Выбрать главу

Fine mi atentigas, ke pasintjare eldonis la Inter­nacia Scienca Asocio Esperantista Esperantan libron sub la titolo Sciencaj Studoj enhavantan 37 studoj n, el kiuj 15 apartenas al la humanismaj kaj 22 al la matematikaj kaj natursciencaj fakoj. La aьtoroj apartenas al 20 diversaj nacioj, inter ili la angla, rusa, кina, bъlgara, nederlanda.

Drastan kontraŭon de tia bela lingva unueco mi spertis je la fino de mia universitata kariero кe promocia solenajo. La 27-an de septembro 1950 estis promociotaj honoraj doktoroj de la Viena Universitato la franca generalo Bйthouart kaj la usona alta komisaro Keyes. Dum la promocio, kiun partoprenis kiel honoraj gastoj la prezidanto de la respubliko kaj aliaj eminentuloj, la rektoro Prof. Gabriel priparolis la meritojn de ambaь doktoroj en germana parolado. La promociinto Prof. Verdross-Drossberg, fakulo pri internacia juro, uzis la latinan lingvon, Generalo Bйthouart dankis per franca, la alta komisaro Keyes per angla parolado. Do entute estis uzataj kvar lingvoj !

Ciuj tiuj miaj travivajoj pensigas min pri Zamenhof, la aьtoro de Esperanto, kies centan naskiĝtagon oni nun solenas en la tuta mondo. Li ne prikonsideris unuavice la aplikon de Espe­ranto por Ia sciencoj, sed estis instigata per la spertoj, kiujn li faris en sia hejmurbo Bjalistoko jam kiel infano, kiam li vidis la kruelan malpacon inter la diversaj grupoj de la enloĝantoj kaŭzitan pro manko de reciproka interkomprenilo. Tiam li komencis sian laboron kaj nur, kiam li estis 28-jara, li publikigis Esperanton. Liaj publikigaĵoj en Esperanto estis direktitaj je la porpaca agado kaj plejparte je la literaturo beletra, kie li inter- alie faris tradukojn de klasikaj verkoj en Esperan­ton. Sed li komprenis ankaь la gravecon de Esperanto por la sciencoj. Li tradukis jam en la jaro 1903 fragmenton el la lernolibro de sia in- struisto Fuchs, la konata viena okulkuracisto, en Esperanton. Tio estis unu el la unuaj sciencaj traktatoj en Esperanto.

Scienco estas esence internacia, ĝi estas kampo, sur kiu la internacia homa kunlaborado spertas siajn eble plej grandajn triumfojn. Tio validas en pli malpli alta grado por ĉiuj specoj kaj branĉoj de scienco, sed aparte en la natursciencoj (en plej vasta senco), kiuj tiom grave kontribuas al la for­migo de la tuta strukturo de nia hodiaŭa socio kaj kulturo.

En la antikva tempo ĉiu edukita homo en la latina mondo regis la latinan lingvon, kaj ne ek­zistas lingva baro por eventuala internacia kun- laboro scienca. Sed efika baro estis la manko de taŭgaj komunikiloj. Tiel estis ĝis la tempo de niaj avoj. Estas preskaŭ paradokso ke kiam la teĥnikaj komunikiloj komencis rapide evolui, ĝuste tiam la mortinta latino montriĝis ne plu kapabla konten- tigi la bezonojn de la rapide evoluanta socio. Tiu koincido sendube ne estas nura hazardo, sed ni ne analizu ĉi tie tiun demandon.

Kiam do serioze komenciĝis la ekspansio de la „modernaj" natursciencaj branĉoj, kiel atomfiziko, evolucia biologio, heredoscenico, oleogeologio ktp., tuj anoncis sin la bezono pri intima kontakto inter kologoj ĉiulandaj. Oni ne plu povis kontentiĝi nur legante presitajn laborrezultatojn de la kolegoj, necesis korespondado, vizitado, studvojaĝoj kaj kongresoj. Poŝto, fervojo, ŝipoj, aŭtomobiloj, kaj poste ankaь aviadiloj, jam ebligis tian kontaktadon. Sed jen aperis kun plena forto la baro de la lingvo- diverseco. Estas preskaŭ kurioze ke dum moderna teĥniko solvis la problemojn pri rekta kontakto tra longaj distancoj per telefono, telgrafo, radio, kaj la homaro akceptis tiujn solvojn, la solvon de la problemo pri la lingvo, per kiu okazu tiu kon­takto, oni ĝis nun malmulte atentis, kvankam an­kaь la solvo de tiu problemo tute preta prezentiĝas.

Sed eĉ se oni malmulte atentis la solvon, neniu scienculo evitis la problemon mem de la lingvo- diverseco. Oni povas konstati ke dum la 19a jar- cento ankoraŭ ofte ekz. italaj, skandinaviaj k.a. scienculoj verkis siajn traktaĵojn en siaj naciaj lingvoj, kelkaj ankoraŭ verkis latine, sed fariĝis ĉiam pli kutime verki en unu el la 3 ĉefaj eŭropaj lingvoj, t.e. la franca, angla kaj germana. Dum la unua duono de nia jarcento la koncentriĝo pri tiuj tri кefaj lingvoj estis preskaŭ kompleta. Post la dua mondmilito oni konstatas ke la germana kaj franca perdas terenon favore al la angla-usona sed aliflanke vekiĝanta nacia sento kaj politika prest- iĝo kaŭzas ke aliaj popoloj komencas publikigi siajn sciencajn verkojn en siaj naciaj lingvoj, rusoj, hispanlingvanoj ktp. En sciencistaj kongresoj oni spertas la samon: la malgrandaj popoloj de la nord- okcidenta Eŭropo humile submetiĝas al la angla lingvo, dum aliaj, precipe francoj kaj rusoj, kun apogo de respektive la sud- kaj orient-eŭropaj popoloj, obstine postulas rekonon ankaь de siaj lingvoj, prave pretendante ke tiuj lingvoj estas same taŭgaj kiel la angla.

Estas ankaь atentinde ke UNESKO havas 8 t.n. oficialajn lingvojn, el kiuj 4, la angla, hispana, rusa kaj la franca, estas laborlingvoj. Antaь kelkaj jaroj la hispanlingvaj landoj, kun apogo de la arabaj, sukcesis aldoni la hispanan inter la laboraj lingvoj de UNESKO, eble kontraь promeso pri apogo flan- ke de la hispanlingva mondo al poste aperonta propono pri aldono ankaь de la araba!

Se sciencisto hodiaь volas vere sekvi la evoluon de sia scienco, li devas unue lerni, almenaŭ ĝis kompreno, minimume 6—7 lingvojn, kio estas por la plimulto tro temporaba preparo al la sciencista kariero kaj tro granda neproduktiva balasto por la cerbo. Sekve li devas rezigni pri kompreno de publikajoj aperantaj en kelkaj eĉ en la pli gravaj lingvoj, aь li devas pagi multekostajn tradukojn. Por forigi ĝis ia grado ĉi tiun malfacilaĵon kelkaj scienculoj kutime aldonas al siaj publikaĵoj resu- mon en alia lingvo, plej ofte la angla, franca aь germana. Tio povas helpi al tiuj, kiuj regas al- menaь la resumlingvon. Sed mi vidis ankaь ĥinlingvan traktaĵon kun resumo ruslingva, kio apenaь multe helpas al kompreno en Okcidenta Eьropo aь en Ameriko!

Kiam temas pri publikigo de traktaĵoj aь labor- rezultatoj, scienculoj, kies nacia lingvo estas la angla, franca aь germana, ne renkontas malfacil- aĵojn: ili simple verkas en siaj gepatraj lingvoj. Kelkfoje ili aldonas resumon en iu el la aliaj lingvoj; sed por skandinavianoj, finnoj, nederlandanoj, japanoj k.a. aperas la problemo ke ili devas aь verki en fremda lingvo, aь pagi tradukon se ili deziras ke iliaj publikajoj estus komprenataj ankaь ekster ilia patrujo. Kaj eĉ tiuj, kiuj sufiĉe facile parolas kaj skribas en la fremda lingvo, devas zorgi pri kompetenta lingva revizio de la manu- skripto antaь presigo, car neniu vere perfekte regas fremdan nacian lingvon. Tiu ĉi fakto kaьzas al la sciencisto el malgranda lando regulajn tempo- perdon, ekstran streĉon kaj elspezon nekonatajn al lia kolego el lando kun favorata lingvo, kaj sekve ankaь proporcie reduktas la kvanton de valora scienca laboro, kiun li povas fari dum sia vivo, entute lian konkurencpovon internacie.

Lingvaj problemoj en natursciencoj

de