Ĉernjaev havis kaŭzojn esti ofendita. Kiselov senkaŝe mokis lin. Sed estis malprofite rompi la bonajn interrilatojn. Kunmordinte en malbelege elŝovitaj lipoj malbone odorantan cigaredon, Ĉernjaev estis preterlasanta mokemajn vortetojn de Kiselov pri liaj penskapabloj. Li insiste pruvis la bezonon de unueca fronto kontraŭ Zorin .
– Tiel, tiel! – mokis Kiselov , – Mikaelo Sergeeviĉ kion pensas pri ĝi? Aplaŭdas? Trovas vian proponon genia?
– Kial vi, Ivan Aleksandroviĉ , ĉiam pri Mikaelo Sergeeviĉ aludas? – ĉagrene kontraŭdiris Ĉernjaev , – ja oni devas iniciati! Ja li estas bufo! Li estas kontraŭrevoluciulo! Li estas pli malbona, ol OGPU!
– Ha-ha-ha! Pli malbona, ol OGPU! Ha-ha-ha!
– Jes, jes! Vi ankoraŭ konvinkiĝos! Li ĉion ĉi tie subfosos! Vi ja ne aŭdis, kion li opinias pri burokratismo! Li hieraŭ venis al mi la librejon (li bezonas iun germanlingvan libraĉon pri metropoliteno) kaj komencis konversacii pri la burokratismo. Do, laŭ lia opinio, inter burokratismo kaj Mosĥozupr oni povas meti signon de l’ identeco!
Kiselov ekridegis pli laŭte.
– Oh-ha-ha! Ne, vi mortigas min hodiaŭ! Definitive mortigas! ha-ha!..
– Vane vi ĝojas, Ivan Aleksandroviĉ , – kolere rimarkis alirinta Bobrov , – mi ankaŭ malfidas lin. Kaj neniel mi povas kompreni ŝanĝon de via kun Vinokurov pozicio. Pro kia diablo vi nun subtenas la metropolitenon? Klare, kiel duoble du: tramo, profunda fervojenkonduko en urbocentron kaj aŭtobusoj. En la ekstrema okazo la fervoja diametro. Kaj sufiĉas!
Kiselov momente fariĝis serioza.
– Ne sufiĉas, kolego, tute ne sufiĉas! Ne anstataŭos ĝi la metropolitenon!
– He, lasu vi! Donu al mi monon, kiun vi estas en la metropoliteno enterigonta, kun ĝi mi el la tramo ludilon faros!
– Ludilon vi sendube faros, sed la popolo tiam piede estos iranta!
– Sed vi forgesis pri decentrigo de l’ urboj!
Kiselov svingis la manojn.
– Tro frue, estimata, vi pri la decentrigo pensas! Ne kuru tiel antaŭen! Cetere, ĉu la metropoliteno malhelpos?
Apud la najbara tablo furioze klarigis ion al surda longbarba maljunulo la skribisto. Por pli bone komprenigi al li la diraton, li ekstaris, renversinte la seĝon kaj faliginte sur la plankon aron da paperoj. Sin fleksinte trans la tablon, li kriis en la orelon mem de la vizitanto. Unu el la inĝenieroj en nova bruna kostumo sidis, metinte unu piedon sur la alian, sur la skribotablo de Popov . Preminte per sia korpo kancelariajn librojn, li ion kriegis en la mikrofonon. La vizitantoj naŭzis pro ĉi tiu spektaklo. Nur unu bubo, gratetante la malordigitan hararon kaj duonmalferminte la buŝon, rave rigardis ĉirkaŭe. Montrilo sur ronda murhorloĝo estis proksimiĝanta al la duono post la tria. Maŝinskribistino klakis per aŭtomata ŝlosileto de la ligna lakita maŝinujo kaj elprenis el la saketo pudrilon. Kamaradino Fedoseeva , denove alkurinte al Bobrov , kaj kriinte la plej ofendigan nun insulton “Burokrato”, eliris el la ĉambro, iom balancante sian larĝan postaĵon. Inĝeniero Bobrov , ŝprucinte per salivo kaj siavice insultinte la kalkuliston, ankaŭ ekiris al la pordo.
Kamarado Popov , apenaŭ tolerinta la sidantan sur lia tablo inĝenieron kaj lian senfinan telefoninterparolon, severe ektrenis el-sub li la kancelariajn librojn.
– Finu vi, kara kamarado! Je dio, sen vi en la oreloj pendas iu sonoro! Ankoraŭ vi kun via telefono! La propra voĉo estas malaŭdebla!
– Mi do atendas la respondon, – memorigis pri si la laboristo.
– Vane vi atendas, kamarado! – levis la ŝultrojn Popov . – Vane vi staras ĉi tie. Mi jam okupis min pri alia afero kaj tiel plu...
– Kiamaniere pri alia afero? Sed la rezolucio?
– La rezolucio “laŭeble”! Nu, kiam mi havos la eblecon, tiam alvenu!
Popov komencis ordigi la paperojn. La laboristo helpo-bezone ĉirkaŭrigardis kaj subite ekvidis teknikiston Ivagin . Lia malserena vizaĝo heliĝis kaj profunda sulko sur la frunto elglatiĝis.
* * *
... de julio 1928.
Hieraŭ mi estis renkontanta Max ’on Hoelz ’on. Sub molaj sonoj de blankaj orkestroj kun centoj da purpuraj standardoj estis venantaj la demonstrantoj. La grandega reĝa placo, vidinta Wilhelm ajn paradojn, barikadojn de revoluciuloj kaj sangon de laboristoj, mortpafitaj el sonorilejo de la obskura katedralo, estis ensuĉanta la homamasojn, kvazaŭ la maro – sablon. Kaj tamen, milo post milo enfluiĝis ĉi tien homoj en grizaj ĉemizoj kaj kun rimenoj sen armiloj, kaj baldaŭ jam mankis libera loko sur la vastega placo. La imperiestra palaco, muzeoj, galerioj, kun impona kolonaro, premataj de centmilhoma amasego, tambura murmurado, blankinstrumenta tondrego kaj purpurstandarda ruĝo, malĝoje amasiĝis ĉe la randoj de la placo. Policanoj en aŭtomaŝinoj, sur ĉevaloj kaj motocikloj maltrankvile aŭskultis la bruegon, skuantan la aeron.
Erich estris taĉmenton de ruĝfrontbatalantoj. Mi staris sur balkono de ŝtona konstruaĵego kaj divenis liajn ordonojn nur laŭ movoj, kiujn estis faranta la taĉmento. En la maro de kapoj, mi serĉis kapon de Alice . Ĉi tio estis malfacile farebla. La placo ŝajnis esti nemezurebla kaj la standardoj kovris ĝin preskaŭ la tutan. Oratoroj parolis samtempe en diversaj lokoj. Multfoje ekaŭdiĝis la “Internacio” kaj kolektivaj ekkrioj:
– Vivu Sovetunio!
– Vivu Kominterno!
Subite, tute proksime, super la homamaso aperis mezkreska figuro. El-sub griza jako estis videbla blanka ĉemizo. Sur ĝi forestis la tradicia kravato. La nigraj haroj buklis sur la granda larĝa frunto, la saĝaj okuloj lumis varme. Kaj la grandaj lipoj kun iom levitaj randetoj afable ridetis sub nigraj lipharetoj. Mi tuj lin rekonis.
Ŝtormo de aplaŭdado, kvazaŭ bruego de tertremo, ekskuis la placon. La homamaso ĝemkriis entuziasme, salutante sian liberigitan heroon.
– Vivu Max Hoelz ! Vivu la komunista partio!
En la aero leviĝis dekmiloj da pugnoj. Kelke da miloj estis etenditaj al Hoelz kaj li klinis sin al la homamaso, etendante siajn brakojn.
Tiam mi ekvidis Alice ’n. Ruĝiĝinte, ŝi penis trairi pli proksime al la tribuno. Ŝia kapo kun peza bulo de orkoloraj haroj vidiĝis inter laboristaj ĉapoj kaj kasketoj de la ruĝfrontbatalantoj. En la mano ŝi tenis grandegan bukedon de la kampaj floroj. Du kamaradoj, starintaj apud Hoelz , unu en jungŝturma uniformo, la alia en blanka ĉemizo sub mallonga griza jaketo, kareseme rigardis ŝin. Mi forsaltis de la balustrado kaj komencis traŝovi min ankaŭ al la tribuno. Ĉi momente Alice enmanigis al Hoelz la bukedon kaj nova eksplodo de la aplaŭdoj ekskuis la placon. Alice sin turnis al la homamaso kaj, ridetante, renkontiĝis kun mi per la rigardoj. Apogante je mia brako, ŝi saltis sur la teron.
Nun ni staris unu apud la alia kaj mi estis sentanta ŝian korpon, alpremitan al mi de la homamaso. Mi klinis min al ŝi.
– Alice , vi aĉetis la bukedon por Max Hoelz . Mi scias, tio estas kosta bukedo, sed salajro de la laboristino ne estas granda!
Ŝi demande ekrigardis min, daŭrigante samtempe aŭskulti la oratorojn.