Kaj tiu kor' ne mortis tuta ! Gi vivas inter ni konstante ! En nia voko pac-saluta li vokas mem pac-salutante ! La lingvo vivas verse-kante, postvivis lin per kvardek jaroj, kaj tra jarcentoj diamante lin fajlos plu ĵidelaj aroj !
Ci tie, en la lando, kie li vivis age kaj produkte, mi diru, iom elegie kiel li ĝojis bonafrukte, kaj kiel ĝemis pene-lukte en la mondbrulo katastrofa. Aŭskultu, karaj, senterupte, pri ti BALADO ZAMENHOFA.
Kiam li antaŭ sepdek jaroj I' Unuan Libron ekkaresis, kaj inter liaj okulharoj grandguta ĝojolarmo mezis : la Verk', por kiu li elspezis junaĝan ĝojon, staris brile, ekkanti al li tre necesis : "Ho kor', ne batu maltrankvile !"
Kaj kiam, malgraŭ ĉiuj baroj, l' Aĵero kreskis kaj progresis, kaj jam entuziasmaj aroj en Bulonjo sur Mar' kongresis, mirakla sento lin impresis, kaj krii volis li jubile : sed gorĝopremo ne permesis : "Ho kor', ne batu maltrankvile !"
Kaj en la tempo de V amaroj, kiam la mondo murd-ekcesis, el homa sango kreskis maroj, ĉiuj esperoj ŝajne ĉesis, al кого, kiu tiel pezis en brust' spiranta malfacile, la lastan peton li adresis : "Ho kor', ne batu maltrankvile !"
Vin mil-mil langoj ne forgesis Majstro, sed ĝemas ni simile nun, car la mond' atomarmile sin minacante refrenezis : "Ho kor', ne batu maltrankvile !"
Kolomano Kalocsay
La grandeco de D-ro L. L. Zamenhof
de
Prof. D-ro Ivo Lapenna (Jugoslavio, nun Britujo)
Antaŭ 100 jaroj — precize la 15-an de decembro 1859 — naskiĝis homo, kiu supervivis sin mem. La spertoj de intergenta sangado en Bjalistoko de lia infanaĝo inspiris lin al la suproj de sublime altruis- ma sindediĉo por la bono de ĉiuj homoj. La kru- elaj malfeliĉoj, surverŝitaj grandparte de lingvo- diverseco sur tiun terpeceton inter Okcidento kaj Oriento, kuraĝigis lin serĉi kaj trovi solvon por la lingva problemo en kadroj monda j.
Lazaro Ludoviko Zamenhof estis Judo: membro de tiu popolo suferanta, kiun jarcentaj persekutoj kaj torturoj hardis kaj multrilate nobligis, kaj kies filoj donis al la kulturo kaj ĝenerala progreso nom- bron da eternaj valoroj. Lia patrolando estis Pollando, sed en la oficialaj registroj И estis enskribi- ta kiel civitano de la Rusa Impйrio, car la krucumo de Pollando donis tiun regionon al la caroj. Sed Zamenhof, restante fidela al sia gento kaj patrujo, samtempe tamen leviĝis super sia popolo, super sia ŝtato kaj fariĝis loĝanto de la mondo, apartenanto de la homaro.
Naskita en medio modesta, humila laŭ sia karak- tero, И grandiĝis per sia verko kaj fariĝis person- eco de formato tutmonda. Kaj hodiaŭ, cent jarojn post lia naskiĝo, lia nomo estas solene festata en ĉiuj landoj. Prezidantoj de respublikoj, ĉefministroj kaj ministroj, gr anda j sciencistoj, lingvistoj kaj Nobelpremiitoj, artistoj, verkistoj kaj poetoj, eduk- istoj kaj kulturaj agantoj de diversaj landoj, de malsamaj politikaj sistemoj, religiaj kredoj kaj filozofiaj konvinkoj unuiĝis por patroni omaĝon de la homaro al homo, kies tuta vivo, ĉiuj intelektaj energioj kaj fizikaj fortoj estis dediĉitaj al ĝia pli granda feliĉo.
* »
*
En kio konsistas la grandeco de Zamenhof?
En julio de la jaro 1887 aperis en Varsovio la unua lernolibro de la Internacia Lingva por Rusoj. La 40-paĝa libreto konsistas el antaŭparolo, plena gramatiko kaj vortaro Internacia-Rusa kun klari- goj pri ĝia uzo. Gi estis la rezulto de multjara laborado.
El tiu malgranda semeto elkreskis en iom pli ol sep jardekoj fortika arbo kun profundaj radikoj, abundaj branĉoj kaj densa foliaro. Gi estas ne- kontestebla fakto. Spitante ĉiujn obstaklojn — antaŭjuĝojn, rasismojn kaj ŝovinismojn, militojn, misprezentojn, rektajn malpermesojn kaj ne malofte persekutoj n — la Internacia Lingvo traboris al si la vojon en ĉiujn partojn de la mondo, penetris en ĉiujn sociajn tavolojn, konstante riĉiĝadis per nova kultura enhavo kaj, paralele, daьre interne evoluadis. El genia projekto ĝi transformiĝis en nuancoplenan instrumenton de pensado kaj komunikado. Gi fariĝis vivanta lingvo, kun tute propra spirito, de vivanta internacia kolektivo.
Antaŭ Zamenhof multaj — inter ili kelkaj veraj gigantoj de la homa penso — sereis konvenan solvon de la lingva ĥaoso. Post Zamenhof pluraj aliaj klopodis — ĉu pro persona gloremo, ĉu pro nйscio aь nekompreno de la problemo — ankoraŭfoje mal- kovri jam malkovritan Amerikon. Kelkfoje tiuj provos elvokis iom da publika interesiĝo kaj kreis iom da konfuzo. Plej ofte ili restis seneĥaj. Neniu el ili sukcesis firmiĝi. Neniu transpasis la limojn de teorie pli aŭ malpli taŭge planita projekto. Neniu socie enradikiĝis. Kaj pli aŭ malpli baldaŭ — ku- time depende de la disponeblaj financaj rimedoj — ili malaperis unu post la alia en la mallumo de la forgeso.
Kial, do, Esperanto sukcesis, dum ĉiuj aliaj pro- jektoj de komuna lingvo, kvankam kelkfoje verk- itaj de rekonitaj lingvistoj kaj apogataj de famaj nomoj, fiaskis?
La kaŭzoj estas pluraj, sed tri el ili ŝajnas al mi esencaj:
1. Zamenhof bone komprenis, ke lingvo internacia devas konsisti el elementoj maksimume internaciaj. Tial li metis en ĝian vortaron radikojn jam internaciiĝintajn kaj signis la vojon por plua riĉigo de la lingvo per novaj internaciaj esprimoj. Sed И ankaŭ perfekte komprenis, ke lingvo ne konsistas nur el vortoj; plue, ke unuflanke, ne ekzistas absoluta internacieco de la vortoj — nek laŭenhave, nek laŭforme — kaj ke, aliflanke, por atingi facil- econ estas necese ordigi kaj sistemigi tiun internacian lingvomaterialon kaj liberigi ĝin de balastaj akcesoraĵoj kaj absurdaĵoj.
Nur iom post iom Zamenhof solvis tiujn demando jn, pri kiuj li okupiĝis ekde siaj plej junaj jaroj. Lia grandioza verko estas sendube rezulto de eksterordinara talento, sed same tiel ankaŭ de sen- fina pacienco kaj diligento. En la komenco la kom- plikaj gramatikoj de la lingvoj, kiujn li sciis, kaj iliaj dikegaj vortaroj timigis lin. Kelkfoje li efek- tive malesperis, sed ĉiam denove li provadis, kre- adis, serĉadis la solvon. Lernado de la angla lingvo montris al li, ke eblas simpligi la gramatikon ĝis maksimumo. Hazarda rimarko de surskribo "suker- aĵejo" donis al li la ideon kiel, per bone planita sistemo de afiksoj, solvi la problemon de tro multaj vortoj. Restis ankoraŭ la demando de la vort- radikoj. Unue li pensis, ke la vortojn oni povas tute simple inventi. Nur poste li rimarkis, ke granda nombro da vortoj jam internaciiĝis en la nor- mala evoluprocezo de la lingvoj. „Mi baldaŭ rimarkis — li skribis al Borovko — ke la nunaj lingvoj posedas grandan provizon da pretaj vortoj jam internaciaj, kiuj estas konataj al ĉiuj popoloj kaj faras trezoron por estonta lingvo internacia — kaj mi kompreneble utiligis tiun ĉi trezoron."
Surbaze de tiuj principoj, kies ĝustecon li mem elprovadis dum multaj jaroj tradukante kaj verk- ante en sia lingvoprojekto, la fundamento de la Internacia Lingvo ricevis sian definitivan formon. Cio en tiu fundamento estas bone pripensita kaj antaŭe elprovita en la praktiko. Ĉio celas krei ba- zon de plena lingvo, efektive internacia laŭ sia interna strukturo kaj ĝis maksimumo facila. Tial, ekzemple, Esperanto havas fonetikan ortografion. Tial en ĝi ĉiu elemento ricevis difinitan signifon kaj la tuta lingvo aglutinan karakteron kun plej simpla gramatiko. Per la sistemo de afiksoj la Internacia Lingvo akiris vastajn eblecojn de subtila derivado. Tio unua vide kelkfoje iom ĝenas la t.n. „tujan kompreneblecon", per kiu kelkaj pseŭdo- sciencaj fabrikantoj de novaj projektoj provas blufi personojn parolantajn plurajn okcidenteŭropajn lingvoj n, sed ĝuste tio donas al la lingvo multe pli grandan, veran kaj realan, internaciecon: ne, kompreneble, el vidpunkto de difinita nacio aь grupo da nacioj kaj de iliaj intelektaj satelitoj, sed el vidpunkto monda. Samtempe tiuj karakterizoj helpas la rapidan ellernon de la lingvo kaj ebligas ĝian tujan praktikan uzon skribe, lege kaj parole ne sole en Okcidento, sed sur ĉiuj kontinentoj; ne nur fare de kleruloj, sed ankaŭ fare de la plej ordinaraj homoj.