolo „Fundamento de Es­peranto". Por ke iu ajn lingvo povu regule kreski kaj disvolviĝadi, estas necese, ke enestu en ĝi ia potenca inerciforto, kiu konservas al la ĉefaj ele- mentoj de tiu lingvo oportunan senŝanĝon kaj sta- bilecon, neprajn kondiĉojn por interkompreniĝado. En la naciaj lingvoj, tiun inerciforton prezentas la jarcenta tradicio; en Esperanto, kie tia tradicio ne ekzistis, Zamenhof anstataŭigis ĝin per la Funda­mento, kun sia karaktero de "netuŝebleco". Tiu lingva tabuo estas, post la kreado mem de Esper­anto, la plej genia elpenso de ĝia aŭtoro. Gi certigis al ĝi senriskan evoluipovon, tiel ke, en la jus el- donita "Antologio (de la originalaj esperantaj poe- moj) 1887—1957" la leganto spertas nenian mal- facilon pro la verkaddato de iu ajn peco.

Zamenhof kiel tradukisto

La tradukoj prezentas en la verkaro de Zamen­hof la plej ampleksan parton, kaj la plej gravan. Lia unua traduko (La Batalo de I'Vivo, de Dickens), ĉar ĝi aperis libroforme nur en 1911, kvankam felietone publikigita en 1891, ne havis grandan influon. Sed jam la dua (Hamleto, de Shakespeare), kiun li publikigis en 1894, kaj republikigis en 1902 en Parizo, ĝuis senkomparan influon kaj pli efikis por la disvastigo de la lingvo, ol ĉiuj plej lertaj teoriaj admonoj. Responde al la kritikoj de reform- istoj, li brile pruvis la taьgecon de Esperanto por eĉ literaturaj taskoj. Tiun fekundan laboron li re- komencis nur post la fondo de „La Revuo", por kiu li entreprenis sisteman tradukadon de gravaj literaturaj verkoj. Tiel sinsekve aperis: La Revi- zoro de Gogol (1907), La Predikanto, el la Biblio

, Georgo Dandin de Moliиre (1908), Ifigenio en Taŭrido de Goethe 1908), La Rabistoj de Schiller

, La Psalmaro, el la Biblio (1908), La Rabeno de Baĥaraĥ, de H. Heine (1909), La Gimnazio, de Ale j hem (1909, Marta de E. Orzesko (1910), La Pro- verbaro (1910), Genezo (1911), Eliro, Levidoj (1912), Nombroj Readmono (1914), ĉiuj kvin el la Biblio.

Je sia morto, Zamenhof lasis, manuskripte, la kompletan tradukon de la Fabeloj de Andersen (tri volumoj aperintaj inter 1923 kaj 1932), kaj la tuton de la Malnova Testamento (eldonita en Lon- dono, 1926, de la Brita Biblia Societo).

Oni povas miri antaŭ la nombro kaj amplekso de tiuj tradukoj, precipe en la jaroj 1907—1909; ver- ŝajne kelkaj el ili estis jam pretaj; sed lia rapideco en la laboro restas eksterordinara : se oni memoras, ke li povis labori nur en la vespero, post longa laciga tago, oni demandos sin, kiel И povis efektivigi ek- zemple la versan tradukon de Ifigenio en la daŭro de kvar monatoj (marto-junio 1908). Evidente, tia rapideco ne malhavis kelkajn difektojn; sed ĝi havas ankaŭ siajn avantaĝojn: ĝi konservis al la tradukoj viglan, fluan stilon, sen ia ajn kabineta pedanteco. Kaj precipe grandega estas ilia valoro por la lingva evoluado. Ili pruvis efektive al ĉiuj kdntraŭdirantoj, ke „Esperanto povas servi kiel lingvo por libera esprimado de ĉiuj geniaj verkoj de la homa literaturo"; ili kontribuis al la riĉiĝado de la vortaro pro la neceso redoni kelkfoje subtil- ajn idenuancojn de la beletraj ĉefverkoj; ili helpis al la ellaboriĝado de la stilo, devigante al penado por „en tiu aŭ alia maniero nepre traduki tiajn esprimojn, kiujn ĉiu lingvo nepre devas posedi"; ili progresigis Esperanton al „kreskanta elasteco" kaj fleksebleco, ĉiam memorigante al la verkistoj, ke ,,nia lingvo devas servi ne sole por dokumentoj kaj kontraktoj, sed ankaь por la vivo"; fine ili stabiligis kaj fiksis la idiomaĵojn, prezentante kvantegon da kunmetaĵoj, vortkonstruoj, metaforoj kaj proverboj, komunan trezoron da pretigitaj difi- nitaj par ol turno j, kiujn la leksikologoj kolektis en siaj vortaroj kaj verkistoj uzadas por la pli granda unueciĝo kaj kohereco de la lingvo. Oni ne troigus la rolon de la Zamenhofaj tradukoj dirante, ke sen ili, Esperanto ne vere ekzistus: ĝi estus pala teoria fantomo, kiel estis aliaj projektoj. Per siaj gramatikaj kaj leksikonaj verkoj, Zamenhof estis konstruinta la skeleton de la lingvo; per sia per­sista tradukado, li vestis tiun ostaron per sukplena, sangriĉa karno. La animon oni serĉu cetere en liaj originalaĵoj.

Zamenhof kiel pensulo

Dank' al la kreskado de la afero kaj al la entre- prenemo de kelkaj francoj, inter ili Michaux kaj Bourlet, oni povis la unuan fojon en la historio de la homaro, kunvenigi en Bulonjo-ĉe-Maro, en 1905, kongreson de homoj diversnaciaj, kiuj parolis ĉiuj la saman lingvon kaj sentis ĝin sia egalrajta po- sedaĵo. Estis por Zamenhof la okazo insisti pri la morala kaj sуcia valoro de tiu homara akiraĵo. La sekvantan jaron, en Genevo, li esprimis antaŭ la kongreso siajn profundajn konvinkojn, ke la Ling­vo Internacia estas antaŭ ĉio rimedo alproksimigi la homojn unuj al la aliaj, kaj ekzalti tiun human- econ, tiun universalan fratecon, kiu ŝajnas al li la sola formo de kulto akceptebla por ĉiuj gentoj kaj ĉiuj eklezioj. Tiele li provizis Ia lingvon per unuiga kaj fortikiga ideologio. Se ankoraŭ hodiaŭ, pli ol 40 jarojn post la morto de Zamenhof, la Esperanta afero vekas tiom da admirindaj sindediĉoj, da fidel- ecoj kaj eĉ da sinoferoj, tion oni ŝuldas al la genio de ĝia iniciatoro, kiu sciis, ke ne estas granda kaj fruktodona hom-aktiveco sen ia interna sentoardo, sen ia korveka idealo. Tiel, jaron post jaro, de 1905 ĝis 1912, li elvokis antaŭ la kongresanoj ĉiujn gran- dajn demandojn, ĉiujn grandajn problemojn, kiujn la vivo metis al tiu senprecedenca socia-lingva movado, kaj la altajn celojn, kiujn ĝi devas aspiri. La kolekto de tiuj kongresaj "Paroladoj" (kompili- taj en Japanujo, de Tasku Sasaki kaj Ĵuntaro Iŭŝita, 1932), estas emocia kaj animaltiga legaĵo, unu el tiuj ne multaj verkoj, kiuj honorigas la homaron.