Выбрать главу

Foje estis en Torino iu japana profesoro de fizio- logio de la Universitato de Tiba, prof. Suzuki, kiu intervjuita de la ĵurnalistoj deklaris : mi studis dum jaroj kun granda klopodo la anglan kaj la germanan lingvojn, kaj tamen uzante tiujn ling­vojn, mi sentas min ĉiam neegala al la denaske parolantoj. Anstataŭ mi studis Esperanton preskaŭ ludante, nur kelkajn monatojn, kaj mi ĝin uzas kun la sama libereco, per kiu mi min esprimas en mia propra lingvo.

Similan sperton faris cetere mi mem, faris ĉiuj kiuj lernis Esperanton kaj aliajn lingvojn. Do kial ne uzi tiun facilan lingvon ankaŭ en la scienco ?

Jam de la komenco la aŭtoro mem, D-ro Zamen­hof, donis ekzemplojn de tradukado de sciencaj studoj, precipe medicina j.

Tuj de la komenco sciencistoj estis allogitaj de la simpleco de Esperanto kaj fariĝis ĝiaj pioniroj.

Klerfamaj sciencistoj kiel Naville, Sйbert, Bourlet, Bertelot, membroj de la Scienca Franca Akademio, la fiziologo Richet, Nobelpremiito, Bujwid fama kunlaboranto de la plej fama Pasteur, kaj multaj aliaj scienculoj, profesoroj kaj Rektoroj de Universitatoj estis kaj estas Esperantistoj.

Jam de la komenco de la disvastiĝo de Esperanto fondiĝis la Tutmonda Kuracista Asocio, kaj la Internacia Scienca Asocio, kiuj eldonis fakajn revu- ojn. Ili estis la lulilo de la lingvo por sciencaj celoj.

Car oni devas tamen pripensi, ke multe pli simpla kaj facila estas la uzado de la lingvo por la komunaj celoj kaj ankaь por la literaturaj, ol por la sciencaj, por kiuj oni bezonas aron da tute specialaj kaj precizaj teknikaj vortoj.

Kaj fakte la granda problemo, kiu nun estas bone solvita, estis tiu de la teknikaj vortaroj.

Sed ankaь tiuflanke Esperanto estas hodiaŭ per- fekte preta por la enkonduko en la praktikan uzadon.

Jam aperis pli ol 110 fakterminaroj pri 44 diver­saj sciencaj kaj teknikaj branĉoj. Inter ili men- ciindaj speciale estas la fakterminaroj pri Anato- mio = Arkitekturo = Aviado = Botaniko — Kemio = Elektrotekniko — Edukado = Juro = Medicino хenerala — Muziko = Matematiko = Farmacio = Navigacio = Filozofio = Fiziko = R,adio = Psikologio = Zoologio = Statistiko = Maŝintekniko = Fervojoj = Scienco Generale.

Nun estas preparitaj novaj fakvortaroj pri Radiotekniko kaj Aeronaŭtiko. La Japana Espe­ranto Instituto kompilis ĝeneralan sciencan termi- naron kun la lastaj plej modernaj terminoj, kiuj intertempe aperis.

Tiuj vortaroj ne estas nur ellaborado teoria de specialaj komisionoj zorgantaj la kreadon de la necesaj novaj vortoj, sed kiel por la cetero de la lingvo Esperanto, la akiro de novaj vortoj okazis tute spontane, pere de daŭra verkado.

Car ne nur ekzistas specialaj teknikaj Esperanto Revuoj, inter kiuj tre menciindaj la Scienca Revuo kaj la Medicina Revuo, sed estis ankaь eldonitaj libroj sciencaj en Esperanto, en la kampo de Medicino, de Antropologio, de Botaniko kaj de Radiotekniko.

Inter ili estas speciale menciindaj, la libro de Ajsberg, Fine mi komprenis la radion, kiu, eldonita unue en Esperanto, estis tradukita poste en 16 lingvoj n, kaj la libro de la dano Paьlo Neergaard, Pri la vivo de la plantoj, vere tiel interesa, ke nun ĝi estas tradukata en plurajn aliajn lingvojn. Se la homoj ne estus tiel plenaj de antaŭjuĝoj kontraь Esperanto, se en la tuta mondo la homoj dediĉus nur unujaran studadon al tiu lingvo, jen ke tiuj verkoj estus tuj kompreneblaj en la tuta mondo sen bezono de tradukoj.

Alia grava fonto de la scienca lingvo Esperanta estas la Esperantaj resumoj kiuj ĉiam pli mult- nombraj aperas en diversaj sciencaj naciaj revuoj, precipe en la revuoj medicinaj.

Ni citis plurfoje la laboron de la japanaj scien- cistoj. Vere ni devas diri, ke tiurilate ili estas pioniroj. Ili estas tiuj, kiuj plejnombre publikigis tutajn sciencajn artikolojn en Esperanto, eldonis fakajn Esperantajn bultenojn k.t.p. Inter ili ni povas memorigi la Bultenon de la Medicina Insti­tuto de Nagasaki, de mia kolego jurmedicinisto Asime Azada, kaj la Bultenon de la Astronomia Instituto de la Insulo Tateno.

La longaj militoj, al kiuj devis partopreni la japanoj, certe interrompis tiun grandan aktivecon sed jam post la milito pli ol 85 famaj sciencistoj japanaj, inter kiuj 68 universitataj profesoroj, sub- skribis la promeson кiuj are eldoni almenaь unu disertacion en Esperanto, kaj aldoni Esperantajn resumojn al aliaj siaj verkoj.

Sed la granda avantaĝo, kiun Esperanto devas alporti en la sciencan kampon, estas la rekta buŝa uzado de la lingvo.

Por konvinkiĝi pri ĝia speciala taьgeco en tiu kampo estas sufiкe partopreni dum Universala Kongreso de Esperanto al la tiel nomata Somera Universitato. En ĝi vere oni vidas revivi la mirak- lon de la tiel diritaj "clerici vagantes" de la meze- poko, nome de la tiamaj studentoj de Universitatoj, kiuj sen zorgoj pri la diverseco de la naciaj lingvoj, iris viziti la kursojn de unu Universitato al alia.

Kaj jen dum la Somera Universitato, Profesoroj de la plej diversaj nacioj, francoj, germanoj, ita- loj, angloj, danoj, jugoslavoj k.t.p., povas prezenti siajn lecionojn al aьskultantoj apartenantaj al 25- 30 diversaj nacioj, kaj ili povas кiuj flue paroli pri siaj temoj, kaj esti rekte komprenataj sen helpo (aь ni diru sen malhelpo !) de tradukistoj.

Cu renoviĝo de la Pentekosta miraklo ?

Ne, sed simpla bonvolo flanke de homoj, kiuj dediкis 40-60 horojn de sia vivo, por la studado de tiu simpla, logika, facila lingvo, kiu estas Esper­anto, kaj kiuj kuraĝis rompi la rutinon, per kiu ordinare oni daьre preferas barakti inter la mal- facilajoj de la plurlingveco, pro kiu en la sciencaj kongresoj la realaj aьskultantoj de la paroladoj estas кiam malmultaj, pro kiu grandparto de la verkoj de la sciencistoj restas preskaь nekonataj al la plejmulto de la aliaj.

Do la ilo, kiu reprezentas la solvon de la pro­blemo estas preta. Aro da sciencistoj jam ĝin uzas kun profito. Ili certe seios, iom post iom, altiri la atenton de la aliaj kaj ilin konvinki. Pri tio mi estas certa.

La germana filozofo Nieztsche, jam en la jaro 1866-a, en sia verko skribis, ke certe venos la tempo en kiu la homaro havos unu komunan ling­von, kiel certe venos la tempo en kiu la homo vojaĝos tra la aero.

Ni jam vidas la duan parton de la antaьvido de la filozofo. Mi estas certa, ke ankaь la unua efekti- viĝos, kaj ke ĝi ne estos per malfacila nacia lingvo, sed per la simpla, bela, klara, fleksebla Esperanto.

Kaj en la estontaj jarcentoj, kiam la uzado de Internacia Lingvo estos ordinara кiutaga afero, oni certe estos mirigita, pripensante kiom da kon- traьstaroj, kiom da antaŭjuĝoj oni devis venki por atingi tiun simplan kaj logikan rezulton.

Mi naskiĝis en Tokio en 1885, 2 jarojn antaŭ la naskiĝo de la Internacia Lingvo, pasigis mian lernejan vivon en Tokio kaj finis la medicinan kurson en la Stata Tokio-Universitato en 1908. De 1912 ĝis 1915 mi restadis unue en Heidelberg, poste en Zьrich, por speciale studi la anatomion. Reveninte al la hejmlando mi estis enoficigita en la Stata Tohoku-Universitato en Sendai kiel profesoro de anatomio. En 1922 mi estis invitita al mia Alma Mater, kie mi plenumis mian oficon ĝis 1945.

Kompreneble la scienco faris en moderna Japanujo de post la revolucio en 1868 mirindan progreson sub la gvido de eŭropaj kaj usonaj sciencistoj, kaj tiuj, kiuj tiam volis sinoferi al la scienco, devis sekve antaŭ ĉio sufiĉe majstri almenaŭ unu fremdan kulturlingvon. Jam en mezlernejoj konsiderinde multaj horoj estis de tiam devige dediĉataj al la lernado de la angla lingvo, kaj en gimnazioj, krome, al tiu de la ger­mana aŭ la franca. La cirkonstancoj ne estas aliaj eĉ nun post la milito. Car la medicinaj sciencoj estis tiam instruataj kaj studataj ekskluzive laŭ la germana modelo, tiuj kiuj volis fariĝi kura- cistoj aŭ medicinistoj devis kiel kondiĉo nepre ellerni la germanan lingvon. En medicinaj kolegioj la studentoj uzis tiam nur germanajn lernolibrojn, la lekcioj estis kutime farataj per stranga lingvo- salato el japanaj kaj germanaj vortoj. Medicinistoj volonte parolis germanajn fakvortojn kaj publi- kigis siajn traktatojn ofte per Ia germana lingvo; ili devis ankaŭ pasigi kelkajn jarojn en Eŭropo, precipe en Germanujo, se ili volis distingiĝi en sia fako, precipe se ili celis fariĝi universitataj profesoroj. Ankaь mi tiamaniere estis sendita de la registaro por kelkaj jaroj al Germanujo, kie mi restadis ĝis la eksplodo de la unua mondmilito en 1914, nenion konsiderante pri la fremdlingva problemo.