La moto „Рог ke lingvo estu tutmonda, ne suficas ĝin nomi tia", presita sur la kovrilpaĝo de la unua lernolibro, entenas fundamentan principon de unuaranga graveco.
2. Lingvo estas socia jenomeno. Por ke ĝi povu meriti la nomon de lingvo, ĝi devas kontentigi ĉiujn bezonojn de pensesprimado de difinita hom- grupo. Tio signifas, ke ĝi ne povas esti limigita nur al scienco aŭ nur al kiu ajn alia speciala fako, sed ĝi devas rilati al ĉiuj homaj aktivecoj. Tio plue signifas, ke ĝi povas esti evoluigata. ne de tiu aŭ alia unuopulo — eĉ ne de la plej genia — sed nur de la tuta kolektivo, kies spirita proprieto ĝi estas, surbaze de la efektivaj bezonoj de tiu kolektivo. Ankaa tiun grandan veron Zamenhof bone kom- prenis. Li tuj „forcedis ĉiujn personajn rajtojn" je la lingvo kaj akcente deklaris jam en la unua lernolibro: „Internacia Lingvo, simile al ĉiu nacia, estas propraĵo socia". Precize tia ĝi estis kaj estas konsiderata de tiu internacia kolektivo, kiu ĝin akceptis ne por eksperimente aŭ lude pasigi la tempon dum ripoza neniofarado, sed por utiligi ĝin en siaj internaciaj rilatoj.
Laŭ tiu korekta principo la lingvo efektive evo- luis „per tiu sama natura vojo", per kiu evoluas „ĉiu alia lingvo", kiel diris Zamenhof en la jaro 1910. Sed li povis prave konstati jam en 1908: „Nia lingvo konstante pli riĉiĝas kaj elastiĝas. Iom post iom konstante aperas novaj vortoj kaj formoj, unuj fortikiĝas, aliaj ĉesas esti uzataj. Cio fariĝas kviete, senskue kaj eĉ nerimarkeble". De tiam laŭ la sama maniero la lingvo plue konsiderinde evoluis kaj samtempe fortikiĝis ĝia interna unueco kaj koher- eco pro la ampleksiĝo kaj daŭra multobliĝado de ĉiaspecaj internaciaj kontaktoj inter ĝiaj uzantoj.
3. Sendube, la lingvaj malfacilaĵoj troviĝas en la radikoj mem de la ideo de komuna supernacia lingvo. Sed tiuj malfacilaĵoj fariĝas objektivaj obstakloj kaj sentiĝas kiel tiaj ĝuste tial, ĉar oni ekkonceptas la homaron kiel prнncipe unuecan kaj la mondon kiel principe tutecan. Animo delikata kiel tiu de Zamenhof ne povis ne eksenti tion, des pli ke li naskiĝis, edukiĝis kaj vivis en medio plur- nacia, saturita de reciprokaj intergentaj antagonismo j. Tute nature, do, li enspiris en la lingvon spiriton de humaneco kaj internaciismo. Ankaŭ tiurilate lia subjektiva penso harmonie akordis kun la objektive formiĝantaj kondiĉoj.
Jam en la jaro 1878, kiam Lazaro Ludoviko estis ankoraŭ lernanto en gimnazio, li kaj liaj junaj kolegoj entuziasme kantis en la unua, ankoraŭ ne ellaborita projekto de komuna lingvo:
Malamikete de las nacjes
Kaгу kadу, jam temp' estб.
Malamikeco de la nacioj falu, falu, jam tempo estas! Por Zamenhof komuna tuthoma lingvo ne- niam estis celo al si mem, sed unu el la plej gravaj rimedoj por forigi la miskomprenojn, suspektojn kaj malamon inter la popoloj, por krei kondiĉojn de interkompreniĝo kaj reciproka respektado. La esenco de tiu ideo estas koncize esprimita en unu sola simpla frazo, kiun li eldiris en sia rimarkinda parolado en Bulonjo-sur-Maro tiun gloran tagon de la jaro 1905, kiam la unuan fojon en la historio de la homaro homoj de diversaj nacioj interkom- preniĝis per komuna supernacia lingvo: „Ni kon- sciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo- sur-Maro kunvenis ne Franco j kaj Anglo j, nek Rusoj kun Poloj, sed homoj kun homoj".
Zamenhof tamen ne supertaksis la rolon de la lingvo, kiel kelkfoje neinformitaj personoj klopo- das kredigi. En Genevo, en 1906, li precizigis:
„Ni ne estas tiel naivaj, kiel pensas pri ni kelkaj personoj: ni ne kredas, ke neьtrala fundamento faros el la homoj anĝelojn; ni scias tre bone, ke la homoj malbonaj ankaŭ poste restos malbonaj; sed ni kredas, ke komunikiĝado kaj konatiĝado sur neŭtrala fundamento forigos almenaŭ la grandan amason de tiuj bestajoj kaj krimoj, kiuj estas kaŭ- zataj ne de malbona volo, sed simple de sinnekona- do kaj de devigata sinaltrudado".
La humaneca internaciismo — hodiaŭ praktikata kaj flegata en sia plej pura formo inter la personoj parolantaj la Internacian Lingvon — estis kaj estas potenca idea fono de la lingvo. Gi donis al la Internacia Lingvo koron kaj animon, tute specialan karakteron kaj apartan fizionomion. Kaj sen tiuj neniu lingvo povas vivi, kreski kaj maturiĝi.
La tri tuŝitaj elementoj kaŭzis la plenan suk- ceson de Esperanto el lingva vidpunkto. Hi estas unu el la garantioj por la plua disvastiĝo kaj evoluo de la Internacia Lingvo, por ĝia ĉiam pli ampleksa apliko en la internaciaj rilatoj, por ĝia estonteco. Tia efektive internacia lingvo estas samtempe baza rimedo de integriĝo en supera homara tuto, sed tiel ke samtempe estu konservitaj la individuecoj de ĉiuj nacioj, de la naciaj kulturaj valoroj kaj de iliaj plej grandaj trezoroj: la naciaj lingvoj.
Cento da placoj kaj stratoj tra la mondo hodiaŭ portas la nomon de D-ro L. L. Zamenhof. Monumento j estas starigitaj al li en diversaj lokoj. Ne plu ekzistas enciklopedio aŭ strioza lingvistika verko, kiu ne mencius la iniciatinton — kiel li mem sin nomis — de la Internacia Lingvo. Ofte oni diras, ke tiu aь alia grandulo de la spirito vivas plue tra la daŭra valoro de sia verko. Sed se pri iu tiu diro estas ĝusta, tiam certe unuavice pri Zamenhof. Car li plue ekzistas kaj ekzistos en la estonteco tra la lingvo, kies fundamentojn lia gкnio donacis al la homaro kaj kiu hodiaŭ vivas en la abunda kaj daŭre kreskanta tutmonda literaturo, en la gazet- aro kaj revuoj, sur la ondoj de radio kaj ekranoj de televido, en kongresoj kaj konferencoj, en internaciaj amikaj rondoj kaj eк en familioj, sur la lipoj de miloj kaj miloj da personoj tra la mondo, alportante кien, kien ĝi penetris, almenaŭ iom de tiu bonvolemo, kiu enspiris en ĝin la nobleco de homo kun granda animo kaj profunda menso el Bjalistoko. Jes, monumentoj estas starigitaj al Zamenhof, sed la plej grandan kaj la plej belan monumenton li starigis al si mem per sia verko.
Pensoj de Zamenhof:
Pri la idea fono
,,La diferenзo de la lingvoj prezentas la esencon de la diferenзo kaj reciproka malamikeco de la nacioj, кar tio ĉi antaŭ кio falas en la okulojn ĉe renkonto de homoj: la homoj ne komprenas unu la alian kaj tial ili tenas sin fremde unu kontraŭ la alia ... Kiu unu fojon provis loĝi en urbo, en kiu loĝas homoj de diversaj reciproke batalantaj nacioj, tiu eksentis sendube, kian grandegan utilon al- portus al la homaro lingvo internacia, kiu, ne en- trudiĝante en la doman vivon de la popoloj, povus, almenaŭ en landoj kun diverslingva loĝantaro, esti lingvo regna kaj societa". (El Antaŭparolo al Unua Libro.)
„Tiu ĉi ideo — vi кiuj sentas ĝin tre bone — estas frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj. Tiu ĉi ideo akompanadis Esperanton de la unua momento de ĝia naskiĝo ĝis la nuna tempo". (Originala Ver- karo, p. 372.)