Выбрать главу

„La dua kulpigo, kiun ni ofte devas aŭdi, estas tio, ke ni esperantistoj estas malbonaj patriotoj.

Car tiuj esperantistoj, kiuj traktas la esperantismon kiel ideon, predikas reciprokan justecon kaj frate- con inter la popoloj, kaj ĉar laŭ la opinio de la gentaj ŝovinistoj patriotismo konsistas en malamo kontraŭ ĉio, kio ne estas nia, tial ni laŭ ilia opinio estas malbonaj patriotoj, kaj ili diras, ke la esper­antistoj ne amas sian patrujon. Kontraŭ tiu ĉi men- soga, malnobla kaj kalumnia kulpigo ni protestas plej energie, ni protestas per ĉiuj fibroj de nia кого!... La esperantismo, kiu predikas amon, kaj la patriotismo, kiu ankaŭ predikas amon, neniam povas esti malamikaj inter si. Ciu povas paroli al ni pri кiuspeca amo, kaj ni kun danko lin aŭskultos; sed kiam pri amo al la patrujo parolas al ni ŝovLn- istoj, tiuj reprezentantoj de abomeninda malamo, tiuj mallumaj demonoj, kiuj ne sole inter la landoj, sed ankaŭ en sia propra patrujo konstante instigas homon kontraŭ homo — tiam ni kun la plej granda indigno nin deturnas. Vi, nigraj semantoj de mal- paco, parolu nur pri malamo al ĉio, kio ne estas via, parolu pri egoismo, sed neniam uzu la vorton ,,amo", car en via buŝo la sankta vorto „amo" mal- puriĝas". (Originala Verkaro, p. 382).

En la kvin kontinentoj, en ĉiuj landoj, dum la jaro 1959, estas honorata la memoro de D-ro Za­menhof, iniciatinto de la Internacia Lingvo. Okul- kuracisto en Varsovio, li estas mondkonata kiel lingvisto: sur la esenca bazo de liaj laboroj, kreiĝis en 70 jaroj unu el la plej belaj monumentoj pri kiuj la civilizacio povas fieri: vivanta internacia lingvo, rezulto de la long j ara verkado de aŭtoroj el plej diversaj kulturoj, el plej malsamaj lingvoj.

L. L. Zamenhof naskiĝis en pola urbeto, Bjali- stoko, la 15-an de decembro 1859 en meze bonstata familio hebreo-pola. Lia patro estis lingvoprofesoro kaj tre frue, la juna Zamenhof estis inicita al la grandaj literaturaj lingvoj. Dank' al sia denaska lingvotalento, li bone asimilis ankaŭ la popolajn lingvojn aŭ dialektojn parolatajn de la kampar- anoj en lia apudeco. Kiel infano, li suferis pro la malamo, kiu ĵetis unu kontraŭ la alian la diversaj n gentojn de Bjalistoko : polaj burĝoj kaj rusaj ad- ministrantoj, germanaj metiistoj kaj litovaj kam- paranoj, krome hebreaj komercistoj! Lia lingvo- kompreno montris al li, ke — kvankam tio ne povas ĉion klarigi — la malsameco de la lingvoj estas unu el la plej gravaj obstakloj por pli bona harmonio inter la homoj. Kaj li ekrevis pri komuna lingvo, kiu ebligus al ĉiuj kompreni kaj esti kom- prenataj, manifesti siajn bezonojn, pensojn kaj sentojn, kiu ajn estas iliaj nacioj kaj gepatraj ling­voj, egale ĉu ili estas kleruloj aŭ scienculoj, sim- pluloj aŭ kamparanoj. Tamen, post fino de la licea tempo dum kiu li studis ankaŭ la antikvajn ling­vojn, li decidiĝis dediĉi sin al medicino. Li, ĉefe en Varsovio, studas sed ankaŭ en Moskvo. Poste, li iras en Vienon por specialiĝi pri oftalmologio.

Lia vivo de specialkuracisto estas senhistoria: li praktikas en Varsovio ĝis la mezo de la Unua Mond­milito honorata de siaj kunfratoj, amata de siaj malsanuloj. Ni aldonu, ke li havis viglan kores- pondon kun kelkaj specialistoj, kiuj ne hezitis el- lerni la novan lingvon. Ni citu Javal, tiel fama inter esperantistoj kiel inter oftalmologoj, kiu, interalie, kreis en sia laboratorio ĉe Sorbono, kun sia disĉiplo Schiхtz, la nepre necesan oftalmome- tron ("javal") kaj kies lecionoj pri optika fiziologio estas ankoraŭ aktualaj.

Ciuokaze, Zamenhof apartenas al tiuj homoj kiuj, fakulo en unu branĉo, tamen famiĝis en alia. Mul­taj, kiel Leibnitz kaj Descartes, antaŭe priparolis la problemon de komuna lingvo. Malpli multaj donis al ĝi praktikan solvon. Neniu el tiuj proponoj konis ioman sukceson.

Zamenhof, kun vera lingvotalento, komprenis ke jam ekzistas internacia bazo — ĉefe greko-latina — sed li ne konsideris sin sklavo de tiu bazo, kiel aliaj poste faros, sensukcese. Komuna lingvo devas utili al homoj el plej malsamaj devenoj kun lingvo- kutimoj ofte kontraŭaj. Necesis ne trudi al ili tro latinajn lingvajn apartaĵojn. Ke li sukcesis, mon- tras la disvastiĝo de la nova lingvo. Jam en 1878 unua skemo de la „lingwe uniwersala" ekzistis sed nur en 1887 post intensa tralaborado, tradukado kaj originala verkado li eldonas en Varsovio la definitivan skemon en broŝuro titolita: ,,D-ro Es­peranto : Lingvo Internacia". Poste lia pseŭdonimo transiris al la lingvo mem.

Iom post iom, la lingvo disvastiĝis tra Eŭropo, precipe ekde 1905, dato de la unua Universala Kon­greso de Esperanto, kiu grandaskale kaj plej evi­dente demonstris la vivipovecon de la lingvo. Ho- diaŭ, la Internacia Lingvo disvastiĝis al ĉiuj kontinentoj. Ankoraŭ ne oficiale akceptita ĝi tamen meritis en 1954 la agnoskon de grava internacia forumo kiel UNESKO, kiu deklaris ke Esperanto havas grandan valoron por la internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj la proksimigo inter la popoloj. Oni ne uzas Esperanton en ĉiuj internaciaj revuoj sed la nombro de revuoj kiuj akceptas ĝin inter aliaj lingvoj, ĉu por aperigi originalajn studojn, ĉu por aldoni resumojn kreskas de jaro al jaro. La japanoj eldonis antaŭ nelonge bibliografion de sciencaj verkoj faritaj de japanaj aŭtoroj en la Internacia Lingvo; simila sed aparta bibliografio devis esti farata nur pri la laboroj de japanaj medicinistoj. La samon oni povas diri pri internaciaj kongresoj. Sed oni devas agnoski, ke disvastiĝo de intelektaj progresoj povas esti nur malrapida. Ciuokaze la nombro de la kuracistoj, kiuj uzas la Internacian Lingvon jam estas atentinda. Ekzistas „Tutmonda Esperantista Kuracista Asocio" (TEKA). Gi eldonas revuon en Japanio: „Medicina Revuo".

Kompreneble, ne ĉiuj uzas Esperanton nur pro profesiaj motivoj. Por pli ol unu la lingvo mem estas ŝatokupo, kaj ili estas verkistoj, kiel ekzemple Kalocsay, ĉefo en hospitala servo de Budapest jam de multaj jaroj, kiu estas tutmonde konata kiel la „Princo de la esperanta poezio", aŭtoro de multaj originalaj poemoj, tradukinto de ĉefverkoj kiel ekzemple la "Infero" de Dante, aŭ "Tragedio de 1' Homo" de Madаch.

D-ro L. L. Zamenhof, oftalmologo, inciatinto de la Internacia Lingvo

de

D-ro A. Albault, Oft. (Francujo)

Resume, D-ro Zamenhof, la modesta okulisto Varsovia, la granda idealisto kaj lingvogenio, suk­cesis doni al la surdamuta homaro lingvon, kiu penetris en ĉiun landon, en ĉian okupon, lingvon, kiu nun montriĝas ne nur, kiel vivanta lingvo, sed ankaŭ kiel potenca instrumento de kulturo. Se oni mezuras la valoron de homo per la fruktoj de lia kreaĵo, eĉ nur pro tio oni devas meti D-ron L. L. Zamenhof inter la plej grandaj bonfarintoj de la homaro.

Estas ĝenerale konata la favora sinteno de L. Tolstoj al Esperanto. La seio pri tiu sinteno de la granda rusa verkisto baziĝas ĉefe sur kelkaj plej konataj diroj de Tolstoj pri Esperanto, unuavice sur lia longa letero de la 27-a de aprilo 1894 al grupo da esperantistoj en Voroneĵ, en kiu li skribis:

„La facileco de ĝia lernado estas tia, ke, ricevinte antaŭ 6 jaroj gramatikon de Esperanto, vortaron kaj artikolojn, skribitajn en tiu lingvo, mi povis post ne pli ol du horoj da okupiĝo, se ne skribi, do plene libere legi en tiu lingvo" (Vol. 67, p. 101).

Fakte la diroj de Tolstoj pri Esperanto tute ne estas limigitaj al tio, kio estas ĝis nun menciita en la Esperanto-gazetaro. Pli detala studo de la tuta skriba heredajo de Tolstoj montras, ke li ekde la unuaj tagoj de sia konatiĝo kun Esperanto en 1889 ĝis la lastaj tagoj de sia vivo konservis sian poziti- van starpunkton rilate al la lingvo, konfirmante tion plurfoje en diversaj formoj.

La unuan kontakton kun Esperanto Tolstoj certe havis meze de 1889, kiam li ricevis de la verkisto kaj ĵurnalisto V. V. Majnov leteron kun la aldonita lernolibro, publikigita en Varsovio en 1888. Tra- studinte ĝin, Tolstoj tuj taksis la malgrandan libreton kiel gravegan eventon, utilan por la homa­ro. Sendinte respondon al Majnov, Tolstoj skribis en sian taglibron la 13-an de septembro 1889: