Выбрать главу

Unuflanke neesperantistoj, seriozuloj, kiuj ne konas ion aŭ iom pri la Internacia Lingvo, neas tiun eblon, neas la lingvon kaj kun ĝi ĉiun komunik- eblon per ĝi. Estas facila afero por ili informiĝi kaj esplori, ke almenaŭ ekster la familio ĉe rilatoj videblaj kaj aŭdeblaj de multaj la Internacia Lingvo funkcias. Tio por seriozuloj ne plu estas demando, sed ĉu oni povas paroli, ĉu oni parolas Esperanton ankaŭ en la familio ?

Aliflanke ankaŭ disĉiploj de la Internacia Lingvo asertas, ke tiu lingvo estas nur por internaciaj interrilatoj, neniam por naciaj rilatoj, kaj neniel por la kontakto inter samnacianoj. Ankaŭ pro aliaj kaŭzoj — laŭdire — ne eblas, ke dua lingvo estas aŭ eĉ povas esti uzata en la kadro de la familio. Infana cerbo laŭdire ne kapablas posedi du lingvojn. Do ŝajnas, ke Esperanto ne povas esti por la kontaktoj en la familio.

Du demandoj stariĝas: ĉu Esperanto estas lingvo kun la samaj ecoj kiel ĉiu alia lingvo aŭ diferencoj inter ili estas gravaj kaj konsiderindaj; kaj due, ĉu dulingveco eblas jam por infanoj.

Generale, ankaŭ ĉi-loke, oni devas diri, ke homoj, kiuj ne konas iun alian lingvon ol la propran, ne povas prijuĝi, ĉu tiu alia lingvo taŭgas aŭ ne. Tion pro la spertoj kapablas diri nur homoj, kiuj konas tiun alian lingvon. La samo validas por Esperanto. Car ĉiu teorio aŭ nevalidiĝas aŭ pruviĝas, kiam la praktiko montras la faktojn, la realon, kaj nur la praktikanto povas raporti pri tio.

Pri la Internacia Lingvo la spertintoj povas diri, ke Esperanto estas lingvo kiel alia lingvo. Tion komencas kompreni ankaь lingvo-fakuloj. La naciaj lingvoj havas siajn ecojn, oni devas lerni ilin kun iliaj ecoj kaj ismoj kaj specialaĵoj, oni devas alkutimiĝi, kaj per la aplikado oni riзevas lingvo- senton kaj la opinion, eĉ konvinkon, ke en tiu lingvo nur tiele eblas diri tion aь tion. Same oni devas lerni Esperanton kaj alkutimiĝi al ĝiaj ecoj, ismoj, formoj kaj specialaĵoj. En ĝi oni povas kaj kapablas ĉion esprimi same kiel en la aliaj lingvoj. Ci-rilate ne estas diferenзo. Kondiĉo nature estas — mi petas pardonon pro la ripeto —, ke oni regas la lingvon, ke oni ĝin ellernis. Tutsama afero, kiel ĉe naciaj lingvoj.

Sed ĉu vere ne estas diferencoj ? Certe jes ! La disvastiĝo estas alia. La esperantistoj hodiaŭ ne loĝas kune kiel la anoj de naciaj lingvoj. Tial hodiaŭ malestas ankoraь la kutima uzo de la lingvo ĉe la vendisto, ĉe la bakisto, en la trafiko, inter la najbaroj, inter la kolegoj. Krom tio la ĉiutaga informado per gazetoj ankoraь ne okazas en Esperanto. La lernejvizito kaj la profesistudado ne postulas la aplikon de Esperanto. Tio donas dife- rencigan econ al la lingvo, hodiaŭ. Oni povas tion rimarki en la ĝenerala vortprovizo Esperanta de hodiaŭ. Sed tiu stato estos eterna, kaj la lingvo mem povas facile akiri kvalitŝtupon laŭ bezono.

Alia diferenзo estas la akirado de la lingvo kaj ĝia transdono de unu homo al la alia. Ce la naciaj lingvoj la normala vojo estas la hereda transdono. La patro aь la patrino transdonas la lingvon. En la familio la infanoj lernas la lingvon ĝis fluparolo kaj en la lernejoj oni aldonas gramatikajn kaj stilajn korektojn kaj plilarĝigas la lingvoscion. Tio en Esperantujo ankoraь ne okazas, almenaŭ ne en tiu grado. Generale — ĝis nun — plenkreskaj homoj aŭ junaj homoj post la unuaj aь pluraj lernejjaroj ekstudas Esperanton kaj havigas ĝin al si, sed ne plu kiel infanoj. Tio ankaь donas al la lingvo specialan econ, kvankam ankaь ne eter- nan, ĉar ĉe ŝanĝo de la strukturo de la aplikantoj tiu kvalitŝtupo ankaь laŭe ŝanĝiĝos.

Resumante oni povas prave diri, ke la Internacia Lingvo posedas la samaj n kvalitojn, kiuj konsisti- gas lingvon, kiujn ankaь la naciaj lingvoj posedas.

La graddiferencoj ne povas malhelpi la agnos- kon, ke Esperanto samrajtas kun la aliaj lingvoj. Tio validas por ĉiu aplikkampo de la lingvo, do ankaь por la aplikado kiel familia lingvo.

La dua demando estas la dulingveco. Ankaь tie ĉi oni ne povas lasi la juĝon al homoj neinformitaj aь nespertaj. Ne estas riproĉo, se oni konstatas, ke ŝtatanoj aь nacianoj, kiuj loĝas en la centro de sia regiono, ne sentas iun ajn bezonon regi alian lingvon. Oni vivas bone laь kutima maniero kaj uzas de la naskiĝo ĝis la morto tiun unu nacian gepatran lingvon. Ne estas bezono por io alia. Eĉ la fremdaj sciigoj alvenas bone kaj kompreneble tradukitaj. La profesiaj interrilatistoj lernu pro profesio duan aŭ plian lingvon. Kaj eĉ se iam necesus, la lingvo de la кого — aŭ de la malamo — aŭ almenaŭ de la gestoj povos — espereble — helpi. Nenia riproĉo pro tia mensstato. Sed la homoj, kiuj vivas en la limaj regionoj, la homoj kiuj kontaktas kun la "aliaj" aŭ komerce, aŭ pro scienco, pro seio, aŭ pro plezuro, kutime havigas al si alian lingvon, sen malhelpi al si. Kaj pro spertoj ofte spertitaj ili zorgas, ke ankaь iliaj idoj lernu duan lingvon, jam en infanaĝo, ju pli frue, des pli bone. En la limregionoj, en la regionoj de diversnacia frekventado, en la familioj de Ia riĉu- loj, de la diplomatoj kaj regantoj, la infanoj laь- eble denaske lernas duan lingvon. Alcelinda por progresanta homo estas la dulingveco. La evoluo de la tekniko kaj la malpligrandiĝo de la mondo per ĝi sampostulas. Internacia interkompreniĝo necesas, kaj pro tio dulingvismo, laьeble denaska !

La plej oportuna solvo de la demando, kiun duan lingvon la infano lernu, estas nepre Esperanto. La ĉiedisvastiĝo, la simpleco estas gravaj argumentoj por tiu ĉi decido. Per Esperanto la infano kaj la juna homo povas en ĉiu direkto kontaktiĝi, la homo kun unu fremdlingvo alia ol Esperanto nur en tiu unu direkto de la elektita lingvo destinita. La prefero de unu nacia lingvo por la sola uzo hejme aь por la dulingvismo povas havi siajn kaŭzojn personajn, kiujn oni povas agnoski laь la persono. Sed por la homaro ne indas tiu troa naciismo, kiu pro malĝusta opinio pri la "mi", pri la "ŝtato" kaj "popolo" postulas preferadon de nacia lingvo. Por tiu ĉi ceio de la homara interkompreno sole indas neŭtrala lingvo Esperanto. Moderna dulingvismo nur povas esti nacia lingvo plus Esperanto.

Tiu postulo, ne plu konstato de eblo, validas ankaь por la lingvo en la familio, se oni aliras al dulingveco.

La ĝisnunaj konsideroj estis plejparte teoriaj. Laьteorie eblas, ke la Internacia Lingvo estiĝu ankaь familia. Kion nun pri la praktiko ?

En la komenco ne eblis sin turni al infanoj junaj, por ke ili lernu Esperanton, por ke ili apliku ĝin. Kun kiu ili parolu ? La natura vojo estis, ke la plenkreskuloj komencas, ke ili formas tiun gene- racion, kiu povos transdoni la lingvon al la idoj. Tio daьris sian tempon. Tamen jam ĉirkaŭ 1920 komenciĝis la praktikado de Esperanto en la familio. La anglo M. C. Butler simple kaj nature parolis Esperanton hejme kun siaj tri gefiloj ekde ilia naskiĝo. Ankaь aliloke tiaj provoj okazis. Ili sukcesis, se oni tute nature aplikis la lingvon, sen specialaj kursoj aь faradoj. Tutsame kiel oni "instruas" nacian gepatran lingvon al infanoj en la familio. Oni simple uzas la lingvon. Antaь la Dua Mondmilito jam ekzistis speciala organizo, kiu kunigis la infanojn ankaŭ-Esperanton-parolantajn. Sinjoro Robertson, ankaь anglo, estis fondinto de la "Denaska Esperantistaro".

La mondmilito kiel konsekvenco de la jam no- mita troa naciismo haltigis tiun agadon, sed post la milito, eble pro la pripensoj kaj pro la spertoj, la movado de la "ankaŭ-esperantlingva eduko" konsiderinde vigliĝis kaj kreskis kaj vastiĝis. Centro de tiuj klopodoj estas la "Bulteno Gepatra", sendependa revuo por dulingva eduko, eldonita de Esperanto-Press en Oakville, Ontario, Kanado.

En la januara numero 1957 de tiu bulteno publi- kiĝis listo de proks. 60 infanoj, kiuj dulingve (Esperanto plus nacia lingvo) edukiĝis, kaj listo de pluaj 25 familioj, kie oni praktikas tiun duling- vismon, do parolas Esperanton en la familio. Plua enketo de finna fraьlino Sirkku Koivu, komisiite de CED, laŭ Bult. Gepatra 1957/4 kolektis materia- lon pri 154 infanoj el 19 landoj ankaь ekster- eŭropaj.