Lia karaktero
La juna Zamenhof estis tre inteligenta kaj tre laborema, ĉiam la unua en siaj klasoj kaj ĉiuj liaj kamaradoj profetis al li brilajn sukcesojn. Li havis apartan dispozicion por la lingvoj; tri li parolis libere, la rusan, polan kaj germanan, tri li legis flue, la latinan, la hebrean kaj la francan — se ne paroli pri la jida, nur parolata jargono, kiun li esploris dum du jaroj, kaj pri kiu li ellaboris tutan grama- tikon; pri la greka, la angla, la itala kaj kelkaj aliaj, li havis okazan kaj pli teorian konon. Sed li ĉiam rigardis la rusan kiel sian hej man lingvon (nur en ĝi kaj en Esperanto li skribis iam versojn), kaj Litovujon li sentis kiel sian patrujon (probable ĉar li pasigis siajn plej feliĉajn feriojn en Vejseje).
Tiu poliglotismo estis nur la respegulo de la kondiĉaro, en kiu li vivis, kaj kiu ne povis ne influi sur la penson de tiel sentema knabo, kune kun la neforviŝebla spuro de la hebrea mistikismo kaj la hereda kredo al misia tasko de lia gento. Vivante, ekde la infaneco, en mezo de popolmiksaĵo (en Bjalistoko loĝis en 1897 66°/o da judoj, 18% da poloj, 8 % da rusoj, 6 % da germanoj kaj 2 % da bjelorusoj); apartenante al raso, kiu povis esprimi sin nur per mal viva aŭ per malpropra lingvo, kaj, disigita inter la nacioj, ne povis ĝui la rajtojn de la ceteraj nacianoj; edukite laŭ la klerisma prin- cipo, ke ĉiuj homoj estas egalrajtaj fratoj, lia de- naska idealismo inspiris al li obsedan revadon pri unuiĝo de la homaro en harmonia egaleco. Kaj pro lia aparta naturdoto, tia revo rapide identiĝis kun la revo de universala lingvo, kiu, sennacia kaj neŭtrala, redonus al la judoj la sendependecon kaj ebligus al la homaj grupoj pli bone inter- kompreniĝi.
La unuaj provoj
Zamenhof Lazaro Ludoviko
de
Prof. G. Waringhien (Francujo)
Tiun revon Zamenhof serioze konsideris jam en siaj gimnaziaj jaroj. Laŭ la natura malvolviĝo de la ideoj, la knabo, senscie repaŝante la spurojn de multaj antaŭirintaj utopiistoj, ekpensis unue pri reviviĝo de la mortinta latina lingvo; poste pri tute apriora lingvo, kies vortoj konsistus el la matema- tika serio de ĉiuj elparoleblaj kuniĝoj de literoj (a, aa, ab, ac ... ba, ca, da ktp....). Sed, kaj en tio montriĝis lia propra gкnio, ĉiun novan sistemon li elmetis al praktikado, kaj spertinte ties difektojn, anstataь blinde obstini en senelirejo kiel faris la tiamaj in ter ling visto j, li kuraĝe antaŭenserĉadis. Lia studo de la angla lingvo instruis al li, ke la riĉaj deklinacioj kaj konjugacioj de la antikvaj kaj slavaj lingvoj estas tute ne necesaj; la funda esploro de la rusa kaj de la germana montris al li, kiom bona elekto de taŭgaj afiksoj povas maldikigi la vortaron; la pola kaj la germana malkovris al lila ekziston de jam preta trezoro da internaciaj vortoj; la germana kaj la franca pruvis la utilecon de la difina artikolo, nekonata al la slavaj; ktp. ktp. De ĉiu lernitaĵo li tiris frukton por sia kara pro- jekto, kaj, dum la ferioj de 1878, li finpretigis sian lingvon sub la nomo „Lingwe Uniwersala": unu gramatiko, unu vortaro, kelkaj tradukajoj kaj eĉ originalaj versoj. Sed tio, kion la okaklasa gim- naziano kredis definitiva, prezentis nur la unuan el la ŝtupoj, kiuj devis konduki lin al Esperanto.
El tiuj „pra-Esperantoj" konserviĝis malmulto: nur du stadioj estas iom konataj al ni, tiu de la gimnazia projekto en 1878, kaj tiu de la nova pro- jekto, ellaborita dum la ferioj de 1881—1882 far' de la varsovia studento. La unua montras la junan lingviston precipe atenta al la internacieco de la radikoj kaj de la finaĵoj (pluralo per -s, infinitivo per -are ktp.), kaj al la simpleco de la gramatiko (nenia kazo). En la dua, ni konstatas, ke, elprovante plu sian lingvon, kaj elparolante ĝin, li ekkonsciis pri aliaj bezonoj, notinde la belsoneco (kaj li de tiam rezignas pri la internacia s-pluralo) kaj la klareco (kaj li de tiam alprenas akuzativon); sed, kiel ofte okazas, li puŝas tro malproksimen tiun serĉon de la oportuneco en la parola uzado, deci- dante, ekzemple, unusilabigi ĉiujn ofte uzatajn radi- kojn, de tio,multaj neakcepteblaj kripligoj,kiuj igas tiun formon de lia lingvo preskaŭ nekomprenebla je la unua vido. Inter la jaroj 1882 kaj 1885, li evidente sentis tiun eksceson, kaj provis trovi kompromisan solvon, kiu kontentigos, almenaŭ parte, ĉiujn postulo jn de lingvo destinita al ĉiuj homoj kaj ĉiaj uzoj. En la jaro 1885, en kiu li ankaŭ doktoriĝis, li jam fiksis Esperanton tia, kia ni ĝin konas en ĝia vortaro kaj gramatiko. La du jaroj, kiuj pasis en la vana serĉado de eldonisto, ĝis li decidis eldoni mem sian verkon, la 26.VII. 1887, montris al li la malfacil- ojn, kiuj atendis lin ĉe la propagando: tial li rezig- nis pri la imperfekto (finiĝanta per -es) kaj pri pluraj sufiksoj, kiuj ŝajnis ne absolute necesaj. Li konsciis pri la nepra postulo, ke la lingvo aperu kiel eble plej simpla.
Naskiĝo de Esperanto
Per la kvar broŝuroj, respektive en la rusa, pola, franca kaj germana lingvoj kaj subskribitaj de la pseŭdonimo „D-ro Esperanto" (kiu nomo poste for- glitos al la lingvo mem), li elmetis sian projekton de „lingvo internacia" al la kritiko de la spertuloj, kun la promeso, ke, post unu jaro, li perfektigos ĝin laŭ la proponotaj plibonigoj. Tiujn broŝurojn li dissendis al multaj eŭropaj gazetoj, revuoj, so- cietoj ktp. Li reklamis per anoncoj en rusaj kaj polaj gazetoj. Uzante, kun ŝia konsento, la doton de sia edzino, li, en la jaroj 1888—1889, lanĉis tutan serion da libroj, la „Duan Libron", la „Aldonon al la Dua Libra", la „Neĝan Blovadon" kaj „Gefrat- ojn" (tradukitajn de A. Grabowski), la tradukojn de la „Dua Libro" kaj de la „Aldono", „Mezan Vort- aron Germanan", „Plenan Vortaron Rusan", anglan kaj svedan lernolibrojn, „Princinon Mary" (traduk- itan de E. von Wahl), „Adresaron", kaj li ankaŭ donis la monon necesan por la eldono de la pro- pagandaj verkoj de L. Einstein kaj H. Phillips. En la fino de 1889, pro tia granda pres-aktiveco kaj ankaŭ pro ofero de granda sumo, kiun li faris por ŝirmi sian patron kontraŭ la rankoro de moskva cenzuristo, li estis plene ruinigita. De tiu tempo, kvankam li restis ĝis 1905 la ĉefa motoro de la movado, la propagando materiale dependis de la unuaj varbitoj kaj de iliaj monrimedoj.
Kia do prezentiĝis la nova lingvo? Tri karakteroj unuavide frapis la observanton: 1-е ĝi estis, per la elekto de la radikoj kaj de la afiksoj, tirita ĉefe el la romanaj kaj germana lingvoj, vere internacia kaj facile komprenebla por la kleruloj; 2-е ĉiuj ĝiaj radikoj estis senŝanĝaj, ĉiuj ĝiaj grama- tikaj distingoj estis esprimitaj per apartigeblaj fonetikaj elemento j, kaj la vortoj konsistis nur el kunmeto de tiuj radikoj kaj de tiuj elementoj — tiel ke la plena lingvo, gramatika same kiel leksi- kona, troviĝis en la vortaro kaj povis esti kom- prenata eĉ de homo, kiu neniam ĝin lernis; 3-е tiu lingvo, kvankam konsistanta el nacilingvaj eroj, estis plene aŭtonoma kaj havis propran individu- econ.