Sufiĉas pensi, ke kiam Erasmo doktoriĝis en Torino, Ameriko ankoraŭ ne estis Ameriko, sed nova kontinento malkovrita nur depost 14 jaroj, tute nekonata estis la plej granda parto de Afriko kaj en la Mediteraneo mem, dum longa tempo regis la influo de la greka lingvo kaj de la araba, precipe en la plej modernaj kampoj de kemio kaj medicino. Kaj kion diri pri la malproksima oriento, pri la granda influkampo de la mil j ara kulturo Cina ?
Se ni do bone objektive konsideras la aferon, ni vidas fakte, ke ĝis nun neniam en la mondo ekzis- tis vera komuna lingvo por ĉiuj kleruloj.
La latina lingvo estis la kultura lingvo, dum kelke da tempo, de la limigita teritorio, kie dis- vastiĝis la kristana religio.
Kie okazis post la forlaso de la uzado de la latina lingvo en la tempo j al ni pli proksimaj, estas gene- rale konate.
Dum komence ludis grandan rolon la franca lingvo, poste en multaj kampoj superregis la germana, kaj nun en la lastaj tempoj ŝajnas pligran- diĝi la graveco de la angla, precipe pro la influo de Ameriko.
Tiel proksimume antaŭ 50 jaroj, antaŭ la unua granda milito, mia patro povis diri al mi: "Kara filo, se vi volas havi en la manoj la necesajn ilojn, por vin dediĉi al super a j studoj, vi devas eniri en la Universitaton scipovante tralegi, rapide kaj flue, tekstojn en franca kaj germana kaj angla lingvoj". Se oni aldonas ke ni italoj senpene povas kompreni tekstojn en hispana kaj portugala lingvoj, vi vidas kiel la konsilita studado donis fakte al mi bonan ilaron, por povi rekte preni la informo jn necesajn en la ĉefaj revuoj kaj lernolibroj de la mondo, kio estas unu el la unuaj necesoj de la lingva uzado en la scienca kampo.
Tamen ankaŭ per tiu sufiĉe vasta kono, (kiun mi nuntempe malofte konstatas inter la junuloj studantaj en Universitato, eble pro la amaso de konoj, kiujn ili devas studi por la aliaj fakoj, kiuj intertempe multe kreskis) restis ĉiam granda kvanto da verkoj tute ne esploreblaj : en la nord- eŭropaj lingvoj, en la slavaj, inter kiuj nun estas precipe grava la rusa, kaj ankaŭ en la aliaj orientaj lingvoj de la turka ĝis la japana.
La situacio do fariĝis ĉiam pli kaosa kaj mal- facila. Krome en la scienca aplikado de lingvoj ne estas nur necese scii legi la tekstojn, kiuj utilas por la informado, sed de tago al tago, ĉiam pli oni bezonas lingvoj n por la rekta persona kontakto inter la sciencistoj, car ili tute simple kunvenas en kongreso j por kune diskuti la problemojn, car ili vojaĝas de unu lando al la alia por prelegi pri siaj eltrovoj aŭ por lerni en fremdaj Universitatoj.
Kaj ni povas konstati ĉe ni mem, kaj ĉe ĉiuj niaj kolegoj, ke tute alia afero estas scipovi lingvon laŭ lego-kapableco, aŭ scipovi lingvon por ĝin paroli, por fari per ĝi paroladon pri iu teknika temo kaj ne nur pri la simplaj bagatelaĵoj de la komuna vivo.
La uzado de Internacia Lingvo sur la scienca kampo[28])
de
Prof. D-ro Giorgio Canuto (Italujo)
De tio venas la malfacilaĵoj, kiujn oni renkontas en ĉiuj internaciaj kongresoj kiam oni devas antaŭepridiskuti, pri la uzotaj lingvoj. Mi scias pri kon- gresoj kiuj devis esti prokrastitaj pro la manko de tiu fundamenta interkonsento.
Kaj poste, dum la kunveno mem venas la lur- tri), kiel stulta estas la duobla kaj triobla eldonaĵo de ĉiuj publikaĵoj de la kongreso, kun evidenta malŝparo en la kostoj de la presado.
Kaj poste, kiam la lingvoj estas elektitaj (du, mento de la temporaba tradukado, ofte malbona.
Mi memoras kongreson pri infanpsikologio, en Milano, en kiu dum la unua tago oni tradukis ĉion en la tri lingvojn oficialajn: italan, francan, anglan.
La duan tagon oni diris : por ŝparo de tempo, ni faros nur la tradukadon en francan kaj italan, car oni konstatis ke la ĉeestantaj angloparolantoj pli malpli komprenas ankaŭ la francan.
La trian tagon tamen, ĉiam pli mankis la tempo, kaj oni decidis ne plu fari tradukadojn. Oni anon- cis, ke ili estas sendotaj he j men al la kongresanoj. Cu ili ne estus povintaj tuj resti hejme kaj ŝpari la vojaĝelspezojn ?
Ne pli bonan rezulton donas la tiel dirita sam- tempa tradukado, pere de la telefonaparatoj kaj de la tradukistoj kaŝitaj en kabinoj. Ili ĝenerale postulas havi antaŭe la tekston tradukotan.
Sed la vera viva intereso por la sciencaj kon- gresoj konsistas en la rekta diskutado farita el kritikoj, el petoj de klarigoj, el taŭgaj respondoj, kiuj certe ne povas esti antaŭe skribitaj por la tradukistoj.
Kaj tiam la samtempa tradukado fariĝas ofte tre ridinda afero pro la eraroj.
Mi memoras kongreson, en kiu la franca paro- lanto diris ke li metis por eksperimento ian sub- stancon en "pots de terre" (tio estas en argilajn vazojn). Sed la tradukisto komprenis "pommes de terre", kaj kompreneble, tradukis terpomoj, tiel ke la aŭskultantoj plu nenion komprenis de la pris- kribita eksperimento.
Ne restas do alia solvo, krom la samtempa uzado flanke de ciuj de la sama lingvo, tiel ke ĉiu povu per si mem rekte kompreni la oratoron, kaj rekte sin komprenigi, Sed kiun lingvon elekti ?
Gis nun tian interkonsenton oni ne atingis, sed eĉ se oni morgaŭ ĝin atingos, rilate al unu lingvo, ekzemple la angla, restos ĉiam granda malfacilaĵo.
Kiom da homoj studas jam nun en la lernejo tiun lingvon dum diversaj jaroj ? Kaj kiom da ili ĝin sukcesas posedi tiel bone, kiel sian gepatran lingvon ?
Malfacile estas atingi plenan kapablecon en la parolado de fremda lingvo, alie oni ne taksus kiel tre malfacilan profesion, tiun de la interpretisto.
Je la foriro por vojaĝi ĉi tien mi aĉetis vesperan gazeton : en ĝi estas prezentita kiel granda malof- tajo, kaj kun la portreto, juna sinjorino kiu jus venkis konkurson kiel interpretistino ĉe ONU, pri angla, itala, germana lingvoj. Kaj ŝi estas denaske germana, edziniĝis kun italo kaj vivis kelkjarojn en Usono
Kaj prezentante ŝin kiel maloftaĵojn, oni aldonas, ke tre malfacila estas la kariero de la interpretistoj, kaj ke ili atingas pagojn, kiuj povas esti je pli ol 25.000 liroj potage, tio estas pli ol 150 guldenoj.
Cu ni do pretendu, ke la sciencistoj, krom la tempo por studi sian fakajn materiojn, superu ankaŭ tiujn malfacilaĵojn ? Certe ne. Kaj ni havus en la mondo du kategoriojn da sciencistoj : tiujn kiuj libere povus paroli en la kongresoj kaj tiujn, kiuj nur pli malpli povus balbuti ion, kaj ion kompreni
Do la solvo ne povas esti nur la elekto de unu komuna lingvo, sed devas esti ankaŭ, ke tiu lingvo estu facile plene lernebla, por ĉiuj, sen granda perdo da tempo.
Tiu lingvo, facile lernebla de la homoj de ĉiuj popoloj, kaj facile akirebla, ne nur surface, sed funde, kiel la propra lingvo, ekzistas: ĝi estas Esperanto.
Mi ne havas nun tempon por montri al vi, kial Esperanto estas facila, pro sia logikeco, pro sia simpla strukturo, pro la genia sistemo de la deveno de la vortoj el malmultaj radikoj, k.t.p.
Estas tamen nun tuta aro da konkretaj spertoj faritaj dum pli ol 70 jaroj da ekzistado de la lingvo, kaj tiuj asertoj ne estas fantaziaĵoj, sed estas fak- toj, kiujn oni povas konstati ĉe ĉiuj niaj kursoj, kiuj okazas en la tuta mondo, ĉe la plej diversaj popoloj.
Jam antaŭ la milito la fama Pedagogia Instituto Jean Jacques Rousseau en Genevo, per precizaj psikoteknikaj esploroj, faritaj kun lernantoj de pli ol 80 kursoj okazantaj en diversaj landoj, povis konstati, ke la facileco de la lernado de Esperanto estas preskaŭ egala por ĉiuj popoloj, kaj ke la rezultoj, kiujn oni atingas en komparo kun la lernado de aliaj lingvoj, estas meze ses fojojn pli grandaj.