Выбрать главу

– Sed ĉu oni ne povas uzi la radiostacion laŭleĝe?

– La komunistoj ne rajtas! Ĝi estas la sola partio, kiu ne rajtas ion disaŭdigi per radio! Sed mi persone ne aprobas tiajn metodojn. Ĉu ne similas ĝi la krimon?

Mi levas la ŝultrojn.

– Mi ne opinias! Kial komunistoj devas estimi la burĝajn leĝojn?

Ion kantetante, alkuras demalsupre Berta . Sin penas atingi Otto . Post ili iras Alice  kaj Erich . Li estas kovrita de akvogutoj. Ŝi estas jam vestita. Mi rigardas preter Berta  kaj Otto  sur Alice ’n. Pri kio ŝi interparolas kun Erich ? Iliaj vizaĝoj estas seriozaj. Erich  pri io petas. Li havas iom timeman vizaĝon. Alice , ŝajne, estas tre maltrankviligita kaj ne scias, kiel ŝi devas agi.

– Aŭskultu! – krias al mi Berta , alkurante, – mi kantos al vi rusan kanton.

– Nu, mi aŭskultas, kantu! – ridetas mi.

Berta  ekkantas per alta soprano je tute nekonata melodio:

*

“Vdol doroŝki pil klubica...” :

Polvobuloj tie kuras,

Sur ŝoseo tiu ĉi!

La ĉefurbon mi veturas,

Al ĉefurb’ rapidas mi!

“Vdol doroŝki pil klubica

Vdol doroŝki stolbovoj!

Jedu-jedu do stalici

Do stalici hramovoj”   *

– Ĉu estas bone? – ridante interrompas ŝi kaj ĵetas sin sur herbon apud mi, tuta malseka, ĉirkaŭgluita per la kostumo. Mi demovas min.

– Ĉu Otto  ne estas ĵaluzema edzo?

– Ho, ne! – bonhumore rimarkas Otto , sin apogante kontraŭ arbon kaj spiregante pro la rapida kurado, – ŝi iom kuŝu kun vi! Ŝi tiel ŝatas ĉion rusan, ke la rusan infanon tutegale ŝi ne kapablas eviti! Mi jam konsentis pri tio!

Berta  laŭte ridas, balancante en la aero la piedon.

– Vi pravas! – krias ŝi. – Sed por tio vi devas inviti lin al ni. Kiel gastema mastro, vi cedu al li por la nokto vian lokon, kaj pri la cetera ni mem zorgos!

– Ni iru pluen! – diras Erich , alirante kaj surŝovante la pantalonon. – Tiamaniere ni ĝis morgaŭ ne estos venintaj!

Kolosa Grunewald a stadiono estas ĉirkaŭigita per alta barilo kaj policanoj. Sataj ĉevaloj enbatis hufojn en la grundon. Apud la pordegoj ion maltrankvile atendante, rigidiĝis ŝarĝaŭtomobiloj.

– Kion ili timas? – demandas mi kun miro.

– Ĉu vi ne komprenas? – respondas Erich . – Eble, ni kirasŝipon estas kunprenintaj!

Erich  restas same neparolema kaj malserena. Mi ne plu faros provojn lin paroligi. En la pordego estas aranĝita ekspozicio de internacia interligo. Deĵoras kelke da komsomolanoj-esperantistoj. Ili ĝoje premas al mi la manojn. Ili havas ĉi tie pli, ol cent leterojn el USSR, poŝtkartojn, amason da fotoj, sovetiajn librojn kaj gazetojn.

Sed oni devas rapidi. Post kvaronhoro oni komencos la feston. Alice  partoprenas la konkuron je malpeza atletiko.

Antaŭ la tribunoj kuŝas grandega elipsoforma kampo. Ĉi tie estas ĉio por ĉiaj formoj de la sporto: bicikloj kaj kurvojetoj, placetoj ĉiuspecaj, akvobaseno. La stadiono enlokigas multajn dekmilojn da personoj. En la homamaso glitas kelneroj en blankaj antaŭtukoj kun kruĉoj da biero kaj sportuloj en sport-pantalonetoj, pretaj por la festo. Ili venis por iom babili kun la amikoj, ekvidinte ilin el la areno kaj nun fumas cigaredojn, sidante sur iliaj genuoj. La tribunoj per senfinaj vicoj ĉirkaŭas la arenon. Miloj da lornoj briletas en sunradioj. Komsomolanoj en ruĝfronta uniformo disŝovas kontraŭkirasŝipajn agitilojn kaj proponas “Rote Fahne” .

Malsupre aŭdiĝas fajfoj kaj la konkuroj komenciĝas. La unua numero estas simpla irado. Malgrasaj iruloj en blankaj pantalonetoj per energia paŝo, iom klininte la korpon, fleksante la brakojn ĉe kubutoj, komencas sian marŝon. Perpendikulare al la klinita plataĵo de l’ areno, ekruliĝis duradaj ĉevaloj: bicikloj kaj motocikloj. Ilia brilanta vico etendiĝis, kiel longa arko, sin kuntiranta kaj malkuntiranta, simile al ŝtala risorto. Ĉe la akvobaseno la plej bonaj saltuloj de Berlino, fleksante la nudigitan korpon, ĵetas sin, kiel hirundoj, de la turetoj, aŭ trampleno, disĵetante kristalajn gutojn. Ridantaj vizaĝoj de knabinoj vidiĝas en la akvo. Virinoj-naĝulinoj, brilante per perlosimilaj ridetoj, interplektas brakojn kaj krurojn, formante en la akvo plej diversajn figurojn el siaj korpoj. Efektive, estas mirinda artifikaĵo: la naĝado kun la piedoj supren, kiam super la akvo brilas nur rozkoloraj kalkanoj de la knabinoj!

Sed jen komenciĝas konkuro de la malpeza atletiko. Homoj simile al katoj saltas trans la barieroj, svingante la brakojn kaj subtirinte la piedojn. Knabinoj en bluaj senmanikaj bluzetoj, kun steloj sur la akre konturitaj brustoj ĵetas diskojn kaj lancojn kun ritmo de spartaninoj. Muskulozaj lertaj kuruloj forĵetas sin de la lokoj. La publiko silentiĝas pro la streĉo. La barieroj unu post la alia flugas sub la piedoj. Antaŭ la finejo la korpo rapidege fleksiĝas antaŭen, la kapo dekliniĝas malantaŭen kaj sportĉemizoj algluiĝas al la korpoj. La venkintojn la publiko rekompencas per brua aplaŭdado.

Fine la virina konkurado. Jen ili estas, malpezatletinoj! Kaj jen Alice !.. Min penetras ektremo! Ĉu sukcesos Alice ?..

Ŝi staras en blanka sportbluzo kun ruĝa bordero, sen manikoj, kaj en simila blanka mallonga sportpantaloneto. Ŝiaj manoj estas metitaj sur la femurojn. La okuloj kaj lipoj ridas. La tuta ŝia figuro estas modelo de klasika gracieco: elasta talio kaj larĝaj femuroj, rondaj ŝultroj kaj malgranda brusto, kunmetitaj kune gamboj, pli korpulentaj super la genuoj, fortaj en suroj, belformaj, graciaj en piedparto.

Otto  ne eltenas kaj eligas ravan ekkrion:

– Mil diablojn, Alice  estas ĉarma!

Berta  faras ŝajnige ĵaluzan mienon kaj tiklas Otton je la brako.

– Ne ravu pri la aliaj virinoj, vi ja havas edzinon!

– Jen, ankoraŭ! Edzinon! – kontraŭdiras Otto  obstine. – Ĉu mi povas kompari vin kun Alice ?

– Erich , ĉu ĝi plaĉas al vi? – turnas sin Berta  al Erich .

– Al mi ĝi tute ne plaĉas!.., – perfortante sin kaj ridetante diras Erich , ne fortirante la rigardon de Alice .

– Vi devas min konsoli! Mi estas ofendita de la propra edzo!

Berta  alpremas sin al Erich  kaj metas la kapon sur lian ŝultron. Li iom ĉirkaŭprenas sin je la talio per la maldekstra mano.

Komenciĝas rapidega kuro. La knabinoj kuregas, klininte sin antaŭen. Alice  longe iras la unua. Ŝi faras rondon post la rondo, tute ne laciĝante, ĉiam kun la sama elasta ŝtala figuro. Sed tute nemalproksime de la finejo ŝin atingas malgranda virino kun mallonge tonditaj haroj. Sur la lastaj, desegnitaj per blankaj kadroj metroj, ili iras apude, cedante unu al la alia nek unu centimetron. Sed jen la rivalino de Alice  per larĝa eksvingo levas la brakojn, atingas la rubandeton kaj disŝiras ĝin.

Tuj post ŝi atingas la finejon ankaŭ Alice , etendinte la manojn.

... de septembro 1928.

Mi ne scias, kion mi devas fari. Mi elbabilis al Alice  pri mia romano. Ŝi nepre deziras helpi al mi en la korektado. Sed mi timas doni ĝin al ŝi.

Mi provu doni ĉapitron pri la blua stilo kaj malbona humoro. Ĝi estas tute sendanĝera ĉapitro kaj ne kaŭzos embarasojn. Intercetere, mi estas ĝin ĵus skribinta kaj ties impreso estas al mi tre forta.