Выбрать главу

Preskaŭ timigite Alice  faras paŝon flanken. Dum kelke da sekundo mi batalas kontraŭ ekposedintaj min duboj. Mi rigardas la malsereniĝintan vizaĝon de la knabino kaj ŝiajn malĝojiĝintajn okulojn. Ne, en ili estas pli da kreskanta malgajo, ol de la timo! Kvazaŭ sopiro enondiĝis en ŝian animon kaj mia malatendita tuŝo al ŝia vundo akrigis iom moligitan antaŭe suferon. Ho, tian senton mi konas!

– Ĉu vi ne deziras ĉion rakonti al mi? – mole tuŝas mi ŝian manikon.

Ŝi malrapideme balancas la kapon.

– Mi devas scii, Alice , almenaŭ unu aĵon... Ĉu vi komprenas min?

Ŝi levas la ruĝegiĝintan vizaĝon.

– Kion vi deziras scii?

– Mi deziras scii, ĉu vi estas komunistino?.. Tio estas, ĉu vi sincere venis al ili?.. – mi embarasas, ne trovante la vortojn. – Tio estas, ĉu oni devas fidi al vi, Alice ? Ĉu vi efektive estas kun ni?

Nun ŝi rigardas rekte.

– Jes!

Kiel bone estas senembarase ekspiri! En mia brusto degelas iu peza bulo. Sed Alice  ne tuj rekonsciiĝas.

Iom post iom ni atingis Tirgartenstrasse . Ĉi tiu luksega strato, malgraŭ la malfrua horo, estas superplenigita per seninterrompa torento de aŭtomaŝinoj kaj brilegas, kiel ankaŭ Kurfürstendamm . Mi haltis apud reklama koloneto kaj ŝajnigas, ke mi legas la afiŝon.

– Kial, Alice , ni ne vizitas kune la teatrojn?.. Diru, do almenaŭ unu vorton! Kion prezentas el si, ekzemple, Admirals-Palast ?

– Ĝi estas plej luksa revuteatro en Berlino.

– Kion oni montras en ĝi?

– Luksajn tualetojn kaj plenan foreston de tiuj.

– Jen kiel! Ĉu vi jam estas vizitinta tiun ĉi teatron?

– Ne! Ĝi estas burĝa amuzo!

– Kaj ĉu vi vizitas nur la teatron de Piskator * ?

*   Piskator : Fama revolucia reĝisoro.

– Ĉu vi havas tian egan deziron vidi la revuon?

– Kial do ne? Ja vizitas ni en Moskvo Muzik-Halon!

Alice  ne eltenas kaj ridetas.

– Se vi tiel insistas, ni vizitu ĝin.

– Mi ne insistas. Simple mi volus vidi ĉi tie ion eksterordinaran, kion oni ne trovos ĉe ni.

– Tion vi ne trovos, ĝi estas certe!

Alice  iom gajiĝis. Ni eniras Tirgarten ’on kaj pasas tra flanka nelumigita aleo. Kompare al la strato, ĉi tie estas silento, kvazaŭ en hermetike ŝlosita skatolo.

Porbiciklaj kaj poraŭtomobilaj asfaltaj vojetoj restas flanke. Ni iras sur mola sablo, senbrue paŝante kaj interparolante preskaŭ flustre. Mi firme alpremis al mi brakon de la knabino.

– Vidu, Alice , kiom ĉarmaj estas la steloj?

La steloj efektive estas belegaj, kiel blua konturo sur la pala berlina ĉielo, penetrante malsupren tra larĝaj foliozaj arboĉapoj.

– La steloj ĉie estas similaj, en mia malproksima patrio, lando de l’ Sovetoj, kaj ĉi-tie, en la kapitalisma Germanio!

– La marksismo malhelpas al vi fariĝi poeto, – duonŝerce rimarkas Alice , venkante restaĵojn de sia malbona humoro. – Cetere, mi ankaŭ ŝatas ĉion belan, ĉu stelojn, ĉu urbajn fajfojn, ĉu pentraĵojn, statuojn, aŭ la vivantan korpon. Tiun pekon oni pli facile pardonos al vi. Vi estas senpartiulo!

– Jen, malsaĝaĵo! – kontraŭdiras mi, kaj aldonas pli malrapide: – Mi memoras nokton, la belegan nokton, kiun mi estis pasiganta en la tendaro. La arĝentaj steloj, simile al ĉi tiuj, rigardis min tra supraĵoj de l’ arboj. La aero disvastigis pinaromon, blankaj tendoj estis lumigitaj de luna lumo kaj nia orkestro ludis valson el Faŭsto. Ĉu vi konas tiun ĉi valson?

Do mi sidis sur hakpeco de arbo malproksime de la homoj, sidis kaj revis. Kaj al mi ŝajnis, ke mi transflugas en la landon de Goethe , en la landon de doktoro Faŭsto kaj Margerito. Mi vidis antikvan urbon Dresden , akrapintajn tegolajn tegmentojn, foiran homamason, popolan feston. Kaj jen...

Mi ekrigardas la knabinon kaj laŭte ridas.

– Ne, hodiaŭ mi estas malsaĝa! Ne aŭskultu, Alice , ĉi absurdaĵon!

... de junio 1928.

Venis en mian kapon la penso, ke mi povus verki rekte en la germana lingvo kaj presigi la romanon ĉi tie. Antaŭnelonge mi vidis “Cementon” de Gladkov  en “Rote Fahne” . La germanoj tre interesiĝas pri verkoj el sovetia vivo. Mi opinias, tiel estus pli bone. Eble, ne tiom severa estus la kritiko. Kaj por la komencanta verkisto ĝi estas grava.

* * *

En la kabineto Serebrovskij  sidis sur la sama loko, kie hieraŭ li estis dronanta en apogseĝo dum la partikunveno. Liaj okuloj estis duonfermitaj kaj li, kiel ankaŭ hieraŭ, ŝajnis esti tre laca. Tra malfermita fenestreto blovis malvarma vento kaj estis aŭdeblaj bruaj sonoj de la strato.

– Do jen, kara kamarado, – diris li al la laboristo, – ĝi estas mia lasta vorto! Por ke vi vane ne klopodu! La teron ni ne povas doni. Mankas!..

– Sekve, en teretaĝoj vi ordonas resti? Vi esploru, kiel ni loĝas! Dum vi decidas ĉi tiun aferon kun terpecaĉo por nia domo, jam dek domoj povus esti konstruitaj! Ne taŭgas!

– Nu, mi ne scias, ĉu ĝi taŭgas, aŭ ne! Sed mi ne havas! Ne havas! Ja ĝi estas simple!

Kun enuego Serebrovskij  ekrigardis al Vitalij  kaj subite maltrankvila fajreto ekbrilis en liaj okuloj. Vitalij  rekte rigardis en lian vizaĝon.

– Kion vi deziras, kamarado Zorin ? Ĉu vi min bezonas? – nebone ekridetinte, turnis li sin al Vitalij .

– Jes, vin, – malrapide komencis Vitalij , – por la afero de... Dobroĥotov .

Vizaĝo de Serebrovskij  subite ŝanĝiĝis.

– Ni ne disputu, kamarado! – rapide returnis li sin al la laboristo. Se vi insistas, mi ordonos al nia Planfako.

Per malgrandaj literoj li skribis sur anguleto de la papero:

“Kamarado Popov , laŭeble, kontentigu!”

Enŝovinte la paperon en manon de la laboristo, li rapideme kriis tra la pordo:

– Zoja Ivanovna , maŝinon! – kaj al Vitalij : –Mi aŭskultas. Sidiĝu!

– Antaŭ ĉio, pri ĉi tiu kamarado, – komencis Vitalij . – De kie li? El la uzino “Svjet” * ? Ĉu li ricevos la teron?

*   Svjet : Lumo.

– Vi ja vidis, ke mi donis la konsenton! – kolere grimacis Serebrovskij . – Cetere, el kiu vidpunkto ĝi povas vin interesi?

– Kamarado Serebrovskij , mi ja laboras en Mosĥozupr !

– Vi ankoraŭ tre juna estas, kamarado! Oni devas antaŭe pli bone koni la aferon. Ne opiniu, ke ĉi tie sidas nur burokratoj, aŭ friponoj!

Li distre ekrigardis tra la fenestro kaj interrompis sin mem:

– Pli proksime al via afero! Mi tre bedaŭras, ke ĝis nun ne povis vin akcepti.

Vitalij  elprenis el paperujo skizojn kaj planojn de moskvaj stratoj.

– Jam en la pasinta jaro nia tramo transportis duoble pli da pasaĝeroj, ol en la 1913. Moskvo estas superloĝigita. Oni finkonstruas la apudurbetojn. Ĉiumatene de stacidomoj al la centro fluas tiaj torentoj da homoj, kiajn ni ne kapablas transportadi. La metropolitenon oni devas senprokraste konstrui.

Vitalij  paŭzis unu minuton, kaj rapide ekrigardinte al Serebrovskij , aldonis:

– Vi, cetere, havas aŭtomaŝinon!

Serebrovskij  koleriĝis.

– Kial vi riproĉas min per la maŝino? La maŝino ne luksaĵo estas, sed bezonaĵo! Aŭskultu niajn malnovajn specialistojn, ekzemple kamaradon Bobrov ! Li rekte diras: neniujn metropolitenojn! Ili, li diras, jam malnovmodiĝis. La metropoliteno kun la reloj estas kunligita kaj multe kostas. En Londono la metropoliteno arkiviĝas. La aŭtomobilo estas alia afero. Taksomotoroj kaj aŭtobusoj kune kun tramo solvas la problemon!