Выбрать главу

En la jaro 1887 aperis en Varsovio la unua lernolibro de Internacia Lingvo, kiun li publikigis sub la pseŭdonimo "Esperanto", laŭ kiu ankaŭ la lingvo estis poste ofte nomata.

En iom pli ol nuraj sep jardekoj la lingvo dis- vastiĝis tra la tuta mondo kaj fariĝis en niaj tagoj senduba sуcia fakto kaj grava kultura faktoro.

Ciujare 10.000 ĝis 15.000 personoj, apartenantaj al plej malsamaj lingvaj komunaĵoj, kolektiĝas en diversaj internaciaj kongresoj, konferencoj, semi­nбrio j kaj aliaj aranĝoj utiligante por la r apor to j, lekcioj, prelegoj, diskutoj kaj personaj kontaktoj nur la Internacian Lingvon. Ci tiuj estas la solaj internaciaj renkontiĝoj de la hodiaŭo, dum kiuj la komunikado okazas ne nur sen interpre- tistoj, sed ankaŭ sen humiliĝoj, surbaze de plena egaleco, per la uzo de unu nura neŭtrala lingvo.

Nekalkulebla nombro da homoj, el ĉiuj sociaj tavoloj, daŭre efektivigas per la Internacia Lingvo skribajn kontaktojn trans ĉiujn lingvajn limojn.

La scienca kaj belarta literaturo en la Internacia Lingvo — kaj traduka kaj originala — estas jam tre multflanka kaj valora. Novaj libroj senĉese aperas. Konsiderinda nombro da gazetoj kaj fakaj revuoj estas regule publikigata en Esperanto. La apliko de la lingvo en la scienco kaj por fakaj celoj konstante vastiĝas.

En radio, turismo, komerco kaj en aliaj sferoj Esperanto akiras novajn poziciojn.

Paralele la lingvo interne evoluis laŭ la sama maniero, laŭ kiu evoluas kiu ajn literatura lingvo, sed samtempe, pro la daŭra intensigado de la inter­naciaj kontaktoj, ankaŭ plifirmiĝis ĝia unueco kaj kohereco.

Per sia Rezolucio de la 10-a de decembro 1954 la Ĝenerala Konferenco de U.N.E.S.C.O. diskutinte la Raporton de la Generala Direktoro de tiu orga- nizaĵo, "notis la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de la internaciaj intelektaj inter- ŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj" kaj rekonis, "ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de U.N.E.S.C.O."

La praktika apliko de Esperanto montris, ke la fundamenta baro al internacia komunikado kaj kunlaborado — la lingva obstaklo — estas venkita por tiuj, kiuj scias la Internacian Lingvon. Tiu obstaklo estas, same tiel, venkebla por ĉiuj aliaj. Necesas nur bona volo kaj iom da fortostreĉo por ellerni la lingvon.

Dum la tuta jaro 1959 okazos ĉie tra la mondo diversaj aranĝoj por memorigi la 100-jaran datre- venon de la naskiĝo de D-ro L. L. Zamenhof. Por kunordigi tiun agadon, kiu atingos sian kulminon la 15-an de decembro 1959, formiĝis speciala Inter­nacia Organiza Komitato, kiu laboras sub la aŭspi- cioj de Internacia Patrona Komitato, en kiun eniris elstaraj personecoj de la scienco, literaturo kaj ĝenerale kultura kaj publika vivo de diversaj landoj.

•La Internacia Organiza Komitato direktas Alvokon

al ĉiuj internaciaj ŝtataj kaj privataj organizajoj; al ĉiuj internaciaj kaj naciaj sciencaj, literaturaj, klerigaj, kulturaj, komercaj kaj aliaj institucioj; al ĉiuj direkcioj de televido kaj radio; al la redakcioj de gazetoj kaj revuoj; al profesoroj kaj instruistoj kaj al ĉiuj aliaj kul­turaj agantoj

memorigi en konvena formo la 100-jaran datreve- non de la naskiĝo de D-ro L. L. Zamenhof kaj doni sian helpon kaj apogon por la plua disvastigo de la Internacia Lingvo Esperanto.

La Internacia Organiza Komitato turnas sin rekte al ĉiu persono, kiu mem spertis la malfacila- ĵojn de la lingva obstaklo en la internaciaj rilatoj, ellerni senprokraste Esperanton kaj tiamaniere ne nur mem utiligi la multnombrajn avantaĝojn, kiujn donas la scio de tiu lingvo, sed ankaŭ kontribui al ĝia disvastigo. Ju pli granda estas la nombro de personoj, kiuj scias kaj uzas la Internacian Ling­von, des pli granda estas ĝia valoro kaj des pli utila fariĝas la scio de la lingvo por ĉiu unuopa individuo.

Esperanto ne celas anstataŭigi la ekzistantajn naciajn lingvojn, sed forigi la lingvan fiaoson en la internaciaj rilatoj servante al tiuj kiel neŭtrala instrumento de internacia komunikado.

En Mainz, la 5-an de aŭgusto 1958.

La Internacia Organiza Komitato akceptis, dum sia kunsido de la 5-a de aŭgusto 1958 en Mainz, jenan Bazan Programon de la aranĝoj en la Zamenhof-Jaro :

Disvastigo de la verko de Prof. E. Privat pri la vivo de Zamenhof kaj eventuale de aliaj bio- grafiaj verkoj pri Zamenhof en Esperanto kaj en kiel eble multe da naciaj lingvoj.

Speciala dokumento pri la vivo kaj verko de Zamenhof en Esperanto kaj en kiel eble plej multaj naciaj lingvoj (prizorgota de la Centro de Esploro kaj Dokumentado, Londono).

Serio da dokumento j pri Zamenhof kaj la Internacia Lingvo, eldonotaj de la Centro de Esploro kaj Dokumentado dum la tuta jaro 1959.

La Centro de Esploro kaj Dokumentado li veros rekte al la mondaj presagentejoj kaj al siaj kunlaborantoj (por traduko kaj publi- kigo en naciaj lingvoj) artikolojn pri Zamen­hof, verkitajn de la plej elstaraj personoj de diversaj landoj, precipe lingvistoj, kiuj paro- las la Internacian Lingvon. Se iel eble, tiuj artikoloj estos publikigitaj ankaŭ en formo de libro fine de la jaro 1959.

La Informa Fako de Universala Esperanto- Asocio liveros dum 1959 informojn pri Zamen­hof kaj la lastjaraj progresoj de la Internacia Lingvo al la Informaj Fakoj de la landaj Esperanto-organizaĵoj kaj al la mondaj presa­gentejoj por publikigo en la nacilingvaj gazetoj kaj revuoj.

Speciala kampanjo en televido kaj radio, utili- gante tiucele precipe la radio-staciojn, kiuj jam elsendas en la Internacia Lingvo.

Specialaj festoj dum la Universala Kongreso de Esperanto en la Jubilea Jaro en Varsovio, 1959.

La internaciaj Esperanto-revuoj dediĉu la tutan decembran numeron 1959 al la aŭtoro de Esperanto. En januaro, 1959, aperu enkon- dukaj artikoloj pri la Zamenhof-Jaro.

La estraroj de la landaj Esperanto-organizaĵoj publikigu nacilingve specialan numeron de sia gazeto kun artikoloj pri la vivo kaj verko de Zamenhof en kiel eble plej multe da ekzem- pleroj kaj prizorgu ĝian vastan distribuon.

Ciuj Esperanto-kongresoj — landaj, fakaj kaj specialaj — havu solenajn kunsidojn (kun prelegoj, muzikaj punktoj, deklamadoj k.s.) dediĉitajn al Zamenhof. Personoj, parolantaj la Internacian Lingvon, memorigu la datreve- non ankaŭ en aliaj internaciaj aŭ naciaj kon­greso j kaj konferencoj.

Ciuj lokaj Esperanto-grupoj en la mondo organizu la tagon mem de la datreveno alt- nivelajn publikajn aranĝojn en la plej belaj salonoj, laŭ la ebleco en kunlaboro kun gravaj kulturaj institucioj kaj organizaĵoj de la loko, kaj invitu la ĵurnalistojn, la reprezen- tantojn de la lokaj, provincaj aŭ ŝtataj kul­turaj institucioj kaj edukaj instancoj (detaloj pri tiuj festoj estu donitaj de la landaj Esper- anto-organizaĵoj; sugestoj estos donitaj de la Kultura Komisiono de Universala Esperanto- Asocio).

Jubileaj poŝtmarkoj, eldonotaj en kiel eble plej multe da landoj.

La landaj Esperanto-organizaĵoj kaj la lokaj Esperanto-societoj klopodu atingi, ke en kiel eble plej multe da lokoj po unu strato aŭ placo ricevu la nomon de "Zamenhof, aŭtoro de la Internacia Lingvo Esperanto" aŭ "Esper­anto". La fakto, ke jam ĉirkaŭ 100 urboj havas stratojn aŭ placojn je la nomo "Zamenhof" aŭ "Esperanto", faciligos tiun klopodon. Oni ankaŭ klopodu starigi monumentojn al D-ro L. L. Zamenhof imitante plurajn urbojn, kiuj tion jam faris.

Publikigo de dokumenta filmo pri Zamenhof kaj lia verko (prizorgota de Pollando).

Laŭ la ebleco eldono en 1959 de kompleta bibliografio pri la verkoj publikigitaj en la Internacia Lingvo.

Eldono de memorigaj glumarkoj kaj foto en pluraj formatoj de D-ro L. L. Zamenhof (pri­zorgota de Universala Esperanto-Asocio).

Ciuj festoj kaj aranĝoj — ĉu en lokaj, ĉu en landaj, aŭ internacia kadro — estu vaste utili- gataj por plia informado pere de la gazetaro, radio, ekspozicioj, afiŝoj, flugfolioj kaj aliaj rimedoj laŭ la landaj kaj lokaj cirkonstancoj.