Nekalkulebla nombro da homoj, el ĉiuj sociaj tavoloj, daŭre efektivigas per la Internacia Lingvo skribajn kontaktojn trans ĉiujn lingvajn limojn.
La scienca kaj belarta literaturo en la Internacia Lingvo — kaj traduka kaj originala — estas jam tre multflanka kaj valora. Novaj libroj senĉese aperas. Konsiderinda nombro da gazetoj kaj fakaj revuoj estas regule publikigata en Esperanto. La apliko de la lingvo en la scienco kaj por fakaj celoj konstante vastiĝas.
En radio, turismo, komerco kaj en aliaj sferoj Esperanto akiras novajn poziciojn.
Paralele la lingvo interne evoluis laŭ la sama maniero, laŭ kiu evoluas kiu ajn literatura lingvo, sed samtempe, pro la daŭra intensigado de la internaciaj kontaktoj, ankaŭ plifirmiĝis ĝia unueco kaj kohereco.
Per sia Rezolucio de la 10-a de decembro 1954 la Ĝenerala Konferenco de U.N.E.S.C.O. diskutinte la Raporton de la Generala Direktoro de tiu orga- nizaĵo, "notis la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de la internaciaj intelektaj inter- ŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj" kaj rekonis, "ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de U.N.E.S.C.O."
La praktika apliko de Esperanto montris, ke la fundamenta baro al internacia komunikado kaj kunlaborado — la lingva obstaklo — estas venkita por tiuj, kiuj scias la Internacian Lingvon. Tiu obstaklo estas, same tiel, venkebla por ĉiuj aliaj. Necesas nur bona volo kaj iom da fortostreĉo por ellerni la lingvon.
Dum la tuta jaro 1959 okazos ĉie tra la mondo diversaj aranĝoj por memorigi la 100-jaran datre- venon de la naskiĝo de D-ro L. L. Zamenhof. Por kunordigi tiun agadon, kiu atingos sian kulminon la 15-an de decembro 1959, formiĝis speciala Internacia Organiza Komitato, kiu laboras sub la aŭspi- cioj de Internacia Patrona Komitato, en kiun eniris elstaraj personecoj de la scienco, literaturo kaj ĝenerale kultura kaj publika vivo de diversaj landoj.
•La Internacia Organiza Komitato direktas Alvokon
al ĉiuj internaciaj ŝtataj kaj privataj organizajoj; al tiuj internaciaj kaj naciaj sciencaj, literaturaj, klerigaj, kulturaj, komercaj kaj aliaj institucioj; al ĉiuj direkcioj de televido kaj radio; al la redakcioj de gazetoj kaj revuoj; al profesoroj kaj instruistoj kaj al ĉiuj aliaj kulturaj agantoj
memorigi en konvena formo la 100-jaran datreve- non de la naskiĝo de D-ro L. L. Zamenhof kaj doni sian helpon kaj apogon por la plua disvastigo de la Internacia Lingvo Esperanto.
La Internacia Organiza Komitato turnas sin rekte al ĉiu persono, kiu mem spertis la malfacila- ĵojn de la lingva obstaklo en la internaciaj rilatoj, ellerni senprokraste Esperanton kaj tiamaniere ne nur mem utiligi la multnombrajn avantaĝojn, kiujn donas la scio de tiu lingvo, sed ankaŭ kontribui al ĝia disvastigo. Ju pli granda estas la nombro de personoj, kiuj scias kaj uzas la Internacian Lingvon, des pli granda estas ĝia valoro kaj des pli utila fariĝas la scio de la lingvo por ĉiu unuopa individuo.
Esperanto ne celas anstataŭigi la ekzistantajn naciajn lingvojn, sed forigi la lingvan fiaoson en la internaciaj rilatoj servante al ĉiuj kiel neŭtrala instrumento de internacia komunikado.
En Mainz, la 5-an de aŭgusto 1958.
Plock
sur riverego Wisla (Vistulo), 100 km for de Warszawa, mar-direkte.
SaBnitz
haveno en Insulo Rьgen (Germanujo), ĉe okcidenta Balta Maro.
Vailly-sur-Aisne urbeto 15 , km. or. de Soissons.
Vevey
Teksto de la naskiĝdokumento de D-ro Zamenhof
(Vidu bildon sur la unua fotopaĝo de ĉi tiu libro)
КНИГА ДЛЯ ЗАПИСКИ РОДИВШИХСЯ ЕВРЕЕВЪ НА 188... ГОДЪ ЧАСТЬ 1. О РОДИВШИХСЯ
га а и S
Кто совершилъ обрядъ обръзашя
Число и мъсяцъ рождешя и обрЪзашя
Где
родился
Состояше отца, имена отца и матери
Кто родился; какое ему или ей дано имя
О
X
Христианский
Еьрейский
47
Лейнъ Хонъ
Вольфъ
Суроский
Декабря 3—10 j 26—19
В Бблосток-Ь
Мардка Фей- вановичъ Замен- гофъ, Либа Шо- лановна Соферъ
сынъ Лейзеръ
TRADUKO
REGISTROLIBRO PRI NASKIGINTAJ HEBREOJ EN LA JARO 188.. . PARTO 1. PRI NASKIGINTOJ
о ь
ai
В
Kiu faris la riton de cirkumcido
Tago kaj monato de naskiĝo kaj de cirkumcido
Kie
naskiĝis
Stato de patro, nomoj de patro kaj de patrino
Kiu naskiĝis; kiu nomo estas al li aŭ Si donita
3 Й
Kristana *
Hebrea
47
Lejn Hon
Volf
Suroskij
De decembro 3—10 1 26—19
En
Bjalostok
Mardka, filo de Fej- van, Zamenhof, Liba, filino de Solan, Sofer
Filo Lejzer
* Malnova kalendaro El la rusa lingvo tradukis A. Holzhaus
ĉe Lago Lйman (norda bordo, oriente).
Wehlen
20 km. sud-or. de Dresden, sur riverego Elbe, font- direkte.
Wejseje
vilaĝo, nun en Sovet-Unio, 50 km. oriente de Suwalki; 50 km. norde de Grodno.
Wimereux 7 km. norde de Boulogne-sur-Mer.
Zakopane
80 km. sude de (la tiama) Krakau, ĉe Montoj Tatra (Tatry).
Lia familio
Li devenis de juda familio, laŭdire elpelita el Hispanujo en 1492, kiu elmigris, en la komenco de la 19a jarcento, el Bavarujo (eble el la vilaĝo Sam- hof) al Tykocin (rusa Polujo), kie naskiĝis, la 27.1. 1837, Samenhof Mordeĥaj Markus. Tiu ĉi, same kiel lia patro, fariĝis privata instruisto pri germana kaj franca lingvoj. Sed liaj ambicioj estis pli grandaj : en la industria urbo Bialystok (Bjalistoko), kien li migris, li fariĝis pioniro de la klerisma movado, kiu celis ĉesigi la ritan apartismon kaj partoprenigi la judojn al la moderna kulturo; krome li difinis al si ŝtatan karieron, kiun li atingis, malgraŭ sia ju- deco, dank' al sia fera volo kaj al sia rusisma loja- leco. Tial И transloĝiĝis en decembro 1873 en la ĉefurbon Varsovio, kie И estis baldaŭ nomita instruisto pri germana lingvo en la „reala gimnazio". Li kronis tiun promocion elektiĝinte en 1878 regna cenzuristo super la hebreaj kaj jidaj eldonaĵoj en Varsovio. Li estis pedanta homo, skrupulema, severmora kaj ŝparema; krom siaj oficialaj okupoj, li ankoraŭ trovis la tempon gvidi la studojn de kelkaj lernantoj, kiujn li pensionis. Li havis ok infanojn, kiujn li edukis etburĝe: el la kvar filoj, tri fariĝis medicinaj doktoroj kaj unu farmacia — preskaŭ la solaj intelektaj karieroj malfermataj al la ruslandaj judoj.
Lia kariero
La plej aĝa filo estis naskita jam en Bjalistoko, la 15.XII.1859, kaj ricevis la hebrean nomon El'azar, transskribitan en la rusaj dokumentoj Lazar; laŭ la kutimo, oni aldonis duan kristanan antaŭnomon, kun la sama komenclitero, Ludovik. La knabo vizi- tadis inter 1869 kaj 1873 la „realan lernejon" de Bjalistoko, kaj de decembro 1873 ĝis julio 1879 la „Filologian Gimnazion" de Varsovio. Post du jaroj de studenteco ĉe la Medicina Fakultato en Moskvo kaj kvar jaroj ĉe tiu de Varsovio, li ricevis sian kuracistan diplomon; sed, tro impresiĝema antaŭ la suferoj de la malsanuloj kaj de la mortantoj, li, post mallonga praktikado, elektis la specialaĵon oftalmologio, kaj iris ĝin elstudi en Vieno (1886). Li edziĝis en 1887 — kaj ĝis 1897 serĉis, unue en Varsovio, poste en Ĥerson, en Grodno ktp. krei al si klientaron sufiĉan por vivteno. En la komenco de 1898 li definitive hejmiĝis en la juda kvartalo de Varsovio, kie li praktikados ĝis sia morto, la 14.IV. 1917. Tiu medicina kariero, kvankam konscience kaj ame plenumata, alportis al li multe pli da zor- goj ol da profito; pro la malriĉeco de siaj klientoj, li devis akcepti ĉiutage 30 ĝis 40 el ili, kaj ricevis nur sufiĉe por certigi modestan vivon al sia familio (tri infanojn li havis). Cetere, tio estis nur malĉefa parto de lia aktiveco.