Выбрать главу

С. Stap-Bowitz (Norvegujo)

Fine la situacio fariĝis tiel prema, ke ĝi trovis sian esprimon per raportoj, artikoloj kaj diskutoj en diversaj prisciencaj periodaĵoj dum la lastaj 3—4 jaroj. Ekz. la revuo „Science" (vol. 124, p. 974, 1956) konstatas ke: „Multaj publikigaĵoj ne povasesti legataj de tiuj, kiuj konas la 3 oficialajn ling­voj n, car ili estas verkitaj en aliaj lingvoj. Multe da forto kaj mono individuoj, institucioj kaj orga- nizaĵoj elspezas por traduko de la plej gravaj artikoloj."

Tre grava estas raporto de UNESKO pri rezul- tato de enketo inter sciencistoj el 21 landoj, publi- kigita en la volumo „Tradukado de sciencaj kaj teĥnikaj verkoj kaj aliaj aspektoj de prilingva problemo" („Scientific and technical translating and other aspects of the language problem"). Gi montras ke 60 % de la sciencaj verkoj estas skrib- itaj en la angla lingvo, dum nur 30% de scien­cistoj komprenas la anglan. Po 10 % de la scienca literaturo aperis en la germana, rusa kaj franca, la germanan komprenas 20 %, la rusan kaj francan po 13 % de la sciencistoj. Precipe en Okcidenta Eŭropo, kie oni ĝenerala vivas sub la falsa impreso ke la angla lingvo estas ĉie komprenata, oni devus iom atenti tiun raporton!

En la revuo „Scienco kaj Socio" („Wetenschap en Samenleving"), organo de la Asocio de Sciencaj Esploristoj en Nederlando (Verbond van Weten- schappelijke Onderzoekers) okazis vigia debato pri la problemo tra pluraj numeroj, fakto, kiu atestas pri la intereso, kiun fine la sciencista mondo ko- mencas dediĉi al tiu ĉi demando.

La „naŭa raporto de la konsila komitato pri scienca politiko" (1955—1956), eldonita de la Regi­stara Librejo en Britujo, konstatas la malagrablan fakton ke la lingva ekipeco de la edukitaj klasoj ne plu sufiĉas por sekvi la progresojn de modernaj scienco kaj teRniko. Oni cerbumas pri solvo de la demando kaj konkludas ke la „unua paŝo farota estas akceli la instruon de la rusa lingvo kiel mo­derna lingvo en la lernejoj kaj universitatoj".

Kaj fine la scienca revuo „Endeavour", eldonata de la granda brita firmao „Imperial Chemical Industries Ltd." paralele en 5 lingvoj (angla, ger­mana, franca, itala, hispana) kaj disdonata senpage al eminentaj scienculoj, natursciencaj institutoj kaj bibliotekoj en la tuta mondo, en sia numero 68 (vol. 17, p. 171, oktobro 1958) okupiĝas pri la temo „lingva problemo en la naturscienco". La artikolo faras konstaton similan al tiu de UNESKO (ĝi aser- tas tamen ke nur 44% de la scienca literaturo aperas en la angla lingvo kaj resp. 14 %, 13 % kaj 8 % en la germana, franca kaj rusa) kaj atentigas ke la proporcioj kredeble rapide ŝanĝiĝos, precipe estas atendeble ke la procentaĵo de publikigaĵoj en la rusa lingvo rapide pliiĝos. Ankaŭ tiu artikolo oku- piĝas pri la demando kiel solvi la problemon. Oni konstatas ke senlima etendado de la tradukoj ser­vo j ne estas dezirinda; ili foruzas tempon, monon kaj natursciencan laborpotencon, estigas prokrast- ojn kaj povos konduki al miskomprenoj. Kiel al- celindan solvon la verkinto rigardas la elekton de unu monda lingvo por natursciencaj publikigaĵoj. Tia interkonsento prezentus la avantaĝon ke ĉiu bezonus nur unu fremdan lingvon krom sia ge­patra. Ciuj natursciencistoj devus kapabli ne nur legi en tiu lingvo (kio estas atingebla), sed ankaŭ verki en ĝi (kio estas malpli facila). Sed evidente la akcepto de iu nacia lingvo renkontos la konatajn politikajn kaj naciaj n kontraŭstarojn. Tial la verk­into de la artikolo daŭrigas sian cerbumadon, pri- pensante ĉu ne utilos allasi 2 aŭ 3 naciaj n lingvoj n en la naturscienco, per kio li efektive detruas sian principan ideon. Fine li rekomendas ke la natur­sciencistoj prenu la iniciaton, aliaj sekvos.

Neniu el la menciitaj artikoloj proponas veran solvon, kvankam la problemo sin altrudas kun ĉiam kreskanta forto.

Prezentas sin efektive 4 eblaj solvoj de ĉi tiu lingva demando:

Plifirmigo de la trilingva sistemo (angla, franca, germana);

Pluevoluado de akcesoraj helpiloj (tradukist- oj, korektistoj, samtempa tradukado tra kap-tele- fonoj);

Akcepto de la angla lingvo kiel sola oficiala lingvo, pro ĝia vasta uzateco;

Akcepto de Esperanto kiel la sola oficiala lingvo, pro ĝiaj kvalitoj kaj adapteblecoj al ĉiuj sektoroj de la homa vivo.

Kontraŭ la unua propono parolas 4 faktoj: a) 3 lingvoj estas tro multaj por efika interŝanĝado de ideoj; franca kaj germana ŝajnas malmulte konataj inter anglalingvaj sciencistoj, se oni juĝu laŭ iliaj bibliografiaj indeksoj, kaj saltado de ling­vo al lingvo estas laciga, kaj nur malmultaj kapa­blas fari tion. b) La 3 aktualaj lingvoj estas tro malfacilaj por permesi ĝustan uzadon flanke de alilingvanoj. c) Homoj povas havi psikologian kontraŭstaron kontraŭ la uzado de fremda lingvo, ĉar ĝi ofendas ilian nacian senton; tio povas fariĝi grava kiam alpreno aŭ forĵeto por oficiala uzo estos diskutata. d) Studado de lingvoj en diversaj landoj ne estas adekvata al la sciencaj bezonoj de lingvo- uzo; cetere lingvoinstruado ofte atentas komercajn kaj politikajn motivojn pli ol sciencajn.

La dua propono tute ne estas solvo, car la indi- viduo restas dependa de helpo de aliaj personoj aŭ de apartoj, kaj ĝi postulas multo da tempo, fortostreĉo kaj elspezoj.

Ni ekzamenu iom pli detale la 3an kaj 4an proponoj.

La prononco de la angla lingvo varias sufiĉe multe inter la anglalingvaj landoj Usono, Britujo, Nov-Zelando, Sud-Afriko, la vokaloj estas ne- distingaj kaj facile kaŭzas misaŭdon. La diferenзo nter ortografio kaj prononco estas tre granda; pro­nonco de internaciaj sciencaj terminoj estas en la angla lingvo tre diferenзa de tiu en ĉiuj aliaj ling­voj kaj en parolo ili tial estas malfacile komprene- blaj de alilingvanoj. En Esperanto, kontraŭe, la prononco tre malmulte varias de lando al lando kaj klare tendencas al ĉiam pli granda unueciĝo. La lingvo havas nur 5 klarajn vokalojn, neniam mis- aŭdeblajn, kaj la ortografio estas fonetika. En laangla svarmas homonimoj, kiuj facile kaŭzas mal- klarecon, en Esperanto homonimoj estas tre mal- multaj. La angla estas neregula, ne tiom laь gra­matiko, sed des pli laь sintakso. Esperanto estas tute regula, la gramatiko reduktita al la necesa minimumo, sen esceptoj; la reguleco etendiĝas eĉ al la vortfarado, kiu okazas per serio de afiksoj, ĉiu ku difinita senco. Ĝuste ĉi tiu karaktero faras Esperanton ekstreme uzebla en praktiko, ĉar skri- bante aŭ parolante en ĝi oni ne bezonas atenti la gramatikajn neregulaĵojn, sed povas koncentriĝi pri la temo. Sekve flua uzado de la internacia lingvo estas rapide akirata de la studantoj. Pro la sama kaŭzo la lernado de la angla lingvo postu­las pluroble tiom da tempo, kiom la lernado de Esperanto.

La supraj konsideroj ĉiuj parolas kontraŭ ak- cepto de la angla lingvo por Esperanto. Por akcepto de la angla parolas la hodiaŭa tendenco al pli vasta uzado de tiu lingvo en scienco. Sed tendenco estas rezulto kaj ne kaŭzo, kaj sekve ĝi ne malhelpas akcepton de Esperanto. La sola argumento kontraŭ Esperanto povus esti psikologia kontraŭstaro kon- traŭ lingvo, kiu estas nenies nacia lingvo. Sed tio ĉi estas bazita sur la aprioria opinio ke tia lingvo ne povas funkcii kiel vivanta lingvo; tiu ideo tamen estas komplete kontraŭpruvita per la faktoj, pri kio ĉiu povas konvinkiĝi per propra apliko de Esper­anto en la praktiko.

Kaj efektive ankaь Esperanto estas jam uzata en scienco, kvankam ankoraŭ nur en modesta grado. Plej vastan aplikon la lingvo trovis inter japanaj sciencistoj, sed ankaь kreskanta nombro de sciencistoj en Eŭropo kaj Ameriko publikigas scienctemajn artikoloj n kaj laborrezultatojn en Esperanto.

Hodiaŭ la sciencistoj en landoj kun „neoficialaj" lingvoj dedicas multe da tempo kaj forto al lernado de fremdaj lingvoj. Ci tiu stato devas esti ŝanĝata tiel ke ĉiu sciencisto kontribuas sian parton al la atingo de ĝenerala interkompreno. Tia estis la stato, kiam Latino estis la internacia lingvo de scienco. Tiam regis lingva demokratio, ne okazis lingva diskriminacio. Tiun staton oni povas denove atingi nur per la adopto de Esperanto, la internacia lingvo de D-ro L. L. Zamenhof.