Pri la valoro de interlingvistiko al la lingvo- scienculo, Jespersen havis nenian dubon. Li diris al mi, ke tiu intereso ofte stimulis kaj igis pli klara lian lingvopensadon. Ciu kiu analizas lingvajn strukturojn povus konfirmi tion, sed ankaŭ la filo- logo kiu interesiĝas pri historia evoluado de lingvoj trovos riĉan laborkampon en Esperanto.
La Esperanta literaturo — jam sufiĉe ampleksa kaj diverstema — estas ankoraŭ plene kaj ĝisfunde esplorebla. Ekde la komenco Esperantaj revuoj recenzis kaj komentis ĉiun novan verkon, atenti- gante pri lingvaj kaj stilaj punktoj. Kelkfoje la verkoj mem aldonas vortaretojn kun difinoj aь klarigoj de neoficialaj vortoj aь esprimoj. Siavice tiuj ĉi estis kolektataj, kaj se ili ricevis oficialan aprobon de la Akademio, kuniĝis en sinsekvaj suplementoj al la oficiala radikaro. Abundaj mate- rialoj troviĝas disponeblaj en la biblioteko de UEA (Palais Wilson, Genиve), la kolekto de BEA ĉe S-ro Butler (Kingston, Surrey), la arĥivoj de la Akademio en Hago kaj la dokumentoj ĉe prof-o Lapenna en lia Centro de Esploro kaj Dokumentado ((Wembley, Middlesex). Malofte oni povas en nacia lingvo konstati la unuan aperon kaj fazojn de en- modiĝo de neologismo. La „iron courtain" aŭ „fera kurteno" de Winston Churchill kaj la „brinkmanship" t.e. emo dum politikaj disputado j iri ĝis la rando de la abismo, inventita de Adlai Stevenson, estas rimarkindaj esceptoj. En Esperanto estas multe pli facile konstati la fonton de novaj vortoj kaj signifoŝanĝoj kaj fiksi la daton kaj lokon de ilia unua apero. Por montri ĝis kia grado Esperanto evoluis laŭ stilo kaj esprimaro la nederlanda revuo La Progresanto represis en 1955 en paralelaj kolo- noj du tradukojn de La Neĝa Blovado de A. Puŝkin: tiun de A. Grabowski (1888, 1893) kaj tiun de A. Fiŝer (1923). Same oni povas, traserĉante la proto- kolojn kaj r aporto jn de kongreso j kaj konferencoj, taksi la evoluadon de la fakterminoj uzataj en publikaj kunvenoj.
Por la lingvoscienculo kiu precipe interesiĝas pri gramatikaj strukturoj, Esperanto bone servas kiel bazo de komparo inter diversaj lingvaj sistemoj. Praktika interkomunikilo efektive ne povas esti rigide „logika". Esperanto, ekzemple, ebligas espri- mi, krom abstraktaj konceptoj, emociojn kaj sub- jektivajn sintenojn. Gi ne nur informas, sed ankaŭ admonas, persvadas kaj flatas. Tial ĝi havas nuan- cigitajn sinonimojn, ekz. trankvila/kvieta, disputi/ kvereli. Malofte ĝi eĉ havas homonimojn, ekz. kolego/kol-eg-o, homaro/hom-ar-o. En la sintaksotroviĝas ofte alternativaj konstruoj por formuli identan logikan propozicion, ekz. la muzeo estas jam fermita/ oni jam fermis (estas ferminta) la muzeon/la muzeo jam fermiĝis. Aliflanke Esperanto certe estas multe pli konsekvenca kaj sistemig- ita ol naciaj lingvoj. En kelkaj rilatoj ĝi estas unika: (1) ĉiu gramatika finaĵo havas unu, ja nur unu klare difinitan funkcion, ekz. -j kiu indikas ĉiam kaj senescepte la pluralon, kontraste kun la angla kie -s indikas aŭ la pluralon (cats „katoj") aŭ la genitivon (cat's paw „piedo de kato") aŭ la trian personon singularan de la presenco (the cat jumps „la kato saltas"); (2) la derivaj afiksoj povas esti aplikataj libervole sen arbitraj aŭ konvenciaj limoj, ekz. sukerujo, piprujo, salujo, supujo por kiuj la franca havas sucrier, poivrier (poivriиre), saliиre apud sei) kaj soupiиre. Pro tio ke Esperanto estas tiel regula kaj normigita, ĝi bone taŭgas kiel kadro de koordinatoj per kiuj oni povas mezuri kaj taksi similaĵojn kaj malsimilaĵojn inter la strukturoj de diversaj kulturlingvoj. Gi eĉ ebligas lingvan eks- perimentadon kiel montris al mi en 1928 talent- plena rusa matematikisto kaj lingvisto, G. Kolo- vrat. Oni povas kunmeti aŭ derivi tutan serion da
Esperantaj vortoj kaj serĉi la ekvivalentojn en sia gepatra lingvo — cetere, bona rimedo por pli- ampleksigi kaj precizigi siajn proprajn konojn. Oni povas, ekzemple, enketi kiel diversaj lingvoj espri- mas la vortojn: frandemulo, kverelemulo, silente- mulo aŭ fraŭleco, regioneco ktp. Oni eĉ povas eksperimenti per iom bizaraj vortkonstruaĵoj kiel mal jam — ofte estas pli facile elpensi logikajn rilatojn per la konsidero de konkreta ekzemplo, kiun oni povas enmeti en kuntekston.
Kompreneble, Esperanto povas esti en la prak- tika vivo tre utila korespondilo ankaŭ por la lingvo- scienculo. Pere de Esperanto kolego mia en Lon- dono kolektis valorajn donitaĵojn por sia studo de la regionaj diferencoj de certaj fakterminoj en la islanda lingvo. Mi mem ofte uzis Esperanton por informiĝi pri sintaksaj fenomenoj en lingvoj ne perfekte konataj de mi kiel la finna, turnante min al mia amiko, V. Setгlв.
Resume, la lingvistikulo ŝuldas al Esperanto la eblecon (1) studi lingvoevoluadon sub plej favoraj kondiĉoj laŭ loko, tempo kaj socia j medio j, kaj (2) uzi Esperanton kiel normon por kompare esplori la strukturon de diversaj lingvoj.
Pensoj de Zamenhof:
Pri
la Lingvo Internacia
„Рог ke lingvo estu tutmonda, ne sufiĉas nomi ĝin tia". (Moto sur la 1-a радо de la Unua Libro.)
„La Internacia Lingvo, same kiel ĉiu nacia, estas socia propraĵo; la aŭtoro forlasas por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn al ĝi". (Dua радо de la Unua Libro.)
„Sed mia lingvo havas ankoraŭ alian celon: ne- kontentiĝante je internacieco, ĝi devas ankoraŭ fariĝi tutmonda, t.e. atingi tion, ke la plejparto de la mondo scianta legi kaj skribi povu libere paroli ĝin". (El antaŭparolo al la Unua Libro.)
,Por mi persone estus kompreneble multe pli oportuna teni la sorton de 1' lingvo internacia en miaj manoj. Tial, mi esperas, la leganto komprenos, ke kreinte la fundamenton de 1' lingvo mi nun de- ponas de mi tutan aŭtoritaton nur tial, ke mi profunde kredas, ke tion postulas la interesoj de 1' afero. La tempo, mi esperas, montros, ke mi ne eraris". (El Antaŭparolo al la Dua Libro, Originala Verkaro, p. 36.)
„Via granda batalado kontraŭ la diversaj pro- jektoj de novaj lingvoj ŝajnas al mi tute supйrflua, ĉar laь mia opinio vi batalas kontraŭ fantomoj. Ili dissendas leterojn al diversaj personoj kiuj komprenas la plej gravajn eŭropajn lingvojn kaj poste ili trumpetas al la mondo, ke tiuj personoj tuj komprenis iliajn leterojn pli ol leterojn en Esperanto. Sed tio ĉi estas ja nur trompa iluzio, kiun multaj personoj bedaŭrinde ne rimarkas, sed kiu tuj aperos, kiam oni volos lerni ilian „lingvon". Poliglotaj personoj facile komprenos ilin ankaŭ se ili skribos angle, france, aŭ latine; sed ĉu kolektoj da vortoj kompreneblaj por poliglotuloj estas lingvo kaj povus servi al la tuta mondo?... Cu ni kontraŭ ĉiu el ili batalos? Cu ni ĉiam denove ripe- tados la malnovan kanton? La sola batalilo kon- traŭ tiuj ĉi malamikoj estas absoluta silentado".