Выбрать главу

La junularo iras en grupoj, ĵetante de unu al la alia ŝercojn kaj ridon, aranĝante dumvoje ludojn kaj kantojn. Kiel longa rubando kuras bicikloj, per sonorego plenigante la aeron. Preterpasas, tamburante, kun ruĝaj standardoj kolonoj da komsomolanoj. Sur malpurigitaj bordoj de maldiafanaj lagoj kaj piedfrotitaj arbardeklivoj estas disŝutitaj patroloj kaj ĉenoj de policanoj. Ĉia ariĝo de la popolo povas transformiĝi en revolucion!

Varme. Erich  kaj Otto  jam delonge estas formetintaj la jakojn. Ne faris tion ĝis nun Rudolf  kaj... mi. Rudolf  vestis hodiaŭ novan grizan kostumon kaj li tute ne deziras montri al la publiko anstataŭ la nova jako la malnovan milfoje riparitan ĉemizon. Mi ne volas demonstri la pantalontenilon. Sed la ardego iĝas netolerebla. Sur la dekstra brako de Rudolf  pendas lia edzino, por la festo vestita en silka robo kaj pantofloj kun altaj kalkanoj. Tian amasegon da karno ne estas facile treni post si. Ŝi estas ronda, kvazaŭ bulo de holanda fromaĝo kaj purpura, kiel pomo. Ŝia silka robo jam nigriĝis sub la brakoj. Certe, Rudolf  amegas sian Elsa ’n, sed ne estas tolerebla tia malkompatemo! Por ricevi pardonon je sia tro luksa aspekto, li diras:

– Hodiaŭ estas ni vizitontaj ankoraŭ la sindikatan feston vespere.

– Ni ankaŭ! – rimarkas Otto , – Ĉu ne vere, Berta ?

Berta  estas lia juna edzino. Ŝi havas rozkoloran vizaĝon kaj viglajn brunajn okulojn. Oni povas nomi ŝin preskaŭ ĉarmeta. Ŝi ĉiam ridas. Se ŝiaj kruroj ne estus tro dikaj kaj la brakoj tro longaj, ŝi povus konkuri kun Alice .

Sed mi transigas la okulojn al Alice . Ne, ŝi estas pli bela!

– Aŭskultu, ĝi ne estas tolereble! Vi sufokiĝos! Tuj formetu la jakon! – diras al mi Alice .

– Efektive! – fine konsentas mi, – kio min ĝenas? Ĉiuj viroj estas sen jakoj.

Erich  estas malserena. Li ion pripensas kaj ne partoprenas la konversacion. Alice  provas kun li ekparoli.

– Ĉu ne vere, Erich , mi povas esti ankoraŭ utila en la kontraŭkirasŝipa kampanjo? Ĉu la regiona komitato ne rifuzos mian laboron?

– Certe! Mi jam estis pensinta pri tio. Plej bone vi vizitu dum la proksimaj tagoj, tuj, post kiam komenciĝos la voĉdonado, iun vilaĝon. Mi opinias, la kamparanoj vin bone akceptos. Por vi ankaŭ, – li turnas sin al mi, – estos interese vidi la germanan kamparon!

– Ĉu Alice  ne venus nian vilaĝon? – demandas Rudolf . – La vilaĝo, vere, estas nur duone kamparana. Ni havas ĉirkaŭe etajn uzinetojn. Sed ĝi, mi opinias, ne malhelpos.

– Kontraŭe, ĝi estas pluso. Sed, ĉu vi mem ne sufiĉas en via vilaĝo?

– La profetoj ne estas akceptataj en sia propra lando! – respondas Rudolf . – Cetere, se Alice  ne deziras, eble venos Otto ?

– Otto  estas okupita. Li ricevis pli gravajn taskojn!

Rudolf  esploreme rigardas Erich ’on.

– Ĉu partia sekreto?

– Jes, dume! Baldaŭ vi ankaŭ ekscios.

Rudolf  sulkiĝas.

– Ne ŝatas mi tiun konspiron de la ĉefoj.

Nin atingas Otto . Antaŭ tio li estis iom postrestinta kaj kisis sian Berta ’n. Nun ili ambaŭ, ridante, kuras al ni kaj enviciĝas. Li – demaldekstre, ĉirkaŭpreninte Alice ’n, ŝi – dedekstre, alkroĉinte per la brako Erich ’on.

– Se vi scius, kiel li min tedis! – ekkrias Berta . – Tia ardego, sed li sin trudas kun siaj kisoj!

– Nenio simila! – krias Otto . – Ŝi mem kuplas! Ŝi estas dirinta, ke estas malvarme!

– Kredeble, vi estas tre feliĉaj! – diras mi. – Ĉu vi delonge estas geedzoj?

– Ho, tre demallonge! – ekkrias Otto . – Sed antaŭe ni estis konkubantaj la tutan jaron, ĝis aperis la infano! Tiam venis la polico kaj ektrenis min al juĝisto pro konkubo kun la knabino!

Otto  subite forlasas Alice ’n, transkuras al la maldekstra flanko kaj ĵetegas sin deposte sur la edzinon.

– Fi, kia aĉa! – ekkrias ŝi.

Sur bordo de granda Tago ni haltas. Erich  elektas oportunan arbuston kaj ni aranĝas nin sur la herbo. Elsa , Berta  kaj Alice  malpakas la paketaĵojn. Otto  formetas de la ŝultro metalan rondan kruĉon.

– Mi ĉiam kunhavas malgrandan kaloriferon!

– Kio estas?

– Ĝi estas termoaparato. En ĝi bone konserviĝas varma akvo. Nu, gekamaradoj, kiu deziras teon?

Niaj buŝoj estas ŝtopitaj per pano, ovoj kaj kolbasoj. Estas aŭdebla kolektiva ŝmacado. Rudolf , ne plu tolerante forĵetas fine la jakon.

– Mil diablojn! Surmetu, Elsa , mem ĉi tiun jakon, se ĝi al vi plaĉas!

Elsa  ofendite levas la ŝultrojn, de kiuj obstine forrampas la silka bluzo.

– Mi petas! – diras ŝi kun la plenigita buŝo, – min tute ne interesas, ĉu vi estas en jako, en ĉemizo, aŭ sen kio ajn!

La bordo estas superŝutita per miloj da korpoj. Ĉi tie maleblas gardi leĝojn de moralo. La polico jam malatentas. Bankostumoj estas nur sur tiuj, kiuj kuŝas supre, sur la monto, sed tiuj, kiuj estas malsupre, apud la akvo, ne opinias por si deviga plenumon de tiaj superstiĉoj! Viroj, virinoj kaj infanoj, sin dorlotas sur la sablo, demonstrante siajn ĉarmojn ne malpli senkaŝe, ol la aktorinoj de Admirals-Palast . Por kelkiuj la borda aero estas tro varma kaj ili senmove sidas en la akvo, konservante la filozofajn mienojn.

Laŭ propono de Otto  ĉiuj iras sin bani. Rifuzas Rudolf , Elsa  kaj mi. Mi ĝenas. La viroj tuj forĵetas la suprajn pantalonojn kaj restas en banpantalonetoj. Same agas Berta  kun sia robo, sub kiu ŝi havas bankostumon. Sed Alice  neatendite rifuzas. Ekrigardinte min, ŝi la tuta ruĝiĝas.

– Ne, mi ĉi tie ne malvestos min! Ni iru, Berta , la bordon! Kaj mi estos min bananta pli malproksime de la viroj!

Mi deturnas min kun ega konfuzo, kvazaŭ Alice  jam estas sin malvestinta. Venki ĉi tiun konfuzon mi ne povas kaj mi klare imagas, kiel aspektos Alice  en bankostumo. Fine la virinoj forkuras post la virojn kaj mi restas kun paro de geedzoj Riz.

Rudolf  dolĉe oscedas kaj iom kovrante la buŝon per la mano, diras:

– Al mi ŝajnas, ke Otto  estas tro impeta!

– Kaj Berta  lin similas! – enmetas sian vorton Elsa . – Aŭ ili ambaŭ ŝajnige trograndigas sian viglecon!

– Ĝi ne estas rimarkebla! – diras mi, – ili estas bonaj geknaboj!

– Jes, sed en la partia laboro estas bezonata modereco kaj severeco! Mi timas, ke el Otto  ni ne ricevos bonan funkciulon!

– Sed ja ĝis nun li tute bone plenumis la partiajn taskojn! Li, ŝajne, aktive partoprenas la kontraŭkirasŝipan kampanjon?

– Tro aktive! – ĉagreniĝinte svingas la manon Rudolf . – Al iu knabaĉo oni komisias seriozajn aferojn! Ĉu vi opinias, ke mi ne scias, kion al li oni komisiis? Mi bonege estas pri ĉio informita!

Mi silentas, mordetante herberon.

– Mi povas al vi diri! Mi estas certa, ke vi ne malbonuzos tion. Niaj junuloj decidis anstataŭigi redaktoron de “Vorwärts” , Schwarz , dum lia radioparolado per alia persono. Ili intencas tiamaniere rompi radiosilenton pri la kirasŝipo kaj uzi la radiostacion.