Выбрать главу

Krom ĉio necesa por interkomunikiĝi sone, la homo ankaь heredis de siaj simiecaj prapatroj la brakojn kun ilia movebla polekso. Tiu organo ebli- gis al li manipuli aĵon per kiu li povas grati strekojn en la rokon aŭ ŝmiri koton sur la grot- vandon. La desegna kapablo ne limigis sin al farado de bildoj laŭ la naturo aь imago : ĝi uzis la bildojn por eternigi komunikon sur vando, sur osto, sur argilo aь sur papero. La eltrovajo de la bildskribo tiel ebligis al la homo paroli trans pli granda distanco ol lia voĉo povis atingi. Per la skribaĵo li eĉ povis transponti la tempon. Tiu arto evidentiĝis malpli lokdependa ol la arto de la parolo. Kiel la buŝa lingvo ankaь la skribo devis esti lernata kaj instruata kaj tiom longe, kiom la signaro restis bildsignaro, ĝi konservis certan limigitan universalecon, malgraь la fakto ke la sonlingvo ŝanĝiĝis de unu loko al alia.

Sed ankaь tiu parta universaleco, ankoraь nun ekzistanta en la ĉina signaro, en multaj skriboj perdiĝis. Proksimume 1700 jarojn antaь Kristo oni faris la eltrovon, ke malmultaj signoj, po unu por la apartaj sonoj, sufiĉas por redoni en tre simpla maniero la plej komplikan komunikon. Efektive granda atingo, sed ĝin akompanis la perdo de universaleco kiun la bildskribo ankoraь iukvante posedis. De nun ankaь la skriba lingvo iĝis loka.

Jam en la tempo de Hamurabi (1700 antaь Kristo) la multlingveco de la homo estis sentata kiel ĝeno, eĉ kiel Dia puno, laь la biblia rakonto pri Babelo. Kompreneble la lingvodiverseco mal- helpis la komercan trafikon, florantan tiam inter Mezopotamio, Egiptio kaj la bordoj de Medite- raneo. Oni malmulton scias pri la klopodoj forigi la ĝenojn de la tiama lingvomulteco. Sed la ordi- gon, kiun Panini aranĝis en la Vedaj lingvoj de Hindio, kreante la Sanskriton pr. 500 jarojn antaь Kristo, oni rajtas nomi serioza atingo en la kampo de la interlingvistiko kaj lingvonormigo.

Ni ankaь malmulton scias pri la fruaj klopodoj kunmeti lingvon por superi la malfacilaĵojn de lingvodiverseco kaj por regajni la transdialektan kompreneblecon de la iama bildskribo. En la Meze- poko ili jam estis faritaj de Folengo (1491-1544).

Kelkaj lingvofarantoj surpaŝis misvojon, ser- ĉante la solvon per signolingvo (pasigrafio) kiu nur taьgas por skriba komunikado. Aliaj eniris alian misvojon, penante fari aprioran lingvon (sisteman kodlingvon). Kelkaj el tiaj projektoj estas elparo- leblaj (ekz. Solresol), sed preskaь ne memoreblaj.

La eltrovintoj de pasigrafioj neglektis la bezonon de la buŝa konversacio, la eltrovintoj de aprioraj projektoj neglektis la limigitan memorkapablon de la homo. Nur tiuj, kiuj agnoskis la prilingvajn bezonojn kaj la homajn kapablojn, rajtis atendi sukceson de siaj klopodoj. La unua estis Panini, kies kreaĵo ankoraь nun ekzistas. Schleyer, kiu ankaь ĉerpis el ekzistantaj lingvoj la materialon por la vortaro kaj gramatiko de sia Volapьk, parte sukcesis, parte fiaskis. Kial post li Zamenhof plene sukcesis, valoras analizon. Speciale en komparo kun tiuj el liaj sekvantoj, kiuj juĝis necese fari "pli bonan" lingvon sen la asertitaj "mankoj" de Esperanto. Kial Zamenhof sukcesis, kaj la projek- tintoj de aliaj lingvoprojektoj, inter kiuj profesiaj lingvistoj, malsukcesis ?

Zamenhof unualoke estis homo, kiu konscie praktikadis sian Homecon, kaj nur dualoke li estis lingvoŝatanto. La aliaj unualoke okupis sin pri lingvoj kaj lingvofarado, neglektante la homajn bezonojn.

Zamenhof estis dum sia tuta vivo solidara kun la malfeliĉuloj, kun la suferanta homaro, ĉu sufe- ranta pro malsanoj, ĉu pro miskompreniĝo, ĉu pro senrajtigo. Lia rimedo Esperanto estis konforma al tio : adaptita al la bezonoj de ĉiuj homoj, ĉu ordinaraj, aь altinstruitaj.

Zamenhof kiel ŝatanto de lingvoj, konjekte aprezis ilian esprimriĉon, ilian sonan kaj bildigan ĉarmojn pli ol iliajn etimologiajn meritojn. La unuaj proprecoj ja konstante kontribuas al la lingva uzado, la etimologia karaktero nur parte.

Kaj plue Zamenhof estis saĝulo. Li sciis ke perfektiĝemo kondukas al malstabileco. Li sciis ke persona aŭtoritato elvokas ĵaluzon kaj kon- kuremon. Li fine konsciis, ke ĉiu uzata lingvo vivas kaj evoluas, perfektiĝante por sia tasko. Tial Zamenhof kreis la kondiĉojn por daьraj ekzistado kaj evoluo: li rezignis pri personaj rajtoj kaj aьtoritato, insistis pri netuŝebla Fundamento kaj starigis la 16-an regulon de la gramatiko, kiu garantias la lingvan evoluon.

Kvankam la verko de Zamenhof fakte ne estis io plene nova, nek iu revelacio, nek vera "eltro- vaĵo", lia produkto tamen estas elstara pro la kombino de lingvaj kvalitoj kaj homama fono.

Kio estas la nova akiraĵo per kio Esperanto distingas sin de la aliaj lingvoj de la tero ? Pro la neŭtraleco kaj la simpleco, Esperanto estas la unua lingvo en kiu ĉiu uzanto povos plenkonvinke diri: mi parolas mian lingvon. Gis tiam oni nur povis diri en fremda lingvo : mi parolas vian aŭ lian lingvon. Esperanto estas la unua lingvo en kiu ĉiuj homoj povos diri: ni parolas nian komu- nan lingvon.

La respekto al la popoloj kaj la estimo al la homoj estas instruataj kune kun la lingvo Espe­ranto. Tial ĝia lernado havas nobligan influon, kiu mankas al la instruado de aliaj lingvoj. Estas tio kio reprezentas unu el la grandaj kulturaj valoroj de Esperanto.

Zamenhof enkorpigis en Esperanton ion spiritan: la humanisman etoson. Kaj estas precize tio kio estas necesa рог раса kunvivado.

Dum la evoluado de la bestoj, ĉiu speco klopodis disvastigi sin sur pli granda parto de la tersurfaco. Dum tiu disvastiĝado disvolviĝis lokaj karakteroj, distingantaj la geografiajn rasojn. Militoj inter tiuj rasoj geografie sin ekskluzivantaj, estas esceptoj. Generale najbaraj rasoj rekonas unu la alian, car la vokaj kaj gestaj komunikiloj ne aŭ tiom mal- multe diferenзas, ke interpariĝo estas ebla. Cetere la nutrokonkurenco decidas pri la reciproka dis­vastigo de la rasoj. La homaj rasoj renkontas sin reciproke je multe pli granda skalo ol la besta j, speciale en la moderna tempo kun ĝia trafikiloj. Ili ekkonas multajn diferencojn ĉe la alia raso, ne nur sekve de la mensa distingo-kapablo, sed ankaŭ pro la diverĝa specialiĝo sekve de la malsamaj lokaj vivkondiĉoj, malsamaj tradicio j kaj mal­samaj lingvoj. Tiuj diferencoj malkaŝas la specan egalecon kaj rekte stimulis al bataloj kaj militoj.

Esperanton oni povas konsideri frukto de la intelektaj kapabloj de la homo, per kiu la lingvo- diverseco estas superebla. Per ĝia homrespekta etoso ankaŭ la diferencoj en moroj, vivstilo, haŭt- koloro kaj aspekto povas esti venkataj. Per lingva kompreno la diversaj diferencoj perdas sian mal- amikigan efikon.

Al kio kondukos la ĝenerala uzo de Esperanto ? Gis nun Esperanto estas uzata pli malpli kiel luk- saĵo, kiel ornamaĵo de la homa socio, kiel plibeli- gilo de la kultura vivo de relative malmultaj. Sistema aplikado ankoraŭ mankas. Tamen oni povas profeti ke la cirkonstancoj necesigos tion. Pli kaj pli la nunaj trafikebloj kaj la hodiaŭaj cir­konstancoj kondukas al situacioj kie la interhoma rilatado nur estas efika aŭ eĉ ebla per Esperanto.

La intermikso de minlaboristoj diversnaciaj sekve de loka manko de laboristoj, kreis lokan situacion kun lingvaj malfacilaĵoj. Tie oni enkonduku Espe­ranton. La kunvenado de atomspecialistoj en inter­naciaj laborcentroj kreas la bezonon pri Esperanto, se ne inter la sciencistoj mem, tiam ĉe la personaro kun kiu ili devas rilati kaj ĉe iliaj familioj kiuj sin renkontadas. La organizado de internaciaj armeoj kaj polictrupoj de la Unuiĝintaj Nacioj kondukas al homkolektiĝoj kie Esperanto estas nepre necesa. En ĉiuj tiuj medioj oni prezentu Esperanton, ĉar oni bezonas ĝin.

Ankaŭ la sekureco de la aertrafiko postulas sim- plan, nemisaŭdeblan internacian lingvon. Espe­ranto kontentigas la bezonon.

Kvankam oni povas atendi, ke sub premo de la cirkonstancoj Esperanto estos akceptata kiel la taŭga kuracilo, ankaŭ la kutima vojo de la penetro de Esperanto fare de la Esperanto-movado restu aplikata. Sur tiu vojo Esperanto estas lernata kaj uzata, ne nur sub premo de la cirkonstancoj, sed ankaŭ pro allogo pro ĝiaj intelekta kaj humanisma ĉarmoj.