Выбрать главу

– Vi estas sentema knabino! – ekmurmuris mi. – Mi tre dezirus interparoli kun vi pri diversaj aĵoj. Sed ni malofte restas solaj!

Alice  ne respondis.

Vespere ni renkontiĝis en la ĝardeno de Karl Liebknecht . En la pordego, inter verdaĵo, lumigita per ruĝa rebrilo de la Liebknecht-portreto lukse iluminita, staris kartona kirasŝipo. Aretoj da scivolemuloj amasiĝis ĉirkaŭ ĝi. Sur la trotuaro deĵoris policano. Otto , uzante la momenton, aranĝinte sin sur benko, estis klariganta signifon de la kampanjo. En la manoj li tenis grandegan afiŝon, alvokantan voĉdoni kontraŭ konstruo de la kirasŝipo.

Mi ekvidis Alice ’n en la momento, kiam ŝi, kiel mi kredis, estis en granda embaraso. Vendisto de IRH-insigno *  staris antaŭ ŝi. Ŝi konfuze serĉis ion en la poŝoj. Fine, nenion trovinte, ŝi ekrigardis la vendiston kaj provis rideti.

*  IRH: “Internacia Ruĝa helpo”.

– Prenu, Alice , la insignon! – ekkriis Otto , strabante unu okulon kaj farante sekundan paŭzon en sia pledo. Mi pagos. He, bubo, venu ĉi tien! Prenu el mia poŝo dek pfenigojn!

Ekvidinte min, Alice  definitive konfuziĝis kaj, anstataŭ iri al mi renkonten, malaperis en la homamaso. Ĝuste tiumomente la orkestro ekludis “Forĝistoj ni!” kaj la publiko eknaĝis en profundaĵon de la ĝardeno. Mi levis la ŝultrojn, trairis pli proksime al la estrado, trovis en la kvina vico Erich ’on kaj sidiĝis apude. Sur la estrado dismoviĝis kurteno kaj ni ekvidis laktokoloran vivan spektaklon. Laboristo staris apud amboso kun martelo kaj, metinte sur la martelon sian rikoltilon, staris apud li kamparano.

La publiko aplaŭdis kaj la bildo ŝanĝiĝis. Nun la kelkaj figuroj prezentis renverson de la kapitalismo. Laboristo, kamparano kaj soldato estis renversantaj en la polvon burĝon en cilindro.

– Erich , min interesas unu demando...

– Nome?

– Kie laboras Alice ?

Erich  malsereniĝis.

– Alice  ne havas nun laboron. Ŝi estis laboranta en la fabriko “Osram” . Antaŭnelonge, post via alveno, ŝi havis tie malagrablaĵojn.

– Tio estas?

– Ŝi estis organizonta tie la komsomolan ĉelon...

– Jen kiel!

La bildoj alternis kun deklamado, muzikado per kordaj instrumentoj kaj ĥorkantado. Sur la estrado aperis en bluaj pantalonoj kaj ruĝaj silkaj ĉemizoj dekkvin bravuloj. La konferanto klarigis, ke la ĥoro estas plenumonta rusajn popolajn kantojn. Efektive, la bravuloj ekkantis “Stenjka Razin” , “Apudvolga Roko” kaj la aliajn. La plenumo estis pure ruslingva. Mi miris.

– Kie vi prenis la rusan ĥoron?

– Kia maldivenema vi estas, kamarado! Ni la rusajn elmigrintojn invitis!

– Ĉu ili kuraĝis?

– Ili por unu marko estas pretaj la animon vendi!

Subite denove estingiĝis la lumo kaj sur la scenoj aperis en rozkolora lumo grupo. Ruĝarmeano kun fusilo estis etendanta la brakojn al ruĝfrontbatalanto kaj al knabino en jungŝturma uniformo. Mi tuj rekonis Alice ’n. La publiko estis entuziasmigita. Ĉiuj kriis samtempe, ekstarinte sur benkoj, perdinte siajn lokojn, rampante unu sur la alian.

– Ĉu vi bone konas Alice ’n? – demandis mi klinante min al Erich .

– Kion vi volas diri?

– Ĉu vi scias ekzemple, kun kiu ŝi loĝas? Per kiu mono?

– Certe, mi scias, – levis la ŝultrojn Erich , – Ŝi loĝas en legomĝardena kolonio kun unu maljunulino. Kun la mono estas pli malbone. Ŝi gajnas nur hazarde, kiam ŝi havas laboron en tiuj legomĝardenoj.

– Sed ŝi ja estas kvalifikita laboristino? – insiste redemandis mi.

– Laŭ malofta specialeco, trenado de volframo! Kaj kun granda sperto! Sed, trafinte en nigran liston, en Germanio ne facile oni ricevas laboron!

Mi trovis Alice ’n post la kulisoj. Ĉi tie la aranĝintoj disputis kun la policano. Li postulis transdoni al li la fusilon. Neniuj klarigoj helpis. La fusilo estis prenita el iu teatro. Malgraŭ tio, la policano solene ekportis ĝin tra la ĝardeno sub surdigaj fajfoj de la disiranta publiko.

Ni estis elirintaj kune. Mi prenis ŝin sub la brakon. Ni longe iris silente. Fine mi riproĉe enrigardis ŝian vizaĝon.

– Kial vi ne diris ĝis nun, ke vi ne havas laboron?

Alice  ekrigardis min preskaŭ malvarme, fremde.

– Kio do sekvus? En Germanio estas nun du milionoj da senlaboruloj. Kio vin zorgas? Ĉu vi ne havas propran familion por zorgi pri ĝi?

Mi estis konsternita. Kion diri al ŝi pri tio?

– Mi havas mian propran familion, Alice . Mi havas la edzinon kaj infanon!

– Kaj la infanon? – La knabino eĉ haltis.

– Ne pri tio temas, Alice ! Mi parolas pri vi!

– Mi jam sciis, ke vi havas la edzinon! – la malĝojo eksonis en ŝia voĉo, – sed mi ne sciis, ke vi havas ankaŭ la infanon!

– Ĉu vi sciis, ke mi havas la edzinon? – demandis mi mirigite.

– Vi ja mem estis montrinta al mi vian sovetian pasporton!

La knabino mallevis la kapon. Mi konfuze movetis butonojn sur la jako.

– Mi ploris hieraŭ. Ho, kiel mi ploris! Kian malbenitan karakteron havas la virino! Por kio mi vin bezonas? Min amas Erich . Li estus bona amiko por mi! Ne, io ekmovetiĝis en la brusto!.. – Ŝi interrompis sin mem:

– Cetere, vi ja amas la alian! Por kio do mi diras ĉi tion?

Mi tuŝetis ŝian ŝultron.

– Alice , permesu, ke mi nomu vin Alinjo! Al mi tiel pli plaĉas!

– Alinjo? – kaj ne respondinte, ŝi denove interrompis: ne pri tio temas!

Mi estis proponanta al ŝi la helpon, sed Alice  avertis min, obstine kuntirinte la brovojn:

– Silentu, silentu! Mi scias, por kio vi komencis ĉi tiun konversacion. Tutegale mi ne akceptos vian monon.

Mi ne respondis. Mi ĉirkaŭrigardis kaj konvinkiĝis, ke ni ĵus preterpasis stacidomon. Ni iris en iu strateto. Nenie estis videbla eĉ unu persono. Tio estis senhoma kvartalo kaj malfrua horo. Mi prenis ŝian manon kaj altiris ŝin al mi.

– Donu viajn lipojn!

Alice  ektimis. Ŝi ektremis kaj, provante deflankiĝi, flustris:

– Ne, ne, mi ne deziras!.. Por kio do?.. Ne!..

Sed en la sama momento ŝi paliĝis kaj ŝia kontraŭstaro malplifortiĝis. Per la tuta korpo ŝi apogis mian maldekstran brakon, por ne fali. Mi klinis min, formovis de ŝia frunto orkoloran areton da haroj kaj tuŝis la malvarmajn, kvazaŭ glacio, lipojn.

... de julio 1928.

Nun mi estas skribonta pri katido kaj malgranda knabineto.

Eble, mi ŝajnos esti tro sentimenta, sed ĉi tiu ĉapitro ankaŭ estas necesa en mia romano.

* * *

– Paĉjo venis, paĉjo!

Orhara knabineto kuregas renkonte al Vitalij  kaj, dum li formetas la suprajn vestojn, ŝi kroĉeme, kiel kato, grimpas sur liajn krurojn. Post unu sekundo ŝi jam sidas sur lia ŝultro. Siaj okuletoj triumfe briletas kaj diketaj lipetoj esprimas la plej altan gradon de ĝuo.

– Paĉjo, sed ĉu vi scias, kion ni havas? – misteraspekte flustras ŝi al li en la orelon, ruze okulsignante al la patrino. Olga  staras apud trogo kaj, ne rigardante al Vitalij , lavas tolaĵon, kun severe kunpremitaj lipoj. Ŝiaj brakoj ĝis la kubutoj ege ruĝiĝis kaj estas kovritaj de la sapa ŝaŭmo, de neĝaj flokoj. Vitalij  ĵetas sur ŝin rapidan rigardon. – Kion do vi havas, filineto? – diras li kareseme subtenante la knabineton per la mano, por ke ŝi ne falu de la ŝultro.