Poul Thorsen
estas tempo, honora kaj hereda - per vi la verko venkos, estu preta !
Resuma trarigardo pri la celebrado de la Zamenhof-Jaro
Venas la momento рог superrigardi la celebradon kaj ĝian efikon tra la tuta mondo. Antaŭ ĉio oni povas konstati ke la Baza Programo starigita de I.O.K. jam en 1958 estas kontentige realigita.
La multflankajn aktivecojn de la centraj organoj de la Movado ebligis la "Fondaĵo Zamenhof", al kiu malavare donacadis la tutmonda esperantistaro. En la momento de ekpreso de tiuj ĉi linioj estas kontribuita al tiu fondaĵo entute la sumo de 18.294,33 ned. gld. (73.177,32 steloj). Al ĉiuj dona- cintoj, kies nomoj estis regule publikigataj en la revuo "Esperanto", ĉi tie estu esprimita tutkora danko.
La Baza Dokumento aperis en aro da naciaj lingvoj kaj estis larĝe diskonigita. La verko "Vivo de Zamenhof" de Prof. Privat aperis en la angla kaj norvega, dum aliaj biografioj pri Zamenhof aperis de Marjorie Boulton en la angla kaj de Maria Ziуlkowska en la pola kaj franca, krom en Esperanto. C.E.D. eldonis grandan serion de arti- koloj verkitaj de ĝiaj kunlaborantoj en plej diversaj landoj. Preskaŭ ĉiuj aperis en angla lingvo kaj pere de la Informa Fako nombro da ili aperis en diversaj nacilingvaj gazetoj. Cio ĉi larĝe diskonigis la verkon kaj personecon de Zamenhof. La sama materialo multfoje servis ankaь al radio-elsendoj.
La unuan kulminon atingis la celebradoj en aьgusto, dum la 44-a Universala Kongreso de Esperanto en Varsovio. Unu kongresa tago estis plene dediĉita al la solenaĵoj. Impresplena estis la omaĝa programo en la teatra salonego de la kon- gresejo. Dum la sama tago okazis malkovro de memortabulo sur la domo kie iam troviĝis la loĝejo de Zamenhof en la strato Dzika — nun strato Zamenhof — fare de la vicurbestro de Varsovio. Parolis je tiu okazo reprezentantoj de ĉiuj kvin kontinentoj. Tre impona estis silenta solenaĵo ĉe la tombo de D-ro Zamenhof. Dum la kongresa ĵaŭdo okazis pilgrima vizito al Bjalistoko, kie dum alia granda omaĝa aranĝo estis metita de la Prezidanto de U.E.A. Prof. G. Canuto la unua ŝtono de nova monumento honore al D-ro Zamenhof en ĉeesto de la Prezidanto de la Urba Popolkonsi- lantaro kaj pluraj aliaj aŭtoritatuloj.
La revuo "Esperanto" dum la tuta jaro publikigis artikolojn dediĉitajn al la memoro de D-ro Zamenhof kaj regule donis raportojn pri ĉio farata en diversaj landoj en la kadro de la memorigoj. Gia decembra numero, aperinta jam meze de novembro, 24-paĝa kaj tute dediĉita al la centjara datreveno, enhavis abundon de artikoloj kaj aliaj materialoj, poste uzitaj por la decembraj numeroj de diversaj naciaj Esperanto-organoj. Pluraj tiaj gazetoj publikigis sian decembran numeron en nacia lingvo kaj larĝe utiligis ĝin por informaj celoj.
Celebradoj okazis tra la mondo en plej diversaj landoj kaj lokoj, kiel montras la ĉisuba raportaro. Generale la organizantoj utiligis la konsilojn kaj sugestojn donitajn de U.E.A. kaj C.E.D. kaj faris altnivelajn aranĝojn, ne nur en Esperanto-medioj, sed ankaь por pli larĝa publiko.
Jubileajn poŝtmarkojn eldonis Brazilo, Bulgarujo kaj Pollando. Memorigaj glumarkoj estis el-donitaj kaj utiligataj de la tutmonda movado en 300.000 ekzempleroj, fotokarto kun portreto de Zamenhof en 8000 ekzempleroj kaj grandformata bildo laŭ linoleuma gravuraĵo de Reto Rossetti en 1000 ekzempleroj. Kelkdekoj da stratoj kaj placoj ricevis la nomon de Zamenhof aŭ Esperanto. Do- kumenta filmo pri la vivo de Zamenhof estas ankoraŭ en preparo ĉe pola ŝtata filmfarejo. Ankaŭ la kompleta biblнografio, jam parte preta, estas nun finpreparata.
Al eksterordinara aktiveco inspiris la Zamen- hof-Jaro la eldonejon "Stafeto" kies meritplena estro J. Rйgulo Pйrez riĉigis la Esperanto-literatu- ron per serio de elstaraj verkoj. La Universala Ligo — internacia organizaĵo por mondfederalismo, kies oficiala lingvo estas Esperanto — decidis en 1959 eldoni la internacian monon, la "stelon", ĝis nun ekzistantan nur en formo de kuponoj, ankaŭ en formo de moneroj.
Entute oni povas diri ke post tiu ĉi jaro ne plu estas homoj en la civilizita mondo, kiuj ne povus esti aŭdintaj kaj legintaj pri Zamenhof kaj Esperanto.
En la fotopaĝoj de tiu ĉi libro oni trovas fotojn de aranĝoj en plej diversaj partoj de la mondo. Tiu fotomaterialo neniel povas doni kompletan bildon pri la festoj. Si celas doni nur impreson pri ĉio okazinta.
Pri la diverslandaj aranĝoj estas ricevitaj la sekvantaj informoj :
Argentino
Estis nomita en I.O.K. D-ro Jorge Sato, Prezidanto de la Argentina Esperanto-Ligo. La Baza Dokumento estis eldonita en nacia lingvo en bela formo, ampleksigita per eldiroj de grandaj homoj, informoj pri la lingvo kaj movado, la Rezolucio de UNESKO kaj kelkaj ilustraĵoj.
En la lando estis faritaj 22 publikaj paroladoj pri Zamenhof kaj Esperanto, okaze de la centjara datreveno. Plue, laŭ decido de la Edukministerio de la provinco Santa Fй, la 15-an de decembro en la elementaj lernejoj estis dediĉita unu leciono al la Internacia Lingvo kaj ĝia aŭtoro kaj tio okazos estonte ĉiujare.
Estis organizita sukcesa konkurso de afiŝoj en kunligo kun la Zamenhof-Jaro.
Aŭstralio
La landa asocio nomis kiel membron de la I.O.K. S-ron Ralph Harry. En tiu kvalito, speciale komisiite, S-ro Harry laŭplane organizis kaj dum la tuta jaro firme gvidis la agadon, daŭre atentante la sugestojn kaj direk- tivojn de la centraj organoj de la Movado. Krom Prof. Sir Mark Oliphant, laŭ lia invito akceptis Patronecon ankaŭ la Ministro pri Eksterlandaj Aferoj, S-ro R. G. Casey. Li havis personan kaj skriban kontaktojn kun la nacia Unesko-Komisiono pri la honorigo de Zamenhof flanke de Unesko kaj sendis al ĉiuj membroj de la Komisiono informan materialon, i.a. la anglalingvan eldonon de "Vivo de Zamenhof". La menciita verketo, cetere, estis sendita al 72 eminentuloj kaj bibliotekoj en Aŭstralio.
Plue, bela nacilingva eldono de la nacia Esperanto- organo en kiu aperis artikoloj de deko da elstaraj aŭstra- liaj esperantistoj, estis dum la tuta jaro uzata kiel informa materialo, post prelegoj, por ĵurnalistoj ktp. Por la sama celo estis uzata ankaŭ anglalingva eldono de la Baza Dokumento, ambaŭ eldonaĵoj en po 5000 ekz. Plue estis utiligita la artikolo de Prof. Waringhien. Okazis 4 radio- prelegoj (en Sydney, Melbourne, Perth, Mackay) kaj 20 prelegoj en neesperantistaj medio j (rotariaj, kultura j, junulaj k.a. kluboj) i.a. en Sydney, Melbourne, Brisbane,
Canberra, Malvern. Aperis 30 nacilingvaj artikoloj, grand- parte en gravaj gazetoj kaj revuoj. Rimarklnda estis tutpaĝa artikolo en pola gazeto aperanta en Aŭstralio. Okazis en lernejoj traktaĵkonkurso en du grupo j, pri Zamenhof kaj pri la bezono de internacia lingvo, kio havis sukceson precipe en Hobart. En la sama urbo la lernejaj instancoj decidis meti Esperanton en la regulan programon de la Kvakera Lernejo.
Altnivela publika solenaĵo kun koncerto kaj festparo- lado de S-ro Harry okazis la 15-an de decembro en Melbourne. En Hobart la festo okazis en la kadro de la Tutaŭstralia Kongreso. Ankaŭ en aliaj urboj Zamenhof- festoj estis aranĝitaj. La Aŭstralia Esperanto-Asocio starigis jubilean fonduson en formo de Esperanto-Domo kun biblioteko kaj legejo. En la jarfino kolektita jam estis sumo de £ 700.-.-.
Rezulte de la tut j ara agado la Movado en Aŭstralio staras sur pli firma bazo por povi entrepreni agadon al nova celo en la venonta jaro.
Aŭstrujo
Reprezentis Ia landon en I.P.K. la Prezidanto de la Parlamento D-ro Felix Hurdes, la Cefministro Inĝ. Julius Raab, la Ministro pri Eksterlandaj Aferoj Inĝ. D-ro h. c. Figl, la antaьa Ministro D-ro Hans Frenzel, la Urbestro de Vieno Franz Jonas, kiel ankaŭ la skulptisto Prof. Gustinus Ambrosi kaj S-ino Lola Solar, Prezidan- tino de la Eŭropa Asocio de Kristan-Demokrataj Virinoj.