Выбрать главу

Rezolucioj

La 28-an de aprilo 1950 la Japana Scienca Kon- silantaro akceptis gravan rezolucion en kiu, inter- alie, estis dirite :

"La sciencistoj deziras, ke iliaj studoj estu konataj egale en ĉiuj partoj de la mondo kaj, same tiel, ke la studoj faritaj en ĉiuj partoj de la mondo estu konigataj al ili. Sen tio ni ne povas atendi veran evoluon de la scienco."

Post tio, ĝis aŭgusto de la sama jaro, 85 japanaj sciencistoj subskribis specialan promeson, laь kiu ili devigas sin publikigi en Esperanto almenaŭ unu el la disertacioj, kiujn ili verkos en ĉiu jaro, kaj aldoni Esperantlingvan resumon al ĉiu traktat verkita en alia lingvo.

En la "promeso" la subskribintoj akcentas :

"La sciencaj esploroj devas ne esti izolitaj al unuopaj landoj kaj iliaj rezultatoj devas ne esti akaparitaj de unuj laboratorioj aŭ indivi­duaj esplorantoj. Scienco estas komuna klo-

Esperanto

podo de la homoj por fari sin estuloj vere meritaj de la nomo homo sapiens.... La sub­skribintoj agnoskas, ke la enkonduko de Esperanto kiel komuna lingvo por internacia publikigo de sciencaj laboroj estas tre efika rimedo por plisolidarigo de la internacia kun- laboro de la sciencistoj."

En majo 1951 aperis ankaь rezolucio de ĉinaj sciencistoj, subskribita de 20 universitataj profe- soroj en kiu, interalie, estis dirite :

de sciencistoj pri la uzo de

"La sciencistoj, kiuj malfeliĉe parolas aliajn lingvojn kaj kiuj deziras tamen ion krei en siaj propraj sferoj, devas eluzi pli ol duonon de sia vivtempo por ellerni 4 aь 5 fremdajn lingvojn, ĉar alie ili ne povas digesti la konojn jam ekzistantajn, des malpli fari ian indan kontribuon. Tia tro-konsumo de tempo kaj de energio estas vere nekompensebla perdego de la scienco. Ni volas adopti la simplan, facile lerneblan Lingvon Internacian, Esperanto, kiel la sciencan lingvon por internacia uzado kaj por publikigi niajn verkojn en ĝi."

Komunikado ekzistas tiom longe kiom la universo ekzistas. La pli vasta signifo de la vorto komuniki ja estas : transdoni. En la universo la ardaj astroj disjetadas materierojn kaj disradias elektromag- netan energion en la vastan spacon. Parto el ili estas komunikataj al aliaj astroj kaj planedoj. La komunikado okazas senintence laŭ la "leĝoj" de la naturo kaj tendencas al la stato de la plej granda verŝajneco, de la plej multa homogeneco, de la plej multa entropio. En tiu finfina stato la ekvi- libro estas plej perfekta.

Kiam antaь tri miliardoj da jaroj la ter o ekestis, la materia kaj energia komunikado okazis ankaŭ sur ĝi. Vulkanoj erupcie komunikis siajn fajrajn substancojn al la ĉirkaŭejo, fontoj komunikis akvon al malaltaj lokoj, per la sunradiajo la akvoj komunikis vaporon disen, nuboj komunikis sian pluvon kaj neĝon al montdeklivoj.

Longegaj eraoj pasis antaь ol la vivo aperis kaj daьrigis sian ekzistadon en sia akva naskiĝejo. Jam la plej simplaj estaĵoj aplikis novan manieron de komunikado : ili komunikis parton de si mem al la ĉirkaŭejo, de tempo al tempo duonigante sin je egalaj individuoj. Neniu scias kiam okazis la unua vera celita reciproka komunikado, la unua konversacio. Gi estas interŝanĝo de bone difinitaj korpuskloj de unu individuo al alia. Tiu ĉi substanca konversacio ankoraь ekzistas nun kaj rolas kiel unu el la plej principaj vivofenomenoj en la tuta viva naturo : la interŝanĝo de kromosomoj ĉe la seksa kuniĝo, konversacio kies vortoj estas la eroj portantaj la vivkapablojn. Dank'al tiu interkomu- nikado la evoluo povis liveradi neimageble riĉan abundon da plej diversaj kaj eĉ neverŝajnaj estaĵoj.

La akvaj estajoj disvolvas novaj n kromajn manierojn de komunikado, ĉe kiuj korpa kontakto ne estas necesa kiel ĉe la interŝanĝo de kromoso­moj. Okazas disigo de kemiaj substancoj kiuj povas esti ricevataj de aliaj individuoj. Tiuj substancoj, specialigitaj por certaj taskoj, trapasas pli aŭ malpli grandajn distancojn. Ili estas eroj de la konversacio per gustajoj kaj odoroj. Ce multaj bestoj tiu metodo ebligas distingi la samspecanon kaj renkonti la aliseksulon. Vermoj, krustuloj, fiŝoj kaj amfibioj sin servas de tiu grava komunik- maniero. Ce tiuj la dua, pli speciala signifo de la vorto komuniki aperas : konigi. La diskonigataj vortoj estas la kemiaj molekuloj, troviĝantaj en la sekrecio de specialaj glandoj. Ili stimulas trans distancoj specialajn sentilojn de la samspecano, kiu tiel ekkonas vivogravan signon, temantan pri sekso, seksavido, timo, gardemo, ktp. Tiel kemia kodaro reguligas la vivadon.

Plue disvolviĝas interkomunikado per la lumo, kio fine rezultigas signadon per movoj, gestoj, koloroj, kolorŝanĝoj ktp. kaj perceptadon per diversaj specoj de okuloj.

Diversaj bestotipoj sukcesis disvolvi adaptaĵojn kiuj ebligis al ili eliri la akvon. Krustuloj, limakoj, fiŝoj kaj amfibioj komencis pioniri sur la tero. Speciale la lastaj antaь proksimume 350 milionoj da jaroj komencis evoludirekton, kiu evidentiĝis sukcesplena. En la nova medio, la aero, evoluis nova maniero de komunikado, kiu povas transiri pli grandajn distancojn per tre malmulte da korpa energio. La vibrado de la aero estas uzata ne nur de la posteuloj de la praamfibioj, sed ankaь de insektoj kiaj akridoj kaj cikadoj. Disvolviĝas vibriloj kaj aьdiloj, konstruitaj por speciala serio de ondlongoj.

Niaj prauloj, la praamfibioj, disvolvis por la vivado sur la tero spirorganojn, ĉe kiuj muskoloj generas en aparta organo la aervibrojn. La skeleto de la kapo paŝon post paŝo evoluas tiel, ke kelkaj ostoj, ne plu necesaj por aliaj funkcioj, formas aparaton kiu povas ricevi aertremojn. Ci tiu ini- ciato de la praamfibioj estis fruktodona : tipo post tipo disbranĉiĝis de la genealogia trunko. Ranoj, rampuloj, birdoj kaj mamuloj, ili ĉiuj posedas pli aь malpli specialigitajn kaj perfektajn sonrice- vilojn kaj multaj ankaь organon por produkti kriojn, eĉ melodiojn. Nur fakuloj scias kiom kom- plikaj estas iliaj aьdiloj : mirigaĵoj el ostoj, mus­koloj, membranoj, fibroj, sentoĉeloj, nervoj kaj sangtubetoj kunordige laboras por ricevi la komuni- kajojn; simile la spir organo j kunlaboras kun la sonorganoj por produkti la signojn de komuni­kado.

Kaj fine antaь pli ol duona jarmiliono en ia simieca besto la cerbo disvolvis tiom da sulkoj kaj griza substanco, ke novaj cerbaj kapabloj povis ekfunkcii. La povo memore konservi memfaritajn sonsignojn por nelimigita nombro da objektoj, fenomenoj kaj spertoj, kaj la povo elmemore reprodukti la sonojn, reprezentas la bazon de vera lingvo. Pro tio la besto fariĝas homo. Gis nun la bestoj nur posedis vokaron: serio de sonsignoj kiuj karakterizas specialan animstaton, emocion, inklinon kaj humoron : sonoj de timo, ĝojo, sim- patio, algrupemo, seksavido ktp. La uzo de tiu vokaro estas instinkte reguligita kaj heredita de unu generacio al la sekvanta. Same kiel organo la vokaro estas pli malpli unuforma tra la tuta loĝ- regiono de la speco. Ciu besto posedas universalan vokaron.

Zamenhof en la evoluo de la komunikado

de

D-do G. F. Makkink (Nederlando)

Ce la homo nur malmulte restas de la heredavokaro. Anstataŭigas ĝin la memfarita sonaro : la lingvo. La lingvo baziĝas sur konvencioj kiuj estas interkonsentitaj por la bezonoj de la vivo. La lingvo devas esti transdonata de unu generacio al la sekvanta, ĉar ĝi ne estas korpe ligita. Gi estas limigita al la vivmaniero de la tribo, de societo, en unu insulo, valo aь difinita regiono. Kun la instinkta bazo de la komunikilo la homo perdis ĝian universalecon. Kun la kapablo indiki kaj difini sian ĉirkaŭejon li akiris la povon de la lingvolernado kaj la emon al parolado. En la his­torio de la homa gento miloj da lingvoj disvolviĝis, paralele kun la miloj da vivejoj.

La konversacio inter bestoj per la vokaro bone helpas garantii la ekzistadon: ĝi servas al la generado kaj ĉe la sociaj bestoj ankaь al la sin- nutrado.

La akiro de la homa lingvo kreis grandegajn perspektivojn : oni povas interkomuniki pri ĉio, almenaь pri ĉio pri kio oni perceptas aь pensas. Gi efike povas faciligi la kunvivadon. Sed oni ankaь povas malutile uzi la lingvon : por kvereli, ofendi, mensogi, inciti, insulti kaj verdikti. Tio povas plifortigi la solidarecon en la propra tribo kontraste al fremdaj kaj povas konduki al detruo de ili. Sed same tio povas difekti la harmonion en la propra societo.