Выбрать главу

Lingvaj spertoj en la praktiko de la scienco

de

Prof. D-ro Hugo Sirk (Aŭstrujo) t

Dum mia longa universitata kariero kolektiĝis ĉe mi observoj kaj spertoj pri la nuna lingva situacio en sciencaj institucioj. Jam kiam mi komencis studi en Aŭstrio ĉe la Universitato de Graz komence de tiu ĉi jarcento, mi rimarkis, ke la oficiala instrulingvo, la germana, ne sufiĉas por la bezonoj de tiu aŭstria universitato. Kelkaj profesoroj sentis sin devigataj koncedi al la italaj studentoj respondi ĉe la ekzamenoj itale.

Post Graz mi translokiĝis al la Universitatoj de Gхttingen kaj Berlin. Tie mi trovis pli da neger- manaj studentoj ol da germanaj. Nur relative mal- multe la negermanaj povis sekvi la prelegojn.

Sed ankaŭ inverse kelkaj el la plej famaj pro­fesoroj havis malfacilaĵon kun la germana lingvo. Karakterizan epizodon mi rememoras el la prelego de van't Hoff. Naskiĝinta nederlandano li Jus estis transpreninta en Berlino katedron de fizika kemio por li kreitan. Li publikigis siajn antaŭajn esplo- rojn ĉefe france. Lia germana lingvo ne estis per- fekta. Unufoje ekzemple li diris en la prelego : "Dann verbindet sich das mit das". Li do erare uzis post la prepozicio "mit" la nominativon anstataŭ la dativon. Kiam mi rakontis tion al amerika studento, li rimarkis, ke tio estas manko de la germana lingvo.

Tiu rimarko kaj similaj travivaĵoj denove aten- tigis min ĉiam pli kaj pli pri la neceso de simpla kaj logika internacia lingvo por la scienco. Ankaŭ la paroloj de alia fama kaj tre populara Berlina sciencisto Emil Dubois-Reymond (1818-1896) reso- nas ankoraŭ en mi. Li asertis rememorante la tempon ĝis la fino de la 17-a jarcento : "Kiam ĉiuj universitatoj parolis nur unu lingvon, estis inter ili liberaj interrilatoj tiaj, kiaj nun interligas nur la germanajn, germanaŭstriajn kaj svisajn universitatoj n. Junuloj el ĉiaj landoj frekventis la

universitatojn de Francujo kaj Italujo " Plie

Dubois-Reymond diras en la sama parolado : "Se la natursciencistoj kaj kuracistoj daŭre estus skribin- taj latine, por iliaj internaciaj celoj la latino estus restinta kapabla servi al ili kiel ĝenerala sciencula lingvo sekvante iom post iom la progresojn de la scienco. La iompostioma adaptiĝo al novaj pensoj farus el la latino de Cicerono kaj Cezaro la lingvon de Neŭtono, Lineo kaj Haller: Sed certe la idearo de Neŭtono, Lineo kaj Haller multe pli diferenciĝis de la idearo de Cezaro kaj Cicerono ol de la nia." Menciinte la avantaĝojn, kiujn prezentus ankaŭ nun la uzo de la latino por sciencaj celoj, li fine devas rimarki: "Sed tio estas vanaj sonĝoj. Internacia sciencula lingvo ne plu revenos kaj la naturscienco daŭrigos havi literaturojn francan, anglan, italan, nederlandan, svedan, danan kaj germanan. Tio longe daŭros kaj ankaŭ la publikaĵoj aperontaj en diversaj aliaj lingvoj ne plu rajtos esti ne- glektataj." Tion И diris en 1872 dekkvin jarojn antaŭ la apero de Esperanto.

Tiun maleblon de la adapto de la latino por la moderna vivo menciitan de Dubois Reymond mi jam observis kiel gimnazia studento en Graz. Tie ni uzis libron kun poemoj de Horacio, por kiu la eldoninto Prof. Petschenig skribis latinan antaŭ- parolon, en kiu li menciis la aŭstrian instruminis- terion. Li nomis ĝin : "НИ, ad quos summa totius disciplinae in Austria pertinet...." Klasike senri- proĉa, sed ne tre praktika !

Pli poste mi vidis en Vieno la latinan surskribon sur la monumento por la aŭstriano Resseclass="underline" "Josepho Ressel patria austrнaco qui omnium prior rotam cochlidem pyroscaphis propellendis aplicvit anno MDCCCXXVII munumentum posit MDCCCLXII." Tio sciigas, ke li inventis la "pelŝraŭbon" por ŝipoj.

Influita de la konvinko pri la maleblo de la latino por modernaj celoj kaj de la multaj jam menciitaj spertoj, mi decidis en la jaro 1907 lerni Esperanton en Berlino, en la tiam gravega internacia centro de la sciencoj. En Aŭgusto 1908 mi partoprenis la Universalan Esperanto-Kongreson en Dresdeno. Gi estis la kvara el tiaj kongresoj kaj nombris 1500 partoprenantojn el la plej diversaj nacioj. Dum tiu kongreso en Dresdeno mi povis konvinkiĝi pri la kapablo de Esperanto por la buŝa interkom­preno inter la plej diversaj nacioj. Eĉ la laŭ lingva vidpunkto plej malfacila tasko, la Esperanta pre- zentado de Ifigenio de Goethe en la teatro, tre bone sukcesis. La lego de la malmultaj tiam ekzistantaj artikoloj Esperantaj pri sciencaj temoj kaj la mal­multaj sciencaj verkoj kiel la Matematika Ter- minaro de Bricard konvinkis min, ke la adapto de Esperanto por sciencaj celoj estas ebla.

Reveninte Aŭstrion mi komencis prelegi kiel privatdocento en Vieno. Mi havis tie multaj n disĉiplojn, kiuj samtempe kun la fiziko devis lerni la germanan pro manko de scio pri tiu instrulingvo.

Intertempe mi rimarkis la daŭran kreskon de la sciencaj aplikoj de Esperanto. En la Esperante redaktata Internacia Scienca Revuo fondita en 1904, aperis referatoj, tradukoj kaj originalaj esploroj kiel tiu de svisa entomologo Forel pri nova genro kaj speco de formikoj kaj la studo pri geometrio folietara de la matematikisto Renй de Saussure. La grundo estis preparita en la Franca Akademio de la Sciencoj, kies membro j la svisa filozofo Naville kaj la balistikisto Sйbert atentigis la Akademion pri la utileco de internacia lingvo.

Sйbert ankaŭ fondis en 1906 la Internacian Scien- can Asocion Esperantistan, kiu seninterrompe funkciis ĝis la unua mondmilito. Inter ĝiaj prezi- dintoj ni trovas famajn scienculojn kiel la nobel- premiiton J. J. Thomsen kaj la prezidanton de la Franca Akademio de la Sciencoj Aimй Cotton.

Tiun brilan evoluon trafis kiel fulmo la unua mondmilito. La Internacia Scienca Asocio Esperan­tista devis ĉesigi sian agadon kaj la esperantistaj scienculoj restis dum la milito sen internaciaj rilatoj kaj interliganta gazeto. Ili povis nur reviviĝi kelkajn jarojn post la fino de la milito. Denove Sйbert preparis la grundon por tiu revivigo. En la jaro 1924 li pledis en la Franca Akademio de la Sciencoj per rezolucio akceptita de 40 Akademianoj por utiligo de Esperanto en la scienco. La Inter­nacia Scienca Asocio Esperantista reviviĝis direk- tata de la pola bakteriologo Odo Bujwid, profesoro en la universitato de Krakovo, kaj ricevis en la jaro 1926 denove organon en formo de Bulteno, kiu estis redaktata de Generalo Inĝeniero Rollet de l'lsle. Poste aperis ankaŭ kuracista faka gazeto, la Internacia Medicina Revuo eldonata de la Tut- monda Esperantista Kuracista Asocio.

Dum tiu mirinda renaskiĝo de la Esperanta scienca movado mi havis ankaŭ drastan okazon pliriĉigi miajn personajn spertojn pri la neceso de Esperanto por la sciencoj. En la jaro 1928 mi ak- ceptis alvokon al la katedro de fiziko en la univer­sitato de Ljubljana en Jugoslavio. Car tie oni instruas per la slovena lingvo, mi devis unue lerni ĝin, sed ankaь poste miaj lingvaj eraroj ofte ĝenis la studentaron.

Post ses jaroj mi denove revenis al la Viena Universitato kaj prelegis denove germane. Nun rekomencis la lingvaj malfacilajoj en miaj prelegoj por la multaj negermanaj studentoj, kiuj tiam multnombre frekventis la aŭstriajn universitatojn.

En la jaro 1940 aperis miaj prelegoj sub la titolo : Mathematik fьr Naturwissenschaftler und Chemiker. Krom la matematikaj formuloj ĝi ne estas uzebla por nekonantoj de la germana lingvo. Tial aperis en 1943 hispana traduko sub la titolo : Matemбticas superiores aplicadas a la Quнmica у a la Fнsica kaj nun mi mem povas legi nur la formuloj n en la libro verkita de mi. Kaj se iu scias nek la germanan nek la hispanan lingvon, li tute ne povas legi la libron. Se mi ne antaŭe estus kompreninta la neceson de Esperanto por la scienco, mi estus ĝin kompreninta per tiu sperto.

La mondokatastrofo de la dua mondmilito, kiu tute lamigis la Esperanto-movadon, ruinigis ankaŭ ĝian aplikon en la sciencoj. Nur post militfino komenciĝis la restarigo de la Esperanto-movado kaj de ĝia apliko en la sciencoj. Ekde 1947 la konata norvega zoologo Stop-Bowitz reorganizis kiel prezidanto la Internacian Sciencan Asocion Esperantistan, ekde 1949 aperis ĝia organo la Scienca Revuo kun artikoloj populare sciencaj, ĝis nun entute dek volumoj. Gi publikigas ankaŭ la prelegojn faritajn en la Internacia Somera Uni­versitato, kiu funkcias ekde 1948 regule dum la Universalaj Kongresoj de Esperanto. En tiu insti- tucio universitataj profesoroj faras en Esperanto popularajn prelegojn el sia fako por la partopre- nantoj de la kongreso. Ekde 1948 okazis ĝis nun (1959) dekdu tiaj sesioj de la Internacia Somera Universitato, la lasta dum la Kongreso en Varsovio. Elekto el ili estas publikigita en libroformo. Mi jam havis naŭfoje la honor on pr elegi en tiu internacia universitato pri temoj el la fiziko kaj sentis min ĉe tio libera de lingvaj baroj. Mi ne devis timi ne esti bone komprenata de la negermanoj kiel dum miaj germanaj prelegoj, nek esti nebone kompre­nata de slovenoj pro miaj eraroj en la slovena lingvo. Sekve prelegante mi havis la senton de justeco kaj egaleco.