Выбрать главу

– He, paĉjo, vere mi diras, be-elan! – ripetas ŝi.

– Ĉu paĉjo bela? – ridetante demandas Vitalij .

– Ne, la katido estas bela!.. Kaj vi, paĉjo, ankaŭ estas bela, nur haroza!

La filineto alpremas sian vangon al vango de Vitalij , ĉirkaŭprenas lian kolon kaj kisas sur la nazon.

– Nur sola nazeto ĉe la paĉjo ne pikas per la haroj! Ĉio cetera pikas. Kvazaŭ erinaco, kiu loĝas en zoologia ĝardeno! Razu vin, paĉjo, tuj razu! Mi estos vin rigardanta!

– Atendu, filineto! Komence ni tagmanĝu, kaj poste razu nin!

Olga , dirante nek unu vorton, viŝas la brakojn kaj iras en la kuirejon.

– Aĥ! – ekkrias Injo, – kial do vi, paĉjo, min distras per viaj parolaĉoj?

Injo same rapide forglitas sur la plankon, kiel surglitis antaŭe supren kaj senkompate kaptinte je la ventro etan vilan katidon, skuas ĝin super la kapo.

– Jen kia katido! Ĉu vi scias, kiel oni nomas ĝin?

– Vi mallevu ĝin sur la plankon! – diras Vitalij , kunsenteme rigardante la baraktantan en la aero katidon.

– Ne, atendu, paĉjo, ĉu vi scias, kiel oni nomas ĝin?

– Mi scias, certe mi scias!.. Vi nur mallevu ĝin kaj tuj mi diros!

Sur la vizaĝo de la knabineto aperas esprimo de sincera mirego. Kiamaniere la paĉjo povis konjekti? Sed tuj tiu ĉi mieno ŝanĝiĝas per ruza rideto. Ŝi zorge mallevas la katidon planken.

– Vi ne scias, paĉjo, certe vi ne scias!

– Ne, mi scias!

– Ĉu vi opinias, ke oni nomas ĝin Bazilo? – La okuletoj de Injo malice ridas.

– Kial li estas ruĝa! – penas eviti rektan respondon Vitalij , tenante la katidon sur la manplato.

– Atendu, paĉjo, vi diru, ĉu oni nomas ĝin Bazilo?

– Nu, certe, Bazilo!

La knabineto laŭte ridas.

– Vi, paĉjo, tute estas malsaĝa! Ĝin tute oni ne nomas Bazilo! Ĝin oni nomas... – ŝi faras tre seriozan mienon kaj parolas grave: ĝin oni nomas Belul’ Diafana! Jes, jes, jes! Belul’ Diafana!

– Ho, kia belega nomo! – ravas Vitalij . Injo estas flatita. Ŝi ŝatas, kiam oni laŭdas elpensitajn de ŝi novajn vortojn.

– Kaj, ĉu vi scias, kion mi ankoraŭ diros al vi? – subite ŝanĝas ŝi la temon, – panjo hodiaŭ ree estis ploranta.

Vitalij  kuntiriĝas kaj tuj perdas la humoron. Li unu minuton silentas, ne rigardante la filinon. Poste demandas trankvile:

– Kredeble, ŝia ventro malsanis?

– Ne, paĉjo, ne! Mia ventreto malsanis, ĝi estas vere, sed ŝi diris, ke ŝi kontuzis sin.

Olga  eniras kun kaldrono da supo. Ŝi tenas ĝin per malpuraj ĉifonaĵoj ambaŭflanke kaj metas sur la metalfadenan submetaĵon.

– Vi povas manĝi, – diras ŝi, ne returnante sin kaj tuj rekomencas tollavadon. Vitalij  rigardas preter ŝi, en la angulon kun malsekigitaj per akvo tapetoj.

– Ĉu vi mem ne manĝos?

– Mi estas sata.

Vitalij  komencas malkontente brui per teleroj en manĝilara ŝranketo. La filino rapide forpuŝas lin, stariĝas sur la seĝon kaj krias:

– Mi mem! Mi mem! Iru, paĉjo, sidiĝu!

Neniuj kontraŭdiroj povas helpi. Streĉe rigardante antaŭ si, la malgranda mastrino transportas sur la tablon unu post la alia du telerojn, tenante ilin kontraŭ siaj okuloj. Poste ŝi grimpas genuojn de Vitalij , sed Olga  tuj enmiksiĝas kaj protestas:

– Injo, vi devas alivestiĝi! Ĉi tiun robeton vi povas makuligi! Nun Vitalij  rimarkas, ke sur la filino estas vestita nova blua multekosta robo, blankaj ŝtrumpoj kaj lakitaj pantofloj.

– Ne, ne, ne! – ektimigite krias Injo, – mi ne makuligos!

Sed la patrino insistas.

– Vi montris ĝin al la paĉjo kaj sufiĉas. Formetu ĉi tiun robeton!

Injo alkroĉiĝas al Vitalij  per la manetoj, baraktas sur liaj genuoj kaj, rimarkinte, ke li sulkigis la frunton, komprenas tion laŭ sia propra maniero. Dum unu sekundo ŝi forglitas de liaj genuoj kaj ofendite kaŝas sin post la lito. Ĉi tie ŝi ekploras.

– Oni ofendis la filinon! Oni ofendis la plej malgrandan knabineton! Oni ne donis al ŝi la novan robeton!

La koro de Olga  ne eltenas. Ŝi forĵetas ne finlavitan ĉemizon, rapideme viŝas la brakojn kaj kuras por konsoli la knabinon. Vitalij , brulumante la buŝon, rapidas fini teleron da supo. Li ŝajnas esti severa. Olga , fine, turnas sin al li.

– Vi rapidas? Vi ne havas tempon? Kredeble, vi estas ien forkuronta?

– Ne, mi estas laboronta.

– Vi estas denove laboronta? Tion mi povis antaŭvidi. Dio mia! Jen la vivo!

– Pri kio temas, Olga ? – levas la ŝultrojn Vitalij .

– Ĉu vi ne scias, pri kio temas? Ĉu vi ne komprenas, ke la infano dum la tuta tago ne spiris la freŝan aeron, ne vidis la sunon kaj sidis en la ĉambro? La gepatroj dronis en sia laboro, sed la infano suferas! Oni ja devas kun ŝi promeni iom!

– Mi neniel povas, Onjo. Mi estas skribonta la raporton.

– Nu, certe! Vi skribos la raporton! Ĉu vi povas sen raportoj?

– Olga , ni devas iamaniere solvi tiujn demandojn. Estas strange, vi ĉiam estas malkontenta pri mi!

– Ĉu oni povas esti kontenta?

– Pripensu mem: dum mi ne lernis, vi estis konstante ripetanta al mi, ke mi devas lerni, ke mi estas nulo, nenio sen la supera klero. Mi komencis lerni, vi denove estis malkontenta. Tio deprenis multe da tempo kaj ni malriĉe vivis. Kiam mi finis, vi ankaŭ estas malkontenta!..

– Vitalij , – mallevinte la brakojn, ekkrias Olga , – ĉu vi povas prezenti al vi, ke iu povas esti kontenta pri la simila vivo? Ja ĝi estas bagno! Laboru, laboru, laboru, ne havante finon, aŭ eĉ ripozon! Kaj per kio vi estas rekompencata? Per malriĉeco, zorgoj, malsanoj...

– Olga , atendu!..

– Ne, pardonu! Mi estas parolonta. Vi povas komandi kie ajn, sed hejme vi estas nur mia edzo! Bonvolu aŭskulti la veron! Trovu por mi servistinon, eble tiam estos pli facile.

– Sed ja en la pasinta jaro vi havis servistinon!

– Kun tiu servistino mi malsanigis la nervojn.

– Kion do vi deziras? Ĉiuj homoj estas similaj.

– Ne, ĉe niaj najbaroj estas ĉio aliel. Ilia servistino ne ok horojn laboras, sed dekses! Ellitiĝas je la sesa, kaj enlitiĝas je la deka, kaj la tutan tagon laboras! Kaj neniujn ripoztagojn!

– Sed vi ja mem komprenas, ke tio estas kontraŭleĝe.

– Sed la najbaroj ja estas komunistoj. Eĉ ambaŭ: la edzo kaj edzino!

– Vi tro nerveme reagas ĉion. Estu pli trankvila! Alie mi ne povas kun vi interparoli. Ne deflankiĝu de la temo!

– Kiu deflankiĝas? Mi? Mi esperas, vi pripensas tion, kion diras?

Vitalij  formanĝas la kotleton kaj leviĝas, kolere bruante per la seĝo.

– Krome, mi devas diri al vi, ke al mi ne plaĉas via metodo de infaneduko!

– Al vi ne plaĉas? – levas sur lin la indignintajn okulojn Olga . – Al vi ne plaĉas? Sed ĉu vi dediĉas al la infano almenaŭ iomete da tempo? Ĉu ne tute egale estas por vi, kiel kreskas kaj kiel estas edukata via filino? Mi ŝin nutrigas, vartas, vestigas. Mi...

– Haltu, – interrompas Vitalij , – unue, vi malpravas kaj mi, laŭeble, dediĉas al la infano la tempon...

– Kiom?

– Atendu, ne pri tio temas! Mi estas parolonta ĝuste pri tio, kiel vi vestigas Injon. Ĝi estas demoralizo de la tuta psikologio de l’ infano! Multekostaj roboj kaj lakitaj pantofloj en tia aĝo?

– Diru malkaŝe, ke vi avaras monon! – krude ĵetas Olga  kaj ruĝiĝas. – Ja vi estas ega hipokritulo!