Sed kun la tempo, tiu rolo de gvidanto de la konsciencoj ŝajnis al li tiel grava, ke li decidis, en 1912, lasi la destinon de Esperanto al la jam el- provita „Lingva Komitato", kaj dediĉi sin al pure ideologia agado. Li provis, per diversaj plibonigitaj projektoj („Hilelismo", „Homaranismo"), trovi tere- non de interkonsento por ĉiuj sinceraj kredantoj, ĉu ili apartenas al iu eklezio, ĉu ili estas liber- pensantoj. La teruran problemon de la rasismo li pristudis en rimarkinda „Memuaro por la Kon- greso de Rasoj" (1911), en kiu li demonstris, ke la kaŭzo de la intergenta malamo estas la reciproka malfido naskita de la alieco de lingvo kaj de religio. En 1914, li volis uzi la okazon de la Universala Esperantista Kongreso en Parizo, por tie kunvoki ankaŭ unu „Kongreson de Neŭtrala Religio", kiu difinus la principojn de tia pure spirita religio — laŭ la instruo de la lasta profeto el lia raso: ,,Nek
sur tiu ĉi monto, nek en Jerusalem sed en
spirito kaj en vero". En 1915, meze de la ŝtormoj de la unua mondmilito, li verkis gravan „Alvokon al la Diplomatoj", avertante ilin, ke la ĉefa kaŭzo de ĉiu milito ĉiam estis „la regado de unuj gentoj super aliaj gentoj", kaj ke ilia ĉefa devo, ĉe la estonta packontrakto, estos certigi al ĉiuj gentoj, interne de la regnoj, la egalecon kaj la liberecon, car nur tiuj ebligas la fratecon.
Tiaj estis la lastaj penoj de tiu granda кого, kiu, tutlonge de sia vivo, efektive batis nur por la bono de la homaro kaj la ekrego de la paco.
Zamenhof kiel homo
Zamenhof estis malaltstatura, kun barbeto brune- griza kaj frutempe kalva kapo. Li portis pormiop- ajn okulvitrojn. Li ne estis oratoro, kaj mispronon- cis la siblantajn konsonantojn. Li multe fumis, precipe cigaredojn. Jam de ĉirkaŭ la jaro 1900 li suferis je malforteco de la кого kaj manko de pulso en la piedoj. Tial, kiam liaj enspezoj tion ebligis, li vizitis germanajn ban-urbojn: Bad-Reinerz (1906, 1909), Bad Nauheim (1907), Bad Kissingen (1911), Bad Salzbrunn (1912), Bad Neuenahr (1913).
Li estis, kiel lia patro, pedante ordama en la ordinara vivo, naiva en komercaj aferoj, timema antaŭ publiko, malinklina al ĉiuj oficialaj ceremo- nioj. Nature modesta kaj pacama, li penis mildigi ĉiujn konfliktojn ĉirkaŭ si, kaj neniam montris ian resenton kontraŭ siaj ofendintoj. Li estis unu el tiuj maloftaj homoj, kiuj ludis gravan internacian rolon, kaj tamen havas nenion por timi el la publikigo de lia tuta korespondado: ĝi rivelas nur lian denaskan ĝentilecon kaj lian altan senton pri justeco.
Sed plej gravaj trajtoj de lia karaktero estis la volo, per kiu li ĉion oferis por siaj idealoj, kaj la pacienca obstino, per kiu li forpuŝis ĉiujn obstaklojn al ilia efektiviĝado. Kaj tiun volon kaj tiun pacien- con li ĉerpis el la vere senmezura amo, kiu instigis lin alporti, per ĉiuj fortoj de sia korpo kaj spirito, iom da helpo al tiu fizike kaj morale blindiĝinta homaro.
Pensoj de Zamenhof:
Pri la vorto „Majstro"
"La aŭtoro de Esperanto en la kongreso devas esti rigardata kiel mortinto kaj neekzistanta; por la kongreso devas ekzisti nur la afero. Neniam kaj nenie devas esti elparolata la vorto "majstro" k.t. p.... Ĉio tio ĉi ne estas "modesteco" de mia flanko — ĝi estas "neceso". Nia afero prosperados nur en tia okazo, se ĝi estos ĉiam absolute senperso- na" ... "Uzante la okazon, mi nun ripetas publike tion, kion mi jam of te diris kaj skribis private : mi kore petas ĉiujn esperantistojn, ke en siaj lete- roj al mi aŭ en sia buŝa parolado kun mi ili neniam uzu la vorton "majstro", kiu estas al mi tre mal- agrabla, sed ili ĉiam uzu simple la vorton "sinjo- ro". (Leteroj de L. L. Zamenhoĵ, I, pp. 120 kaj 126.)
Cento da urboj en Eŭropo kaj Sudameriko jam donis al unu el siaj stratoj la nomon de D-ro Zamenhof, kiu publikigis en 1887 en Varsovio sian unuan lernolibron de Internacia Lingvo sub la pseŭdonimo "D-ro Esperanto" — la homo, kiu esperas. Fakte li esperis ke tiu vortareto de la vortradikoj komunaj al la ĉefaj hido-eŭropaj lingvoj servos kiel bazo de neŭtrala komunikilo inter la diversaj popoloj kaj ke la uzado donos al ĝi la kreskon, la riĉiĝon kaj la fluecon de vivanta lingvo.
Por tion ebligi li fiksis kelkajn simplajn regulojn de gramatiko kaj liston de prefiksoj kaj sufiksoj por derivado normala. Li fidis al la vivo kaj naturo por la resto anstataŭ proponi artefaritan fabrika- jon tute pretan. Cefe en tiu saĝo kuŝis lia scienca klarvido. Efektive la lingvo vokalsona, kiun oni aŭdas nun el diverslandaj radio-stacioj kaj en ĉiam pli multaj internaciaj kongresoj sub la nomo Esperanto konstruis sin mem per la uzado sur la fundamento donita de Zamenhof, kiu volis esti iniciatoro, ne kreinto, kiel И mem diris.
Profeta motivo
La kresko de la lingvo kaj de la literaturo en Esperanto estis forte helpata de la idealista motivo, kiu inspiris Zamenhof kaj liajn amikojn. Li naskiĝis en 1859 en Bjalistok en Litovio, tiu orienta regiono de la malnova pola respubliko, kiun aneksis la rusa impйrio kaj kien la caroj forpuŝis centmilojn da Hebreoj. La patro de Zamenhof estis mem Hebreo kaj instruisto de fremdaj lingvoj.
La filo Ludoviko suferis, kiel infano, pro la malamikaj rilatoj inter la diverslingvaj partoj de la loĝantaro de Bjalistoko. Tiel la oficialuloj estis grek-ortodoksaj kaj parolis ruse, la riĉuloj plej parte katolikoj parolantaj pole, la malriĉuloj parte Litovoj aŭ Blankrutenoj, la komer cisto j plej ofte Hebreoj parolantaj jiddisch kaj vivantaj en aparta kvartalo. Lingvoj, kutimoj, religioj malsamis kaj antaŭjuĝoj dividis la homojn. La knabo havis la impreson ke la nescio kaj nekompreno kaŭzis multajn el la plej krudaj interbataloj. Li opiniis ke komuna lingvo jam forigus parton de la baroj kaj ebligus almenaŭ interkompreniĝon inter mal- samaj popoloj.
Tiu ideo lin sekvis al Varsovio, kien migris la familio kaj kie li eniris la gimnazion. Gi sekvis lin dum lia tuta kariero kun la volo dediĉi sian vivon al la repaciĝo inter la nacioj. Li profunde sentis la fundamentan unuecon de la homaro sub la diversaj apartiĝoj kaj akcentis tiun senton en siaj postaj poeziaj verkoj, car И havis poetan kaj profetan spiriton.
Zamenhof antaŭvidis ke venos tempo kiam la homaro serĉos sian animon kaj bezonas organon por ĝin esprimi. Tiu konvinko instigis lin ne nur al lingva, sed al literatura iniciato kaj ĝi certe donis flugilojn al la Esperanto-movado kun ĝiaj kongresoj, ĝia gazetaro kaj ĝia libraro.
Tion konstatis la Ligo de Nacioj en la raporto voĉdonita de sia ĝenerala kunveno en 1922 kaj U.N.E.S.C.O. en sia rezolucio de 1954, deklaranta ke la rezultatoj atingitaj per Esperanto kores- pondas al la celoj de U.N.E.S.C.O. mem por akceli tuthomaran konscion. Guste tion deziris Zamenhof.
La kariero
Neniu lingvo vivas sen animo. Ciu nacia idiomo esprimas la animon de unu popolo aŭ civilizo. Esperanto esprimas sopiron de la homaro al unueco kaj tiu inspiro klarigas la sekreton de ĝia viviĝo. Eĉ laŭ pure lingva vidpunkto la fenomeno vekas intereson. Zamenhof mem rakontas ke li kaj liaj gimnazianaj amikoj kantis en la nova lingvo pri la falo de la malamikaj baroj inter la nacioj en 1878, kiam ili lernis la internacian vortaron, kiun li kunmetis jam kiel knabo. Sed lia realista patro konfiskis la kajerojn, sur kiuj la junulo skribis vortaron, gramatikon aŭ poemojn kaj ordonis al sia filo forlasi la revojn por prepari karieron. Li do finis la gimnazion, studis medicinon en Moskvo kaj fariĝis kuracisto. Poste li ankoraŭ studis en Vieno kaj specialiĝis en Varsovio kiel okulisto.