Prof. Hugo Sirk kaj Kort. Konsilisto Hugo Steiner estis por Aŭstrujo nomitaj en I.O.K.
Granda tritaga jubilea festo okazis de la 3-a ĝis la 5-a de oktobro en Graz. Dum Internacia Esperanto-Renkonto kun 220 ĉeestantoj el 5 landoj en la konstruaĵo de la Laborista Cambro, apude al la Esperanto-Placo, evoluis kultura kaj arta programo sub prezido de S-ro Karl Friedl. Festparoladon faris S-ro Hans Bauer. Oficiala akcepto okazis ĉe la urbestro Prof. D-ro Eduard Speck.
En Klagenfurt, Karintio, okazis je la 12-a de decembro granda digna Zamenhof-festo en la luksa Koncert-Domo, kun bela programo de muziko kaj deklamado. Festparoladon faris S-ro Leonhard Schmid. Tri raportoj kaj unu artikolo aperis en la ĉefaj lokaj gazetoj. Plue instruista gazeto publikigis artikolon kaj Radio-Klagenfurt aŭdigis intervjuon kun S-ro Schmid je 15/12-'59. Wiener-Neustadt inaŭguris en sia Esperanto-Parko memortabulon pri Zamenhof je 18/5 en ĉeesto de 150 personoj de 17 nacioj. Malkovris la tabulon la dua urbestro, S-ro Franz Brand. Ciuj lokaj gazetoj detale raportis. En Vieno laŭ iniciato de S-ro Hugo Steiner nova memortabulo estis fiksita sur hotelo, kie Zamenhof dufoje loĝis. Paroladis la urbestro S-ro Franz Jonas kaj la distriktestro S-ro Bartl. En Linz la urba magistrato decidis ke nove konstruata strato ricevos la nomon de Zamenhof.
La eldonaĵo "Esperanto-Letero el Karintio" aperis kun bone prizorgita jubilea numero, en kiu estis utiligita ankaŭ materialo disponigita de U.E.A.
Belgujo
El Belgujo eniris la I.P.K. S-ro Camille Huysmans, prezidanto de la Cambro de Deputitoj kaj S-ro Gaston Eyskens, cefministro, dum laboris en I.O.K. S-ro M. Jaumotte kaj Parofiestro A. Beckers. Flandra Ligo Esperantista eldonis la Bazan Dokumenton en nacia lingvo, kiu estis vaste utiligata. "Flandra Esperantisto" aperis kun speciala nacilingva numero. En katolika nacilingva revuo aperis dum monatoj polemiko pri Esperanto.
Je 4/11 okazis speciala kunveno de la universitata grupo, en kiu prelegis P. Beckers. Zamenhof-Festoj estis aranfitaj je la 2, 3 kaj 4-a de decembro en Bruĝo, Antverpeno kaj Bruselo, en kiuj faris paroladon Prof. D-ro Lapenna el Londono. Multaj lokaj gazetoj raportis. En Charleroi okazis dum du semajnoj en novembro grava ekspozicio, kiu kaŭzis grandan interesiĝon ĉe la publiko.
Brazilo
La prezidanto de la Brazila Respubliko, D-ro Juscelino Kubitschek de Oliveira akceptis esti membro de la I.P.K., en kiu Komitato li estis la sola regnestro.
Krome, inter la Patronoj estis la Ministroj D-ro Francisco Negrгo de Lima kaj Prof. D-ro Clovis Salgado, la eks-Ministroj D-ro Josй Carlos de Macedo Soares kaj Prof. D-ro Mauricio de Medeiros, la Urbestro de Sгo Paulo D-ro Ademar Pereira de Barros, la ĉefepiskopo de Rio de Janeiro Kardinalo Don Jayme de Barros Camгra, la Rektoro de la Brazila Universitato Prof. D-ro Pedro Calmon, kiel ankaь Prof. D-ro Milton Campos, D-ro Alexandre Josй Barbosa Lima Sobrinho, Fernando Ferrari, Gen. Francisco Jaguaribe Gomes de Matos, Prof. D-ro Octбvio Mangabeira kaj D-ro Herbert Moses, ĉiuj elstaraj reprezentantoj de la publika kaj kultura vivo brazila.
Prof. D-ro C. Domingues estis nomita en la I.O.K. kaj estis unu el ĝiaj vic-prezidantoj. Kun lia helpo Brazila Esperanto-Ligo realigis ampleksan programon. Lukse presita invitilo al la aranĝoj menciis 9 diversajn okazaĵojn en la lasta kvaronjaro de 1959. La Baza Dokumento estis en portugala lingvo eldonita en 2000 ekz. Speciala numero de "Brazila Esperantisto" estis eldonita. Gia ĉefa artikolo estis radio-prelego de la Ministro pri Edukado kaj Kul- turo, farita je 15/12-'59 kaj elsendita de ĉiuj radiostacioj en la lando. Estis eldonita en 5000 ekz. portugallingva traduko de biografio "Zamenhof-Iniciatinto de Esperanto", el hispana originalo de A. Lopez Luna. Same estis eldonita nacilingve "70 Jaroj de Esperanto", dokumento de C.E.D., verkita de D-ro Lapenna. Aperis ĉ. 1500 gazetartikoloj en ĉiuj gravaj lokaj kaj landaj gazetoj. Okazis Ĉ. 1700 radio- elsendoj en nacia lingvo kaj 100 en Esperanto. Kelkaj stacioj elsendis teatraĵon "La Vivo de Zamenhof", ludata de famaj artistoj.
Grava evento estis la Brazila Esperanto-Kongreso en Salvador. Solenaĵoj, paroladoj de universitata rektoro kaj ĵurnala direktoro, bankedo, ekspozicio, teatraĵo de fama poeto; ĉ. 2000 ĉeestintoj. En Rio de Janeiro okazis 10 artfestoj kun entute ĉ. 5000 ĉeestantoj, i.a. koncerto, prelegoj, inauguro de Biblioteko "Zamenhof", folkloraj prezentadoj ktp. En esperantista kadro okazis en la tuta lando 15 solenajoj kun entute ĉ. 1800 personoj. En Maceiу okazis ekspozicio en ĉefa librejo.
La Nacia Unesko-Komisiono proponis enmeti Zamenhof en la kalendaron de "Grandaj Homoj". Deputito W. Pires honorigis Zamenhof per parolado en la Ŝtata Parlamento de Minas Gerais. En la Kongreso de Komunumoj unuanime. estis akceptita propono ke la komunumoj dediĉu straton al Zamenhof aь Esperanto. Dum la Zamenhof-Jaro stratoj estis inaŭguritaj en la urboj Nilopolis, Soledade, Sorocaba kaj Campinas. Antaŭe jam estis 24 stratoj nomitaj laь Zamenhof aь Esperanto en Brazilo. La urbestro de Rio de Janeiro konstruigis monumenton al Zamenhof sur placo en la centro, nomota Esperanto-placo. Inauguro baldaь okazos.
Jubilea Zamenhof-poŝtmarko estis eldonita en valoro de 6.50 kruz. Plue la P.T.T.-departemento Rio de Janeiro uzis specialan memorigan poŝtstampon.
Ciuj materialoj disponigitaj de U.E.A. kaj de C.E.D. estis larĝe utiligataj dum la jaro, precipe ankaь la serio de artikoloj de elstaraj esperantistoj. En Volta Redonda oni aparte eldonis la artikolon de Prof. Canuto. La tutjara agado multe influis la ĝeneralan pozicion de Esperanto en la lando.
Britujo
Reprezentis Britujon en la Internacia Patrona Komitato la fama nobelpremiito por paco, Lordo Boyd-Orr kaj Lordo Pakenham, estinta transportministro. En I.O.K. funkciis Prof. D-ro W. E. Collinson (vic-prezidanto), S-ro Norman R. Smith B.Sc. (help-sekretario), S-ro H. W. Holmes O.B.E. kaj S-ro Maurice Lewin.
Pluraj centoj da artikoloj aperis dum la jaro en la brita gazetaro, kelkaj el ili en la plej elstaraj gazetoj. Okazis tri prelegoj en radio. En la Parlamentejo je 22/7-'59 Lordo Dowding varme pledis por komuna lingvo en U.N. kaj rekomendis kiel tian Esperanton.
Speciala solenaĵo okazis en la kadro de la nacia kongreso. Plue, ĉ. 50 publikaj aranĝoj okazis tra la lando. En Londono okazis publika diskutado pri Esperanto. En ĉiuj 64 federacioj okazis celebradoj en esperantista medio.
La Junularo Esperantista Brita organizis specialan semajnfinon en decembro. En 10 lokoj ekspozicioj estis aranĝitaj (en Manchester kun 3000 vizitantoj), dum en tri lokoj artaj florbedoj beligis publikajn ĝardenojn. En Bournemouth en bela parko estis inaьgurita de la urbestro benko kun enĉizita dediĉo. La materialo de U.E.A. kaj de C.E.D. estis uzata laь la eblecoj.
Bulgarujo
La kulturan kaj publikan vivon de Bulgarujo reprezentis en la I.P.K. la Vicministro pri Instruado kaj Kulturo Marin Geŝkov, kiel ankaь la Akademianoj kaj verkistoj Prof. Petar Dinekov, Vladimir Georgiev, Georgi Karaslavov, Prof. Aladбr Mуd, Georgi Naĝakov, Prof. Belco Nikolov. S-ro Violin Oljanov estis membro de la I.O.K. Specials nomita Zamenhof-Komitato organizis la celebradojn en la lando.
Aparta Zamenhof-numero de la nacia Esp. gazeto estis eldonita en 11.000 ekz. Loka grupo Kombinumo eldonis alian en 800 ekz. Reproduktaĵo de pentrita portreto de Zamenhof estis eldonita en 5000 ekz. Okazis 96 radio- elsendoj, 54 ekspozicietoj en vitrinoj kaj montrofenestroj kaj 3 grandaj ekspozicioj kun entute ĉ. 3000 vizitantoj. Aperis 91 artikoloj kaj informoj, el kiuj proks. la duono en ĉiuj grandaj ĉefurbaj jurnaloj.
En Sofia okazis kune kun neesperantistaj organizaĵoj granda solenaĵo, en kiu faris paroladon la sekretario de la bъlgaraj sindikatoj. Ceestis 600 personoj. Krome okazis en la ĉefurbo 3 aliaj Zamenhof-kunvenoj. Entute okazis en la lando 63 Zamenhof-kunvenoj en esp. kaj ne- esperantistaj medioj, kun entute preskaь 9000 vizitantoj. Cie la programo enhavis festparoladon kaj belartajn prezentadoj n. Elstaris la aranĝo en Sevliev kun 1000 ĉeestantoj.