„Mi skribis leteron al Majnov pri la lingvo Esperanto. Bona verko" (Vol. 50, p. 142).
La fakto, ke Tolstoj notis en sia taglibro la for- sendon de letero pri Esperanto, kaj ankoraŭ pli lia firma konkludo „bona verko", klare montras, ke li ne nur atente trastudis la senditan libreton, sed ankaŭ profunde pensis pri ĝia enhavo. Tion kon- firmas ankaŭ la enhavo de lia letero al Majnov de la 13-a de septembro 1889, kiun li mencias en la taglibro. En tiu letero li skribis:
„Mi atente tralegis la lernolibron de la Internacia Lingvo, kiun vi sendis al mi, kaj mi trovas, ke tiu lingvo plene kontentigas la bezonojn de internacia eŭropa (Eŭropo кип la kolonioj, inkluzive Ameri- kon) lingvo ... Mi opinias tiun agon — la akcepton de unu lingvo fare de la Eŭropanoj — ago de unua- ranga graveco, kaj tial mi estas tre dankema al vi pro la alsendo kaj mi, laŭ miaj fortoj, klopodos dis- vastigi tiun lingvon; la plej ĉefa estas mia konvinko pri ĝia перга neceso" (Vol. 64, p. 304).
Ne gravas ĉi tie la formo, en kiu esprimis sin Tolstoj — „Eŭropo kun la kolonioj inkluzive Ame- rikon", kio praktike en tiu epoko signifis preskaŭ la tutan mondon — sed gravas lia senkondiĉa aprobo de la Internacia Lingvo kaj la akcentado, ke ĝi estas nepre necesa.
En decembro, 1889, Majnov sendis al Tolstoj vortaron kaj kelkajn librojn en Esperanto. Tolstoj denove dankis al И per letero. Sajnas ke Majnov ne bone komprenis la favoran sintenon de Tolstoj rilate la Internacian Lingvon. Kiel sekvas el la postaj leteroj, Majnov atendis, ke Tolstoj fariĝos aktiva disvastiganto de la lingvo. Majnov eĉ mon- tris malkontenton, ke Tolstoj prokrastas tion. Tolstoj respondis en sia letero de la 30-a de majo 1892:
„Mi estas ĉiam pli kaj pli okupata, kaj da tempo mi havas ĉiam malpli kaj malpli. Pro tiu kaŭzo, senkonsidere al la fakto, ke mi plene aprobas la disvastigon de la Internacia Lingvo Esperanto, mi ne havas la tempon okupiĝi pri ĝi" (Vol. 66, p. 223).
En aprilo, 1894, V. L. Kravcov, distrikta juĝisto en Voronej, petis en la nomo de la loka grupo, ke Tolstoj donu sian opinion pri Esperanto. Responde Tolstoj sendis longan leteron kun eldiroj pri Esperanto jam vaste konataj kaj menciitaj en la komenco de tiu ĉi artikolo. En tiu letero Tolstoj detale esprimas sian opinion pri la internacia lingvo ĝenerale kaj pri Esperanto speciale. Li diras, ke la enkon- duko de la Internacia Lingvo estas „unu el la plej proksimaj antaŭŝtupoj", garantiantaj „la reciprok- an interkompreniĝon de la homoj unuj kun la aliaj" sur la vojo al tuthomara frateca unueco. Pritrak- tinte la tri eblecojn de komuna lingvo por internacia j rilatoj, li konkludis, ke la tria solvo estas la plej bona: Tiu solvo estas, „ke ĉiuj homoj de ĉiuj nacioj kreu por si unu internacian facilan lingvon kaj ke ĉiuj lernu ĝin; en tio konsistas la ideo de la esperantistoj, sajnas al mi, ke la lasta ebleco estas la plej racia kaj, ĉefe, realigebla plej rapide" (Vol. 67, p. 101).
Tolstoj, Zamenhof kaj Esperanto [1]
Tolstoj ne nur principe aprobis Esperanton, sed ankaŭ donis al la lingvo sian apogon. Li konsentis, ke kelkaj liaj artikoloj aperu en la gazeto „La Esperantisto". La kunlaborado de la granda verkisto, kompreneble, devis altiri la atenton de la larĝa publiko kaj fortikigi la pozicion de la gazeto. Ne- atendite, tamen, la publikigo de la traduko de la artikolo de L. Tolstoj „Prudento kaj Kredo" en lan-ro 2, 1895, de la gazeto, kaŭzis, ke la cara cenzuro malpermesis la gazeton en Rusujo. Tio estis granda bato por la ankoraŭ malforta Esperanto-Movado, car la plej granda parto de la abonantoj estis en Ruslando. Tiu fakto tre amarigis Tolstoj kaj li an- kaь sentis sin respondeca pro la malpermeso, kvan- kam, kompreneble, li neniel kulpis. En la letero de la 5-a de majo 1895 al N. N. Strahov li skribis:
„Estas iu doktoro Zamenhof, kiu к reis la Esper- antan lingvon kaj publikigadis en ĝi gazeton, ŝajnas en Dresden. La gazeto havis ĉ. 600 abonantojn, el kiuj la plimulto estis en Ruslando. Miaj amikoj, precipe unu, Tregubov, granda apoganto de Esperanto, dezirante subteni la gazeton, publikigis tie unu mian leteron pri la rilato de la racio al la religio, tre senkulpan, kaj ankaŭ unu artikolon pri la nepagado de la impostoj en Nederlando. Tio kaŭzis, ke oni malpermesis enlasi la Esperanto- gazeton en Ruslandon, kaj Zamenhof, pasie dediĉita al sia verko, kaj materie ruiniĝinta jam antaŭe pro tiu verko, suferis parte ankaŭ de mi. Си ne eblas havigi al li denove la permeson por allaso de la gazeto en Ruslandon?" (Vol. 68, p. 89).
Efektive, N. N. Strahov parolis pri la afero kun la poeto Appolon Majkov, kiu en tiu tempo estis prezidanto de la Komitato por Eksterlanda Cenzuro, kaj tiu promesis plenumi la peton de Tolstoj. N. N. Strahov informis Tolstoj pri sia interveno en la letero de la 6-a de junio 1895. La malpermeso estis nuligita, sed tio tamen ne savis la gazeton, kiu ĉesis aperadi en aŭgusto, 1895. En decembro de la sama jaro komenciĝis la publikigo de la revuo „Lingvo Internacia".
En aŭgusto, 1909, petita doni la permeson por publikigo en „Internacia Socia Revuo" de traduko de kiu ajn el siaj verkoj, Tolstoj konsentis kaj skribis en la letero de la 17-a de aŭgusto 1909:
„Mi plene konsentas kun la opinio, esprimita en via letero, pri la granda signifo de la Internacia Lingvo kaj ankaŭ mi mem tre volonte kunlaborus en tiu agado, laŭ miaj fortoj, inter la aliaj agantoj. Mi esprimas mian konsenton pri traduko al Esperanto de kiu ajn el miaj verkoj. Си vi ne opinias konvena fari Esperantan tradukon de mia artikolo pri la paco, ankoraŭ ne publikigita, sed preparita por la Stokholma Tutmonda Kongreso de la Paco? Mi ankaŭ volonte skribus pri la signifo de la Internacia Lingvo, sed mi dubas ĉu mi trovos tempon kaj povos" (Vol. 80, p. 65).
La menciita artikolo de Tolstoj aperis en „Internacia Socia Revuo", 1910, n-ro 1, pp. 49—52.
Estas tre karakterize, ke Tolstoj sugestis por traduko al Esperanto precize sian raporton pri paco. La granda verkisto kaj pensulo bonege komprenis, ke Esperanto estas ligita al la paco kaj al la amikaj rilatoj inter la popoloj.
Tolstoj alte aprezis la edukan valoron de Esperanto. En siaj multaj diroj li akcentadis la gravecon koni diversajn lingvojn ne nur por akiri kaj larĝigi siajn sciojn, sed ankaŭ por la proksimigo de la homoj de diversaj nacioj. Li bone komprenis, ke ne estas eble ellerni multajn lingvojn. Tial li kon- silis lerni nur la plej necesajn. En sia letero de la 10-a de aprilo 1905 al P. I. Birjukov, li skribis:
„Rilate la lernadon de la lingvoj — ju pli multaj, des pli bone — mi opinias, ke jen, tiujn ĉi, laŭ mi, viaj infanoj devus lerni: la francan kaj germanan nepre, la anglan kaj Esperanton, se eble" (Vol. 73, p. 68).
La fakto, ke Tolstoj enmetis Esperanton en la mallongan liston de "elektitaj" lingvoj, kiujn oni devus lerni, montras la grandan signifon de la Internacia Lingvo en lia penso.
Oni rimarkos, ke en ĉiuj ĉi diroj pri Esperanto Tolstoj ĉiam parolas pri „la internacia lingvo" aŭ „Esperanto". Neniaj superfluaj, eraraj kaj kon- fuzigaj epitetoj. Tolstoj akceptas Esperanton kiel plenan lingvon, kiel instrumenton de ĉiaspeca rila- tado de la homoj de diversaj nacioj. Tia majstro de la vorto, kiel Tolstoj, tutcerte ne povis ignori la valoron de la lingvo por arta kreado, kvankam en tiu tempo ankoraŭ ne ekzistis tiel granda literaturo en Esperanto, kiel hodiaь. Tio montras, ke Tolstoj neniel dubis pri la grandaj esprimaj eblecoj de la Internacia Lingvo kaj pri ĝia plena taŭgeco por literatura kreado. Diversaj pseŭdoaŭtoritatuloj, kiuj sen ia ajn scio pri la afero donas kelkfoje „profundepensajn" opiniojn pri la kvazaŭa netaŭg- eco de Esperanto por literatura kreado (ĉar ĝi estas „artefarita" k.t.p.), agus pli bone kaj pli inteligente, se ili imitus la ekzemplon de la rusa geniulo, kona- tiĝus ne nur kun la lingvo, sed ankaŭ kun ĝia literaturo, kaj trastudus plej atente la opinion de Tolstoj.