Kiam tamen la milito finiĝis per la kompleta malvenko de Germanujo, granda konfuzo okazis ankaŭ en nia medicina rondo. Multaj medicinistoj bojkotis la "malamikan" lingvon, kaj komencis nove eklerni la anglan. En tiaj cirkonstancoj mi la unuan fojon komencis serioze pripensi pri la lingva problemo en la scienco kaj post longa meditado mi fine venis al konkludo, ke la scienca lingvo estu nur neŭtrala kaj sennacieca, sendependa de iuj ajn internaciaj konfliktoj. Mi povis ankaŭ bone kompreni, kial oni en la mezepoko utiligis la latinan lingvon kiel la sciencan spite de diversaj maloportunecoj. Nur Esperanto estu de nun la sola internacia scienca lingvo, mi diris al mi mem, kaj kun firma konvinko mi komencis memlerni ĝin per malgranda lernolibro, tute sola, ne ektrovante eĉ unu samopiniulon, kaj plue nenion sciante pri la Esperanto-movado en tiama Japanujo.
La unua esperantisto en Japanujo estis verŝajne Asaĵiro Oka, fama zoologo, kiu jam en 1891 mem- lernis la lingvon en Freiburg i. Br. (Germanujo). Li mem estis ellaborinta projekton de internacia lingvo, kiun li nomis Zilengo (nia lingvo), sed eksciinte pri la supereco de Esperanto li senhezite forĵetis ĝin kaj restis vivlonge fidela esperantisto. Liaj du filoj estas hodiaŭ eminentaj biologoj kaj samtempe lertaj esperantistoj. Kiel pionirojn de Esperanto en la japanaj sciencaj rondoj mi volas ĉi tie mencii tri eminentulojn inter multaj aliaj : Husakiĉi Oomori, geofizikisto, Kijo'o Nakamura kaj Ŭasaburo Ooiŝi, ambaŭ meteorologoj. Ili jam en la komenco de nia jarcento publikigis fakajn traktatojn en Esperanto. Mi ankaŭ ne povas preterlasi la nomojn de tri pliaj agantoj en la unuaj tagoj de la Esperanto-Movado, al kiuj ni estas por ĉiam dankemaj. George Edward Gauntlett el Kimrujo, kiu kiel instruisto de la angla lingvo en la ŝtata gimnazio en Okajama provis jam en 1905 instruadon de Esperanto per korespondado; Kacumi Kuroita, kiu tiam kiel juna profesoro de la japana historio en la Stata Tokio-Universitato energie klopodis por la organizo de la Japana Esperanto Asocio fondita en 1906; Kenĵi Ossaka, fervoja inĝeniero, kiu kiel unu el la plej malnovaj kaj meritoplenaj esperantistoj jubileis la pasintan jaron sian 70-an naskiĝtagon.
Kial mi fariĝis Esperantisto ? La Lingva problemo en la sciencaj rondoj de Japanujo
de
Prof. D-ro Seiho Nishi (Japanujo)
Reveninte al mia hejmurbo en 1922 mi por la unua fojo havis ŝancon kontaktiĝi kun la Esperanto-movado en Japanujo, en kies centro staras la Japana Esperanto Instituto ekde sia fondiĝo en 1919. En 1923 ni organizis malgrandan societon nomatan unue Hipokratida Klubo, poste Eskula- pida Klubo, konsistanta el kelke da medicinaj studentoj kaj profesoroj en nia kolegio, pli poste la Japanan Esperantistan Medicinistan Asocion en pli vasta amplekso, kaj komencis agi por la Internacia Lingvo en la sciencaj medioj. En la 6-a Orienta Kongreso por Tropika Medicino okazigita en 1925 en Tokio ni sukcesis enkonduki Esperanton kiel oficiale aprobitan lingvon krom la angla kaj la franca. Mia unua traktato skribita en Esperanto:
Pri la ĝenerala diferenciĝo de la trunkmuskolaro ĉe amfibioj, reptilioj kaj mamuloj estis publikigita la saman jaron en la Vol. 3 de Folia Anatфmica Japonica, kies redaktoro Keiĵi Okaĵima, mia sam- fakano, iniciate akceptis mianEsperantan artikolon.
Kune kun la restariĝo de la germana medicino post la milito la germana lingvo pli kaj pli regajnis sian iaman influon en la medicinaj sciencaj medioj de Japanujo kaj preskaŭ anstataŭis la anglan. Tio daŭris ĝis la fino de la dua mondomilito (1945), en kiu la Berlin-Tokia Akso estis ĝisfunde detruita. Post la milito la tuta Japanujo estis abrupte kaj rapide "usonigata". Tokio aspektas nun kvazaŭ kolonia urbo de Usono. Nia medicino ankaŭ ne faras escepton. Medicinistoj prefere vizitadas nun Usonon anstataŭ Germanujon; parto de ili publiki- gas fremdlingvajn traktatojn plejparte en la angla lingvo, kvankam ili eĉ nun volonte uzas germanajn (ne japanajn, nek anglajn !) fakvortojn en siaj interparoladoj kaj prelegoj ! Kiom longe daŭros tia oportunisma aŭ "potenculadora" sintenado, mi ne scias. Mi tamen des pli firme kredas, ke ne nur ni japanaj sciencistoj, kies nacilingvo ne estas "internacia", sed ankaŭ ĉiuj sciencistoj, tute egale ĉu iliaj lingvoj estas "grandaj" aŭ ne, devu nepre posedi interkomunikilon sennaciecan, publikigilon tute liberan de ĉiuj internaciaj cirkonstancoj. La respondo estas memkomprenebla.
La ŝtala kurteno de lingvoj staras eĉ nun antaŭ ni sciencistoj, kio kompreneble ege malhelpas la progreson de sciencoj, kaj kion oni fakte spertis ĉe la Internacia Kongreso por Heredaj Sciencoj, okazigita en 1957 en nia lando. Tie la angla lingvo estis la sola oficiale aprobita kaj tre multaj japanaj partoprenintoj devis kunsidi tute aŭ preskaŭ tute surde kaj mute. Tian maljustecon ni devas forigi per ĉiuj fortoj. Aliflanke ni ja staras sur la sojlo de Nova Epoko, kiel D-ro Ivo Lapenna iam prave diris. Per niaj senlacaj klopodoj kaj nur per ili ni povos transpaŝi la sojlon, disŝirante la lingvan kurtenon.
Prologo
50-j ara Jubileo de Internacia Scienca Asocio Esperantista
Kopenhago 7-8-1956
Pasis duona jarcento decida — Staras scienco kaj lingvo planita ambaŭ ĉe grava instance : Си ruiniĝo aŭ renesanco ? Antaŭ defio vokas racio ambaŭ nun por alianco.
Luktis scienco en ĉiu epoko kontraŭ ignoro, malhelpo kaj moko. Sed Galileo kaj Fulton pruvis, ke eblas privenki la stulton. Al pioniroj ofte martiroj, sentu hodiaŭ la ŝuldon.
Preter progresoj kvalitaj kaj kvantaj pasis scienco per paŝoj gigantaj. Kreskis la sano kaj ago, krevis la nuboj de kriza domaĝo. Кип konsekvenco gvidas scienco voje al sato kaj saĝo.
Ritmo distingas sin ĝis la kresĉendo tra la perturboj de I'nuna jarcento : Beno kaj bruo teknika, vivo facila — sed esto komplika. La teorio per energio iĝas realo unika.
Homo racia facile konkludas : фuste nun lingva problemo akutas! Tamen al indiferento, rido, rutino ĝis nuna momento lukti necesas, ĝis ni sukcesas veli science en vento.
Lingvo tutmonda ekestis pro revo — Ne nur militoj minacis per к revo. Premis nin longe kateno : La izoleco, sed venkis la peno antaŭ UNESKO. Venas nun kresko en pli sekura haveno.
Car Esperanto, helpilo teknika, montris por arto sin plene efika. Floris ĝi en la izolo, fajnas nun kiel matura grapolo. Tempo obskura tenis gin pura sub humanisma kontrolo.
Tia kontrolo estas esenca lingve, sed её pli al vero scienca: Vero neniam por vendo. — Sorĉo-disĉiploj de Г nuna momento ! Fortojn vi veku, sed ankaŭ regu glore al inteligento! Poul Thorsen