Выбрать главу

Nur kvar monatoj pasis de post tiu tago kaj la vivo konvinkis lin pri neevitebla fatala fino. Olga  antaŭe esperis, ke poste ili vivos pli bone. Dum ĉi tiuj jaroj de lia lernado estis malfacile, sed ŝi atendis rekompencon. La rekompenco aspektis mizere. Same ŝi devis multe labori kaj same malmulte da ĝojo ŝi ricevis. Nun ŝi komencis kredi, ke pli bone ili vivos neniam. Pro tio sur ŝian junan ovalan vizaĝon kuŝiĝis diafana paleco, severaj sulkoj akre mallevis anguletojn de la maldikaj lipoj kaj esprimo de malespero aperis en la grizaj belaj okuloj. Tiam Vitalij  komencis timeme ŝirmi sin de ŝia malvarma skeptikismo. Ĉiam pli malproksima al ŝi iĝis li, ĉiam pli profundiĝis li en laboron, sin okupis per libroj, gazetoj, projektoj, skizoj. Ĉiam malpli da karesaj vortoj trovis li por severa Olga , ĉiam malpli da tempo por la familio. Tiel iĝis ili postulemaj unu al la alia, silente atendante, kiam do la mondo de unu estos komprenita de la alia. Ili nervumis kaj iom post iom forgesis, ke ili havis iam ankaŭ la helajn tagojn. El la aŭtuna nebulo, el la malvarma novembra aero aperis proksimeco de la finalo.

Forta puŝo ĵetis lin sur fenestron de la vagono. La vitro dispeciĝis kun sonoro. En la sama momento sovaĝa krio kovris la bruon, falante de la ŝtupeto kaj malaperante ie sub la radoj. Per vundita mano Vitalij  furioze kaptis la signalan ŝnuron kaj elsaltis el la vagono. Malantaŭe, sur la reloj kuŝis malluma kaj timiga aĵo. Iom flanke estis falinta malplena leda saketo kaj apud ĝi disŝutitaj malmultkostaj bombonoj kaj disbatita pupo. Vitalij , unua, alkuris al la viktimo. Jes, estis ŝi, tiu virineto, kiu staris sur la piedbretoj apude. Ŝi jam estis mortinta. Ŝia malgranda korpo senhelpe disĵetis la brakojn trans la relojn. El sub la disŝirita jupo estis videbla blanka, kun bluaj angietoj, haŭto de la femuro. La kunveninta homamaso timeme silentis. Nur unu frazo, de iu duonlaŭte dirita, eksonis klare tra la silento:

– Dum la lasta reelekto de l’ deputitoj ni aldonis al la instrukcio: konstrui en Moskvo metropolitenon!

Vitalij  ektremis. Jes, jes, pensis li, kurbiĝante pro malvarmo, aŭ pro la terura impreso, – jes, jes, oni devas fari tion plej rapide!

En profundo de l’ strato, per alarmaj fajfoj liberigante al si la vojon, jam tranĉis la mallumon per blankaj okuloj aŭtomobilo de la ruĝa kruco. Levinte la disĵetitajn bombonojn kaj pupon, kaj transdoninte ilin al la alirinta milicano, Vitalij  komencis ŝovi sin tra la homamaso al iu malgranda strateto.

* * *

Vere, malĝoja sento min premas hodiaŭ. Tiom malĝoja, ke mi eĉ ne havas forton daŭrigi la laboron. Neniel mi povas forĵeti de mi senton de iu perdo. Jen mi rigardas la nemultan meblaron de l’ ĉambro, apartenanta al mia berlina amiko, lian larĝan lignan liton, kovritan de varma germana lanugmatraceto, grandegan ŝrankon, portreton de Lenin , distranĉitan de akra sunradio, sed mi ja ne vidas ĉion ĉi. Antaŭ mi estas nur malĝojaj, plenaj de larmoj okuloj de la virino, kun kiu mi estas tiom firme ankoraŭ kunligita. En la oreloj sonas kortuŝa voĉeto:

– Ĝis la revido, kara paĉjo!..

En la tumulto mi eĉ ne kisis la filineton, adiaŭante.

Sed la limo ja restis malantaŭe! Ja en Stolpcy  la polaj soldatoj forprenis kune kun mia pasporto mian pasinton. Ne la hejmon, sed la malproksiman fronton subite renaskis en mia kapo brilo kaj sonoro de l’ oficiraj sabroj, kaj spronoj.

Jes, estis la tempo! Al Varsovio mi proksimiĝis aliel. Mi memoras, sub ega pluvo ni estis transirantaj per ŝanceliĝanta, ĵus aranĝita ponto, ŝvelintan brunan riveron. En la rapide densiĝanta mallumo vizaĝoj de l’ kamaradoj perdis la konatajn trajtojn. La pluvego penetris ĝis la ostoj. Super bruantaj supraĵoj de l’ pinoj zumis polaj aeroplanoj. Ĝismorte laca, en pezaj malsekaj botoj mi vagis ĉirkaŭ senbrue moviĝantaj siluetoj, stumblante sur telefonfadenon. La nokton mi pasigis en dometo de l’ buĉisto. Ĉi tie ĝis la mateno kriis telefonistoj, ĉiuminute elkuradis kurieroj kaj knaris per plumoj skribistoj, eluzante malhelan lumon de kandeloj. Antaŭ la mateno mi vekiĝis pro la terura bruego. Sur min ŝutiĝis vitroj el la fenestroj. Mi surĵetis sur min la mantelon kaj, tremante pro malvarmo, elkuris el la domo. Post la rivero, sin kaŝante en arbustoj, estis kurantaj al la bordo polaj soldatoj...

Jen pri kio mi meditis, sidante en la rapida varsovia vagonaro. Kaj tra la larĝaj fenestroj de la vagon-restoracio preskaŭ ĝis la ĉefurbo mem vidiĝis la konata pejzaĝo, arbaro, kampo, marĉo; marĉo, kampo, arbaro; malgajaj pajlaj tegmentoj. En la restoracio polaj burĝoj kun timego rigardis la biskvitskatolon en miaj manoj. Ja sur ĝi estis tia terura surskribo: “Bolŝevik” !

Sufiĉas, sufiĉas! Ŝajne mi reakiris konvenan humoron. Oni devas rapidi fini la ĉapitron dum nenio min forlogas. Restas ja aldoni nur kelkajn vortojn.

... La strateto venigis lin al bulvardo. Ĉi tie li eniĝis en la promenantan kaj ne tute puran homamason. Virinoj sidis sur benkoj, metinte unu piedon sur la alian. La ruĝetaj fajretoj de cigaredoj estis sola lumo sur la bulvardo. Viroj kaptadis ilin, por ekrigardi arte-grimitajn okulojn de la virinoj, aŭ ĵeti iun mokeman vorteton kaj preterpasi kun kruda rido. La homamaso parfumis je vino, aĉa kosmetiko kaj mucido. Nek unu virino estis preterlasata. Kantado de drinkuloj, insultado, ridego kaj fajfetanta harmoniko per abundo de l’ sonoj estis penantaj malaŭdigi la venton.

Vitalij  transiris la placon Strastnaja , eniris tra malfermita pordo kaj komencis suprenleviĝi per ŝtona ŝtuparo. Ĉe la kvara etaĝo li malrapideme premis trifoje la sonorilbutonon.

– Zoja Ivanovna  forestas, – diris malkontente ies virina voĉo elpost iom malfermiĝinta pordo. La virino deziris tuj refermi la pordon, sed Vitalij  detenis ĝin.

– Eble, ŝi forveturis la kunsidon?

– Eble! Ĉu mi povas scii?

Ŝi kolere klakis per la ŝlosilo. Vitalij  staris unu minuton antaŭ la ŝlosita pordo, poste malsupreniris la ŝtuparon kaj ekveturis Mosĥozupr ’on.

* * *

... de aprilo 1928.

Mi ĝuas grandan plezuron labori en Berlino, ne en Varsovio. Tiu lasta estas urbo de oraj pasamentoj, malvarma lumo kaj aĉetebla virina karno. Ĉi elvokas sur mian vizaĝon grimacon de abomeno. Helkolora militema koko, turninta sian bekon kontraŭ lando de l’ Sovetoj!

La elegantaj virinoj en silkaj jupetoj kaj arĝentkoloraj ŝtrumpoj, senriproĉe vestitaj dandoj, orumitaj oficiroj! Malvarma, kruela kaj naŭziga lando!

Berlino estas tute alia. Ĝi estas pli luma. Kaj pli simpla. Kaj pli varma. Berlino komenciĝas je simpatiaj dometoj, kvazaŭ faritaj el ludkartoj. Kiam mi estis alvenanta, ili flugis, kvazaŭ pelataj de l’ vento, preter spegulvitroj de nia rapida vagonaro. Ĉiuj ili identas, dronante en verdaĵo de legomĝardenoj, ĝardenetoj kaj florejoj. Tio estas la laboristaj kolonioj. Super ili flirtas flagoj: la ruĝaj, komunistaj kaj trikoloraj, socialdemokrataj. Renkonten kuras infanoj, ĝoje svingante la brakojn. Sed jen komenciĝas ŝtonaj konstruaĵoj, rezervaj relvojoj, fabriktuboj. La vagonaro surflugas viadukton, disĵetante tondron en asfaltajn stratojn. Mi rigardas en fenestrojn de la duaj etaĝoj. Jen estas la malserena ĉefpolicejo. En fino de la strateto, tintas tramvagono. Sub la viadukton trakuras ŝarĝaŭtomobilo. Iom poste ni siblas malpacience apud urbaj stacioj, por post unu minuto reĵeti nin antaŭen. Fine, la lokomotivo enkuras sub vitrajn arkojn de Schlesischerbahnhof * .