Выбрать главу

* * *

Serebrovskij  revenis el la oficejo kun malbona humoro. Suprenirante la knarantajn ŝtupojn de la ĉefa enirejo, li enflaris odoron de la freŝaj farboj kaj malkontente rigardis la murojn, ĵus kolorigitajn per delikate blua farbo.

– Kial vi nepre deziras ĉielan koloron? – ekscitite demandis li, formetante malsekajn galoŝojn en la enirejo.

– Dio mia, pri kio vi estas malkontenta? – ekkriis Anna Petrovna . – Mi opiniis, ke la blua stilo plaĉos al vi!

– Vi ĉiam opinias iun sensencaĵon! – ekmurmuris Serebrovskij .

Irante tapiŝetojn, kuŝantajn sur la brilanta pargeto, kvazaŭ belforma vojeto, li stumblis antaŭ la eniro en manĝoĉambron kaj klarigis ĉi tiun malagrablaĵon per la elirinta renkonten kato. La kato, plende miaŭinte, forflugis en angulon kaj ĉi tie komencis forleki la kontuzitan flankon.

– Diru al Mario, ke ŝi preparu la tagmanĝon!

Trairinte la dormoĉambron, li suspekteme ĉirkaŭrigardis. Serebrovskij  delonge jam suspektis la edzinon pri la perfido, sed ĝis nun estis trovinta neniujn signojn. Anna Petrovna  postsekvis lin kaj helpis alivestiĝi, doninte el la nova vestŝranko kun granda spegulo hejman pantalonon kaj jakon de antaŭrevolucia fasono.

Anna Petrovna  ne estis juna kaj ŝia aĝo proksimiĝis al la kvara deko da jaroj. Tamen ŝi ne deziris konsenti pri ĝi. Ŝia pasio estis bone vesti sin kaj havi belan meblaron. Kaj hodiaŭ, en silka bluzo kaj lakitaj pantofloj, zorgeme aranĝinte la hararon kaj uzinte la kosmetikon por plibeligi la vizaĝon, ŝi estis atentiganta la edzon pri nova akiro.

– Kiel plaĉas al vi, Miĉjo, la novaj kurtenoj?

La kurtenoj, havante koloron de delikate flava nuanco, efektive estis belaj, sed ili nenion komunan havis kun stilo de la ĉambro. Serebrovskij  ekglitis per la okuloj sur marmora lavejo kun spegulo, sur larĝa duobla lito kun nikelitaj piedetoj, sur vestoŝranko kaj transigis la okulojn sur la edzinon. Treege grasa, kun triobla mentono, ŝi estis elrampanta per sia tuta korpo el vestoj. Memorigante al Mikaelo Sergeeviĉ  pri oficistino Fedoseeva , ŝi faris al li ĉagrenigan impreson. Li kolere ĵetis:

– Se vi avarus la monon, estus pli bone! Ĉiutage vi ion aĉetas!

– Jen kiel! Jam mi devas la monon avari! – mokeme kontraŭdiris la edzino. – Por kiu do avari? Eble, vi klarigus al mi, kiu ankoraŭ bezonas nian monon?

Fortirinte la nebuliĝintajn okulojn flanken, Mikaelo Sergeeviĉ  kontraŭdiris.

– Absurda demando! Mi diras, ke vi elspezas pli multe, ol mi gajnas! Oni ne devas riski, tion demonstrante!

– Interese, de post kiam ĝi fariĝis riska? En la pasinta jaro vi ne estis faranta la avertojn pri la risko! Kio, karulo, okazas al vi?

Ne rekompencinte la edzinon per la respondo, Mikaelo Sergeeviĉ  butonumis la jakon kaj enŝovinte la piedojn en molajn felajn pantoflojn, direktis sin en la manĝoĉambron. Knabino Manjo ankoraŭ ne sukcesis prepari la manĝilaron kaj Serebrovskij , sidiĝinte apud la tablo, estis kolere sin rigardanta. Ŝi rapideme kuradis de la tablo al la grandega kverkligna telerŝranko kun verdaj vitroj kaj reen, transportante la manĝilaron.

Anna Petrovna , singarde surmetinte blankan antaŭtukon, komencis disverŝi fumiĝantan barĉon.

– Hodiaŭ mia patro tralegis en ĵurnalo, ke estas rekontrolota listo de la municipaligitaj domoj. Ĉu vere?

– Vere.

– Ĉu ne povas okazi, ke oni denove forprenos nian domon?

Serebrovskij  levis la ŝultrojn.

– Pri kio vi zorgas? Printempe estos preta por ni belega loĝejo en la nova domo,

– Vi tamen estas terura, nedankema egoisto! Sed paĉjo? Vi loĝas en lia domo de post edziĝo kun mi kaj pagas nek unu kopekon! Ĉu ne tiel? Nun vi ricevos novan loĝejon kaj trankvile observos, kiel vian bopatron oni elĵetos sur la straton? Ne, ĝi plaĉas al mi! Mi tuj invitos lin ĉi tien!

La patro de Anna Petrovna , al kiu apartenis la domo, loĝis en la najbara loĝejo. Anna Petrovna  vokis Manjon kaj estis jam dononta al ŝi la ordonon, sed Mikaelo Sergeeviĉ  haltigis ŝin. Li treege ne ŝatis doni klarigojn al la bopatro, malbonkaraktera kaj kolerika maljunulaĉo.

– Nu bone, trankviliĝu! Neniu lin eĉ per la fingro tuŝos! Li eĉ gajnos pro nia transloĝiĝo! Li luigos ankoraŭ unu loĝejon kaj ne scios kion fari kun la mono!

– Nu, pri tio ni prokrastu la konversacion. La bolŝevisma reĝimo tion esceptas. Sed tamen, vi devas promesi al mi, ke la domo restos lia propra.

– Kiel mi povas al vi promesi? – kolere diris Serebrovskij , sufokiĝante pro traglutita osto. – Ja ĉi tiun aferon mi finfine ne estras!

– Nu, bone! Vi kun iu alia pli detale parolos! Mi do ne bezonas tiom multe da vortoj! Vi devas simple promesi, ke la municipaligo lin ne tuŝos!

– Jen diablo! – insultis Serebrovskij . – Kunligiĝis mi kun vi, diablo vin prenu! Trafos mi iam pro vi! Forpelos oni min el la partio!

Anna Petrovna  konis lertecon de la edzo kaj malheziteme kredis, ke neniu kuraĝos fari al li ion malbonan. Tial ŝi tute malatentis tiujn ĉi vortojn. Tenante per papereto osteton, ŝi ĉirkaŭmordis kotleton, kaj metinte sur telereton violkoloran gelaton, ŝi viŝis la malpurigitajn manojn.

– La patro diris al mi, ke Dobroĥotov  estas la novan domon konstruonta. Ĉu vi al li helpis?

– Nu?

– Jen kia vi estas malbona! Ĉiam mi ekscias ĉion de la triaj personoj. Kial vi ne rakontus ĉion al via propra edzino?

– Por kio do rakonti? La oficaj aferoj vin, patrineto, ne devas interesi!

– Jen ĝuste ĉi tio al mi ne plaĉas! Kial ne devas interesi? Mi ankaŭ deziras partopreni la socian vivon!

Mikaelo Sergeeviĉ  mokeme ridetis kaj, viŝante per tuko la buŝon, leviĝis.

– Tute egale, vi en mian lokon ne sidiĝos!

– Pri kia loko vi diras? – ektimis Anna Petrovna .

– Estas konate! Malliberejo en Butyrki * .

*   Malliberejo en Butyrki : Moskva malliberejo.

– Ĉu vi ŝercas?

– Kiaj ŝercoj? Tute serioze! Estas en nia trusto tia juna inĝenieraĉo Zorin . Jen kun Ivagin  ili duope min subfosas!

– Atendu, atendu, al mi iom parolis pri li hieraŭ Vinokurov .

Serebrovskij  rapide sin returnis.

– Do, Vinokurov  vizitis vin hieraŭ vespere?

Anna Petrovna  konsterniĝis.

– Jes... vizitis... Vin deziris vidi!..

– Kial do li nenion diris al mi hodiaŭ?

– Nu, mi ne scias, kial li nenion diris al vi, – ruĝiĝante ĝis larmoj murmuris Anna Petrovna . – Li sidis ĉi tie duonhoron kaj forveturis.

– Tiel, tiel! Kaj forveturis? Post duonhoro, vi diras?..

Mikaelo Sergeeviĉ  ĵetis malestiman rigardon tra malfermita pordo en la dormoĉambron, poste enigis la minacantajn okulojn en vizaĝon de la edzino kaj sufiĉe ĝuinte la ricevitan impreson, subite ekridetis.

– Do ni estas kvitaj, edzineto! Punkto, kiel oni diras nun! Eble, ni maledziĝu? Eble, vi edziniĝos kun Vinokurov ?

– Miĉjo, Miĉjo, – maltrankviliĝis Anna Petrovna . – Por kio vi? De kie vi prenis? Honestan parolon, Vinokurov  ne plaĉas al mi! Por kio mi lin bezonas? Mi havas tian edzon, tian edzon!..

Sed Serebrovskij  ekĝojis.