Выбрать главу

(Originala Verkaro pp. 559, 560 kaj 168).

Inter diversaj lingvoprojektoj de lingvo inter­nacia, Esperanto sola fariĝis larĝe uzata. Neniu lingvoprojekto ne nur ne povis superi Esperanton tiurilate, sed esti eк iom komparebla al ĝi.

Kio estas la kaŭzo de tio ĉi ? En esperantologia literaturo tiu fakto ordinare estas klarigata per pure sociologiaj kaŭzoj. Jam dekomence Esperanto fariĝis instrumento de praktika interkompreniĝo en pli-malpli granda kolektivo kaj estis traktata de ĝiaj adeptoj precipe de tiu vidpunkto, sed ne kiel objekto de teoriaj diskutoj. La periodoj de teoriaj diskutoj, kiuj iafoje komenciĝis inter esperantistoj, ĉiam sekvigis malaltiĝon de ĝia dis- vastiĝo kaj praktika utiligo. Aliaj lingvoprojektoj, kontraŭe, restis precipe objektoj de teoria studado kaj diskutado. Estas atentinda la fakto, ke idistoj dum sia pli ol kvindekjara laboro eldonis sufiĉe multajn librojn, dediĉitajn al la lingvo mem (pro­paganda, polemika, instrua literaturo), sed relative tre malmultajn librojn pri scienco, belliteraturo k.t.p., kie Ido estus nur rimedo, sed ne ceio. Ido ne fariĝis rimedo de pli-malpli larĝa uzado, car idistoj fakte ne tion atentis unuavice en sia laboro. Do klarigo per sociologiaj kaŭzoj esence estas tute vera.

Sed detale tuŝi tiun sociologian flankon de la problemo ne estas ceio de tiu ĉi artikolo. Ĝia ceio estas iom trakti pure lingvan demandon, nome kiuj lingvaj trajtoj de Esperanto ebligis al ĝi fariĝi instrumento de interkompreniĝo kaj superi tiuri­late siajn konkurantojn. La reprezentantoj de aliaj sistemoj de lingvo internacia precipe atentis en siaj teoriaj rezonadoj ne tiujn trajtojn, kiuj karak- terizas lingvon internacian kiel instrumenton kaj esprimsistemon, sed tiujn, kiuj reprezentas iun teorian principon, tute ne plej gravan de praktika, funkcia vidpunkto. Por la t.n. naturalistoj (adeptoj de Occidental, Interlingua k.t.p.), ekzemple, kiuj ciam plej atentis la etimologian flankon de la pro­blemo, sistemeco kaj struktureco de lingvo inter­nacia restis afero de duagrada, iafoje eк de nula, graveco. Ili ciam diskutis pri kriterioj kaj gradoj de natureco : кu estu atentata nur ĝenerala vort- fonduso aŭ scienca terminaro ankaŭ, ĉu estu aten­tata nombro de lingvoj aŭ nombro de parolantoj, кu estu atentataj nur modernaj lingvoj aŭ la latina kaj greka ankaŭ, ĉu estu atentataj nur romidaj lingvoj aŭ ankaŭ iuj aliaj k.t.p. La naturalistoj, atentante unuavice la similecon de internacia lingvo al la naturaj, similas homojn, kiuj penas taksi iun sistemon de aeroplano ne laŭ ĝiaj tek- nikaj, strukturaj kvalitoj, sed laŭ grado de ĝia simileco al natura birdo. Ofte impresas, ke adeptoj de iuj lingvoprojektoj, diskutante pri diversaj temoj de lingva teorio, tute forgesas, por kio iliaj lingvoj estas kreataj, ĉu por esti kabinetaj etimolo- giaj sistemoj, ĉu por esti praktikaj rimedoj de internacia interkompreniĝo.

Kiuj do trajtoj de lingvo estas plej gravaj, se ni atentas ĝin kiel praktikan rimedon, respondantan al koncernaj postuloj de sуcia praktiko ? Inter- nacieco de lingva materialo estas tre grava en lingvo internacia, sed ĝi devas esti subigita al tiuj esencaj trajtoj de lingvo, kiuj karakterizas ĝin kiel rimedon de interkompreno : aŭtonomeco de lingva sistemo, integra kohereco de ĝiaj elementoj kaj reguleco-analogeco de ilia funkciado. Nur tio faras lingvon plej manovrebla kaj esprimkapabla en internacia interkompreno.

Ni analizu kelkajn trajtojn de Esperanto, kiuj karakterizas ĝin kiel principe pli taŭgan rimedon de interkompreno, ol multajn aliajn projektojn de lingvo internacia.

Oni devas opinii tre grava por lingvo inter­nacia la eblecon libere krei laŭbezone novajn vor- tojn pere de produktivaj vortderivaj elementoj. Kaj la sistemo de vortderivado en Esperanto devas esti alte taksata de tiu vidpunkto. Unue, ĝi tre faciligas la studadon de la lingvo kaj ebligas al ĝia uzanto kvante tre riĉan vortformadon anstataŭ studado de multaj pretaj kliŝaĵoj. Due, samtempe ĝi estas granda avantaĝo, ĉar ĝi ebligas al ĝia uzanto formi novajn vortojn, kiam aperas neceso pri tio. La sistemo de vortfarado en Esperanto faras la lingvon morfologie tre diafana. Kontraŭe, la "naturalismaj" projektoj estas tre limigitaj je vortderivaj eblecoj, car en ili precipe estas uzataj nur tiuj derivitaj vortoj, kiuj jam ekzistas en la naciaj lingvoj. En unu el plej naturalismaj projektoj, en Interlingua de IALA, praktika vort- deriva sistemo fakte eĉ ne ekzistas, ĉar ĝia afiksaro estas nur etimologia sistemo de vortderivaj ele­mentoj en naciaj lingvoj, ne regule kaj ne produk- tive uzataj en Interlingua.

Esperanto, la lingva kreaĵo de Zamenhof

de

Prof. D-ro E. A. Bokarev (Sovetunio)

Tre grava el la funkcia vidpunkto estas ankaŭ la sintaksa diafaneco de lingvo internacia, kiu ebligas tujan komprenon de sintaksa fraz- strukturo, de uzata sintaksa modelo. En Esperanto tion ebligas parte jam la vortderiva sistemo, sed precipe specialaj karakteriziloj de ĉefaj morfo- logiaj vortklasoj : substantivo, adjektivo, verbo, adverbo. Tiuj karakteriziloj helpante larĝan vort-derivon (ekz., telefono, telefona, telefoni, telefone), pliriĉigas la lingvon. Due, ili cementigas la propo- zicion, farante ĝian sintaksan modelon preciza kaj tuj komprenebla; se eĉ iuj vortoj en propozicio ne estas komprenitaj, specialaj vortfinaĵoj kompreni-

gas ĝian ĝeneralan kaj abstraktan signifon : a

... isto ... e .. as ... aĵon de ... aj ... oj. Lingvoj sen tia kvalito multon perdas ne nur en sia esprim- kapablo, sed ankaŭ en sia sintaksa diafaneco kaj precizeco.

3. De l'funkcia vidpunkto estas ankaŭ grava la libera vortordo en propozicio, ĉar ĝi ebligas la uzadon de inversa vortordo por pliriĉigo de senca enhavo de parolo, por intensigo de iuj sencaj nuan- coj kaj kromsignifoj. Tion kaŭzas en Esperanto ne nur la vortkarakteriziloj, sed ankaŭ la akuzativo kaj varieblaj adjektivoj. Projektoj de lingvo inter­nacia, ne havantaj tiujn eblecojn, multon perdas en sia precizeco kaj esprimkapablo. Nedeviga aku­zativo neniel kompensas tiun mankon, car, se ne uzata aŭtomate, la akuzativa karakterizilo ofte estas forgesata tiam, kiam ĝi estas esence necesa. Eĉ tiaj eminentaj idistoj, kiel L. de Beaufront, ne nur unufoje eraris, forgesante pri ĝia uzo en inversa vortordo.

Iafoje oni opinias la analizan lingvostrukturon pli perfekta ol la sintezan. Efektive, tre ofte la analizaj lingvoj estas pli simplaj ol la sintezaj, sed la kaŭzo ne estas la analiza strukturo mem, car la sintezaj lingvoj (ekz., turkaj) ankaŭ povas esti tre simplaj. La uzo de kelkaj rimedoj de sintezaj lingvoj (ekz., de specialaj vortkarakteriziloj, de libera vortordo) estas tre valora el la funkcia vid­punkto kaj devas esti utiligita ankaŭ en inter­nacia lingvo.

4. Ankaŭ la fonetika ortografio en Esperanto devas esti alte taksata el la funkcia vidpunkto. Male, la tradicia ortografio de la "naturalismaj" projektoj ne povas esti defendata, ĉar ĝi tute kontraŭas al la raciaj principoj de planlingvo.

Do la ĉefaj trajtoj de la lingva strukturo de Esperanto karakterizas ĝin kiel tre praktikan rime- don de internacia interkompreno kontraste al mul­taj "naturalismaj" projektoj, kiuj malatentas la funkcian vidpunkton, la plej gravan por lingvo internacia, kaj atentas unuagrade la etimologian flankon de la problemo, kiu tute ne estas ĉefa, se oni konsideras lingvon internacian kiel instru- menton de praktika interkompreno. Ne nur socio- logiaj, sed ankaŭ pure lingvistikaj kaŭzoj destinis al Esperanto larĝan praktikan utiligon kaj dis- vastiĝon.

Balado

Poemo voĉlegita de Julio Baghy dum la Zamenhoftago en Varsovio :

Centjara estus jam la кого

Centjara estus jam la кого de Г homarano, kiu arde sopiris, brule de fervoro, ke homo homon fratrigarde renkontu kaj ke paco-garde la gentoj vivu en konsento kaj ilin gvidu verdstandarde per nova vort' la Nova Sento.