Выбрать главу

Gvatemalo

Reprezentis Gvatemalon en I.P.K. du ministroj, nome Kolonelo Marco Aurйlio Mйrida kaj Lie. Jesъs Unda Murillo, krome universitatanoj D-ro Carlos Martinez Durбn, Lie. Josй Mata Gavidia, Unesko-reprezentanto Adolfo Molina Orantes kaj la verkisto Rafael Arevalo Martinez. Estis nomita en I.O.K. Inĝ. Hektor Sanchez- Latour. Pri la manifestacioj aperis minimume 7 artikoloj. Pliaj detaloj mankas.

Hindujo

Elstara publika manifestado okazis en Bombaj, kie precipe aktivis la membro de I.O.K., D-ro R. Hegde. Funkciis krome en I.O.K. Lekt. L. Sinha. Prezidis festaranĝon la rektoro de la Universitato, S-ro Parikh, kiu tre favore esprimis sin pri la Internacia Lingvo. Dekminutan radio-paroladon pri Zamenhof kaj Esperanto iniciatis la stacio mem. Unusemajna ekspozicio en la sama loko allogis multajn vizitantojn, car en la samaj tagoj aperis 12 grandaj artikoloj en 8 diversaj gazetoj. La aranĝoj multe influis la publikan opinion pri Esperanto en Bombaj. Nova kurso estis malfermita. En New Delhi okazis du festaranĝoj organizitaj kun la helpo de S-ino Haudebine kaj S-ro Sekelj, la komisiito por A.P.O., kiu lasta alvenis en la lando mallonge antaь la festoj. Ankaь tie nova kurso estis malfermita. Poste S-ro Sekelj vojaĝis al Allahabad kaj Kalkatta kaj ankaь tie li sukcesis veki intereson kaj starigi kursojn. Entute, dum la Zamenhof- Jaro, dank' al la A.P.O.-agado la movado en Hindujo multe stabiliĝis. Eminentan gravecon havas la fakto, ke post renkontiĝo kun la aŭstralia esperantisto S-ro Matasin, ellernis la lingvon la fama gvidanto Vinoba Bhave per speciale dummarŝada instruado de S-ro Sekelj.

Hispanujo

Akceptis patronecon Prof. Ramon Menendez Pidal,

Prezidanto de la hispana Akademio de la Lingvo. Estis grandaj aktivecoj tra la lando. En Sabadell aperis la artikolo de Prof. Privat en nacia lingvo. Aperis tie ankaь glumarkoj, poŝtkartoj kaj Zamenhof-busto. Aperis 155 artikoloj kaj okazis 45 radio-elsendoj, inter kiuj speciale menciinda estas 30-minuta el La Laguna. Okazis 42 publikaj solenaĵoj, inter kiuj elstaris tiuj en Zaragoza, Valencia, Sabadell, La Laguna kaj Moyб. Aŭtoritatuloj el lernejaj kaj kulturaj medioj ĉie montris interesiĝon. Okazis plue 15 internaj memorigoj. Eksterlandaj prele- gantoj estis F-ino Joŝiko Kaĵino (Japanujo), S-ino J. Vincent (Francujo), H. de Caspary (Norvegujo). Inter aliaj festparolantoj estis gravaj enlandaj funkciuloj de la Movado, eminentaj esperantistoj kaj membroj de I.O.K. kiel D-ro R. Herrero, D-ro S. Izquierdo, D-ro M. Sola, S-ro D. Dalmau, Adv. R. Gaston k.a.

Zamenhof-stratoj estis inaьguritaj aь estis pri ili decidite en Cheste, Fuentes de Ebro, Moyб, Sabadell, Tarrasa, Valencia, Vilafranca dei Panades. Originalan agadon oni entreprenis en Sabadell, kie oni disĵetis aviadile 10.000 kolorajn flugfoliojn anoncantajn la novajn kursojn. La aviadilon disponigis la urbestro. Entute la agado en tiu кi loko estis aparte energia kaj multflanka.

Hungarujo

Reprezentis la landon en I.P.K. la ministroj D-ro Ferenc Nezvбl kaj Istvбn Kossa, la vic-prezidantino de la Parlamento Istvбnnй Vass, la prezidanto de la Aka­demio Prof. D-ro Istvбn Rusznyбk kaj la akademiano Aladбr Mуd, kiel ankaь la sciencistoj kaj verkistoj Prof. D-ro Gyula Ortutay, Arpбd Szakasits kaj Jуzsef Darvas. En I.O.K. funkciis S-ro Lajos Marton. La celebradoj kulminis en Zamenhof-festo en la urbodomo en Budapest, sub prezido de la fama Esperanto-verkisto Julio Baghy. Faris la festparoladon S. Harmati, sekretario de la Popol- fronto, en ĉeesto de 500 personoj. En Miskolc okazis solena senvualigo de memortabulo sur grava placo, kiu antaь du jaroj, okaze de la 70-jara jubileo de la Internacia Lingvo, ricevis la nomon "Esperanto-Placo". En la sama loko la Fremdultrafika Oficejo reeldonis prospekton kun mapo pri la hungarlandaj Esperanto-organizajoj, dum ĝia radio-stacio komencis en oktobro regulajn ĉiumonatajn elsendojn sub titolo "Esperanto-Heroldo". La 15-an de decembro la hъngara radio elsendis specialan paroladon. Faris prelegvojaĝon tra la lando la konata verkistino Marjorie Boulton (Britujo). Akceptis ŝin la ministro de Trafiko, Istvбn Kossa. En ses urboj specialaj vesperoj estis aranĝitaj. La gazetoj favore raportis. Novaj kursoj estis starigitaj, precipe en Miskolc.

Indonezio

Akceptis patronecon la Sekretario de la Indonezia Universitato, Prof. D-ro Sutarman. Gvidis la agadon precipe S-ino Ch. Sj. Datu Tumenggung, membro de I.O.K. La movado estas ankoraь juna, sed tamen sukcesis atingi kiel kulminan punkton en la celebradoj gravan konferencon kiun ĉeestis reprezentantoj de la aьstralia, bъlgara, ĉina, franca kaj pola ambasadorejoj, kiel ankaь delegitoj de la ministroj pri Eksterlandaj Aferoj kaj pri Instruado. Paroladojn faris S-ino Tumenggung, S-ro Pramudija kaj S-ro Yaziz. Krome okazis aranĝoj en Padang, Bandung kaj Jokjakarto. Aperis 6 grandaj arti­koloj en la plej gravaj jurnaloj, inter kiuj Pedoman, Sin Po kaj Abadi. Okazis radioprelego en nacia lingvo. Aperis speciala nacilingva numero de la gazeto "Voĉo de Indonezio" en 1000 ekzempleroj, en kiu troviĝas i.a. la artikolo de Prof. Privat.

Islando

Aperis speciala Zamenhof-numero de "Voĉo de Islando".

Israelo

Granda festa aranĝo okazis la 15-an de decembro kun elstaraj parolantoj kaj riĉa kultura programo. Preskaь кiuj gazetoj aperigis artikolojn kaj en la radioprogramo "Voкo de Israelo" (Kol Israel) plurfoje estis elsendoj favoraj al Esperanto. Nova sidejo de la landa asocio estis starigita kaj pluraj rondoj fonditaj. Dulingva koverto kun la portreto de Zamenhof estis eldonita de la landa asocio. Entute la populareco de la lingvo multe kreskis en la lando. Pluraj novaj kursoj estis starigitaj. Cetere, en Israelo la Zamenhof-Jaro ne finiĝis en decembro '59, ĉar laь la hebrea datsistemo Zamenhof naskiĝie en 5620 kaj la jaro 5720 finiĝos nur en oktobro 1960. Pliaj aranĝoj estas ankoraь planataj.

Italujo

Akceptis patronecon la estinta Prezidanto de la itala registaro, Prof. Antonio Segni kaj la Ministro de Justiзo Prof. Guido Gonella. Granda aktiveco okazis tra la tuta lando en esperantistaj kaj neesperantistaj medioj, grand­parte dank' al la personeco de la prezidanto de la landa asocio, samtempe prezidanto ankaь de U.E.A. kaj I.O.K., kiel ankaь dank' al la energia gvidanto de la itala Informa Fako S-ro R. Pennazio.

Speciala numero de la nacia Esp. gazeto estis eldonita en 3000 ekz. laь la teksto de la Baza Dokumento. La presagentejo Notiziario Internazionale dediкis sian decem- bran numeron al Zamenhof (2.000 ekz.). Aperis Ĉ. 1180 artikoloj en la tutlanda gazetaro, el kiuj minimume 320 parolis speciale pri la Zamenhof-Jaro. Dum la jaro parolis pri Esperanto multaj radioelsendoj. El ili 15 detale pri- traktis la Zamenhof-Jaron, same kiel unu televida elsendo. Radio-Roma krome plurfoje traktis la temon en Esperanto.

En la ŝtataj universitatoj de Torino, Parma kaj Bologna okazis prelegoj de Prof. Canuto kaj Kav. Bagnulo. Ele- gantaj invitiloj estis dissenditaj por tiuj eventoj. La Instruministro petis telegrame memorigi Zamenhof en кiuj duagradaj lernejoj de la tuta lando. Sekve de tio okazis miloj da prelegoj en lernejoj. Rememorigoj okazis plue en la Popoluniversitatoj de Roma, Siena, Gкnova, Padova kaj Firenze, dum tiu de Torino publikigis arti- kolon de C.E.D. en itala kaj en Esperanto en sia organo. La lokaj societoj de la Mondfederalista movado en Milano, Torino, Bologna, Venezia, Roma, Reggio Calabria, Pia- cenza kaj Firenze okazigis manifestaciojn pri la centjara datreveno. Tiel okazis ankaь en organizaĵoj de laboristoj.

Publikaj prelegoj, artaj prezentadoj, bankedoj kaj baloj okazis en dekoj da italaj urboj. Same en pure esperantistaj medioj tra la lando. Prelegvojaĝon faris F-ino Joŝiko Kajino, kiu vizitis Ĉ. 20 urbojn. Speciala solenaĵo okazis dum la nacia kongreso en Firenze.