Выбрать главу

En la jaro 1954 Heibonsja eldona firmo en Tokio trovis novan kaj praktikan metodon por la utiligo de Esperanto en la edukado de la japana junularo. La firmo eldonis serion da volumoj sub titolo „In­fanoj de la Mondo". Tiuj volumoj, entute 15, kon- sistas el verketoj de lernejanoj el кiuj angulo j de la mondo. Por havigi la materialon la japana firmo sin turnis al la instruista flanko de la Esperanto- movado, kun peto pri kunlaborado. La celo de la serio estas prezenti al japanaj infanoj la ĉiutagan vivmanieron en aliaj landoj, kaj precipe la viv- manieron, ludojn, okupojn, k.c. de la infanoj en tiuj landoj. La koncernaj lernejanoj verkis la arti- koletojn en sia nacia lingvo, kaj poste oni tradukis la tekstojn en Esperanton, antaь ol forsendi ilin al Tokio. Tie la lokaj japanaj Esperantistoj tradukis la senditajn tekstojn en la japanan lingvon. La rezulto de tiu grandioza laboro estas la jam menci- itaj 15 volumoj, kiuj prezentas al la japana junul­aro bildon pri aliaj landoj de la mondo, kun iliaj kutimoj, ĉiutaga vivo kaj laboro, viditan tra la okuloj de infanoj, kiuj loĝas en tiuj landoj, la plej multaj tre malproksime de Japanujo. Oni rajtas esperi ke tiu peresperanta laboro bone influos la junan generacion en Japanujo, kaj donos al ĝi pli simpatian rigardon al la aliaj nacioj de la mondo.

Lastatempa evoluo en la progreso le la Inter­nacia Lingvo inter la junularo estas la okazigo de Infan-kongreso en la kadro de la ĉiujaraj univer- salaj kongresoj de Esperanto. La junaj kongres- anoj, aĝoj 5—14, devas havi la kapablon paroli Esperanton ĝis la grado kiun oni rajtas atendi de infanoj de tia aĝo, tio estas, la kapablon babiladi kun la aliaj junaj membroj dum ludoj, ekskursoj kaj manĝoj, facila afero por la denaskaj Esperant- istaj infanoj. La junuloj loĝas kune en aparta kon- struaĵo, kutime domego dediĉita al simila sуcia celo por enlandaj infanoj dum la restajo de la jaro. La taga programo inkluzivas ludojn en la ĝardeno aŭ apuda kampo, vizitojn al interesaj lokoj en la kongresurbo kaj ĉirkaŭaĵo, ekskursojn, filmprezentadojn kaj kompreneble manĝojn. La personoj kiuj tage kaj nokte prizorgas tiujn infan­ojn dum la sep tagoj de la kongreso estas spertaj homoj, ĉefe profesiaj instruistoj kaj kompreneble ankaь kompetentaj Esperantistoj. Ci tiu eksperi- mento, ankoraь en siaj fruaj etapoj (ĝi komenciĝis en 1954) estas ĝis nun tre sukcesa kaj promesplena.

Kelkaj lernejoj estas jam sufiĉe entrepr enema j en la utiligo de la Internacia Lingvo. Lernejo en Manchester, Anglujo, kie dum jaroj oni instruas Esperanton, ankaь dum tiuj jaroj aranĝis sian propran aŭtobusan ekskurson al la kontinento dum la somera ferio. Por fari la aranĝojn kaj dum la ekskurso, la lernejo utiligas la servojn de delegitoj de la Universala Esperanto-Asocio. Citinda estas parto de raporto de la estro de tiu lernejo, mem sperta Esperantisto, post unu tia kontinenta vizito. „Ni jus faris 2.000 mejlan aьtobusan ekskurson tra Francujo, Belgujo, Nederlando kaj Germanujo sur- voje al Danlando, kie ni pasigis treege ĝuindan semajnon kun junuloj el Norvegujo, Svedlando, Danlando, Germanujo, Nederlando, Francujo, Svis- land kaj Jugoslavio. Je ĉiu etapo de la vojaĝo la lernantoj kaj mi povis babiladi Esperante kun la multnombraj amikoj, kiuj renkontis nin." Oni ne povas tro alte taksi la efikon de tia vojaĝo kaj tiaj spertoj sur la karakteroj kaj pensoj de la junaj partoprenantoj.

Se ni deziras ke la infanoj de la mondo lernu la Internacian Lingvon, ni devas provizi instru- istojn por ili. Cu la necesa nombro da instruistoj ekzistas je la nuna tempo? Oni devas memori ke jam nun 2.000 instruistoj el multaj landoj estas membroj de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj. Se oni subite decidus enkonduki Esper­anton en la lernejojn, tiu nombro certe ne sufiĉus; sed pri tia sъbita decido ne estas ebleco, car nur grade oni progresas. Tamen, tiel relative simpla estas Esperanto por kleraj homoj, ke kelkmonata kurso sufiĉus por la preparado de la bezonataj instruistoj. Tiun aserton subtenas la sperto dum lastatempa edukada eksperimento en Skotlando, por kiu ne- cesis pluraj instruistoj, kiuj scipovas Esperanton.

La solvo troviĝis en sesmonata vespera kurso рог volontuloj, kiuj deziras partopreni la eksperimen- ton.Sed jam nun la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj ludas gravan rolon. Gi posedas monatan profesian gazeton en Esperanto, renkontiĝas ĉiujare dum la Universala Kongreso por diskuti profesiajn temojn kaj problemojn, kaj krome, dum la jaro ĝiaj individuaj membroj vigle partoprenas en la instru- ado de la lingvo. Eĉ Unesko nun agnoskas tiun Asocion kiel neregistaran organizaĵon, kun kiu ĝi havas regulajn interrilatojn pri aferoj komune interesaj.

Per rezolucio de 1954 en Montevideo, Unesko

deklaris sian interesiĝon pri la progreso de Esper­anto en edukado kaj en la lernejoj. Sed interesiĝo ne sufiĉas; agado necesas. Hodiaŭ internacia lingvo estas eĉ pli urĝa ol kiam Zamenhof donis sian ver- kon al Ia mondo. Nun ekzistas pli da homaj kon­taktoj, pli da amasturismo, pli da mondkonferencoj, sed spite tion, ankoraŭ restas tiuj ĝenaj lingvaj bariloj. Car ĉi tiu estas la cent j ara datreveno de la naskiĝo de Zamenhof, la kreinto de la Internacia Lingvo Esperanto, ĝi estas ankaŭ tre konvena jaro, en kiu transdoni al la infanoj de la mondo pli grandan porcion de tiu heredaĵo, kiun Zamenhof donacis al ili.

Al Josephine Baker

Patrino de kvin diversgentaj orfoj : franca, hinda, indiana, japana kaj juda. [29])

Si iras tra la mondo ne nur por verve distri, ŝi venas por registri en nia кого la gradon de la honto ай de honoro.

El ŝia korpo nana pasio disradias, kaj flame erupcias en elokvento apologi' vulkana por ŝia gento.

Penetras ĝismedole la vipo de la vero. Sed lukte por tolero ŝi tre humile mem donas apostole ekzemplon brile :

Sen iu rasa bar о diverskolora kvino ŝin nomas la patrino kaj tiel diras, ke rajtoj de I'homaro ankoraŭ spiras.

Sainton, fratineto, kaj dankon pro kuraĝo ! Vi portas sur vizaĝo nob elan signon: Konfirmas via kredo

la homan dignon. Poul Thorsen

La Internacia Lingvo kiel familia lingvo

de

Rev. F. Moravec, Germanujo

Ke nacia lingvo estas uzata ne nur ĉe inter- rilatoj inter homoj ĉe la diversaj okazoj de kunesto kaj kunagado kiel komunikilo, sed ankaŭ en la kadro de la familio inter la familianoj plenkreskaj kaj infanaĝaj, ĉe la eduko de la idoj, ĉe la inter- paroladoj de la infanoj unu kun la alia, tio estas ĉiekonata afero.

Jam ekde jardekoj ekzistas la Internacia Lingvo. Leviĝas la demando, ĉu tiu internacia lingvo, kiu servas kelkloke inter homoj de diversaj nacioj, ĉu ĝi povas kaj kapablas esti uzata ankaŭ en la familio kiel familia lingvo kun ĉiuj aplikebloj de eduk- perilo, de interkomprenilo inter gepatroj kaj gefiloj, de lingvo inter la infanoj mem, sur kampo de la ĉiutaga vivo por ĉiuj necesoj kaj bezonoj, sur kampo de ludoj ĝis eĉ sur la kampo de la arto, en la medio de la familio ?