– Silentu, Olga ! Vi nenion komprenas en la edukado! Legu la librojn!
– Ne deziras mi ilin legi! Legu mem! Ĉiuj estas laŭ la sama maniero: la komunista infano!
– Ĉesu vi, malsaĝa! Vi difektas la infanon, vi kreskigas el ĝi nevivkapablan, trodorlotitan floron!..
– Jen, kiel! Mi estas malsaĝa! Mi estas maltaŭga edukantino!.. Sed ĉu la avino, al kiu vi tiel ofte estis nin sendanta, kiam al vi mankis monrimedoj, estas bona edukantino? Ĉu al vi plaĉas, ke ŝi kunprenadis la infanon en preĝejon? Mi estas tiel ŝin edukonta, ke ŝi malamos vin!
– Tiam mi forpelos vin el la hejmo! – sovaĝe krias Vitalij .
Olga falas la liton kaj sammomente histeria spasmo kaptas ŝian gorĝon. Injo ektimigite rigardas la patrinon, kuntiriĝintan sur la lito kaj skuatan de la ploregoj. Vitalij rapideme forkondukas ŝin al la fenestro.
– Filineto mia, jen estas la libro! Mi ĝin hodiaŭ aĉetis. Pri la pioniroj!
Li elprenas el la paperujo ilustritan libreton kaj malkovras ĝin en la plej interesa loko, kie knabo kun ruĝa kravato tamburas.
– Kiel ĝi nomiĝas, paĉjo?
– Urbo de l’ pioniroj.
– He, kiel interese! Kia vi bona fariĝis, paĉjo! – Injo tuŝas per la maneto vangon de Vitalij . – Nu, legu, paĉjo!
– Tuj, filineto! Vi dume la bildojn trarigardu. Jen nia patrineto ploras. Mi donos al ŝi akvon!
La filineto obeeme sidiĝas en malgranda pajla apogseĝeto apud sia propra ludilo-tablo. Vitalij sin klinas super la lito.
– Olga , trinku valeriangutojn! Ĉu vi aŭdas, trinku! La infano ja ĉeestas! Ni poste interparolu.
Olga apenaŭ ne elbatis la glaseton el lia mano.
– Foriru, foriru!.. Mi estas vivanta homo, kun nervoj!.. Ĝi estas malebla!.. malallasebla!.. Ĉu oni povas tiel turmenti, moki?!
– Olga , Olĉjo, Onjo! Trankviliĝu antaŭ ĉio!..
– Vi min ofendas!.. Mi leviĝus tuj kaj ekirus... en subtegmenton kaj tie... en maŝon, aŭ dro... dronigus min... en Jaŭzo...
– Onjo, kion vi diras? Mi petas vin! Trinku valeriangutojn!
– Vi havas sufiĉe da kuraĝo kaj... malnobleco min veneni!.. Guto post guto!.. La amanta homo... ne po... ne povas tiel!.. Ĉu mi ne plu estas por vi proksima homo?.. Mi devus vin sur la... vizaĝon... bati... Sed mi kompatas la... filinon!.. La filinon mi kompatas!.. Ĉu vi aŭdas?.. Mi ne deziras detrui... amon de la infano al... vi!..
Vitalij sin deturnis al la fenestro. Ŝtormo de kontraŭaj sentoj furiozas en la animo. Kiu do kulpas?..
– Ĉu vi deziras, ke mi mortu pro ftizo?.. Vi povas esti certa, ke ĝi... ne daŭros ... longe... Vi es... estos pura antaŭ la homoj!.. Jam nemulte mi bezo... Ho, ĉio estas vana!.. Vi ne deziras mian... amon!..
Olga malaŭdigas la krion per la kuseno kaj denove konvulsias, ruĝa, pro larmoj, kun momente ŝvelintaj okuloj.
En la pordon oni frapas. Unu fojon, la alian. Vitalij ekatentas.
– Oni frapas, Olga , ordigu vin iom!
Li duonmalfermas la pordon.
– Kiu estas ĉi tie?
* * *
Bedaŭrinde mi devas interrompi en la plej interesa loko. Jam estas la sepa horo. Mi promesis al Alice je la 7.30 esti apud Friedrichs-Bahnhof . Ni intencas viziti kun ŝi Admirals-Palast ’on.
... de aŭgusto 1928.
Mirinda popolo estas la germanoj. Sur la stratoj ili ne brilas je ornamoj kaj similas unu al la alia. La homamaso estas griza kaj unutona. Tute inverse al la varsovia. Sed, trafinte la teatron, oni povas blindiĝi. Kolĉenoj, braceletoj, ringoj, horloĝĉeneroj, kalvoj – ĉio brilas, ĉio respegulas, simile al la berlina asfalto, fajrojn de lustroj, lanternetoj kaj surmuraj brak-lampoj. Mi eĉ ne scias, kio min plej mirigis en ĉi tiu luksega revuejo. Ĉu la teatro mem, ĉu tio, kion mi surprize ĉi tie aŭdis? Tion kaj alian valoras enskribi. Ĝi taŭgos, kiel la materialo.
Grasaj sinjorinoj, kun arogante rampantaj el post la korsaĵoj bustoj, estis trenantaj post si al la unuaj vicoj absurdajn vostojn. Ĉi tiuj vostoj estas ligitaj al tre mallongaj jupoj. Kaj el sub la jupoj videbliĝas tiaj grasaj genuoj, tiaj dikaj suroj! Alkroĉinte sin al nudaj brakoj de tiaj sinjorinoj, per etaj paŝetoj estis kurantaj post ili malkorpulentaj, kiel stangoj, edzoj en dependantaj frakoj kaj kun monokloj. Suprenfleksitaj pantalonoj de la edzoj estis penantaj atingi la virinajn jupojn kaj estis tiom alte suprenlevitaj, ke la publiko povis ĝui la spektaklon de la maldikaj, kiel alumetoj, viraj piedoj. Inverse, mallongaj viroj kun ventroj, tiom solidaj, kiom solidaj estas nur bustoj de kelkiuj sinjorinoj, estis solene marŝantaj kun multostaj edzinoj, posedantaj gigantan staturon. Briletante per oraj dentoj, la paroj salutis unu la alian. Sidiĝante en apogseĝoj ili tra perlamotaj lornoj estis fikse rigardantaj la vestaĵojn de la publiko. Tro frue kalviĝintaj junaj viroj kun aspekto de spertuloj pritaksis molan rondecon de la ŝultroj, brakoj kaj kruroj de ĉarma fraŭlino. Ĵus antaŭ la eniro ili estis sammaniere pridiskutantaj liniojn de l’ korpo de knabino-prostituitino, staranta apud la teatra enirejo, kie estas pendantaj fotoj de tute nudigitaj teatraj “steloj”.
La violonoj malakorde pepis, penante agordiĝi al la mallertaj violonĉeloj. Briletantaj fajretoj de la orkestro, ankoraŭ ne preta por la muzikado, nervozigis la publikon.
Verŝajne, mi multe ĉagrenis tiuvespere la polican oficiron, kiu sidis en la najbara loĝio. Lia kunulino estis tiu sama ĉarma fraŭlino, kiu logis al si la atenton de la “ora junularo”. Lin mem mi vidis jam la trian fojon. Kiam Alice , ridetante, sin alpremadis al mi tro dolĉe, li nerveme ektremadis kaj mordetante la lipojn, sin returnadis flanken. Lia damo, kontraŭe, estis malvarmsanga, kvazaŭ frostigita viando.
Post plendtona funebra tamtamo, laŭ ordono de la orkestro-direktanto leviĝis supren malpaciencaj arĉoj. Gaja opereta melodio flugis el la orkestro. La scenejo ekflamis en frambokoloraj fajroj kaj antaŭ ni aperis fantazia spektaklo. Brilante per arĝentaj jupetoj kvazaŭ per ĵus pretigitaj moneroj, kelke da dekoj de tute identaj duonnudaj knabinoj komencis kolektivan dancon. Ili zigzagis, simile al arĝentkolora skvama serpento, ili formis orajn stelojn kaj tiam la lumo el la frambokolora fariĝis oranĝkolora; ili moviĝis al la publiko, kiel kolosa drako; kiel ruĝaj fiŝetoj, ili disfluis en la salono. La reflektoroj estis verŝantaj sur ilin ĉiujn kolorojn de la spektro. Dum iliaj nudaj ventroj estis kolorigataj rozsimile, la dorsoj, nudigitaj ĝis la talio, verdis en radioj de reflektoroj, kvazaŭ ĵus superverŝita arbusto. Iu belulino en malkonvene mallonga sovaĝa krinolino kaj perla ĉirkaŭkolo, dependanta ĝis la genuoj, estis elirinta por kanti absurdajn kupletojn. Finante ĉiun kupleton, ŝi estis levanta tre alte la nudan piedon. La krinolino faciligis ŝian taskon. Farinte plenan returnon, ŝi akceptis la komencan pozicion kaj estis komencanta la sekvontan kupleton. Disvolviĝis apenaŭ kungluita, preskaŭ sensenca akto.
La oficiro longe ne estis rigardanta la scenejon. En la rebriloj de l’ reflektoroj li estis penanta observi Alice ’n. La scivolemo instigis min kaj mi, uzante la mallumon, kaŝe kelkfoje kisis la nukon de Alice . Post tio la oficiro deturnis sin kaj ĝis la fino de l’ akto aspektis malgaja kaj tiom silenta, kvazaŭ lia buŝo estis plena da gipso.
La primadono eliris en ĉaspantalono kaj malgrandaj botetoj, kun neimagebla blua mantelo sur la ŝultroj. Iom dancinte, ŝi malaperis kun muziko kaj reaperis en nokta vesto, en kolora silka pantalono. Post tio aŭtomate ŝanĝiĝis la dekoraĵoj kaj aperis magia arbaro, kie ĉiu arbo estis kvazaŭ vizaĝaĉo kun brilantaj fosforaj okuloj. Ruĝaj fumantaj fajroj estis ekflamantaj en la arbustoj, timigante nian malfeliĉan aktorinon, kiu jam ŝanĝis la tridek kvinan kostumon je ruĝa atlasa pantaloneto, busttenilo kaj rusa arĝenta krestsimila ĉapo. En tia kostumo ŝi devis prezenti sovetian kamparaninon. Renkonten, dancetante charlestown ’on, elnaĝis junulo en la plej larĝa pantalonego ruĝkolora, sen ĉemizo kaj en similaĵo de la ruĝarmeana helmo. Ili prenis unu la alian je la manoj, ekdancis iun varianton de “fokstroto” kaj forkuris, saltetante, post la kulisojn, laŭlonge de la surskribo: “Nach Russland” (“En Rusion”).