Выбрать главу

Tamen lia revo neniam forlasis lin kaj al sia vivcelo li restis obstine fidela.

D-ro L. L. Zamenhof

de

Profesoro D-ro Edmond Privat (Svislando)

En 1887 li edziĝis kaj lia bopatro Silbernik helpis finance la eldonon de la Unua Lernolibro kaj internacia vortaro de D-ro Esperanto. Tre mal- rapide alvenis aliĝoj, ĝis kiam Leo Tolstoj, la granda rusa verkisto, legis la libreton kaj en la revuo de la eldonejo Posrednik en 1894 publike rekomendis al ĉiuj kristanoj lerni la lingvon ĉar"la of его estas tiel malgranda kaj la eblaj rezul- tatoj tiel egaj por la homaro ke neniu devus rifuzi la provon".

En la lastaj jaroj de la cent jaro famaj francaj scienculoj interesiĝis kaj en la Akademio de Mora- laj kaj Politikaj Sciencoj George Picot prezentis raporton de la ĝeneva filozofo Ernest Naville, kiu rekomendis la enkondukon de Esperanto en la lernejojn de la tuta mondo.

Gazetoj en la lingvo ekaperis en diversaj landoj, kursoj okazis, societoj fondiĝis kaj en 1905 okazis en Boulogne-sur-Mer la unua universala kongreso en Esperanto, kie partoprenis D-ro Zamenhof mem kun generalo Sйbert de la Franca Akademio de Sciencoj, la psikologo Boirac, Rektoro de la Uni- versitato en Dijon kaj 800 pioniroj de 30 landoj.

Estis la unua vasta internacia renkontiĝo en kiu nur Esperanto estis uzata. Estis ankaŭ la unua okazo por multaj kongresanoj aŭdi kaj paroli la lingvon. Oni demandis sin ĉu la eksperimento sukcesos kaj la ĵurnalistoj miris pri la plena inter- kompreno kaj facileco en la diskutoj. Se oni kom- paras la nunajn kongresojn kun la unua, oni rimarkas kompreneble pli grandan unuecon en elparolado, pli rapidan fluecon kaj pli oftan elok- ventecon, sed tiam la lingvo sonis jam viva, speciale sur la lipoj de la Slavoj.

La plej mirigita estis D-ro Zamenhof mem, kiun la franca registaro faris tiam kavaliro de la honora legio. El la buŝo de la kongresanoj sonis la nova lingvo, kiu kreskis el la bazo, kiun li provis kun siaj kungimnazianoj dum sia juneco. Sed lin eĉ pli impresis la ĝenerala frateco inter la divers- naciaj delegitoj kaj ilia liberiĝo el ĉiuj kom- pleksoj de malsupereco aŭ supereco de la gepatra lingvo. Tion li esprimis en memorinda parolado, en kiu li ĝojis pri tiu egaleco. Siaflanke la kongres­anoj estis impresitaj de lia videbla modesteco, eĉ ioma timemo antaŭ la publiko. Li tenis sin ĉiam tre humile kaj lasis la ĉefan lokon al aliaj personoj.

Ideoj pri etiko

La dua universala kongreso de Esperanto okazis en 1906 en Genevo kaj tie D-ro Zamenhof esprimis sian doloron pri la pogromo, kiu ĵus sangumis la stratojn de lia naskiĝurbo Bjalistoko. La tria okazis en Cambridge en 1907 kaj poste la urbestro de Londono, Sir Vezey Strong, ceremonie akceptis D-ron Zamenhof en la Guildhall ĉe granda publika kunveno, kie li respondis per rimarkinda parolado pri la diferenзo inter patrujamo kaj ŝovinismo. Ciuj are kunvenis tiaj kongreso j kaj Zamenhof ciam klarigis per memorinda malferma parolado siajn ideojn pri toleremo kaj homaj rajtoj.

Post 1912 li ĉesigis tiun kutimon kaj decidis forlasi ĉian honoran lokon en la kongresoj por repreni sian plenan privatan liberecon. Lin prio- kupis etikaj problemoj de la homaro kaj li deziris lasi la pure lingvan flankon en la manoj de la fonditaj organizaĵoj, interalie de la Akademio de verkistoj kaj lingvistoj, kiu kontrolis la normalan evoluon de la lingvo kaj oficialigis la novajn vortojn enkondukitajn per la internacia vivo kaj uzado.

Al la mondkongreso pri rasoj en Londono en 1911 li prezentis raporton subtenante la scien- culojn, kiuj opiniis la tradiciajn kaj morajn difer- encojn pli realaj ol la fizikaj. Laŭ li ĉefe apartigas la popolojn iliaj lingvoj kaj religiaj kutimoj. Pro tio li proponis instruadon de neŭtrala lingvo kaj akcepton de neŭtrala tuthomara etiko. Ciu homo estu fidela al sia gepatra lingvo kaj propra religio, sed li rilatu kun fremduloj per neŭtrala lingvo kaj komuna etiko laŭ la konsilo: "Ne faru al la ceteraj tion, kion vi ne ŝatus ke oni faru al vi".

La unua mondmilito en 1914 estis kruela bato al tiu granda amiko de la homaro. Rusaj kaj poste germanaj armeoj okupis Varsovion dum li jam suferis je grava kormalsano. En 1916 И verkis "Leteron al Diplomatoj" por rekomendi ke oni ne nur pripensu la nurajn ŝanĝojn de landlimoj, sed garantiu la lingvajn kaj religiajn rajtojn de la malplimultoj. Li ankaŭ konsilis doni nomojn neŭtralajn, prefere geografiajn, al provincoj aŭ regnoj kun diverslingva loĝantaro por eviti ke partoj de ĝi sin sentu fremdaj en propra lando se oni nomas ĝin per la nomo de unu gento reganta. Li laŭdis tiajn nomojn kiel Usonon aŭ Svislandon, kiuj ne entenas nomon de unu gento super ceteraj. Kiel povus ekzisti harmonio se oni nomus Svis­landon "Alemanujo" aŭ "Romanujo" aŭ se oni nomus Belgujon "Flandrujo" aŭ "Valonujo" ?

D-ro Zamenhof mortis en aprilo 1917. Lia Inter­nacia Lingvo perdis dufoje per mondmilito j gran­dan parton de siaj adeptoj kaj bibliotekoj, sed dufoje reviviĝis kaj revastiĝis. Nun ĝin uzas ne nur Esperanto-kongresoj sed aliaj mondkonfe- rencoj teknikaj aŭ specialistaj, ekzemple kunvenoj edukistaj, katolikaj, protestantaj, turistaj, labor- istaj k.t.p. Cie, kien ĝi penetras, ĝi enkondukas ankaŭ iom de la homaro spirito, kiu inspiris ĝian iniciatoron Zamenhof. Laŭ pure lingva vidpunkto ĝi evoluas kaj kreskas laŭ la natura maniero, kiun li antaŭvidis.

La presita verkaro de Zamenhof entenas ne nur liajn poemojn, paroladojn kaj artikolojn, sed ankaŭ tradukojn de Gogol, de Shakespeare, de Dickens, de Goethe, de Moliиre, de Andersen kaj de la tuta Malnova Testamento, kiun eldonis en Esperanto la angla Biblia Societo kune kun la Nova. Li estis talenta verkisto kun forta sento pri muzika ritmo de la stilo.

La Valoro de Esperanto el Lingvistika

Yidpunkto

de

Prof. D-ro W. E. Collinson M.A. (Anglujo)

Bedaŭrinde ĝis nun malmultaj fakaj lingvistik- uloj okupiĝis pri la problemoj de internacia lingvo. Kelkaj — tute sen praktikaj spertoj — nepre kon- damnis la tutan ideon. Ilia vidpunkto estis ofte neracia. Ekde Brugmann ripetiĝis la juĝo ke — estante "neorganika" — konstruita lingvo ne estas vivkapabla. Se oni komprenas la sencon de „organ- ika" laŭ la aktuala biologia uzo, ĝi indikas, ke ĉe multĉela estaĵo ĉiu korpoparto havas strukturon taŭgan por difinita funkcio kaj estas klare disting- ebla, kaj ke ĉiuj partoj interrilatiĝas kaj kun- laboras. Laŭ tiu senco Esperanto ja povas pretendi esti „organika"! Kompreneble, se oni uzas la vorton specife por naturdirektata kreskado kaj evoluado, oni per tiu difino laŭcele ekskluzivas konstruitajn lingvojn, sed tiuokaze oni ne rajtas aserti, ke Esperanto nepre disfalos en dialektojn. Oni for- gesas la alian poluson de naturlingva evoluo, nome la emon unuiĝi, kaj aliaflanke la malsamajn viv- kondiĉojn de konstruita planlingvo kompare kun tiuj de natura lingvo. Ciuokaze la unueca evoluado de Esperanto dum sepdek du jaroj refutas praktike la argumenton.

La fama dana lingvistikulo Otto Jespersen iam verkis valoran artikolon, en kiu li montris kiom da elementoj en „natura" lingvo estas „artefaritaj" kaj kiom da elementoj de „artefarita" lingvo estas „naturaj". Krome estas atentinda la fakto ke Esper­anto estas ellaborita de individuo kaj ne de komi­tato. Pro tio la elementoj de Esperanto estas glate kaj harmonie kunartikigitaj kaj formas „organik- an" tutaĵon.

Ofte tiuj kiuj favoris Esperanton staris ekster la klasika kaj okcidentlingva tradicio, ekz. esplorantoj de ugro-finnaj lingvoj kiel Emil Setгlб kaj Bjхrn Collinder, aŭ de mongolaj, altajaj kaj turkaj kiel la finno, G. J. Ramstedt. Ne nur Collinder, sed ankaŭ la itala leksikografo Bruno Migliorini verkis bonegajn ĉapitrojn pri la problemoj de interling- vistiko en siaj respektivaj enkondukoj en la lingvo- sciencon. Ankaŭ la slavistoj montras malpli da antaŭjuĝoj.