Выбрать главу

– Genosse  pravas, – diras li. – Mi ĝojas, ke vidas la sovetian civitanon, ne timantan la veron. Sed li devas ankoraŭ konkludi. Mi dubas, ke ĉiuj malfacilaĵoj, kiujn renkontas la sovetia proletaro, estas sekvo nur de l’ objektivaj kaŭzoj.

Denove ekflamas la bruego, sed tuj ĝin estingas la energia sonoro en mano de Erich . Al la tablo aliras Alice . Ŝi iom emociiĝis kaj en ŝia voĉo estas aŭdebla la detenata indigno.

– Kamaradoj! Riz ne pravas! Ĝi signifas nenion kompreni tie, kie por la komunisto ĉio devas esti klara, aŭ al ĉio aliri kun la tendenca vidpunkto. La kamarado ne estas fininta la raporton. Li rakontis pri ĉio, kio subfosas la organismon de la soveta lando. Li estas kalkulinta la ulcerojn, manĝantajn ĝian korpon. Ĉu ĝi signifas, ke la organismo senpere malsanas? Ĉu ĝi signifas, ke en USSR estas nur malbonaj kuracistoj, ne kapablaj kuraci la vundojn, restintajn post la milito? Ĉu ĝi signifas, ke la organismo detruiĝas kaj ne venkos en la batalo? Ĉu ni ne estis ricevantaj leterojn el USSR? La sovetiaj kamaradoj ĝuste tial estas fortaj, ke ili ne timas malkaŝi siajn mallumajn flankojn. Ne timas, ĉar oni devas vidi sian malamikon, por sukcese kontraŭ li batali. Ĉu ne en tiu ĉi salono ni estis legantaj dum la lasta kunveno leteron de la ruĝarmeanoj pri la kontraŭrevoluciuloj en Ŝakty ? La kamarado daŭrigu kaj ni ne malhelpu al li!

Mi rigardas Alice ’n miregante. Kie ŝi akiris tiun klaran penskapablon, pro kiu ŝi tuj ekkaptas esencon de la problemo? Ja ŝiaj kamaradoj ne povis trovi eliron el la tripina arbaro! Efektive, ŝi estas interesa knabino!

– La kamaradoj demandu kaj mi respondos, – diras mi. – Oni nomas tion en Sovetio vespero de la demandoj kaj respondoj. Tio estos tre bone!

Mia aŭdantaro definitive trankviliĝis.

– Kaj kion faras la partio, por likvidi tian disan ekonomian strukturon en la kamparo?

– Kion oni entreprenas por ekhavi la propran industrion?

– Kiamaniere batalas la Sovetoj kontraŭ la senlaboreco?

– Ĉu laboristaj junuloj lernas en la superaj lernejoj?

– Ĉu oni konstruas loĝejojn por laboristoj anstataŭ la maltaŭgaj?

– Ĉu kredas la sovetiaj laboristoj dion?

– Ĉu efektive oni transiras al la sephora labortago?

Mi respondas. Detalaj informoj kun kolonetoj da ciferoj, kiujn mi eltiras el mia notlibreto, sekvigas la ĝeneralan aprobon. Esprimo de l’ vizaĝoj ŝanĝiĝas. Sulkoj sur la frunto de Erich  foriĝas. Otto  ridetas.

– La kamarado nenion diris pri la Ruĝa armeo. Ĝi estas tre interese!

– Ni petas!

Mi parolas al ili pri la Ruĝa armeo, pri ĝia vivo, pri reciprokaj rilatoj de ruĝarmeanoj kaj estraro, pri kamaradeca kontakto de la Ruĝa armeo kun fabrikoj kaj uzinoj.

– Kamarado! – krias Otto , – sed ĉu laboristo povas iĝi komandanto de la Ruĝa armeo?

– Ĉu oni akceptas eksterlandanojn en la Ruĝan armeon?

– Kiom oni prenos de mi por la lernado en ika milit-lernejo?

– Ĉu la kozakoj, kiuj hieraŭ kantis en rusa ĥoro en koncertejo sur Friedrichstrasse , ankaŭ estas ruĝarmeanoj?..

– Se ne, do kial la sovetia registaro permesas al ili kanti en rusaj milituniformoj?

Sekvas eksplodo de la ridego. La demandinto, kelnero kun kruĉo da biero en la mano estas ege konsternita. Li ruĝiĝas.

Kun muziko de nikelitaj tuboj, trumpetoj kaj fajfiloj la salono kantas la “Jungvardion”. Mi prenas Alice ’n sub la brakon. Tiel ni iras preter la flegma policano kaj areto da scivolemuloj, starantaj sur la trotuaro kaj levintaj la kapojn al lumigitaj fenestroj de la lokalo. Erich  atingas nin ĉe la angulo, sed en distanco je dek paŝoj, subite malaperas en iu malgranda strateto.

Ĉe la stacidomo “Zoo” *  ni estas disirontaj. La grandioza granita konstruaĵego “ Ufa -Palaco” ankoraŭ flamas sur la placo en oranĝkoloraj kaj bluaj fajroj. Sur la tegmento vigle kuradas luma titolo de filmo. Du aliaj kinograndeguloj, ne dezirante cedi al sia konkuranto, ankaŭ dronas en briletantaj oraj kaj bluaj fajroj.

*   “Zoo” : Berlina Stacidomo “Zoologia ĝardeno” ( Zoologische Garten ).

Alice  ekspiras, ne ellasante mian manon.

– Domaĝe, ke vi jam estas forironta!

Mirigite mi levas sur ŝin la okulojn.

– Do ni promenu iomete!

Ni malrapide iras laŭlonge de Kurfürstendamm . Ĉi tie la stratmovado estas iom trankvila. La glatigita brileganta pavimo ŝajnas esti maro, en kiu balanciĝas centoj da oceanaj vaporŝipoj. Inter ondoj de la blanka lumo ekflamas kaj tuj estingiĝas ruĝaj signalaj fajroj de aŭtomobiloj. Sur la fasadoj, desegnante kaligrafiajn surskribojn, kvazaŭ seninterrompa rubando, fluas en vitraj tubetoj la briletanta elektro. Post diafanaj muroj de l’ magazenoj floras tulipoj, rozoj kaj astroj, formante admirindajn desegnaĵojn, lumigitajn per diverskoloraj lampoj. En la eksteraj florejoj antaŭ brilantaj restoracioj oni trinkas apud la tabletoj vinon kaj brue interparolas. Peronoj de kinoteatroj kaj varieteoj estas enŝlositaj en trioblaj lumaj kadretoj. Kvar vicoj de verdaj arboj, kurantaj laŭlonge de la strato, estas hele lumigitaj. Ombro estas ĉi tie tiom malmulta, ke oni povus ĝin trovi ege pli ofte en la suna tago. Alice  ĵetas sur min demandan rigardon.

– Diru, ĉu mi ĝuste vin komprenis, vi parolis pri diversaj negativaj flankoj, por igi la disputojn pli viglaj?

– Jes, Alice , mi faris la provokon. Ĉu malbone?

– Ho, ne, tute ne! Mi tuj komprenis, kia estos fino! Sed ĉu vi atentis paroladon de Rudolf ? Ĝi estas strange, ĉu ne?

– Rudolf ? Ha, tiu!.. Jes, oni devas ĝin pripensi! Sed, Alice ...

Mi haltas kaj ne havas decidemon daŭrigi. Alice  rigardas atendeme.

– Kion vi deziras diri!

– Diru, kiel oni devas klarigi, ke vi min tuj komprenis?

– Ha, jen kio! – ridas la knabino, – vidu, en la pasinta jaro mi lernis en la lernejo de junkomunistaj aktivuloj. Tie oni diris, ke oni devas ne nur posedi la materialon, sed ankaŭ la aŭdantaron. Por tio ekzistas diversaj manieroj. Nun mi ĉiam observas, kiajn manierojn uzas la oratoro.

– Ĉi vi intencas iĝi partifunkciulino?

– Kial do ne? Ĉu vi ne aprobas?

– Ne pri tio temas... Ĉu vi povus respondi al mi?.. Kiu vi estas, Alice ?

Alice  mallevas la okulojn. Dum kelke da minutoj ni iras silente. Mi ne interrompas la paŭzon. Ni similas en ĉi momento, kredeble, aŭ tre sentimentan paron, perdintan pro l’ amo parolkapablon, aŭ geedzojn, ege tedintajn unu al la alia. Preterpasantaj dandaĉoj arogante subrigardas ŝiajn okulojn kaj prostituitinoj impertinente ridetas.

– Mi estas laboristino de la fabriko “Osram” . Ĉu vi tion ne scias?

Mi ne sukcesas respondi. Mian atenton haltigas proksimiĝanta al ni juna oficiro en griza uniformo. Li estas kun eleganta juna virino. La oficiro almetas la manon al la ĉaprando kaj, ĵetinte malrespektan rigardon sur mian figuron, ĝentile prononcas:

– Bonan vesperon, fraŭlino Alice !

Mi ektremas kaj longe silentas antaŭ ol mi havas kuraĝon ekparoli. Mia voĉo severiĝas kaj singardema malvarmeco glitas en miaj paroloj!

– Vi ne estas laboristino, Alice !