Kiel kromrezulto de la Esperanto-kongresoj kaj aliaj renkontiĝoj sin fondis kaj fondos familioj kie Esperanto ekfunkcias kiel hejmlingvo kaj gepatra lingvo. Jen Esperanto eniras la gentan tradicion, en era maniero verdire, sed tamen. Tiu fenomeno havas gravegan intereson, ĉar ĝi reprezentas pro- gresan paŝon en la evoluo de la komunikado.
Mi klopodis loki la Zamenhofan komunikilon en la evoluo de la komunikado ĝenerale. Mi montris ke la komunikado en la komenco estis nur sekvo de la materia kaj energia strebado al la plej granda homogeneco, ekvilibro, entropio. Ni vidis ke la vivo komence nur aplikis substancan interkomuni- kadon. Unue per korpaj partoj kaj eroj, poste per kemiaĵoj kaj per lumo. Kiam la vivo konkeris la teron, la aervibroj ekestis la bazo de nova komuni- kilo. Vokaroj aperis ĉe la bestoj kaj fine la lingvoj ĉe la homoj. Post kiam Zamenhof donacis Esperanton kiel superlingvon, estas la tasko prezenti ĝin por ekuzo, ĉie kie troviĝas premaj cirkonstancoj.
Per lingvoj oni povas paroli, sed ankaŭ kalum- nii, suspektigi, malprave kulpigi, ofendi ktp. Ni rezignu pri tia misuzo de la Internacia Lingvo kaj uzu ĝin por disvastigi la veron, la juston kaj la belon. Post miliardoj da jaroj aperis rimedo por intence atingi homogenecon, ekvilibron kaj har- monion. Nun inter la homoj, kies ĉies posedaĵo ĝi estu, per kiu ĉiu povas kaj fieras diri rekte al alia: mi estas homo, same kiel vi kaj tial ni vivu en harmonio kaj havu paeon. La vera misio de Esperanto ja estas akceli paeon.
Supozeble kiam Zamenhof donis al la mondo sian verkon, la internacian lingvon, Esperanto, li pripensis precipe ĝian efikon al plenkreskuloj. Efektive, la efiko al granda nombro de tiuj, kiuj lernis la lingvon, efiko, kiu kondukas al pli simpatia pensmaniero pri la enloĝantoj de aliaj landoj, estas jam evidenta kaj kreskanta. Sed la verko de Zamenhof estas ankaŭ heredajo al la infanoj de la mondo, kaj kiam oni donos al la junularo la eblecon partopreni tiun heredajon, oni povas antaŭvidi fortan antaŭenpuŝon al la aspiroj pri interfratiĝo kaj mondpaco. Ciu edukisto komprenas kiel gravaj estas la fruaj jaroj de la infano, kiam ĝi ensorbas la diversajn ideojn kaj idealojn, kiuj regas en ĝia socio, ĉu hejma, lerneja aŭ alia. Laŭ kalkulo, en la mondo troviĝas 500 milionoj da infanoj, la plej multaj el kiuj lernas iom pri la historio de sia popolo. Sed la historio kaj la vero ne ĉiam estas sinonimaj. Povas esti, ke la infanoj lernas pri aliaj popoloj en la mondo, kontraŭ kiuj ilia propra devis defendi sin, aŭ eĉ kontraŭbatali en la pasinteco. Ofte la sugestio estas, ke tiuj aliaj ne estas tiel bonaj, justaj kaj bonkoraj kiel la propra, kaj per tio povas naskiĝi nacia fiereco. Eĉ povas esti ke la spirita kaj psikologia preparado al milito foje fon- tas el tiu partia informado. Bona antнdoto al tia insida inokulo estas la instruado de Esperanto, kun la idealoj de ĝia aŭtoro, Zamenhof. Se, dum tiuj fruaj jaroj, la infanoj komencas rigardi la infanojn de aliaj landoj kiel anojn de la homa familio, ne plu fremdaj kaj nekonataj, car kontakteblaj pere de la Internacia Lingvo, la posta rikolto de tia instruado alportos al la mondo nur bonon kaj benon.
Estas frapanta penso ke, se oni instruus Esperanton en la lernejoj de la mondo, post unu gene- racio la lingvaj bariloj kiuj apartigas la naciojn, plejparte malaperus. Al tiu ideala dulingvismo, tio estas, nacia lingvo plus Esperanto, la Esperanto- movado nun strebas. Tio estas minimuma bezono, kvankam ĉiam restos neceso ke kelkaj, pro diversaj celoj, devas esti ling visto j. Sed ĉu tia dulingveco estas ebla por infanoj? Cu tio ne tro streĉos iliajn menson kaj kapablon? Pripensu kio okazas hodiaŭ en multaj grandaj urboj. Sur la strato, foje en la hejmo la infanoj uzas unu lingvon, sed en la lern- ejo ili devas praktiki la pli puran nacian lingvon. Kompreneble, tiuj lingvoj estas ofte tre parencaj. Sed ekzistas pluraj regionoj en la mondo, ne nur landoj sed ankaŭ limregionoj, kie la junaj infanoj parolas du lingvojn, kiuj tute ne estas parencaj. Sajne, do, ne estas ekster la kapablo de normala infano lerni du lingvojn samtempe. Se tiu dulingveco konsistus el nacia lingvo plus Esperanto, la rezulto sendube estus pli da amikaj interrilatoj ne kun infanoj de nur unu kaj apuda regiono, sed kun infanoj en ĉiuj partoj de la mondo, kie ekzistas tia dulingveco.
Ju pli frue infano eklernas lingvon, des pli funde li majstros ĝin. Konsciante pri tiu fakto, kaj kred- ante je dulingveco, pluraj Esperantistaj gepatroj jam instruas al siaj idoj nacian lingvon kaj ankaŭ Esperanton. Je la nuna tempo tio okazas ĉe prok- simume 100 familioj, kaj koncernas ĉirkaŭ 200 infanojn. Tio estas, provizore, malgranda provo, sed kiam la centoj fariĝos milionoj, tiam ni kredas ke la rezulto mirigos la mondon, car okazos nova sun- leviĝo por la homa raso, alportanta pli helajn tagoj n de paco, konkordo kaj amikeco.
Tutevidente la progreso de la idealo pere de Esperantistaj familioj ne estas sufiĉe rapida, kaj ni devas alvoki la helpon de la lernejoj. En tiu direkto oni jam faris konsiderindajn paŝojn. Ekzemple, esploro farita en 1951 montris ke la Internacia Lingvo estas instruata en 131 lernejoj, de 17 diversaj landoj. Dua esploro en la jaro 1955 montris, ke tiuj ciferoj kreskis ĝis 148 kaj 23 respektive, kaj tiu progreso ankoraŭ daŭras. En kelkaj lernejoj la instruado estas oficiala kaj deviga, en aliaj ĝi estas tute laŭvola. La spertoj de multaj instruistoj, kiuj jam instruas Esperanton al siaj lernantoj, montras ke, por la plej multo, ĝi estas alloga lerneja objekto, eble car tiuj lernantoj trovas, ke ili faras pli da progreso lernante Esperanton ol lernante nacian fremdan lingvon. Lastatempe kelkaj knab- inoj en gimnazio en Nordanglujo studis la francan lingvon dum tri jaroj, sed ilia progreso estis pres- kaŭ nulo. La direktorino de la gimnazio decidis fari eksperimenton pere de Esperanto, kiun la knabinoj studis dum la du sekvantaj jaroj. Je la fino de tiu dujara studado restis nur ok knabinoj en la grupo; la aliaj intertempe forlasis la lernejon pro aĝo, ktp. Tiuj ok provis ekzamenon, pri kiu la Societo de Britaj Esperantistaj Instruistoj respon- decis, kaj ĉiuj knabinoj sukcesis, du kun honora mencio. Unu malhelpo en multaj gimnazioj estas ke, ĝis nun, ne ekzistas oficiala ŝtat-ekzameno pri la lingvo, kiu valorus por atesto pri kapablo je la fino de la lerneja studado. Pro tio la pli lertaj studentoj devas dediĉi sian tempon al „ekzamen- eblaj" temoj. Sed la supra rezulto pensigas, ĉu progreso en la lernado de la franca lingvo ne estus estinta pli kontentiga, se tiuj knabinoj unue estus studintaj Esperanton. Spertaj instruistoj jam de- klaris, ke la antaŭa studado de la Internacia Lingvo estas bona bazo por la posta studado de fremdaj naciaj lingvoj.
Esperanto - Heredaĵo al la infanoj de la mondo
de
David Kennedy (Britujo)
Al la infanoj en la lernejoj la studado de Esperanto povas alporti avantaĝojn. Kiam lernejano ek- lernas Esperanton, unu el liaj unuaj deziroj estas korespondi kun lernantoj en aliaj landoj. Tia- maniere И baldaŭ kolektas kartojn kun bildoj de la aliaj landoj. Sed la inter ŝanĝo of te ne limiĝas al kartoj: diversaj ajoj kiel desegnaĵoj, fotoj, k.c. aldoniĝas al la kolekto, ĝis fine lerneja grupo dispones pri interesa materialo el la eksterlando, kaj ĉi tiu kolekto povas poste formi la bazon de lerneja ekspozicio, foje sufiкe impona por altiri la atenton de gepatroj kaj oficialaj rondoj. Tia utiligo de Esperanto sendube aldonas al la intereso pri lernejaj objektoj, precipe pri la studado de geo- grafio kaj historio, car la infanoj mem trovis kon- taktojn kun la mondo ekster la propra lando.
Per ankaь alia mйtodo oni provas provizi kon- taktojn inter lernejanoj, kiuj pligrandigos la reci- prokan interesiĝon kaj amikiĝon. Gi funkcias sub la nomo „Grajnoj en Vento", kies centro estas en Svislando. Unue la svisa gvidanto de ĉi tiu metodo aranĝis rondoj n de lernejoj, en kiuj oni instruas Esperanton. Ciu rondo enhavas 12 lernejojn el 12 diversaj landoj, kaj ĉiu rondo respondecas, sub rondogvidanto, pri materialo por sia komuna lerneja gazeto, kiu aperas trifoje dum la jaro. Tio signifas ke ĉiu lernejo en la rondo devas kontribui verkojn de siaj lernantoj, ekzemple rakontojn, anekdotojn, infandesegnaĵojn kun Esperanta teksto, k.t.p. Kompreneble ĉio estas kontribuita de la infanoj mem. Eble la rezulto ne estas altnivela literaturo, sed ĝi estas alte ŝatata de ĉiuj lernantoj en la rondo. Oni sendas ĉi tiun materialon, multo- bligitan, al la rondogvidanto, kiu kunfiksas ĝin tiel ke ĉiu lernejo en la rondo fine rice vos ekzempleron de la komuna gazeto. La ideo pri lerneja gazeto tute ne estas nova, sed ĉi-speco estas unika, ĉar ĝi ne apartenas al unu lernejo en unu lando, sed al 12 lernejoj en 12 diversaj landoj. La ideo ŝajne allogas lernejanojn, car nun ekzistas pluraj tiaj rondoj kun siaj komuna j kunmetitaj gazetoj.