Выбрать главу

Oni ofte argumentas, ke unue la homo mem devas ŝanĝiĝi kaj anime evolui. Certe, se ĉiuj homoj sentus nur iom da amo al sia proksimulo, la tuta problemo estus solvita, sed.... ĉu ni ha vos sufiĉan tempon atendi je tio ? La nombro da atombomboj kreskas !

Se oni ne baldaŭ starigos mondparlamenton kaj efektive ĵunkciigos ĝin, la estonteco de la tuta homaro estos malluma kaj duba. (Sir Winston Churchill.)

La ideo de unuiĝinta Eŭropo, almenaŭ kion oni nomas Eŭropo, jam trovis multajn adeptojn, sed tiu de unuiĝinta mondo ankoraь renkontas grandan skeptikon. Tamen la kernarmiloj malfermis la okulojn ankaŭ de tiuj, kiuj "staras kun ambaŭ piedoj sur la tero". Pli kaj pli oni komprenas, ke ĉiuj nuntempaj problemoj estas mondproblemoj, ekzemple la helpo al la malpli evoluintaj landoj kaj la internacia polica forto. Estas evidente, ke la venontaj problemoj kiel tiuj pri la mar juro, la spacdivido, la estrado de la polusoj, eble la posedo de la luno, neniam povos esti solvataj sur la bazo de suverenaj ŝtatoj.

La ofte aŭdata argumento kontraŭ iu speco de mondfederacio estas, ke "oni perdas sian libere­con". Tio estas grandega eraro. Jam nun la plena suvereneco de ŝtatoj ne plu ekzistas; ĉiu kontrakto inter du aь pli da ŝtatoj forprenas parton de la suvereneco de la koncernaj ŝtatoj. Estus jam tute sufiĉe provizore, se oni forprenus de ĉiu ŝtato la raj ton deklari militon al alia ŝtato kaj do ankaŭ la raj ton posedi propran armeon. El tio sekvus kompleta malarmado de ĉiuj kaj la starigo de tutmonda polica forto. Jes, la ŝtatoj perdus denove parton de sia suvereneco, sed la homo, la individuo gajnus sian trankvilecon kaj certecon povi vivi kaj labori en paco.

La organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj estas jam grandega paŝo en la ĝusta direkto kaj ĝiaj specialaj organizaĵoj, kiuj faras grandiozajn bonfarojn, indikas la vojon al unuiĝinta mondo. La "World Association of World Federalists" (Mondmovado de Mondfederalistoj) kaj la "World Parliament Association" (Asocio de Parlamentanoj por Mond- parlamento) esperas efektivigi tiun celon per la plifortigo de UN kaj per kelkaj ŝanĝoj en la ĉarto, kiuj ebligos la starigon de mondparlamento kun plenuma potenco, internacia juĝejo kaj tutmonda polica forto.

Ankaь la Universale Ligo laboras en tiu direkto, sed ne sur politika tereno. La Ligo havas kulturan kaj edukan taskon kaj ĝi klopodas atingi sian celon per la eldono de organo, redaktata en Esperanto, en kiu regule aperas tiucelaj artikoloj kun ilustraĵoj, informoj pri la mondfederaciaj movadoj kaj korespond-adresoj.

Ke ankaŭ UN komprenis, ke la bazo de ĉiu homa unuiĝo devas esti reciproka respekto kaj bonvolo, evidentiĝas el la dua punkto de la unua artikolo de la ĉarto de tiu organizaĵo : evoluigi la amikecon inter la popoloj. Diversmaniere UN klopodas akceli tion, sed unu el la plej gravaj faktoroj por la interamikiĝo ankoraь ne estas sufiĉe akcentata. Kio plej multe disigas unu homon de la alia ? La diverseco de la lingvoj ! Kiel oni povas amikiĝi kun homo, kies lingvon oni ne komprenas ? Jen unu el la plej grandaj problemoj de nia nuna moderna tempo. Ni ĉi tie ne volas klarigi la gran- degan monperdon pro la uzo de pluraj lingvoj en la internacia vivo, car tio estas tro evidenta. Estas honto por la nuna civilizita mondo, ke la plej granda parto de la homoj estas internacie surd- muta.

Ne estas hazardo aŭ kaprico, ke jam de la 17-a jarcento, noblaj kaj kleraj homoj serĉadis solvi tiun problemon. Pli ol 400 projektoj de internacia lingvo estas jam faritaj. Nur unu el ili povis evolui de teoria projekto sur papero (kiel ĉiuj aliaj estas kaj restas) al vere vivanta, parolata lingvo. Estas tiu de D-ro L. L. Zamenhof, pola kuracisto, naski- ĝinta en 1859; ĝi estas parolata kaj ĉiumaniere uzata de centmiloj da homoj en la tuta mondo. La pseŭdonimo, sub kiu Zamenhof eldonis sian unuan broŝuron en 1887 : "Doktoro Esperanto", transiris al la lingvo mem : Esperanto. Zamenhof estis tiam dudekokjara. Jam je deknaŭjara aĝo li finis sian laboron, kiun li komencis kiel lernanto de la gimnazio, sed И estis sufiĉe saĝa atendi kun la publikigo ĝis li mem ĉiuflanke elprovis la novan lingvon. Dum tiuj пай jaroj li korespondis kun amikoj, al kiuj li instruis sian lingvon, li tradukis librojn, kaj tiamaniere И povis fari la necesajn plibonigojn. Tial estas klare, ke, kiam li eldonis la unuan broŝuron pri la lingvo, aperis verko, kiu laŭ homaj mezuroj, estas perfekta. Pli ol 70-jara praktika uzado de Esperanto konfirmis tion plene. Kun admiro, respekto kaj simpatio por la genia, ĉiam modesta homo, kia estis D-ro Zamenhof, la kultura homaro memoras danke la centjaran dat- revenon de lia naskiĝo.

Nuntempe homoj, kleraj kaj simpla j, de ĉiuj rasoj, koloroj kaj religioj, interkorespondas, ren- kontiĝas ĉiujare en kongresoj, interamikiĝas kaj jam nun formas supernacian popolon. Ni povas citi ĉi tie la grandan Profesoron A. Meillet: "Toute discussion thйorique est vaine, 1'Espйranto a fonctionnй" (Ciu teoria diskuto estas vana, Esperanto funkciis). Kaj ni volas aldoni: kaj daŭre funkciadas !

Estas grava fakto, ke UNESKO komprenis la mondskalan utilon de Esperanto, kio montriĝis dum ĝia oka konferenco en 1954 en Montevideo, per rezolucio, en kiu UNESKO agnoskas la grandan valor on de Esperanto por la inter aciaj kontaktoj, kaj ankaŭ la fakton, ke Universala Esperanto- Asocio havas parte la samajn idealojn kiel UNESKO mem.

Nepre ne estas la intenco krei homaron sam- pensantan, senkoloran. Ne, ĉiu popolo devas kon- servi sian propran lingvon, sian propran kulturon, sed la ekkono de kulturoj kaj kutimoj de aliaj popoloj riĉigas la homan spiriton kaj plilarĝigas lian horizonton.

Ke ni komprenu, ke ni vivas en ŝanĝita mondo kaj ke ŝanĝita mondo postulas novajn vojojn. Estas la granda merito de D-ro Zamenhof, ke И antaŭvidis kaj esprimis tion klare en la komencaj vortoj de la Esperanto-himno: "En la mondon venis nova sento ....". Li ne nur prikantis la inter- fratiĝon de la tuta homaro, sed donis la konkretan ilon por efektivigi tion. Ke la homaro tion kom­prenu !

Pensoj de Zamenhof:

Pri egalrajteco

" en nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj kaj

malfortaj, privilegiitaj kaj senprivilegiaj, neniu humiliĝas, neniu sin ĝenas; ni ĉiuj staras sur fun­damento neŭtrala, ni ĉiuj estas plene egalrajtaj; ni кiuj sentas nin kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio, kaj la unuan fojon en la homa historio ni, membroj de la plej malsamaj popoloj, staras unu apud alia ne kiel fremduloj, ne kiel konkurantoj, sed kiel fratoj, kiuj, ne altrud- ante unu al alia sian lingvon, komprenas sin reci- proke, ne suspektas unu alian pro mallumo ilin dividanta, amas sin reciproke kaj premas al si reciproke la manojn ne hipokrite, kiel alinaciano al alinaciano, sed sincere, kiel homo al homo. Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj."

(El la Unua Kongresparolado)

Sinjoro Prezidanto, karaj gekunvenintoj !

En mi animiĝas kune sentoj de persona feliĉo, admiro kaj honoro pro la privilegiaj cirkonstancoj, kiuj kondukis min al Varsovio. En tiu ĉi mirinda lando — kiu kontribuis al la tutmonda kulturo per siaj noblaj verkistoj, poetoj kaj komponistoj — meze de ĉi kuraĝa popolo, — kiun sklavigado, turmentoj kaj tiraneco igis pli kaj pli spirite kohe- ra —, inter la muroj de tiu ĉi Urbo — eterna, ĉar ĝi postvivis sian propran morton — mi ne pasas kiel rapidema vizitanto, sed tie ĉi mi vivas kaj laboras, kvazaŭ civitano inter civitanoj. En miaj pli fruaj jaroj mi neniam aŭdacus revi, ke iam en mia vivo mi havos okazon koni ĝis identiĝo kun ĝi la lan- don, kiu naskis la aŭtoron de la Internacia Lingvo. Kvankam Esperanto estas frukto de unu granda intelekto, tamen ĝi neniam estus naskiĝinta, se Pollando ne estus doninta ne nur la Homon, sed ankaŭ la historiajn kondiĉojn, kiuj inspiris lin.