Mozambiko
Diversaj artikoloj pri la Zamenhof-Jaro aperis en la plej grava tagĵurnalo "Noticias", i.a. artikolo el la Baza Dokumento. Okazis ekspozicio en Lourenзo Marques, kiun aranĝis la solaj kvin esperantistoj troviĝantaj en la ĉef- urbo. Malfermis la ekspozicion la Vicdirektoro de Liceo Salazar, D-ro Rosa Pinto en ĉeesto de reprezentanto de la urbestro.
Raportis krom la gazetoj ankaŭ la radio. Dum la jaro ankaŭ la informoj de I.G.S. estis publikigataj en Noticias. La gazetartikoloj kaj raportoj tiris la atenton al Esperanto, ĝis nun malmulte konata en la lando.
Nederlando
Reprezentis la landon en I.P.K. D-ro W. Drees, long- jara ĉefministro, nun Honorministro. En I.O.K. funkciis Inĝ. J. R. G. Isbrucker (vicprezidanto) kaj S-ro H. A. de Hoog.
La Baza Dokumento en nederlanda lingvo estis presita en 5000 ekz. kaj sendita al parlamentanoj, universitataj profesoroj kaj aliaj aŭtoritatuloj. La decembra numero de la landa organo aperis en nacia lingvo en 6000 ekzempleroj. En popolkleriga broŝurserio A.O. pri aktualaj temoj estis eldonita aparta numero 16-paĝa, kun fotoj, en 20.000 ekzempleroj. Verkis ĝin S-ro A. M. D. Korff. Aperis 221 artikoloj kaj komunikoj en gazetoj i.a. en la grandaj ĵurnaloj Algemeen Handelsblad, Haarlems Dag- blad, Het Vrije Volk, Het Parool, Vrij Nederland k.a.
Dum demandludo en kvar televido-elsendoj Esperanto estis dum kvaronhoro la preferata temo de la demandato S-ro B. van der Wal. Okazis kvar radioparoladoj, inter kiuj de la Prezidanto de la Akademio. Dum dutaga stud- konferenco en aprilo por neesperantistoj prelegis gravaj personecoj el kultura kaj scienca medioj kiel Prof. J. Prins kaj D-ro C. P. Gunning. Ceestis 200 personoj. En !a sama monato en Rotterdam okazis publika aranĝo dum kiu parolis (kun traduko) Prof. G. Canuto kaj Prof. I. Lapenna, kaj poresperantista vespero kun la tuta Estraro de U.E.A. En septembro dutaga Zamenhof- Kongreso kun 200 partoprenantoj aŭdis longan tre favoran paroladon de la membro de I.P.K. D-ro Drees kaj alian de F-ino С. M. Burger, Direktorino de la oficejo "Esperanto en la Instruado", kiun ĉeestis multaj reprezentantoj el instruistaj medioj. Dum honorigo en la Beneluksa Kongreso en Haarlem faris festparoladon S-ro M. Jaumotte el Antwerpen. En la suda limregiono apud Belgujo kaj Germanujo okazis tri Trilandaj Renkontiĝoj kun diversaj solenaĵoj. Dekoj da internaj memorigaj aranĝoj okazis en decembro, inter kiuj elstaris Hago kaj Arnhem kun paroladoj de Prof. Lapenna.
La menciitaj televidaj elsendoj kaьzis gazetkurson en Hago kun 1500 partoprenantoj. Laŭ ĝia ekzemplo sekvis gazetkursoj en kvar aliaj lokoj kun entute ĉ. 2200 lernantoj. La Universala Ekspozicio de C.E.D. estis elmontrita en salono de la Parlamentejo, en kunligo kun peticio al la Registaro pri ebligo de Esperanto-instruado. Montro- fenestraj ekspozicioj okazis kvar en Rotterdam kaj unu en Hago. Pri novaj stratoj aь placoj estis decidite en Dordrecht, Hoogezand, Leeuwarden, Krommenie, Vlissin- gen kaj Zwolle.
Norvegujo
En I.P.K. troviĝis du Ministroj S-ro Halvard Lange kaj Birger Bergersen, la estinta ĝenerala sekretario de U.N. Trygve Lie, la verkistoj Thor Heyerdahl, Sigurd Hoel kaj D-ro Johan Falkberget, kiel ankaь la Prezidanto de la enlanda Mondfederalista Asocio S-ro Odd Nansen. Estis nomita en I.O.K. S-ro J. Selbekk.
La enhavo de la Baza Dokumento aperis nacilingva parte en informgazeto Esperanto-Nytt (10.000 ekz.) kaj parte en nacilingva numero de Norvega Esperantisto, eldonita en 800 ekzempleroj. En 140 gazetoj kaj revuoj aperis 576 komunikoj pri Esperanto kaj Zamenhof, inter kiuj 120 pli longaj artikoloj i.a. en la grandaj jurnaloj Aftenposten, Arb eider sbladet, Morgenbladet, Bergens Arbeidersblad, La tutlanda radio elsendis 15-minutan prelegon.
Estis eldonita en 2.000 ekz. la verko de Prof. Privat "Vivo de Zamenhof" en nacilingva traduko de Trygve Raimar.
Dum la jarkunveno de la landa asocio okazis solenajo dum kiu parolis Adv. Sakowicz el Pollando. La plej impona solenaĵo okazis en Oslo en la Universitata Aьlo en ĉeesto de 700 personoj, inter kiuj multaj aŭtoritatuloj. Salutparolis la Urbestro Rolf Stranger, la Prezidanto de la Vojaĝtrafika Asocio, la finna kaj jugoslavia ambasa- doroj, kiel ankaь S-ro Eizoo Itoo el Japanujo kaj la konata gvidanto de A.P.O., Tibor Sekelj. Pluraj norvegaj membroj de I.P.K. sendis salutojn. Altnivela arta programo estis prezentita. Pri Zamenhof parolis S-ro C. Stop- Bowitz. La festparoladon (kun traduko) faris S-ro Ivo Rotkviй el Zagreb. Antaŭe okazis granda gazetkonferenco. Pri la solenaĵo larĝe raportis ĉiuj jurnaloj de Oslo kaj multaj aliaj tra la lando.
Pluraj lokaj aranĝoj okazis tra la lando. Ekspozicio de Esperanto-literaturo estis aranĝita en la publika biblioteko de Bergen. Pluraj artikoloj el la materialoj de C.E.D. estis utiligitaj. La celebradoj sendube influis Ia publikan interesiĝon pri Esperanto.
Nov-Zelando
Akceptis patronecon la Cefministro Rt.Hon. Walter Nash, dum en la I.O.K. funkciis D-ro fil. C. J. Adcock. La Deklaracio de I.O.K. kaj artikolo de la Baza Dokumento estis disdonitaj en angla lingvo. Aperis 23 artikoloj kaj okazis 2 radioelsendoj. Speciala solenaĵo okazis dum la 25-a landa kongreso. Festparoladon faris D-ro Adcock. Krome parolis S-roj Watkin kaj Potts. Plue estis aran- ĝitaj en la lando tri aliaj publikaj kaj tri internaj memo- rigoj.
En Papatoetoe estis nomita Esperanto-strato. En 8 publikaj kaj universitataj bibliotekoj okazis ekspozicioj, dum ankaь en ĉiuj kluboj elmontradoj de libroj estis aran- ĝitaj. Sendube la memorigoj influis la diskonigon de la
lingvo.
Pollando
Akceptis patronecon la Marŝalo de la Parlamento Czeslaw Wycech, la Cefministro Jуzef Cyrankiewicz, la Ministroj Prof. Stefan Zуlkiewski, Wladyslaw Bienkowski, Prof. Tadeusz Galinski kaj la Prezidanto de Varsovio Zygmunt Dworakowski, kiel ankaь Prof. D-ro Tadeusz Kotarbinski, Prezidanto de la Akademio de Sciencoj, Prof. Stanislaw Turski, Rektoro de la Varsovia Universitato kaj Stanislaw Kulczynski, Prezidanto de la Tutpola Pac- Komitato kaj de la Pola Demokrata Partio. En I.O.K. funkciis Inĝ. Edm. Fethke (vicprezidanto) kaj Ing. L. Zaleski-Zamenhof. En tiu ĉi lando, kie vivis, laboris kaj mortis Zamenhof, la celebradoj estis tre multnombraj kaj imponaj, precipe ankaь pro la jubilea Kongreso en Varsovio.
Aperis 554 publikajoj en gazetoj, el kiuj 124 pli longaj artikoloj, kun entute 121 ilustraĵoj, i.a. en Trybuna Ludu, Trybuna Robotnicza, Glos Olsztynski, Wroglawski Tygod- nik Katolikуw, Problemy, Zycie Warszawy ktp. En radio kaj televido okazis 26 prelegoj en la pola kaj 10 en Esperanto. Estis atingitaj ĉiutagaj duonhoraj elsendoj en Esperanto ekde marto.
Grandaj publikaj solenajoj en la kadro de la Universala Kongreso okazis en Varsovio, kie oni enmurigis tabulon en la Zamenhof-strato kaj metis florkronojn sur la tombon de Zamenhof, post kio sekvis silenta preterpasado de la tuta kongresanaro. En Bialystok oni metis la unuan ŝtonon por konstruota monumento. Tra la lando oni faris en decembro memorigajn aranĝojn en 34 lokoj. Elstaris tiu en Varsovio, en salono Adam Mickiewicz de la Universitato, sub prezido de I. Dratwer, prezidanto de la ĉefurba Komitato por omaĝi la centjaran datrevenon. Ceestis la vicministroj pri klerigado kaj kulturo. Krom paroladoj estis prezentita altnivela arta programo kun kunlaboro de pluraj operkantistoj. Laь peto de la Cefurba Komitato la kuratorejo pri lernejoj dissendis cirkuleron kun rekomendo ke la 15-an de decembro okazu parola- detoj pri Zamenhof en la Varsoviaj lernejoj. Plue ĝi atingis, ke je la sama dato en la ĉefa poŝtoficejo funkciis speciala poŝtstampo kaj ke estu nomitaj strato Esperanto kaj lernejo Zamenhof en la proksimeco de la strato Zamenhof. La Varsovia Esperanto-Klubo aranĝis en novembro grandan koncerton "Rideto de aьtuno" kun 600 ĉeestantoj. En Lуdz la memoriga solenajo okazis en la Klubo de la Internacia Gazetaro, kies prezidanto mal- fermis la programon. Post la paroladoj sekvis operkantado kaj deklamado. Dum ĉiuj festadoj tra la lando estis prezentitaj altnivelaj artaj programoj.