The poison he brings, and fainting At the feet of his dread lord lies On the bast that the tent-floor covers. He utters no word, and dies.
But the king, in that poison steeping His arrows with secret art, To his enemies sends destruction And death on each poisoned dart.
v. 11. E. ĉe Г vento ne troviĝas en la originalo.
v. 12. Nek A. smooth nek E. bruna estas precize sama kiel R. gustoj. R. prozraĉnoju, A. transparent, ne troviĝas en E.
v. 14-16. R. tornyj, A. black, fariĝas en E. slbla, kiu estas mistraduko. Nek A. nek E. tradukas R. smertl.
v. 17-18. A. aldonas adjektivon ne en la originalo : dense. E. redonas nek blujdaja nek dremuĉij.
v. 19-20. R. netransitiva stekajet doĵd v pesok fariĝas A. transitiva the sand a dew receives — tiel la bildo ion perdas. Ripetiĝo de R. vetvej en v. 7 kaj v. 19 ne reproduktiĝas en la tradukoj. E teren perdas la esprimivon kaj precizon de R. v pesok gorjuĉij.
v. 21. A. one man.... another tute ne sukcesas reprodukti la trafan apozicion de R. teloveka Ĉelovek, kiun ja atingas E. hom' homon.
v. 22. A. that burns estas pleonasma.
v. 24. R. к utru mankas en E.
v. 25-28. E. aldonas en tornistro, ne en la originalo. A. trickles and cleaves estas iom troiga traduko de R. struilsja.
v. 29-32. A. dread estas iom malforta traduko de R. nepobedimogo; E. ĝin ne tradukas. A. aldonas he utters no word, kiun ne motivas la originalo. E. ĉe V trono estas tre malforta ansta- taŭaĵo de R. pod svodom ŝalaŝa na lyki; la A. on the bast that the tentfloor covers, kvankam pli pitoreska kaj proksima, tamen estas mistraduko kaj cetere ambigua.
v. 34. A. with secret art ne troviĝas en la originalo. Neniu el ambaŭ tradukoj donas ekviva- lenton de poslusljivyje.
v. 36. A. to his enemies estas multe tro kurta, kaj cetere senkolora kaj maltrafa, parafrazo de R. к sosedam v ĉuĵdvĵe predely.
Generala konkludo pri Specimeno С: Bela ekzem- plo de kompensoj: se nur la angla traduko repro- duktus la formon de la originalo, se nur la esperanta traduko estus pli preciza, malpli parafraza!
★ ★ ★
Precipe Specimeno С atentigas, ke kritikoj laŭ kriterioj de maksimuma laŭvorta fideleco ne povas forpreni de la valoro de tradukoj, kiuj redonas la larĝan sencon de la originalo kaj mem legiĝas poeziece! Tiaj tradukoj estas pli valoraj ol tradukoj laŭvorte fidelaj, kiuj legiĝas plate kaj prozece. Kaj estas notinde, ke miaj komentaroj ĉifoje estis tute kritikaj; ne estis mia ceio elnombri la belaĵojn de la diversaj kaj diverslingvaj tradukoj — cetere, ilin rimarkos mem la atenta leganto-poeziamanto. Mia ceio estis, indiki la gravan rolon, kiun Esperanto jam komencis ludi, kaj iom post iom pli am- plekse ludos, kiel pontlingvo, kaj tute speciale kiel literatura pontlingvo, inter la popoloj de la mondo.
Pensoj de Zamenhof:
Pri Literaturo, Teatro, Gazeto
„La batalantoj por nia ideo jam longe konvink- iĝis, ke ĉiu nova grava verko, kiun ni povas montri al la publiko, efikas sur ĝin pli, ol ĉiaj plej lertaj teoriaj paroloj ... Sed kiam la konstanta kreskado de nia literaturo (kun ĝi ankaŭ la kreskanta elast- eco de la lingvo) iom post iom silentigos niajn nudavortajn malamikojn kaj malaperigos ĉian du- bon pri la vivipoveco de nia lingvo, tiam vole-ne- vole, post 1 aŭ post 10 aŭ post 25 jaroj, la regist- aroj devos aliĝi al ni, kaj tiam „lingvo tutmonda" fariĝos fakto plenumita... Agadi per lernolibroj, anoncoj k.t.p. estas tre bone kaj necese; sed tio ĉi devas havi lokon apud la literaturo kaj ne an- stataŭ la literaturo". (Originala Verkaro, p. 206.)
„Sed la plej efika maniero de propagando estus, se oni povus aranĝi migrantan teatran trupon Esperantan (mi pensas, ke en Parizo estus tre facile trovi impresarion, kiu aranĝus tiun trupon). Tia trupo, migrante tra ĉiuj plej gravaj urboj de Eŭro- po kaj Ameriko kaj donante ĉie teatran prezent- adon de iaj dramoj en Esperanto, aŭ almenaŭ dialogojn kaj kantojn en tiu ĉi lingvo, farus ĉie grandan bruon kaj alportus al nia afero riĉegajn fruktojn, car nenia teoria parolado pri Esperanto povas tiel bonege efiki, kiel ludado de dramoj aŭ almenaŭ kantado en Esperanto". (Leteroj de L. L. Zamenhof, I, p. 47.)
„Nia nuna gazeto ne aperas kiel io nova, partia, kiel kelkaj en la komenco pensis; ĝi estas — kvankam sub alia redakcio — pura daŭrigo de la gazeto antaŭa; ĝi prezentas nian komunan, tre bone re- daktatan centran organon, kaj mi varmege rekom- endas ĝin kiel unuan kaj plej necesan objekton por niaj amikoj. Cion alian niaj amikoj povas fari aŭ ne fari; sed kiu ne abonas nian standardon, la „Lingvon Internacian", tiu ne estas esperantisto".
(Originala Verkaro, p. 215.)
Kiam naskiĝas literaturo ? Kiel ĝi naskiĝas ? Ni konas la respondojn; kaj nenion novan mi diras atentigante, ke literaturo naskiĝas kiam juna lingvo, eliranta el la stadio de dialekto parolata de primitiv-civiliza popolo kaj ankoraь varianta laŭ vilaĝoj, aŭ regionoj, aŭ popol-tavoloj, estas jam tiel disvastigita, ke multaj homoj povas kom- preni ĝin, kaj kiam tiuj homoj kontaktas kun aliaj pli progresintaj civilizoj, jam konantaj literaturan verk-eblecon. Tiel, la plimulto de antikvaj kaj modernaj literaturoj naskiĝas kiel popol-esprimo nuancata per diverseco de dialektoj; tuj poste tiu sincera esprimo lasas lokon por pli kleraj formoj, kaj aperas imita, ne el кого sed el cerbo, literaturo, flor anta en kulturaj r ondoj. Fine, la juna lingvo akiras sendependon, kaj ĝia literaturo iĝas nova konkero de homa penso.
Tian disvolviĝon de literatura fenomeno ni vidas ĉe la greka, кe la latina lingvoj, kaj ankoraь pli klare ĉe la modernaj idiomoj. Nur unu prezentas ian diversecon, ian deflankiĝon el la tri stadioj : popola — imita — krea. Gi estas la plej juna literaturo en la mondo, kaj, kiel ĉiuj plej modernaj aktivecoj, ĝia evoluo el nenio ĝis literatura digneco okazis en rapidega tempo : sepdek jaroj. Temas pri literaturo de l'lnternacia Lingvo.
Tiu ĉi lingvo, kies bela nomo, Esperanto, ŝajnas promeso de bona espero al la homa raso, ne nas- kiĝis kiel izola fenomeno. La historio de 1' serĉado de solvo por la problemo de internacia komuni- kado sur neьtrala bazo ampleksas multajn jarcen- tojn. Sed tiu ĉi solvo ŝajnas nun atingita per tiu ĉi moderna, praktike jam funkcianta kaj vaste uzata ilo, kiun ellaboris pola sciencisto, d-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof, kies naskiĝan datrevenon oni festas en tiu ĉi jaro. Jam en multaj kongresoj inter naciaj, la lingvo Esperanto anstataŭas la kos- tan kaj netaŭgan sistemon de samtempa traduko, kaj okazadas kongresoj kie ĝi estas la sola oficiala lingvo. Ne mirinde, ke per ĝi (kiu ne estas seka kodekso, sed vera, belsona, fleksebla lingvo) la homoj esprimis kaj esprimas ne nur sciencajn konceptojn, sed ankaŭ siajn sentojn. Do, nova literaturo naskiĝis. Kiel dirite, ĝia daŭro ne ampleksas pli ol la homa vivo-daŭro, ĝis hodiaŭ. El ĝiaj iniciatintoj, ankoraь certa nombro vivas kaj produktas. La diferenзo inter ĝi kaj la aliaj pli malnovaj literaturoj kuŝas en la fakto, ke ĝian naskiĝon ĉeestis ne popolo malklera (kiel кe, ek- zemple, latina aŭ itala aŭ germana....), kaj ne eк moderna, jam kulturita, perfekte civiliza popolo (kiel кe, ekzemple, norvega literaturo) : sed nur unu homo, la kreinto mem de la lingvo. Nuntempaj disvastiĝ-rimedoj kaj kritiko mallongigis la spert- periodon; sed, krom la aludita diferenзo, ĝiaj komenco-formoj entute similas la formojn de aliaj literaturoj; nur, ne popolo, sed unuopa individuo estas la komencinto.