Kial la Esperanto-Movado bezonas altan kultu- ran nivelon ? Car esperantismo, kiel lingvo- movado, havas esence kulturan karakteron. Alti- gante la kulturan nivelon de la Movado, ni kreas la kondiĉojn, en kiuj ni regajnas al niaj celoj la simpation de la intelektularo. Sen ili Esperanto ne havas esperon venki sian batalon. Tiu simpatio penetros ĉiujn tavolojn de la publika opinio, ĝis kiam la registaroj estos devigataj agnoski la Internacian Lingvon kiel fakton.
Kiam ni parolas pri Movado, ni ne celas sen- korpan abstraktaĵon, sed konkretan unuiĝon de individuoj. Tial, kiam mi parolas pri kultura nivelo de la Movado, ni scias, ke ĝi estas proksimume suma rezulto de la kultura nivelo de ĉiu unuopa membro. Ciu el ni devas kontribui levi la kulturan nivelon de la Esperanto-Movado per senĉesa am- pleksigo de nia propra klereco. Malofte devo estas pli agrabla tasko ol en la nuna okazo. Nia spirito postulas ĉiutagan nutradon : la seio estas senlima, se ĝiajn ĝuojn ne bremsas horizonto. Same kiel la Imperiestro Marko Aurйlio je la fino de la tago ne estis kontenta, se li ne estis farinta bonan agon, tiel ĉiu movadano je la fino de la tago ne devus esti kontenta, se li ne plivastigis sian propran kul- turon. Zamenhof mem, dronanto en peza kaj zorgoplena vivo, ne postlasis unu tagon ĝis sia morto sen labori intelekte. En la nokto, kiam Varsovio ripozis, Zamenhof kreis por ni senmor- tajn tradukojn, paroladojn, leteraron, li ellaboris la doktrinon de hilelismo kaj verkis — eble kiel la unua — plenan gramatikon de yiddish, hodiaŭ konservata en Muzeo en Jeruzalemo. Zamenhof mem konfesis, ke li konis 12 lingvojn : plurajn el ili li flegis ĝis la lastaj tagoj. Kie ni trovu pli taŭgan ekzemplon ?
Eliteco de metodoj signifas unue klaran diferenзam Vsŭss, шгяйл, Vasto «to toj \ъ. "гкъ
mem kaj, aliflanke ties rimedoj kaj la simboloj. Nia strebado estas difinita en la Deklaracio de Boulogne-sur-Mer : "disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa, kiu ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvoj n naciaj n, donos al la homoj de malsamaj nacioj la eblon interkompreniĝadi inter si". La enkonduko de Esperanto en ĉiujn internaciajn rilatojn estas la fina celo. La Esperanto-organizaĵoj — lokaj, regionaj, landaj kaj internaciaj — estas nepre ha vinda j, sed nur provizoraj rimedoj. Ilia potencigo estas necesa por la bono de la Internacia Lingvo. Sed, nia rigardo ne povas halti ĉe la limoj de niaj societoj : ni ne povas luli nin en blinda kontenteco de partaj atingoj. La taksado de nia laboro devas esti multe pli alta kaj objektiva : ni devas percepti la pulsadon de la Internacia Lingvo kaj la progre- sojn de ĝia popularigo ne interne de ni, sed tie ĉe la. pwblika. cyзmio. En. Maim Prof. Laзerma зarolis pri la tempo, kiam la Esperanto-organizaĵoj ne plu estos necesaj. Niaj strebadoj per la Esperanto- organizaĵoj celas al tiu tempo.
Simboloj kaj esenco
Hodiaŭ oni plu ne diskutas pri la du famaj vojoj, kiuj konduku Esperanton al ĝenerala akcepto : nome pri leĝfarado de supre — flanke de oficialaj instancoj — kaj pri la iompostioma ĝeneraligo de malsupre, flanke de la popolo. Ni superis tiun demandon, ĉar hodiaŭ ni laboras samtempe laŭ ambaŭ principoj. Hodiaŭ ni konscias, ke ambaŭ vojoj estas nedisigeblaj, ke agnosko de supre kura- ĝigas plian disvastigon de la lingvo malsupre, ke, inverse, pli vasta aplikado malsupre trenas oficia- lajn rekonojn de supre. Sed, ankoraь en niaj tem- poj, kelkaj adoras la simbolojn kaj kredas servi la aferon mem. Eksteraj simboloj — flagoj, insignoj, himnoj — estas nur pontoj por konvencie kaj sin- teze prezenti nian veron. Tiuj rekoniloj estas re- spektindaj kaj tradiciaj, sed ni devas preteriri la simbolon kaj posedi la esencon. Ne tiu, kiu — sincere aŭ demagogie — multe krias "samideano, samideano" vere ion faras por la Internacia Lingvo, sed tiu, kiu pozitive utiligas ĝin kaj kreas per ĝi.
Eliteco de metodoj signifas, krome, aplikadon de informadaj principoj, kiuj bone koheras kun la jarcento. Jam delonge pasis la tempo de romanti- kismo. Esti romantikaj en epoko de atomismo sig-
de rapideco kaj de mondproblemoj ne plu atentas sentimentalajn argumentojn. Ili konvinkiĝas nur, se oni proponas avantaĝojn. Esperanto ne proponas al la mondo pliajn idealojn, sed simple sol von de la lingva ĥaoso, kun sekva nekalkulebla ekono- mio de tempo, gajno de ekzakteco kaj defendo de la naciaj lingvoj kontraŭ lingvaj diskriminacioj. Kiel jam konstatis UNESKO, Esperanto grave kon- tribuas al disvastigo de scienco kaj kulturo. Gi, do, ne plu estas projekto — kiel en la pioniraj tempoj de esperantismo — sed vivanta lingvo, kiu jam nun estas praktike uzata tra la tuta mondo por ĉiaj internaciaj interŝanĝoj. Gi, fine, alportas al la homaro fundamentan bazon, sur kiu eblas efektivigi solidarecon kaj moralan unuecon inter la popoloj. Elitaj metodoj signifas prezenti al la homoj la palpeblajn faktojn pri Esperanto, alvoki kaj kon- fidi al ties racio prefere ol al malfirmaj emocioj. En nia laboro por Esperanto ni ne rajtas forgesi, ke Esperanto estas lingvo kaj nenio alia ol lingvo; ke ĝi evoluas laŭ la leĝoj de кiuj aliaj lingvoj, nome per alpreno de necesaj neologismoj kaj forlaso de nenecesaj arkaismoj.
"Esperantisto estas nomata кiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas. Apartenado al ia aktiva societo esperantista por кiu esperantisto estas rekomen- dinda, sed ne deviga". Per tiuj vortoj la citita Deklaracio de 1905, la fondoŝtono de nia Asocio, difinas nin. Ciu alia ideo, eк interna, kiun кiu el ni ligas al Esperanto estas pure privata afero, pri kiu Esperantismo ne respondecas. En la sama Deklaracio Zamenhof mem ĝisdetale fiksis, ke ankaь liaj opinioj kaj verkoj havas privatan karakteron kaj estas por neniu devigaj.
Dum sia tuta vivo, Zamenhof mem, oferis siajn flankajn idealojn — kaj ni scias kiom fortaj kaj turmentaj ili estis — al la bono de Esperanto. Li ne nur verkis kaj akceptigis la Deklaracion, sed poste li plurfoje konfirmis ĝin. Plej solene tio okazis dum la malferma parolado pri la fondiĝo de U.E.A. en Barcelono en 1908.
Ni hodiaŭ kunvenis por honori D-ron Zamenhof en la tago de la datreveno de lia naskiĝo. La plej taŭga honorigo, pli ol teksi laŭdojn al lia nomo, estas firma sekvado de lia ekzemplo, utiligado de lia verko kaj laborado por ĝi, ĝis atingo de la lasta celo.
Р г о I о g о
Deklamita de la aŭtoro okaze de la granda Zamenhoffesto en Kopenhago la 15-an de decembro 1959.
Hodiaŭ en moment' solena, en lingvo Zamenhofa, pura, plena, facile fluas vortoj, varme, verse karesl noblan nomon kvazaŭ per Alta Kanto : Doktoro Esperanto. Hodiaŭ
ritmo, rimoj kun dolĉo dance festas pro verko, kiu mem poemo estas.
Hezite iras nia penso al tempo, kiam juna, arda menso solene juris homojn unuigi. Batali iris sola, senglava kaj senŝilda la okulisto milda, hezite,
eĉ miope sub sia tasko granda kaj tamen pli ol ĉiuj klarvidanta.
Humila, preskaŭ sola li luktis por la lingvo senpopola, ĝis muroj de Bulonjo krake falis. De tiam li kun daŭre kreskanta akompano fariĝis tutmondano. Humila,
ne venkinta, sed ankaь ne venkita, li montris vojon tra la mont' granita.
Hardita kontraŭ falsaj frazoj li semis toleremon inter rasoj. "La naciismo naskas la militon, la homo estu homo, egale kiulanda !" La homarano granda, hardita
pro malvarmo de cerboj kaj de koroj rezignis pri havaĵo kaj honoroj.
Hodiaŭ en moment' solena jam tempo estas por rekono plena. La nepoj de 1' modesta SEMOKORTO centmile tra Tutmondo persiste venis, venas, konstante semis, semas. Hodiaŭ