Выбрать главу

Osipov  aliris pli proksime kaj singardeme rimarkis:

– Sed pri la Ruĝa armeo kaj OGPU *  oni skribas tiel, ke mi eĉ timas ripeti!

*  OGPU: Ŝtata Politika Administracio, sovetia ŝtatorgano, kies tasko estas senindulga batalo kontraŭ la interna kontraŭrevolucio.

Vinokurov  ne respondis.

– Sed pri la laboristoj, mi kredas, estas ĝuste skribita! La laborprotekton oni devus plibonigi. Ankaŭ pri la salajroj kaj loĝejoj.

– Jen, Ivagin , – kriis Vinokurov  al la preterpasanta teknikisto, – Originalan materialon niaj inĝenieroj trovis dumvoje! Jen, tralegu!

Kaj, ne returnante sin, li ekiris por enviciĝi.

* * *

... de julio 1928.

Malfacile estas tamen uzi rekte la germanan lingvon. Mi devas iome ekspluati miajn berlinajn amikojn por la korektado. Kvankam ili asertas, ke mi parolas germane same, kiel ruse, sed verki en la fremda lingvo estas pli malfacile. Estis multe pli simple kun esperanto. Du monatoj sufiĉis. Nun mi perfekte ĝin posedas.

Afero kun korektado estas des pli embarasa, ke mi ne plu loĝas ĉe Erich . Mi havas nun la ĉambron en respektinda burĝa domo. Mi havas ŝrankon kun spegulo, tolajn kurtenojn, belartajn tabletojn, antikvajn pentraĵojn kaj sur la muroj lignajn artefaritajn telerojn. Sur ili estas eltranĉita bildo de la belega orhara heroino de nordaj legendoj Ingeborg . Lavtukoj kaj kruĉoj estas ornamitaj per la instrua gotika literaro: “Wer nicht trinkt, und liebt und singt, es nie zu wahrer Freude bringt” * . La pargeto estas polurata ĉiudutage kaj konkuras kun la asfaltaj pavimoj. Mia lito havas molan risortan matracon kaj la littolaĵo brilas pro blankeco, kvazaŭ ĝi ĉiutage venas el ĉina lavejo.

*   “Wer nicht trinkt, und liebt und singt, es nie zu wahrer Freude bringt” : “Kiu ne drinkas, nek amas, nek kantas, neniam spertas la ĝojon”.

En liberaj vesperoj mi revenas hejmen ĉirkaŭ la sepa horo. La pordon al mi malfermas Rosa, la pli aĝa filino de la mastro, ruĝvanga kaj korpulenta knabino. Ĉiufoje, post la tago, kiam mi, dezirante fari ion agrablan por ĉi tiu familio, donacis al ŝi bukedon de floroj, ŝi ruĝiĝas, renkontante min. Ŝi mem ordigas mian ĉambron, penante viŝi polvon for de l’ objektoj, sur kiuj ĝi mankas. Ŝi mem alportas al mi ĉiumatene kafon kaj ŝanĝas akvon en la kruĉo. Laŭ ŝia insisto la mastrino bonfavore permesis al mi uzi la kvazaŭ ciritan fortepianon, starantan en la gastoĉambro, kaj eĉ kunvokas la tutan familion, por aŭskulti, kiel sovetia inĝeniero muzikas List ’on.

Sed mi ĉiam forgesas pri ilia ĉeesto kaj ĉiam, muzikante, revas pri Alice . Mi studis la muzikarton dum la infanaĝo. Mia patrino ŝatis klasikan muzikon kaj romantikajn melodiojn. Pro tio miaj plej ŝatataj motivoj fariĝis fragmentoj el “Faŭsto”. Forlasinte la hejmon, mi forgesis ankaŭ pri la muziko. Dum junaĝo kaj pli malfrue mi ne havis la tempon por tio. Nur iufoje, en iu klubo mi estis aliranta fortepianon kaj ion muzikis parkere. Mia gusto malboniĝis. Mi ial ekŝatis banalajn salonajn melodiojn. Sed ĉi tie en Germanio renaskiĝis denove mia amo al la klasika romantismo. Kaŭzo estas Alice .

Strange, ke ŝia bildo ricevis en mia imago tian koloron. Alice , firme ligita al la fluanta momento, Alice , spiranta per la ribela aero, ne devus elvoki en mi tiajn idekunrilatojn. Sed mi prenas Grig ’on, miksas lin kun Guno, interplektas la motivojn kaj ĉiam finas per la valso el “Faŭsto”.

Tamen, sufiĉas, sufiĉas! De mi oni atendas, kiam do mi finos la promesitan novelon el sovetia vivo...

* * *

Strangaĵo okazis dum la oktobra demonstracio. Kiam la kolono de Mosĥozupr  preterpasis grizan konstruaĵon de malnova hotelo, sur ties balkono kelkaj civitanoj estis alkroĉantaj al gisa balustrado portreton de Trockij . En vicoj de la demonstrantoj oni ekscitiĝis. Iu ekridis, iu ekkriis ion indigninte.

Subite sur la balkono aperis homo kun nigra hararo kaj mallarĝa akrapinta barbeto. La homo aliris la balustradon kaj, sin klininte malsupren, ion estis dironta. Por unu sekundo ekregis silento. Vitalij , konsternita, estis rigardanta la homon. Subite li returnis la okulojn al la najbara fenestro. Ĉi tie en diverskoloraj pantalonoj, kun ruĝaj kravatoj sur blankegaj ĉemizoj, dependiginte la piedojn malsupren, sidis sur la fenestro kelke da fremdlandanoj. Kelkaj el ili melankolie ŝmacis pomojn. La aliaj, apoginte sin sur la fenestrokadron, kun intereso elŝovis sin eksteren.

Kiam ekestis la silento, unu el ili (kaj tuj Vitalij  rimarkis, ke li estis en uniformo de ruĝfrontbatalanto), ekstaris sur la fenestro, trankvile prenis el papero grandan brunan putrintan pomon kaj kun forto ĵetis ĝin sur la balkonon. La pomo preterflugis la homon kun akrapinta barbeto kaj, falinte, dispeciĝis sur la portreto. La homamaso aĥis en gaja kaj laŭtega ridego. Sur la balkonon ekflugis demalsupre buletoj de koto. Iu ĵetis eĉ malnovan galoŝon. La homo kun akrapinta barbeto tuj malaperis post la pordo.

Kelkajn minutojn poste la demonstracio jam estis aliranta al Ruĝa Placo.

La kolono de Mosĥozupr  estis ankoraŭ plena de gaja ĉie sonanta rido. Ivagin  aliris al Vitalij .

– Kiel, amiko, vi opinias, ĉu Vinokurov  estas bona specialisto? Ha?

Vitalij  mirigite levis la ŝultrojn.

Kamarado Popov , kiu administris la Planfakon, estis kolere leganta la rezolucion de Serebrovskij .

– Kion ĝi signifas “laŭeble kontentigu”, kara kamarado? – malkontente turnis li sin al la laboristo. – Ĉu vi ne petis lin klarigi ĉi tiun vorteton “laŭeble”? Sed, se mi ne havas la eblecon? Kaj tiel plu?

– Nenion mi scias, – eksvingis la kapon la laboristo. – Mia afero estas ricevi la teron. De kie vi trovos la eblecon, por mi estas absolute indiferente, kamarado! Mi kraĉi deziras al tio!

Li efektive estis kraĉinta trans la maldekstra mano. Tion ne povis toleri onklo Petro. Li estis hakanta lignaĵon sur la sojlo kaj kolerege ŝovis lignerojn en ardiĝintan ĝis ruĝo malgrandan feran forneton.

– Kion vi faras civitano? – indigne kriis li –ĉu vi en drinkejon venis? Mi igos vin mem ĉi tiun kraĉon viŝi!

La laboristo, ne respondinte, malrespekte ĉirkaŭrigardis la ĉambron. Inverse al la familia idilio de l’ ĝenerala kancelario, planfako brilis per eksterordinara senordeco. Ardigita fero de la forno eligis pezan haladzan odoron. Al ĉi tio aliĝis mordanta fumo, elfluganta el la tuboj en lokoj de ilia kunfando. De la tuboj konstante gutis malpura akvo rekte sur la vizitantojn.

Nun Popov  konvinkiĝis, ke la feran fornon oni devas anstataŭigi per la ŝtona. Rezulte, unu el la kunlaborantoj sidis sub transportebla ŝtupareto, kaptinte sin je la haroj. Sur la ŝtuparo balanciĝis sitelo kaj laboris fornisto. Sur la kunlaboranton ŝutiĝis brikoj kaj kalko. Preskaŭ freneziĝinta maŝinskribistino, sur kiun antaŭ, ol sur la ceterajn, sidiĝis en densaj tavoloj ruĝa brika polvo, kriis, ke ĝi estas sovaĝaĵo ripari la fornon dum la oficaj horoj. Voĉo ŝia ne estis aŭdebla. Kun sama sukceso oni povus kompreni, pro kio skandalas Mario Iljiniĉna Fedoseeva , korpulenta virino kun mallongaj haroj kaj en mallonga jupeto, kaj la inĝeniero Bobrov . Ĉi tiu tute furioziĝis, ŝovante al ŝi per la tremegantaj manoj amason da papero. Konsternita kalkulisto, apud kies tablo ili atakis unu la alian, penetrigis sian nazon en la paperojn. La saman taktikon uzis ankoraŭ unu grupo, sidanta apud tablo de inĝeniero Kiselov . Mem Kiselov  apogis sin sur dorson de la seĝo metinte unu piedon sur la alian kaj ellasante el la buŝo buletojn de la fumo. Akurate kombitaj insuletoj de la ruĝaj haroj sur lia brila kalvo atestis sufiĉan atenton al sia propra persono. Kun li interparolis, sidante sur rando de la tablo kaj elturnante la kolon, verdvizaĝa Ĉernjaev .