Выбрать главу

Novaj stratoj estis nomitaj krom en Varsovio ankaь en Torun, Radom, Slupsk, Siedlce kaj Gуra Sl^ska.

La pola ŝtato eldonis du memorigaj n poŝtmarkojn en po 5.000.000 kaj 500.000 ekzempleroj. Stata navigacia entrepreno en Gdansk nomis 12.600 to.-ŝipon "Zamenhof" laь iniciato de S-ro E. Nawrowski; la ŝtataj fervojoj aldonis Esperanto-tekston al la veturplano; ŝtata film- farejo entreprenis filmon pri Zamenhof. Estis eldonitaj dulingva libro de M. Ziуlkowska "Doktoro Esperanto" (pola/esp.) en 8000 ekz., informlibro pri Pollando kaj tri turismaj prospektoj. La pola landa asocio eldonis Zamen- hof-medalon en bronzo kaj arĝento. Kajerfabriko eldonis 60.000 lernejajn kajerojn kun bildo de Zamenhof, dum aperis ankaь ilustritaj poŝtkartoj kun Esperanto-teksto.

Pluraj artikoloj de C.E.D. aperis en nacia lingvo. Grandan efikon havis ĉiuj okazaĵoj. La nombro da kur- sanoj, precipe ankaь de korespondaj kursoj, multe kreskis.

Portugalujo

En la I.P.K. havis lokon la verkisto Ferreira de Castro. Dignaj celebradoj kun prelegoj kaj bankedo okazis en Coimbra kaj Lisboa. En ambaь urboj estis ekspozicio. La gazetaro vaste raportis. La grava jurnalo Novidades publikigis artikolon de D-ro Pestana. Membro de I.O.K. estis S-ro Josй Antunes.

Sovet-Unio

Reprezentis en I.P.K. la sciencan kaj kulturan vivon Sergej Obruĉev, Membro de la Akademio de U.S.S.R.,

Paŭlo Ariste, lingvisto, Membro de la Akademio de la Estona Respubliko, Prof. Gurgen Sevak, lingvisto, Membro de la Akademio de la Armena Respubliko, Janko Maur, verkisto, Membro de la Belorusa Verkista Unuiĝo. Aperis pli ol 40 artikoloj en diversaj gazetoj kaj revuoj, inter kiuj aparte gravaj estis artikolo de Siitam en "Lingvo kaj Literaturo", la organo de la Estona Scienca Akademio, kaj alia de Kirjuŝin en "Literaturo kaj Arto", Ia organo de la Belorusa Scienca Akademio. Okazis 6 radio-elsendoj, inter kiuj prelego de Prof. E. Bokarev, vic-prezidanto de I.O.K.

Elstara dutaga aranĝo okazis en la "Domo de Scien- cistoj" en Leningrad. Enkondukis ĝin Akademiano S. Obruĉev kaj faris prelegojn G. N. Teterin, S. N. Pod- kaminer, S. S. Cafiotin kaj Z. V. Ŝemenova. Krome alt- nivela arta programo estis prezentita. Eleganta invitilo kun programo estis presita. Grava estis ankaь la cele­brado en Moskvo en la "Domo de instruistoj", en kies programo prelegis Vera Zlotnikova, Prof. Armand, Prof. Bokarev, S-ino Nikiforova kaj ŝkapa.

En minimume 30 aliaj urboj okazis celebradoj i.a. en Riga, Tallinn, Lvov, Kiev, Stalingrad, Krasnodar, Ivanovo, Jalta, Kutaisi. Ofte ĉeestis 200-300 personoj. Ekspozicioj estis aranĝitaj en Leningrad, Riga, Lvov, Miĉurinsk kaj Kutaisi. En Kaunas strato ricevis la nomon de Zamenhof.

Sud-Afriko

Estis nomita en I.O.K. S-ro E. W. Woodruff. Pro cir­konstancoj la agado povis esti nur tre modesta. Tri- semajna ekspozicio estis aranĝita en la vestibla salono de la Johanesburga Urba Biblioteko, kie ĉiutage pasas multaj personoj. Kurso j estis starigitaj en Kapurbo kaj Johanesburgo.

Svedujo

Reprezentis la landon en I.P.K. la Ministro pri Kulturaj kaj Edukaj Aferoj R. Edenman kaj la Konsilanto pri Edukaj Aferoj E. Norinder. En I.O.K. funkciis Prof. D-ro Bj. Collinder (vic-prezidanto) kaj S-ro Jan Strхnne. Partoj de la enhavo de la Baza Dokumento estis divers- loke publikigitaj, i.a. en la nacilingva informilo Esperanto- Nytt (Esp. novajoj), aperinta en 5000 ekzempleroj kaj sendita al ĉiuj aьtoritatuloj. Aperis 35 artikoloj en nacia lingvo kaj je la 15-a de decembro radio-intervjuo kun S-ro E. Malmgren.

Dum la landa kongreso en Lidkхping okazis celebrado kun prelego de S-ro Tiberlo Morariu. Grandaj publikaj solenajoj okazis en Stockholm kaj Malmх. En la unua prelegis Prof. Bj. Collinder, S-roj E. Dahl, E. Itoo (Japa­nujo) kaj E. Malmgren en ĉeesto de 400 personoj. En la dua parolis Prof. P. Neergaard (Danlando) kaj S-ro J. Strхnne. Sekvis supeo kaj balo kun 200 personoj. En aliaj lokoj okazis entute 14 publikaj aranĝoj kaj 8 internaj. En Lund okazis pluraj aranĝoj en Universitata medio. Ekspozicio, prelego kaj debato estis aranĝitaj por la internacia studenta kurso en la Domo de la Akademia Asocio. En kunligo kun la tago de U.N. granda ekspozicio de infandesegnaĵoj estis montrita en salonoj de la Uni­versitato. Kvardek lernejaj klasoj vizitis ĝin. La gazetoj raportis. Plue estis aranĝitaj ekspozicioj en la urba biblioteko kaj en du gimnazioj de Malmх.

Aparte grava aranĝo estis la Sveda Somera Semajno en Frostavallen, kies temo estis "Okcidento-Oriento". Prele­gis Prof. I. Lapenna, S-ro E. Itoo (por Prof. N. Kawasaki), Doc. S. Pragano kaj Lie. T. Sekelj. Generale la celebradoj bone influis la movadon en la lando.

Svislando

Membroj de I.P.K. estis Enrico Celio, antaŭa Prezidanto de la Svisa Konfederacio kaj Prof. D-ro Pierre Bovet, Hon. Profesoro de la Universitato de Genevo, estinta Direktoro de la Internacia Oficejo pri Edukado, estinta Direktoro de la Instituto J. J. Rousseau. En I.O.K. funkciis Prof. D-ro E. Privat (vic-prezidanto) kaj S-ro H. Kьr- steiner. La Baza Dokumento en germana lingvo estis dissendita en 450 ekzempleroj. Aperis ĉ. 400 artikoloj i.a. en la plej gravaj jurnaloj. Estis eldonita 30-paĝa broŝuro

Deine Zweite Sprache (Via dua lingvo) verkita de D-ro Baur. Gi aperis en pluraj miloj da ekzempleroj kaj estas destinita por la svisa junularo.

Krom la regulaj Esperanto-elsendoj okazis 8 radio- prelegoj en franca, germana, angla, retoromanĉa kaj en Esperanto. Speciala solenajo okazis dum la landa kon­greso en Biei dum kiu parolis Prof. E. Privat kaj S-ro Lienhard. Krome okazis celebradoj en Basel, Zьrich kaj Neuchвtel, dum en la lasta urbo okazis ankaь speciala kunveno de edukistoj en la gimnazio en kiu prelegis Prof. Privat kaj Prof. Bovet. Samtempe okazis ekspozicio pri "Esperanto en la lernejoj".

Faris prelegvojaĝon tra la lando F-ino Joŝiko Kaĵino (Japanujo). En Genevo oni fiksis marmoran tabulon sur la domon, kie loĝis D-ro Zamenhof en 1906. La doku­mento j disponigitaj de C.E.D. estis multe uzataj. Pro la celebradoj la interesiĝo pri la lingvo sendube kreskis.

Turkujo

Aperis 7 artikoloj pri Zamenhof en turkaj kaj du en armenlingvaj gazetoj, la pli multaj kun fotoj de la aŭtoro de Esperanto. Inter ili estis la artikolo de Prof. Privat Grandparte prizorgis la publikigojn Ia membro de I.O.K. Hasan Kocaman, kiu uzis por ili la materialojn de C.E.D.

Urugvajo

Prenis lokon en I.P.K. la Ministro de Eksterlandaj Aferoj kaj Membro de la Plenum-Komitato de U.N.E.S.C.O. Prof. Oscar Secco Ellauri, dum plue reprezentis la kul- turan kaj publikan vivon verkistoj kaj sciencistoj Prof. D-ro Carlos Sabat Ercasty, Prof. Clemente Estable, Prof. Josй Clбudio Williman. En I.O.K. estis nomita Prof. M. Fernбndez-Menйndez. La dokumento eldonita en Argentino estis ankaь ĉi tie dissendita. Krome aperis nacilingva eldono de la landa organo en 500 ekzempleroj.

Aperis 20 gazetinformoj inter kiuj 11 grandaj artikoloj kun fotoj, precipe en la gravaj jurnaloj El Plata, El Dia, La Tribuna Popular, Anales de Instrucciуn Primaria ktp. Ili estis rezultoj de gazetkonferenco en Montevideo kaj de 3 intervjuoj. Okazis 4 radio- kaj du televidoelsendoj.