Выбрать главу

Dum interakto la oficiro forlasis sian apatian damon kaj eliris la koridoron. Ĉi tie li kunpuŝiĝis kun Alice . Ŝi estis staranta antaŭ la spegulo, tenante en la dentoj harpinglojn, kaj per rapidemaj fingroj ordigis la hararon. Ŝi surhavis simplan blankan someran robon.

Dum ĉi momento mi troviĝis en la distanco de du paŝoj apud la bufedbarilo, kie bubo en blanka kloŝo kuradis antaŭ soifeganta publiko, penante kontentigi ĉiujn samtempe. La oficiro haltis antaŭe iom malproksime, per rava rigardo ĉirkaŭprenante la graciajn krurojn de Alice , poste aliris al ŝi, ne vidante min.

– Bonan vesperon, fraŭlino!

Alice  mirigite sin returnis.

– Ĉu estas vi, Reingold ?

– Bedaŭrinde, estas mi.

Alice  kuntiris la brovojn.

– Iru al via damo! Ŝi koleros.

La oficiro faris malzorgan geston.

– Ĝi ne maltrankviligas min! Kiel vi fartas, fraŭlino Alice ?

Alice  ĵetis la rigardon miaflanken.

– Mi tre bedaŭras. Reingold ! Mi ne povas momente trovi por vi eĉ malmulte da tempo! Mi petas pardonon!

Ŝi apenaŭ klinis la kapon, deiris de la spegulo kaj tuŝetis min je la maniko.

Mi pri nenio estis demandinta Alice ’n. Dum la restintaj ĝis fino de l’ interakto kelkaj minutoj ni sidis sur malvarma ŝtona subfenestro en larĝaj faldoj de la veluraj kurtenoj. La fenestro estis malfermita kaj malsupre brulis fajroj de Friedrichstrasse . Kontraŭ ni altiĝis konstruaĵo de Friedrichs-Bahnhof  kaj ie tute proksime bruegis vagonaroj.

En la dua parto estis montrita vitra palaco. Ĝi devis prezenti el si ĉu glacian domon, ĉu mahometan edenon. Ĉio ĉirkaŭe estis brilanta en diverskoloraj fajroj. Centoj da virinoj en kostumoj de ĉiuj epokoj kaj popoloj estis plenigantaj la scenejon, desupreniĝante el la plafono per florgirlandoj, aŭ leviĝante el-sub la planko per vitraj raŭpoj. Ili formis per si komplikajn piramidojn de la nudaj korpoj.

En mezo de l’ akto en la najbara loĝio okazis iu moviĝo kaj eniris kelke da personoj. La oficiro kelkfoje ripetis tre afable “Mi petas”. Responde mi ekaŭdis flateman maljunulan ridaĉon. Alice  malkontente strabis la okulojn al la loĝio. Ĉio silentiĝis tie.

En kvar flankoj de la scenejo, du malsupre, kaj du supre, la virinoj estis starantaj sole en malgrandaj bluaj pantalonetoj, lumigataj per la blindigaj reflektoroj. La primadono, aperinta en la aero kaj malleviĝinta sur podion, iom post iom ankaŭ forĵetis ĉiujn vestojn, krom arĝenta zoneto trans la lokoj, kiujn eĉ en Admirals-Palast  oni ne nudigas.

Al mi ĝi ne plaĉis. Mi ekrigardis Alice ’n. Ŝi sidis nun trankvile, kaŝante en anguletoj de la lipoj apenaŭ rimarkeblan rideton.

La impreson pligrandigis kolosa porko. Ĝi elkuris sur la malantaŭaj piedaĉoj, dancis sub la sovaĝaj sonoj sovetian dancon “Pometo”, kaj malkonvene ellasis en parteron fluon de malbonodoranta pulvoro. Per tio oni inscenigis, evidente, la sovetojn!

Mi jam leviĝis, sed aŭdiĝinta el la najbara loĝio voĉo igis min residiĝi.

– Bonaj buboj estas germanoj, diablo ilin prenu! – diris iu ruslingve. – Antaŭe oni mokis rusan porkon, nun oni mokas la sovetan! Sincere parolante, la lastan mi ne kontraŭdiras!

Iu denove maljunule ridaĉis responde. Mi sidiĝis pli proksime al la bariero kaj komencis rigardi en duonmallumon de la loĝio. Ruslingve interparolis du personoj: malalta seka maljunuleto kaj alta viro, turninta al mi la larĝan dorson.

– Mi ja havas la filinon en Moskvo! – rimarkis la maljunulo, – en soveta oficejo. La fratino aranĝis. Tie kunvenis gaja kompanio! Cetere, vi tion bone konas! – ree ekridis li.

La alta ion ekmurmuris sub la nazon kaj, sin klininte al la oficiro, ekparolis germane.

– Ni intertraktu pri kunlaborado, sinjoro Goetzke . Necesas, ke neniu al ni ĉi tie malhelpu!

Poste li malaltigis la voĉon ĝis la flustro, kaj mi nenion komprenis. La oficiro aŭskultis, iom klininte la kapon kaj iufoje aprobe jesante.

Du minutojn poste oni ekparolis denove ruse. Min ekkaptis streĉa scivolemo. La altulo turnis sin al la maljunulo:

– Berg  ricevis informojn el Moskvo, – diris li, – el ĉi tiu institucio. Vintre ni havos gastojn. Nepre oni devas intertrakti pri la unueca programo.

Mi ektremetis kaj turnis min al Alice . Ŝi, malbone komprenante ruse, evidente ne atentis la konversacion. La maljunulo kontraŭdiris:

– Mi ne kredas, mia kara, ke ĝi estas ebla. Pecaĉoj, pecaĉoj! Ĉu estas el ili kudrebla la tuko?

– Socialdemokratoj estas simpatia popolo, – melankolie rimarkis la altulo, – kaj konsentema. Ĉu ni ĝis nun ne konvinkiĝis pri tio?

La orkestro malaŭdigis la lastajn vortojn. Rompante strukturon de la teatraĵo, el post la kulisoj elnaĝis kvar aktorinoj. Ili estis same nudigitaj, kiel ankaŭ la ceteraj, sed ilia specifaĵo estis kirasŝipoj, ornamantaj iliajn kapetojn kun mallonge tonditaj haroj. Sur la kirasŝipoj flirtis trikoloraj monarkiaj flagoj. La najbaroj ĉesigis la interparolojn kaj prenis lornojn.

La publiko subite entuziasmiĝis. La orkestro kelkfoje plenumis fanfaron, sed la bruo ne estis ĉesanta. Aŭdiĝis apartaj ekkrioj. La oficiro en la loĝio leviĝis. Li laŭte postulis plenumon de “Deutschland über alles” . La orkestro ekludis ĉi tiun monarkian himnon kaj la tuta salono subtenis ĝin, ekstarinte. Ĝi aspektis iom komike. Mi ne povis deteni la rideton, rigardante solenajn vizaĝojn, jubile kantantajn la himnon en ĉi tiu teatro de operetoj kaj revuoj.

Nun mi estas treege ĉagrenita. Mi ne ekaŭdis de Alice  eĉ unu vorton pri tiu oficiro. Ĵus, kiam ni estis elirintaj la straton kaj Alice  rimarkis miajn maltrankvilajn movojn, ŝia tono fariĝis malvarma.

– Mi esperas, vi ne estos tre scivolema, – diris ŝi. – Li estas homo, kun kiu mi ne dezirus havi ion komunan!

Mi heziteme ekrigardis ŝin. En tiu ĉi okazintaĵo min interesis ankoraŭ io.

– Sed vi konas lin! – singardeme rimarkis mi.

– Iam mi konis lin!

Mi revenis kun la malbona humoro. Tamen mi penos fini la komencitan antaŭ la teatrovizito ĉapitron.

* * *

– Kiu estas ĉi tie? – demandas Vitalij .

Apud la pordo staras homo en leda bruna jako kaj fela ĉapo. La radianta ruĝvanga vizaĝo rakontas pri la sata vivo, sed rapidkurantaj okuloj elmontras maltrankvilecon. La homo penas esprimi rideton, sed nenio simila aperas. Ekzistas iu strangaĵo en tiu ĉi vizaĝo. Se kredi al la unua impreso, li devas esti gaja simplanima homo. Sed efektive la homo eĉ ne kapablas rideti! Formetante la gantojn, li etendas la manon.

– Pardonu, kamarado Zorin , mi havas al vi eksterordinare gravan aferon.

Vitalij  kontraŭvole premas la manon.

– Mi ankaŭ petas pardonon, kamarado Vinokurov ! Ni devas iom atendi en la koridoro. La edzino estis ripozanta kaj en la ĉambro estas malordo.

– Ho, ne gravas! Ne faru al vi la zorgojn!