Выбрать главу

Vi scias, ke jam dum la vivo de Zamenhof oni klopodis kaŝi lian gentan originon: kvazaŭ abdiko al la regno de antaŭjuĝoj licus al homoj, kiuj predikas fratecon. Ni rajtas fieri, ke Zamenhof apartenis al tiu malfeliĉa gen to, kiun jarcentaj humiligoj kaj senlimaj turmentoj silente nobligis. Ni rajtas fieri, ĉar lia hebreeco, la Kalvario de la hebrea popolo en la geto, estas la fundamenta inspiro, kiun Zamenhof sublimigis, per granda humilo de protesto kontraŭ la homa kondiĉo, je himno al humana frateco.

Du tendencoj

Por kompreni la personecon de Zamenhof, oni devas distingi en lia karaktero du kontraŭajn tendencojn, kiuj daŭre bataladis inter si. De unu flanko lin pelis al altaj faroj granda idealismo kaj profunda kredo je la bono de la homa кого. De alia flanko fera malvarma racio kaj neŝanceliĝ- ebla logiko kontrolis kaj modifis ĉiun lian impul- son, tiel ke hodiaŭ ni ne trovas agon en lia tuta vivo, nek vorton en lia plena verkaro, kiu ne estis atente pesata kaj kribrita tra prudenta analizo. Nur homo kun granda morala supereco povis ne esti disŝirita de tiaj diverĝaj tendencoj, sed male superregi kaj harmoniigi ilin.

Zamenhof kaj la Movado*

de

G. C. Fighiera (Italujo)

Kiel idealisto, Zamenhof ekde la junaĝo estis profunde impresita de la batalado inter popoloj de diversaj nacioj. Li supozis, ke du estas la kaŭzoj de la konfliktoj inter la homoj: lingvoj kaj religioj. Li ne povis stati inerta antaь spektaklo de san- ganta homaro kaj ellaboris du planojn, kiuj — tamen respektante la lingvojn kaj religiojn — donu al la homoj la eblecon renkontiĝi kaj toleri sin reciproke sur neŭtrala tereno. La unua plano nomiĝis Esperanto kaj rapide disvastiĝis tra la tuta terglobo. La dua nomiĝis "homaranismo" aь "hilelismo" kaj ne sukcesis kolekti adeptojn. Al tiuj du idealoj, kiuj en lia menso kompletigis unu la alian, sed kiujn en la publika aktivado li nete dividis unu de la alia, Zamenhof dediĉis sian vivon.

Idealisto estis Zamenhof kaj samtempe malpasia aganto, kiu neniam sekvis sian instinkton aь emocion, sed nur obeis al sia logika inteligenteco. Ni ĉiuj scias, ke malgraŭ la interna Нmpeto doni al la homaro solvon de la lingva problemo, li atendis naŭ jarojn antaь ol publikigi sian verkon kaj ke en tiuj пай jaroj li pacience elprovis plurajn formojn de Esperanto, korektadis kaj fundamente refaris ilin ĝis eltrovo de la definitiva. Tiu lia fera logika inteligenteco pli ol unu fojon savis Esper­anton de la pereo, al kiu gvidus ĝin la fanatikuloj. La adorado, per kiu la unuaj esperantistoj ĉirkaŭis lin, neniam tuŝetis lian saĝecon. Li tuj komprenis, ke lingvo ne povas esti ligata al unu homo, sed nur al ĝiaj utiligantoj : tial, malgraŭ ĉiu malaprobo, tuj en la komenco li klopodis senpersonigi la Inter­nacian Lingvon : li forĵetis por ĉiam ĉiajn rajtojn kaj rifuzadis esti leĝofaranto de la lingvo kaj gvidanto de la Movado. Kun karakteriza demo- krata sento, li volis Lingvan Komitaton (nuntempe Akademio), kiu konstatu la naturan evoluon de la lingvo, kaj kies decidoj estu devigaj por фiuj. Kon- scia pri la neceso gardi la unuecon de la lingvo, li kreis la Fundamenton, sed samtempe, zorgema ne sufoki la maturiĝon de Esperanto, li akceptis kaj mem vaste praktikis la metodon de neologismoj, nome de paralelaj formoj flanke de la funda- mentaj. Zamenhof frue komprenis, ke Esperanto estas akceptebla de la tuta homaro nur kiel lingvo kaj ne kiel nova speco de mistiko. Tial, li mem verkis la faman Deklaracion de 1905, kiun la unua Kongreso en Boulogne-sur-Mer alprenis kaj kiu restis kiel dua Fundamento, ne por la lingvo, sed por la Movado, ĝis hodiaŭ. Eĉ pli reliefiĝas lia racia konduto en la lukto kontraŭ la reformistoj.

■*) Prelego farita en Varsovio okaxe de la Zamenhof- festo en decembro 1958.

Zamenhof daŭre agnoskis, ke Esperanto ne estas perfekta, sed ke reformoj povus ĝin ruinigi : pro­jektoj de reformoj dependas de la preferoj de unu- opaj personoj kaj komencante la reformadon ni neniam povos kontentigi ĉies postulojn kaj devos senĉese aldoni reformojn al reformoj. Kiam eks- plodis la Ido-krizo, en la tiama Movado ĉiuj perdis la sinkontrolon escepte de Zamenhof. Boirac volis forlasi la prezidantecon de la Lingva Komitato, Sйbert esperis je abstraktaj kompromisoj, la esper- antistoj ĉie akre kverelis unu kontraŭ la alia. Sed en Varsovio jam en la unuaj krizaj tagoj Zamenhof en plej granda trankvilo skribas kun preciza antaŭvido, ke Ido estas mortnaskito, kon- traŭ kiu ne valoras lukti, car "la ruza konstruaĵo baldaŭ falos". Li precize preparis la kontraŭagajn planojn kaj liaj antaŭvidoj tute plenumiĝis.

Graveco de organizo

Sed, ne ĉiam la bolantaj esperantistoj de la unuaj tempoj sekvis lin. Plurfoje kaj vane li pro- ponas la fondon de neŭtrala komuna asocio tut- monda : unue en "La Esperantisto", jam en 1889, sub la nomo Tutmonda Ligo de Esperantistoj kaj poste en 1905. La reciproka malkonfido de la tiutempaj francaj gvidantoj kaŭzis, ke lia projekto eĉ ne estis diskutata en la Kongreso. Pasos tri jaroj ĝis kiam Hodler fondos U.E.A.; Zamenhof antaŭvidis kaj proponis tion 19 jarojn pli frue !

Estas signo de vera grandeco ne aparteni al unu epoko, sed al ĉiuj epoko j, resti aktuala trans la jardekoj kaj la jarcentoj. Ni lasu momenton Zamenhof kaj pririgardu la nuntempajn proble- mojn de la Internacia Lingvo de li kreita kaj klo­podu apliki al ili iom da Zamenhofa disciplino.

La transiro de la nuntempa polilingvisma ĥaoso en la internaciaj rilatoj al monolingvismo — kio ja estas la alpreno de Esperanto — signifas for- morton de jarcentaj rutinoj kaj privilegioj. En tiu senco Esperanto povas esti konsiderata lingvo- revolucio. Estas normale, ke kontraŭ ĝi koalicias ĉiuj malnovaj interesoj, kiuj akurate plektas ĉirkaŭ ĝi la komploton de silento. Ciuj revolucioj estas unue faritaj ne de la larĝaj amasoj, sed de elitoj gvidataj de intelektuloj. Esperanto ne estas kaj ne povas esti movado de amasoj. Gia socia portanto estas malplimulta avangardo. Tiu avan- garda elito — la nuntempa esperantistaro — havas la funkcion maturigi la cirkonstancojn, en kiuj la Internacia Lingvo atingos la finan celon.

Fundamentan gravecon havas la demando ĉu la Esperanto-Movado efektive plenumas la supre skizitan rolon.

En la nuna stadio, kiam niaj tezoj ankoraŭ ne estas popularaj kaj ni ne disponas pri la rimedoj de amasinformado, la disvastigo de la Internacia Lingvo dependas grandparte de persona propa­gando. Kaj car la publiko ne distingas — eble prave — la ideon disde la homoj, la esperantistoj, volenevole, fariĝis prototipoj, laь kiuj estas juĝata la ideo de komuna lingvo. La tre delikata situacio donas al ĉiu el ni pezan respondecon. Ni povas adekvate plenumi ĝin, se ni enkondukos en nian Movadon tri in terna jn elitecojn: socia eliteco, kultura eliteco kaj eliteco de metodoj.

Kondiĉoj de progreso

Estis tempo, kiam la Movado konsistis grand­parte el sciencistoj kaj plej gravaj Akademianoj. Estis la ora franca periodo. Kaj estis tempo, antaŭ kaj post la lasta milito, kiam esperantismo fariĝis sinonimo de malgranda sekto, kun adeptoj prakti- kantaj strangajn kultojn. Ni hodiaŭ ne volas esti Asocio nur por altaj tavoloj, nek disdonejo de etaj vivĝojoj al vivmalfeliĉuloj. Movadano rajtas esti ĉiu esperantisto, el kiu ajn socia ŝtupo, el kiu ajn raso, el kiu ajn religia, filozofia kaj politika kon- vinko. Sed, ni ne volas en niaj aktivaj vicoj homoj n, kiuj en la or dinar a vivo estas konsiderataj fuŝuloj, fantaziuloj kaj sentaŭguloj. Nur tiu, kiu en sia ĉiutago estas serioze respektata, povas suk- cese disradii siajn ideojn kaj influi la ĉirkaŭan medion. Bona aŭ malbona socia konsisto de nia Movado estas ekzisto-demando por la Internacia Lingvo.