Выбрать главу

– Nu, jes, mi ĝin aŭdis. Bobrov  ja per la tramo vivas! Oni forprenu de li eblecon ĉiujare rekonstruadi la tramon, do por kio li tiam ricevos la salajron?

– Ne pri tio temas, – kolere kontraŭdiris Serebrovskij , – ne pri tio temas, kara kamarado! Moskvo estas sovetia ĉefurbo, sed ne iu ajn kapitalistŝtata! Ni devas ĝin iom post iom liberigi de superloĝigo, sed vi kun via metropoliteno deziras fari el ĝi urbon-koloson. Ĉu ĝi estas la vojo de la socialisma rekonstruo?

Serebrovskij  enpensiĝeme gratis la nazon kaj, ĉar Vitalij  ne tuj respondis, li uzis la liberan minuton por propraj bezonoj. Turninte trifoje per la fingro radeton de aŭtomata telefono, li alvokis Vinokurov ’on.

– Kiel statas afero kun la loĝejo, Oleg Jurjeviĉ ? Ĉu vi ne scias, en kiu etaĝo ni la loĝejon bezonas? Vi la edzinon demandu! Je dio, mi ne scias, kion diri! Mi timas certigi vin pri ŝiaj gustoj. Mi dezirus en la dua, sed ŝi, eble la trian... Jes, jes! Mi ankaŭ diras! Vi rekte al ŝi!

Strabinte la okulojn al Vitalij , Serebrovskij  klarigis:

– Nia domo baldaŭ estos preta. Mem Vinokurov  konstruas. Brava viro li estas! Oni komencis jam la internan laboron. Li inventis iujn specialajn fajrosendanĝerajn vandojn.

Kaj subite streĉinte la atenton, Serebrovskij  realgluiĝis la telefon-tubeton.

– Jes, jes, mi aŭskultas! Vi diras, vi havis specialan kunsidon? He!.. En “Heroldo de inĝenieroj”? Jes, jes, mi legis. Ĝi estas vere. Kalinnikov  trafe batas: aŭ ni konstruas, aŭ ni pereis? Sed, jen kio, kamarado Vinokurov ! Ni mem ne sukcesos ĝin konstrui. Ha? Kion vi diras? al germana firmao koncesion?.. Kiselev  ja proponis al la franca... Tiel, tiel, mi komprenas!.. ĝuste! Tion mi tuj pripensos!

Dum Serebrovskij  parolis telefone, Vitalij  estis kontrolanta siajn kalkulojn. En la jaro mil naŭcent tridekkvina kvanto da jaraj veturoj por unu persono estus atingonta 335 (ja pligrandiĝas teritorio de Moskvo kaj la tutaj familioj laboras!..). En la tridekkvina jaro oni estus transportonta jam la plenan miliardon da pasaĝeroj. Sur Mjasnickaja  strato en la somera tago estus veturontaj 57 mil personoj.

– Kiom da vagonoj pohore estas forveturontaj de Kalanĉovskaja Placo? – demandis Serebrovskij .

– Sescent sep vagonoj. Post ĉiuj dekdu sekundoj duobla vagono! Malebla kvanto! Sen malhelpo por la strata trafiko ni povas funkciigi nur sesdek vagonojn pohore. Sed tiuokaze, konsiderante ankaŭ la aŭtobusojn, ni kapablas transporti sur Mjasnickaja  nur tridekkvin kaj duonon milionojn da pasaĝeroj en la jaro. Se ni antaŭ la trideka jaro ne estos konstruintaj la metropolitenon, 33 1/2 milionoj da laboruloj estos elspezantaj senfrukte por piedirado du milionojn da labortagoj en la jaro!

– Trafa argumentado! – jesis Serebrovskij . Kaj subite transtabligis sian korpon al la nazo mem de Vitalij , – Ĉu Nikolao Petroviĉ Zorin  ne via parenco estis?

– Mia patro... – respondis Vitalij  kaj forte ruĝiĝis.

– Ha, jen kiel! Interese!

Serebrovskij  denove sidiĝis en la apogseĝon, ekspiris kaj aldonis:

– Amikoj ni estis! Ĝi estas bone! Nu, daŭrigu!

– Mikaelo Sergeeviĉ , la maŝino estas preta, – diris Zoja , enirante kaj butonumante la palton.

– Bone, mi tuj eliros!

Serebrovskij , ne ekrigardinte sur ŝin, levis la okulojn al Vitalij  kaj kun intereso analizis lin, kvazaŭ vidis unuafoje.

– Vi ja iom similas al la patro. Kiel mi tion tuj ne rimarkis? Vi kun la patrino ĉi tie loĝas?

– Ne, la patrino en la pasinta jaro mortis. Mi loĝas ĉi tie kun mia propra familio.

– Mmm... – Serebrovskij  ion ekblekis. – Do kiel vi pensas pri Berlino? Ĉu vi konsentas?

– Mi? Veturi Berlinon? – miris Vitalij .

– Nu, jes! Kial vi miras? Oni ja devas veturi! Jen Vinokurov  ankaŭ estas por la metropoliteno. Sed oni devas iom lerni de la germanoj. Alie ni tiel konstruos! Do sendu iun pli spertan!

– Kiun, ekzemple?

Vitalij  eksilentis, penante rememori nomojn de Mosĥozupraj inĝenieroj.

– Nu, kiel? neniun kandidaton vi trovis? – ridetis Serebrovskij . – Ne gravas! Vi mem veturu!

Li leviĝis kaj trairis la ĉambron dufoje tien kaj reen.

– Ĉu vi neniam estis eksterlande?

– Ne, – malrapide komencis Vitalij . Li pensis, kiom da tempo estas bezonata por la serioza studo de berlinaj laboroj.

– Multe da tempo oni bezonas! – demande ekrigardis li la estron. – Labori tie oni devas! Se nur rigardi, nenia profito!

– Kio do malhelpas? Tre bone! Jam morgaŭ mi komencos pri vi klopodi.

Serebrovskij  aliris la tablon kaj premis la sonorilbutonon.

– Kaj vian patron mi bonege konis! Bona estis la homo!.. Mi petas viziti mian hejmon! La edzino ne estos malkontenta!

Serebrovskij  etendis la manon kaj tuj iris al la pordo. Post unu minuto, starante apud la fenestro, Vitalij  observis, kiel li helpis al Zoja  sidiĝi en la maŝino. Poste, sidiĝinte apude, li svingis la manon al la ŝoforo.

* * *

... de junio 1928.

Simile al kinofilmo rapidas miaj tagoj. Matene taso da varma kafo, kvinminuta konversacio kun Erich  pri aktualaj demandoj de komsomolo, rapida trarigardo de “Rote Fahne”  kaj antaŭtritaga numero de moskva “Pravda” , poste aŭtobuso kaj dumvoje “Vorwärts”  kun substreko de la plej interesaj lokoj. Poste laboro en la loko de metropolitenkonstruo, aŭ en oficejo de inĝeniero Berg , skizoj, planoj, ciferoj; poste vesperoj, ĉu en la lokalo de ruĝfrontbatalantoj, ĉu ankaŭ kun ili, dum kurado en laboristaj kvartaloj.

Kaj mi havas jam kutimon vidi ĉirkaŭ mi la grizajn pantalonojn, grizajn ĉemizojn kun malfermita kolumo, grizajn, iom ĉifitajn kasketojn kun ruĝa pugno sur la supra rando. Iufoje eĉ ŝajnas strange, ke mi mem surhavas elegantan jakon kaj rango de l’ sovetia inĝeniero detenas min de l’ mitinga oratorado sur renversitaj bareloj en profundo de la berlinaj kortoj. Sed por verki mi tute ne havas tempon!

En Moskvo apud Kazana Stacidomo kuŝas trans Kalanĉovskaja Placo peza ŝtona viadukto. Iufoje vi veturas en tramvagono kaj rigardas el ĝi preterkurantan sur la viadukto verdan rubandon de vagonaro, el kies malfermitaj fenestroj elŝoviĝis la scivolemaj kapoj. Tiam vi nevole enaŭdiĝas en la feran bruegon super la kapo kaj meditas pri superteraj urbo-fervojoj. Mi rememoris ĉi tiun viadukton kelkfoje, traflugante en elektraj vagonaroj super la tersupraĵo arkoformajn intervalojn inter tuneloj de la metropoliteno. Ĝi estas jam arkaismo. Oni ne plu konstruas la superterajn vojojn en Berlino. Ili estas maloportunaj, ĝenigas la stratan trafikon, multe bruas. Nun oni preferas penetri en internon de la urbo. Simile al ĥirurgo, oni tranĉas ĝian ventron kaj elprenas la internaĵon.

Profesoro de ĥirurgio estas ĉi tie inĝeniero Berg ; studento, admire observanta lertan laboron de la profesoraj manoj estas neniu alia, kiel mi. Apud li mi paŝas post platformo, ruliĝanta sur la reloj, sur kiu elstaras, direktante sin al la ĉielo, grandega metala triangulo. La platformo transmoviĝas kelkajn metrojn, haltas kaj kun malagrabla pepsimila bruo mallevas desupre pezegan ŝtalan pecegon.